Vira feministo?
Vira feministo?
Ĉu la termino “feministo” estas vira aŭ ina? Jen interesa demando. Neniam aperas en SkE la formo “feministino” - supozeble ĉar oni supozas, ke feministo estas nepre ino. Sed oni devus rimarki, ke pluraj el la plej aktivaj kunlaborantoj en SkE estas viroj. Kial do viroj estu feministoj?
Mi ne povas respondi por la aliaj viraj kunlaborantoj; sed mi ja povas klarigi mian propran sintenon. Mi estas feministo ĉar mi kredas, ke la homaro NE estas dikotome disigita en du netajn grupojn laŭ sekso, sed ke sekso estas nur unu el multaj distingiloj, per kiuj oni povas priskribi individuon.
Jes, mi estas viro - nome, mi portas barbon (kaj plurajn aliajn alpendaĵojn, kiuj ne kutime troviĝas ĉe ina korpo!) Mia voĉo estas malalttona, mia brusto relative senmama kaj kirlhara, kaj miaj brakaj muskoloj - kvankam ne tre imponaj - estas pli virecaj, ol inecaj. Kaj mia pasporto nomas min viro. Do viro mi estas.
Sed ĉu nur tiuj eksteraĵoj difinas virecon, aŭ ĉu ĝi estas koncepto pli subtila? Ĉu ekzemple mi pensadas laŭ vira maniero? Ĉu la evidentaj biologiaj apartaĵoj diktas ankaŭ mian psikologion? Ĉu mia kapablo kovi spermon, sed ne feton, disigas min de la inoj - eĉ se mi neniam ludas rolon; en la naskigo de beboj? Ĉar jen mia vivsperto diverĝas de la normo. Mi posedas la biologian kapablon fariĝi patro - sed mi ne uzas tiun kapablon. Nome, mi estas samseksemulo. Miaj rilatoj kun inoj povas esti amikaj, eĉ amaj - sed ne amoraj. Mia amanto estas viro; kaj niaj rilatoj estas same tiel amaj, same tiel intimaj, kiel la rilatoj de la plej feliĉa gea paro. Sed ŝajnas iom neprobable, ke ni naskos infanon!
Tio funde influas niajn rilatojn. Kiam viro kaj ino geedziĝas (aŭ geiĝas sen formala edzeco), ili senpripense alprenas rolojn. Tiujn rolojn difinas la socio, kaj ili varias de unu socio al alia. En mia regiono, la viro havas rolon de pangajnanto, la ino tiun de mastrumadisto. Konsentite, ke nuntempe la ino ofte devas ankaŭ pangajni; sed tio ne ofte rezultigas, ke la viro partoprenu la mastrumadajn taskojn, ĉar la socie fiksitaj roloj ne facile modifiĝas.
Sed kiam Brian [brajan] kaj mi decidis kunigi niajn vivojn, ni disponis pri neniaj socie aprobataj roldifinoj. Kiu estu la mastrumadisto, kaj kiu la pangajnanto? Kiu faru la decidojn? Kiu estu familiestro? Alivorte, kiu “portu la pantalonon”?
Inter du pantalonportantoj, du barbuloj, du viroj, tio povus esti tikla demando. Sed en la praktiko ni solvis ĝin tre facile. Ni grade evoluigis rolsistemon, kiu respondis al niaj individuaj bezonoj kaj personecoj. Brian ĝuas kuiradon: nu bone, li kuiras iom pli ofte ol mi, kaj mi lavas la telerojn. Sed kiam li estas profesie okupata, mi kuiras - malpli spontanee, malpli verve, malpli kreive, tamen volonte kaj adekvate. Aliflanke, mi pli spertas pri butikumado; do mi kutime faras la aĉetojn, sed ankaŭ li prizorgas tion se miaj profesiaj taskoj alkatenas min al la komputilo.
Kaj kion pri niaj seksaj roloj? Kiu estas la “viro”, kaj kiu la “ino”? Nu, mi ne volas detale priskribi niajn intimajn rilatojn: mi diru nur, ke nia seksumado varias laŭ bontrovo kaj humoro, kaj ke ni ne imitas la fiksitajn rolojn de geaj paroj. Ni trovas multajn rimedojn por esprimi nian kunan amon, sen granda fanfarono pri kiu faras kion al kiu per kio...
Krom la seksaj roloj kaj la asignado de domaj taskoj, leviĝas ankaŭ la demando, kiu estas la familiestro? Kiu faras la gravajn decidojn? La respondo estas simpla: ni faras la decidojn kune, laŭ interkonsento kaj kompromiso. Nu, kompreneble ofte okazas, ke unu el ni havas pli fortajn sentojn pri iu temo, aŭ estas pli sperta pri ĝi: tiukaze la alia kutime cedas. Ekzemple, mi estas pli sperta pri monaj aferoj, do Brian lasas al mi la rilatojn kun la banko. Sed Brian estas pli informita pri ĝardenumado, do mi akceptas lian gvidon pri tiu fako.
Eksterulo eble rigardus min la estro, ĉar mia personeco estas pli truda, pli emfaza, dum Brian ne estas decidema homo. Sed tio estus supraĵa impreso: fakte, mi tre estimas la saĝon kaj inteligenton de Brian; do mi bremsas mian trudemon kaj aŭskultas lian konsilon. Tiel niaj decidoj estas efektive kunaj; kaj ju pli ni kune vivas, des pli ni komprenas unu alian. En la praktiko, ni ofte eĉ ne bezonas diskuti, ĉar ni sendiskute venas al la sama opinio.
Mi povas honeste diri, ke - en dek du jaroj da feliĉa kunestado - ni eĉ ne unu fojon spertis malkonsenton pri grava afero, kaj ni neniam havis akran disputon pri io ajn. Eble tio ŝajnas surpriza, sed kial? Finfine, ni amas unu alian; kaj oni ne volas batali kun amato. Do ni ĉiam trovas aman kompromison.
Kelkaj amikoj supozas, ke nia kuneco estas iasence sterila, ĉar ni malhavas la eblon naski familion, kaj ke en nia maljunaĝo ni estos solecaj pro manko de gefiloj kaj genepoj. Sed ankaŭ multaj geaj paroj malhavas gefilojn, jen pro malkapablo kaj jen pro persona prefero: ĉu iliaj vivoj estas tial sterilaj? Fakte ni ne sentas ian mankon: ni havas plurajn genevojn, kaj ni plene ĝuas nian onklan rolon.
Ĉu nia sperto estas nura kuriozaĵo, eble intereseta por psikologo aŭ sociologo, sed ne por la plejmulto de la homoj, kiuj serĉas sian vivkunulon en la alia sekso? Mi kredas, ke ne. Ni ne estas unikaj: ekzistas milionoj da samseksemaj viroj kaj inoj ĉie en la mondo - eble dekono de la homaro! Preskaŭ ĉie la sociaj moroj malaprobas ilin, kaj donas al ili neniajn gvidon kaj apogon; do ili devas krei sian propran vivmanieron. Kaj ofte ili kreas kunan vivon tre sukcesan, malgraŭ ĉiaj obstakloj.
Kontraste, la socio ĉie aprobas gean pariĝon, kaj donas multan apogon al geparoj. Geedziĝo estas festene celebrata; la ŝtato helpas kaj apogas geparojn, kaj donas ĉiajn instigojn por sukcesigi la familion; kaj la socio donas al la aro pretajn rolojn kaj konvenciojn por faciligi glatan kunvivadon.
Kaj tamen, se mi komparas la feliĉon de miaj geedzaj amikoj kaj najbaroj kun mia feliĉo kun Brian, mi devas konstati, ke preskaŭ neniu el ili ŝajnas same tiel feliĉaj, kiel ni. Ili kvereladas. Ili miskomprenas unu alan. Ili ne egale dividas la taskojn. Multrilate iliaj vivoj restas disaj - la viroj ofte ŝajnas pli kontentaj kun siaj viraj amikoj, ol kun siaj edzinoj. Foje mi demandas al mi, ĉu miaj aliseksemaj viraj konatoj fakte ĝuas la amikecon de inoj, aŭ ĉu ili simple amas inajn korpojn,
La socio ne aprobas la kunvivadon de Brian kaj mi, kaj ĝi donas al ni neniajn gvidadon kaj apogon. Tial ni devis trapensi niajn rolojn, kaj tajlori vivmanieron precize taŭgan por niaj du individuaj personecoj. Apenaŭ surprize do, ke nia vivmaniero montriĝis elstare sukcesa, ĉar ĝi precize respondas al niaj bezonoj.
Ĉu povus esti, ke geaj paroj trafus pli da feliĉo kaj da interkompreno, se ankaŭ ili devus trapensi siajn rolojn kaj ĉizi propran vivmanieron, anstataŭ akcepti pretan, socie difinitan rolaron? Ĉu eble la inoj pli facile modifus sian rolon en la familio, se la socio donus al ili malpli da “helpo” kaj “apogo” por alpreni sian tradician rolon?
Mi levas la demandon kiel eksterulo: nur aliseksemuloj povas respondi ĝin. Sed ili ne ignoru la sperton de Brian kaj mi, kaj de la milionoj da samseksemuloj tra la mondo. Ni pruvas, ke feliĉa kunvivo eblas sen la helpo de sociaj normoj. Imagu - dek du jaroj sen eĉ unu kverelo! Ĉu tio estas rekordo?
Dermod Quirke [kverk], Britujo