Virinoj en la Ĉeĥa historio

El Vikifontaro
Virinoj en la Ĉeĥa historio ()
Sekso kaj Egaleco, № 15 (p. 16-17)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Virinoj en la Ĉeĥa historio

Marie Bartovská, Ĉeĥoslovakujo

Virinoj rolis en la ĉeĥa historio relative grave. Pri la unuaj parolas la legendoj el pagana tempo; temas pri tri filinoj de la princo Krok, vivintaj ŝajne en la oka jarcento, kies nomoj estis Kazi, Teta kaj Libuŝe. Kazi kuracis, Teta instruis kaj Libuŝe, la plej saĝa, sidis sur la trono post sia patro kaj regis tre juste. Foje ŝi juĝis du fratojn, Chrudoŝ kaj Ŝtáhlav, kaj decidis, ke ambaŭ el ili ricevu po duono de la patra havaĵo. Tiam la malkontenta Chrudoŝ, kiu kiel pli aĝa volis havi ĉion, diris: “Ve al viroj, kiujn virino regas!” Tiam Libuŝe, ofendite, sendis delegitojn al la plugisto Přemysl kaj iĝis lia edzino. Tiel ekestis la dinastio de Přemysl-idoj, kiu regis ĝis la jaro 1306 (laŭ la ina branĉo ĝis 1420).

Tuj post la morto de Libuŝe aperis aliaj famaj virinoj. La virinoj, malkontentaj pro limigado de iliaj rajtoj, ekmilitis kontraŭ la viroj; gvidis ilin Vlasta. En la “knabina milito” famiĝis krome Ŝáka, kiu ruze pereigis la grupon de Ctirad.

Kiam Kirilo kaj Metodo alportis kristanismon en mezan Eŭropon, aperis nova virino, la unua ĉeĥa kristanino, la sankta Ludmila. Malpli bone enskribiĝis en la historion ŝia bofilino Drahomira, kiu ne akceptis la kristanismon kaj ordonis la murdon de sia bopatrino.

Eliŝka Přemyslovna, klera kaj energia, estis la ponto inter la dinastioj de Přemysl-idoj kaj de la luksemburgaj reĝoj. Ŝi estis la patrino de la plej fama ĉeĥa reĝo, Karolo IV-a.

Poste jam venis la tempo de virinoj simplaj. Interesa estas la deklaro de papa legato (poste papo Johano XVIII), ke sekvantinoj de la pastro Hus pli bone konas la biblion ol kelkaj altrangaj pastroj.

Ankaŭ en la tempo de la nacia reviviĝo, en la fino de la 18a kaj komenco de la 19a jarcentoj, troviĝis kuraĝaj kaj kleraj virinoj. La unua estis Božena Němcová (propranome Barbora Panklová). El ŝiaj verkoj la plej fama estas la romano Avineto tradukita en multajn lingvojn. El amaso da aliaj virinoj, aparte elstaras Eliŝka Krásnohorská, aŭtorino de tekstoj de kelkaj operoj komponitaj de Bedřich Smetana: La kiso, La sekreto, La diabla roko.

Laŭ ĉeĥoslovakaj leĝoj, la virino havas nepre la samajn rajtojn kiel viro, kvankam la praktiko kelkfoje iomete lamas. Nu, defendi la rajtojn, tio jam dependas de spriteco kaj energio de ĉiu unuopulino.

Kiel pruvon de nepre egalaj rajtoj oni eble povas rigardi ankaŭ tion, ke edzino ne devas akcepti la familian nomon de sia edzo, ja eĉ li povas akcepti nomon ŝian, se la lia ne plaĉas.