Virinoj en la itala kamparo
Virinoj en la itala kamparo
Renato Corsetti [korseti], Italujo
Italujo ne estas la lando de Leonardo, Garibaldi, Mikelanĝelo kaj simile. Ili konsistigas etan kruston, sed la malkrusto konsistas el kamparanoj kaj ekskamparanoj, el kiuj parto loĝas nun en urboj kvankam ilia koro, ilia menso, ankoraŭ ne plene komprenis la novan situacion. Tio, kio en aliaj landoj okazis dum jarcento(j), en Italujo okazis en nur unu jardeko: de 1950 ĝis 1960. Tiam 20 milionoj da italoj transiris de kamparo al urbo. Kompreneble iliaj valoroj ne povis tiel rapide ŝanĝiĝi, kaj tio klarigas multajn el la sintenoj de italoj, interalie al virinoj.
Ĉi-sekve mi klopodas rakonti ion pri la vivo de kamparaninoj en Italujo en la pasinteco surbaze de miaj personaj spertoj ĉefe dum la infaneco, tamen mi ne opinias, ke mi povas komuniki al vi (urbaj, kleraj, esperantistaj kaj inismaj) tion, kion mi devus kaj volus komuniki. Jes, mi povas doni faktojn, sed eble nur kelkaj mezaĝaj bulgarinoj povas kompreni kion tiuj faktoj signifis por la tiamaj homoj. Vi estas tiom malproksimaj de tiu socio, kiom eskimo de la hinda kulturo. Ĉu oni povas klarigi al eskimo en du paĝoj kion pensas kaj sentas hindoj?
Valoroj en malriĉa socio
Ĝis la komenco de ĉi tiu jarcento la vivo de kamparanoj ne multe ŝanĝiĝis de la romia epoko.
La grandega plejmulto el ili sukcesis nur per daŭra penegado produkti por si manĝaĵojn. Kaj la senteraj kamparanoj kaj la malgrandaj terposedantoj devis laboregi por ricevi sufiĉetajn manĝaĵojn. Ili evitis uzi monon por aĉeti aĵojn, sed prefere mem produktis siajn vestojn, hejmajn ilojn, ktp.
Tiu daŭra laborado signifis, ke apenaŭ restis tempo por amuziĝi aŭ simple pensi (krom en la vintro, aŭ kiam oni utiligis komunan laboradon kiel socian okazon por kunkantado, ŝercado, ktp.)
Estas klare ke en tia socio la valoro de ĉiu membro de la grupo (homo aŭ besto) estis rekte proporcia je ĝia kontribuo al la produktado de manĝaĵoj. Oni pli multe ploris pro la morto de la nura bovino ol pro la morto de maljuna nelaborkapabla onklino. La morto de la bovino signifis, ke ne plu estos lakto por la infanoj, ne plu estos fromaĝo por la plenkreskuloj, parto de la grenrikolto estos antaŭelspezita por aranĝi la plugadon pere de alies bovinoj, ktp.
La morto de maljuna onklino (krom la bedaŭro kaj la homa solidareco) signifis, ke estos unu malplia neproduktanta manĝanto, do la situacio nete pliboniĝos. Kial oni devus esti pli malkontenta pro pliboniĝo de la situacio?
Konata ŝerca, bonaŭgura frazo al malsanulo estis: “Iu azeno de iu malriĉulo!” alivorte, “Ne vi mortos, pli verŝajne mortos iu azeno de iu malriĉulo!”
Valoro de virinoj
Virinoj havis sian precizan rolon. Unuflanke ĉiuj opiniis, ke virinoj estas malpli valoraj ol viroj. Tio estis tute natura. Virinoj ne havas la fizikan forton necesan por la plej pezaj laboroj (stirado de plugilo aŭ de bovoj, profunda pioĉado de la grundo, ktp.), kaj ĉiukaze ili ne povus fari tiajn laborojn dum gravedeco kaj tuj post nasko.
Do, en socio kie fizika forto estas unu el la plej gravaj laborrimedoj (traktoroj kaj aliaj maŝinoj estas io moderna), tiu, kiu ne havas ĝin aŭ ne povas uzi ĝin, evidente valoras malpli. Ĉu vi elektus prezidanto de TEJO iun, kiu ne parolas Esperanton?
Aliflanke virinoj valoris multe, ĉar ili tenis la monopolon pri la produktado de gefiloj, kaj precipe de la tre valoraj filoj.
Pro tio ke homo sen gefiloj estis kondamnita je malsatmorto en maljuneco (ne ekzistis pensioj, asekuroj aŭ maljunulaj hejmoj), nenio estis pli terura, kaj socie malaprobata, ol la situacio de needziĝinta viro aŭ de paro sen-ida.
Sed infanojn oni devis ne nur naski. Oni devis ankaŭ varti ilin, almenaŭ ĝis ses jaroj, kiam ili povis komenci labori por produkti parton de tio, kion ili manĝis. El tio, kaj el la neceso naski multajn infanojn (duono aŭ triono de ili mortis pro infanmalsanoj), devenas la unika graveco de italaj patrinoj. Oni ja scias ke la itala socio estas patrin-centra. Oni rajtas cinike piedtreti ĉion plej noblan: religion, ideologion, la papon kaj la reĝon, sed oni ne rajtas ĉi tie kritiketi sian aŭ alies patrinon. Ĉu oni kulpigis virinon, se ŝi ne sukcesis naski? Ne. Pro kono de la reproduktoprocedoj ĉe bestoj, kamparanoj sciis, ke kaj la viro kaj la virino povas esti sterilaj. Oni akceptis la fakton kiel malbonŝancaĵon, eble kiel dian punon.
Aliflanke oni ne bedaŭris la naskon de filino krom se ŝi estis unu el serio. “Malbona nokto kaj filino!” estis diro por priskribi grandan laboron kun eta rezulto.
Junaj aŭ needziniĝintaj virinoj, ne uzeblaj por la produktado de infanoj, valoris kompreneble malpli ol la aliaj. ili estis petataj partopreni la kampajn laborojn pezajn sed ne tiom, kaj ilia valoro estis proporcia je ilia laboremo. En ne maloftaj okazoj difinitaj virinoj estis taksataj pli alte ol viroj, ĉar ili pli ol kompensis sian malpli grandan fizikan forton per laboremo, persistemo, inteligento, organizaj kapabloj.
Konklude, virinoj ĝenerale valoris malpli ol viroj, sed ili havis bonan pozicion ĉefe se ili estis edzino kaj patrino.
Mi preterlasas la fakton komunan al preskaŭ ĉiuj kulturoj,ke ĉiuj hejmtaskoj apartenis al virinoj. Tiuj taskoj estis gravegaj en la kamparo, ĉar ili rilatis al prizorgado de manĝotaj produktoj. En pluraj kazoj, virino tenis la ŝlosilojn de la deponejoj. Io simila en urba socio estus la administrado de la familiaj bankaj kontoj.
Manko de libereco
Granda problemo en la inisma movado estas tiu pri la decidorajto kaj decidopovo por virinoj rilate al sia vivo. Sed en la priskribita socio neniu decidis pri io tia, nek viroj nek virinoj.
Fatalismo (estas skribite! diras araboj) ne estas mediteranea folkloraĵo. Ĝi estas la raciigo de situacio, en kiu neniu havas la povon ŝanĝi ion ajn.
La sorto igis homon naskiĝi en pli bonstata aŭ malpli bonstata familio. El tiu komenca situacio apenaŭ estis maniero eskapi. Certe per granda laboremo en la daŭro de kelkaj generacioj oni povis ŝanĝi la familian staton, sed tio estis io malrapida kaj nur malofta.
Viroj pli ol virinoj havis la eblecon forfuĝi, ekzemple fariĝante soldato, aŭ elmigrante al Usono, sed tio egalis je sinmortigo. Ĝenerale oni neniam plu havis eblecon reveni. Virinoj pli ol viroj havis la eblecon (ĉefe pro la menciita laboremo pli ol pro beleco) edziniĝi al pli bonstata homo, kaj tiel ŝanĝi sian situacion.
Tio kondukas nin al la tre interesa temo de la geedziĝo. Ankaŭ ĝi havis ĉefe ekonomian signifon. Ĝis la dudekaj jaroj de ĉi tiu jarcento ĝi estis antaŭaranĝita aŭ almenaŭ subtenata de ambaŭ familioj.
La ĉefa ideo estis ke viro kaj virino kiuj ekloĝas kune devas disponi pri la ebleco vivi. Se unu el la du partneroj ne disponis pri tio, simple li aŭ ŝi ne estis konsiderebla.
Principe la viro devis provizi la kultiveblan grundon kaj la domon, dum la virino devis antaŭprovizi ĉion, kion oni bezonos en la hejmo (littukoj, mantukoj, kuirejaj iloj ktp.) de la geedziĝo ĝis la morto. Memoru ke oni principe ne aĉetis.
Nun vi eble povas kompreni kial simple ne eblis (krom en vere esceptaj kazoj) geedziĝi inter malsamriĉaj partneroj. Ĉu vi edziniĝus al iu, se tio devigus vin rezigni pri via universitata diplomo, forlasi vian nunan postenon kiel instruistino kaj labori kiel purigistino?
Senkonkluda fino
Eble tio donis al vi ideon pri la tiama vivo kaj eble tio ankaŭ tedis vin. Ĉiukaze tio okazis ĝis antaŭ 50 jaroj en Italujo, kaj mi mem vidis homojn kiuj en sia juneco vivis tian vivon. Se foje vi volas pliajn detalojn mi pretas enŝalti mian memoron.