Virusoj/La Paranojulo

El Vikifontaro
Indekso : Virusoj (1999)
de Gilbert Ledon


La Paranojulo

Personoj:<poem>

          Petro:   La paranojulo.
          Ŝi:   La edzino de la paranojulo.
          Giĉjo:   La infano de la paranojulo. Sceno 1

(Simpla kampara, komuna ĉambro. - Tablo en la mezo, kie la bubo manĝas kaj ludas per paneroj. En angulo, lavujo, kie virino, Ŝi, laboras.)

Ŝi: Petro, ĉu vi bonvolos ellitiĝi hodiaŭ? Jam la naŭa forpasis kaj sola mi laboras… Kiel ĉiam, cetere! (al si mem) Dudek jarojn tiel mi travivis. Sklave en laboro mi eluzas miajn fortoin, por kia celo, kia motivo, plezuro?… li, ĉiam malsana… nervoj, stomako… kaj tiu ĵaluzo!… eterna turmento.

(Ŝi rigardas subite al la bubo)

Apenaŭ mi rajtas iri ĝis la magazeno, la riproĉoj pluvas dum horoj. Mi ne povas agi. Kvazaŭ najlumita mi streĉe ekzistaĉas, Ha! mia anĝelo, se mi ne havus vin!… Vi, mia kara bubo, tiom senkulpa… Mi scias, Giĉjo, via patro ne kulpas, li tre sobre vivas. Ho ve! Tiel ne estis je via praavo, kiam boteloj da vino postsekvis pokalojn da alkoholo, pakojn da tabako.

(ŝi prenas la infanon en la brakojn.)

Kai nun, mia karega, kiel sekvo al la bonaj agoj, familiaj plagoj persistas, neniigas ĉiujn, iom post iom, kancere… Jen tuberkulozo, jen frenezo, jen kor-nervomalsanoj; ok gefilojn li al via praavino kaskigis, ok fokusojn de degenero. (kortuŝe) Diru al via panjo, Giĉjo! Vi ĉiam kondutos bone, konscie, vi ĉiam restos sobra, homa… kaj tiel… vi restos ĉiam bela, forta, ĉu ne?


Giĉjo: Jes panjo mia, kial ne?

Ŝi: (Ŝi residigas la bubon) Ha mia karega, mi timas tiun tagon… piedmalvarma statis via patro, tutnokte… li apenaŭ dormis horeton kaj nerve saltegis, kvazaŭ elektrizita!… Estas krizo.

(Al la edzo alvoke.)

Petro, ĉu vi venas? Mi jam plenumis preskaŭ la tutan laboron: la porkoj manĝis, la kokinoj ricevis sian porcion, via matenmanĝo, preta en la bovlo, vin atendas ĉe la fajrujo. Kaj vi scias, ni devas melki la bovinojn, suĉigi la bovidojn, do, venu min helpi, ĉio muĝas en la stalo.

Petro: (alvenante kaj ridegante) Ha, ha! Mi scias, vi faris ĉiom! Ha, ha! Sed nun mi scias, mi vidis, nun mi scias, kial vi ellitiĝas tiom frue, ha, ha!

(Li serioziĝas, la rigardo fariĝas fiksa kaj vigla.)

Mi aŭdis vin ambaŭ apud la barilo. En mallumo susurantaj vi restis duonhoron, koro ĉe koro atendantaj. Iom poste, senbrue, kiel pekantaj fantomoj, en la porkejon vi ŝoviĝis… Ne diru ne, ne plu neu, mi vidis vin! Mi ĉiam tion sentis, kaj nun, sen spiono, mi malkovris, ne eraris, erari ne povas mi…

Ŝi: Petro, mi petas, ne estu stulta, vi scias, ke mi elliris nur por prilabori miajn ĉiutagajn taskojn, por preni pajlon, akvon, lignaĵetojn, stipojn… Vi scias, ĉu ne?

Petro: (Li rigardas fikse el la pordo sur la ŝtuparon.) Mi scias… mi scias…

Ŝi: Ne rigardu tiel emfaze tiujn paŝaĵojn, nenion misteran ili enhavas, estas viaj, hieraŭaj, kaj miaj, kaj tiuj de via patrino, vidu ili ne estas tute freŝaj!

Petro: … Ili estas tamen tiom ampleksaj, kaj la plandaj desegnaĵoj strangaspektas en la koto.

Ŝi: Ne tiom absurde cerbumu, vi priririgos vin. Venu manĝi, poste ni iros labori, kune trankvile. Aŭskultu kiom la brutaro bleke senpacienciĝas!

(Li hezite ellasas la sojlon, paŝetas al la tablo kaj ekparolas pli akre, sed kiel plenkonscia homo.)

Petro: Sed mi vidis! Diru, kiu estis kun vi apud la barilo!

Ŝi: (Ribele, senpacience) Jes, jes, estis bela junulo, kavaliro. Kaj mi ĝuis, ĝuadis, adultis, amoris, amoris! Jen, ĉu vi estas kontenta nun?

(Li konscias la mokon kaj ekhavas pli normalan sintenon. Li sidiĝas ĉe la tablo per manĝi.) Jen via manĝaĵo, gustumu kaj lasu viajn entojn, obsedojn.

(Li atendas kaj repripensas dum la edzino eliras. La bubo ludetas per paneroj. Petro ekmanĝas kaj tuj, longe flaras la laktokafon.)

Petro: Strange gustas ĉi laktokafo… gustas kiel, kiel… kvazaŭ bruligas la ezofagon… amaras, jukas, adstringas, kiel acido! Diru Giĉjo, kion metis via patrino en mian bovlon, ĉu vi ne vidas?

Giĉjo: (Naive, distrite) ŝi metis kiel ĉiam, Paĉjo, varman lakton kaj kafon, kaj panon kaj sukeron, kaj ĉio estis preta! Ankaŭ mi scius prepari matenmanĝon, ĉu ne?

Petro: Ĉu ŝi ne iris al murŝranko… ne prenis poteleton, paketon de tiuj pulvoroj, farunoj… vi scias…?

Giĉjo: Ha, jes, paĉjo. Panjo prenis la saketon de stimulaĵo per la porkidoj kaj, ĉar la reston de la faruno ŝi ŝutis en la sitelon, mi ricevis la paperpoŝon kaj en ĝin mi blovegis, blovegadis, poste mi frapetis kaj tuk ĝi kreviĝis… Vere, ĝi ne estis solida, ĉu ne paĉjo?

Petro: … kaj ŝi metis la reston en mian bovlon, kun arseno, ĉu ne?

Giĉjo: Ho, ne, paĉjo! Panjo metis la farunon en la trogon de la porkidoj… (ridetante) … ne en vian bovlon!

(Petro ĉesis la manĝadon kaj fiksokule revadas. La edzino revenas laborrapidante)

Petro: (Al la edzino) Kion vi metis en mian manĝaĵon? ĝi gustaĉas, kaj ĉio enfajrigas mian stomakon.

Ŝi: Per kio vi volas ke mi preparu ĝin?… kiel ĉiam, lakto, kafo…

Petro: Ha mi ne scias! (kolere) Tiu gusto, tiu gusto!… Vi celas mian malaperon, mian morton, vi volas venemi min, vi volas ne plu vidi min, min malamegas, vi deziras vian liberon en adultado, tutan liberacan ĝuon… liberon! (Li ekstaras kun la bovlo en la mano kaj jetas ĉion al la direkto de la edzino. Ŝi kaj Giĉjo ekploras.) Nu, jen via libereco, via maorado, via krima agado, jen sufiĉas!

Ŝi: (Irante preni la bubon.) Mia dio, kia rabio! Mia dio, kie la kulpo, kion mi faru, kion ni faru, Giĉjo, mia Giĉjo!

(KURTENO)

Sceno 2

(Sama ĉambro; Petro sidas ĉe la tablo silenta, kaj reve, fikse rigardas al la pordo dum la edzino laboras.)

Ŝi: Petro, vi sufiĉe revis, vi devas hodiaŭ plugi la marnan kampon, estas la epoko per plantadi la terpomojn, kaj neniu agro estas preta, ni terure prokrastas ĉi-jare, ĉu vi aŭdas min?

(Li daŭre revas, ne respondas.)


Ŝi: (al si men) Estas kiel se mi kantus, kiel se mi konversacius kun la muroj. Ĉu mi devas mem iri, mem plugi, mem kuiri, mem fari ĉion, pli ol mi povas, por daŭre ĝui tiun martiran vivon?… Se mi povus kuraci, kuracigi lin, normaligi tiun teruran staton! Sed, ĉio ebla, pova estas jam farita, provita; miloj da drogoj, piloloj, siropoj kaj «elekrtoŝokoj»… por kio, kial? Ha kompatinda mondo!

(paŭzo)

Ho, se mi povus revidi tiun drinkulan praavon! Se mi povus lin renkonti, revivigi, mi plezure masakrus lin, murdus lin tuj… Nu jes, mi donacus alkoholon, vinon, putinojn, ĝuon, ĉian ekstazon, mi regalus lian diboĉemon. Nun estas vi, mi kai ĉiuj samgeneracianoj, viaj filoj, ankaŭ eble, kiuj pagas la ekscesojn, la litrojn de drinkaĵo kaj la tutan krimaĵon lian… Ha, se mi tenus tiun mortintan maljunulaĉon, kiom plezure mi strangolus lin, ĝis kiam li fariĝus… blua, ruĝa, verda, nigra, putra!… (paŭzo) Malracio, malsaĝo homa, jen via resultato, via daŭra produkto!

(Ŝi montras la edzon ĉiam fikse revantan)

Kial inokuli al vi kuracilojn, homoj, vi mem kreas ciajn suferojn. Generacio post generacio enradikiĝas kaj ampleksiĝas via kreita veneno, dum via spiro, en stertoro, anoncas dekadencon de l' fiziko kaj moralo. Vi parolas pri eduko kaj etiko, statuigas viajn sciulojn; la dimanĉojn, ja preĝas vi kun emfazo antaŭ ĉi lumo de l' pereo. Kaj via volo, via konscio kaj konscienco? ĉu utilas scienso, filozofio, viaj ismoj, se vi, homoj, post ceremonia juro kaj promesoj, denove dronas en la maro de la avideco kaj ĝuemo? Homo, ĉu vi vere bezonas fumi, drinki, bordelumi? ĉu tiom da mono por vi estas nepra, ĉu al vi helpas subaĉeto kaj perfido? Kial vi leĝigas viajn sintenojn por, poste, tiel detrui vin? ĉu vere, homoj, vi paŝas sur la ĝusta vojo, sur la vojo de l' feliĉo?… Mi dubas, mi tro suferas, provas vin kompreni. Ho ve, ne naŭzigas min viaj teorioj, viaj statutoj kaj statutoj; mi malamas viajn doktrinojn, viajn diojn kaj moralojn. Jes, mi volus spiri, spiri libere, ne pensi… ne senti la mankojn… la mankojn, kiujn vi kreas. Sola sub la suno, volus mi paŝi, senti min en harmonio kun la naturo kiu min kreis… en simpleco, sen artifikoj… mi volus admiri, for la turmentoj, la formiĝon de mia kara fileto, ĝis kiam, vera homo, bela homo li fariĝu… kaj… dezirus mi, ke ĉiuj homoj venu, kiel fratoj sin amantaj… puraj… tute simple, tute nature, en tiun grandan rondon, kiun mi volus nomi socio! Mi dezirus, ke ĉiuj estu ĵetintaj ĉion koruptan, kaj ke ĉiuj egalaj, nudaj, fortaj, ili unisone suĉu en harmonia feliĉo, la sukon de la tero, de l' ĉielo, de la saĝo…

(Post momenta revo, sin turnante kaj montrante la edzon.)

Ho ve! Malracio, jen via rezultato!

(li subite eliras la fiksan revon dum la edzino foriras.)

Petro: Ha jes, plugi la marnon!

(KURTENO)

Sceno 3 Paĝo:Ledon - Virusoj, 1999.djvu/12