Vivo de Zamenhof/Ĉapitro II

El Vikifontaro
(p. 24-31)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Infano en Bjalistok.
La patro. — La patrino. — La hejmo. — La gefratoj. — Karaktero. — Amo al patrino. — :Revo kaj realo. — Scenoj sur la stratoj. — Intergenta fremdeco. — Popolaj antaŭjuĝoj.

De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso: jen tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa genio.

Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, ĉe landlimo inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la paro.

La 15. de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo peza. Baldaŭ oficialan postenon akceptis la patro: ĉe mezaj ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio, kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe Veterinara Instituto kaj Reala Gimnazio.

Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne tro helpis. Baldaŭ vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo. Tian plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn.

Per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.

Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga.

Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj ĉiel modesta, ŝi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia mastrumado. Blinde fidema je la saĝo kaj justeco de l' edzo, ŝi tamen klopodis por moligi liajn juĝojn en okazo de puno.

Kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li preskaŭ ĉiam renkontis survoje, kvazaŭ hazarde, la patrinon pretan por lin ankaŭ "severe" admoni, dum ŝi glatis lian kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe ŝia kispuno pli efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmanĝo laŭ ordono patra, nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l' familiestro, kaj ĉiam kompreneble nur hodiaŭ por la lasta fojo".

Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj aventuroj, ĉar lin respektis lia patro kaj la tuta familio, kvazaŭ plenaĝulon. Saĝa, modesta, pensema, studema, neniam laŭta, kvankam obstineta, li ĉiam evitis suferigi iun ajn. Ĉe klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj. Tamen tute ne superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj ĝojema knabo li fariĝis, bonega aranĝisto de festetoj kaj ekskursoj. Kiel ĉefon kaj animon de l' amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratetoj aŭ kolegoj. Li plej ŝatis la dancadon, sed por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema konsilanto.

De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj ŝin li adoris, kvazaŭ dian anĝelinon. Ofte malsanan, li ŝin flegis kun zorgemo kortuŝanta, kaj ĉiujn deziretojn ŝiajn li antaŭplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis frue kiel trezoron la plej karan. Ŝi amis lin kiel okulpupilon, kaj en la tuta mondo ekzistis laŭ ŝi neniu ajn pli bona. Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj senŝancela, komprenema kaj fidela, ĝi sin donas, kaj donas ĝis morto . . . kaj poste ĝi helpas ankoraŭ.

Similaj amoj inter filo kaj patrino ĉe multaj geniuloj estas ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon sian, kaj al ŝi tre multon ŝuldis. Same Zamenhof. Ŝi faris lin idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie ŝi gardis tiun flamon, kvazaŭ lumbrileton de lampo sankta. Simpla virino ŝi estis, kaj tial lin edukis, ke ĉiuj homoj estas fratoj kaj egalaj antaŭ Dio.

Saĝa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja vidis la faktojn ĉirkaŭ si en stratoj Bjalistokaj:

Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj . . . Al vizaĝoj jen celtrafas neĝaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulo . . . "Ne bleku, judaĉoj! hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for, mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion ridas kaj aplaŭdas rusa leŭtenanto: "Formarŝu de l' trotuaro, vi, raso de ŝtelistoj! . . ." kaj kraĉas oficiro pro malŝato.

Sur vendoplaco moviĝas la popolamaso. Bruadas paŝoj kaj paroloj en zumado laŭta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj ŝaloj de virinoj el kamparo litva, ŝafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj, ruĝaj kolumoj, oraj agloj, arĝentaj ornamaĵoj . . . Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo. Alkuras homoj. Ariĝas videmuloj. Ĝendarmoj intervenas. Jen plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas. "Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvaĉe! ĉi tie estas rusa lando! . . ." Protestas Polo el amaso . . . Kie? . . . Jen la viro. Jam lin kaptas la ĝendarmoj. Tremas ĉeestantoj, eĉ nevole. Inter tranĉaj bajonetoj li formarŝas, arestite. Silentas vilaĝanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon. "Jam li ĉesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en okuloj polaj, mokemo en la rusaj.

Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaŭ ili havas koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj . . . ne homoj, sole gentoj. En sia domo ĉiu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeliĝas el la hejmo pola junulino, se al Ruso ŝi promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilaĝanoj!" Ilia poezio kaj nacia revekiĝo? Laŭ Poloj "intrigo rusa", laŭ Rusoj "germana pagitaĵo". Eĉ ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakontiĝas strangaj misteraĵoj ĉe vespera babilado inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaŭ juda Pasko. Sur la pordo sinagoga vidiĝas makuleto ruĝa sub skribaĵo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literaĉon? Terure ĝi aspektas . . . Ankaŭ strange ŝajnis la rigardoj de l' amaso juda sur ŝtuparo de la sinagogo. Ĉu Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon laŭ kaŝita rito? Por ili la panisto kuiras kukojn ja misterajn . . ." Tiel kuras murmurado. Poste bubo retroviĝas, sed vastiĝis jam la famo kaj efikis en spiritoj.

Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok. Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.