Vivo de Zamenhof/Ĉapitro IV

El Vikifontaro
(p. 46-56)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Studentaj jaroj
Moskvo. — Medicina studento. — Vivado malfacila. — Cionismo. — Poemo al Hebreoj. — Malŝato je ŝovinismo. — Reveno hejmen. — Bruligitaj kajeroj. — Reverko lingva. — "En sonĝo". — Perfektigado. — Longa pacienco. — Spirito de la lingvo. — Turmenta silento. — Soleco. — "Mia penso".

Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon. Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur stratoj neĝo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj. Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla.

Malriĉe loĝis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed malfacile juna hebreo trovas eĉ okazojn por instrui. Ankaŭ li verketis iom por gazeto, la Moskovskie Viedomoŝti. Hejme la gepatroj time zorgis. "Nur dek naŭ rublojn mi elspezas en monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin nutris!

Konscience li studadis medicinon. Ankaŭ li kliniĝis siavice super korpoj de mortintoj en ĉambrego dissekca. Simpatie li malkovris la internan meĥanismon de la homa formo. Eĉ tie lin sekvadis lia revo. Ĉu ne similaj estas ĉiuj homoj, kun samaj organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo? Ĉu lingvaj aŭ koloraj diferencoj ŝanĝas tion? Malkono inter gentoj devus ĉesi.

Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri homaro, atendu kelkajn jarojn!" sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema serĉis materialon. Ĝi sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Legaĵo en ĵurnalo atentigis lin. La cionista revekiĝo lin allogis. Ankaŭ lia gento, kiel ĉiuj, rajtas esti rekonata kaj ŝatata. Kial nur Hebreoj devus kaŝi aŭ prihonti sian naciecon? Ankaŭ ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras ĉie dissemitaj. Malfeliĉo premas multajn. Trans maro blua de l' Helenoj kuŝas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l' profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloĝos en ĉirkaŭo. Nur justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon. Eĉ pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo. Poemon al Hebreoj li presigis nun en la Ruski Jevrej:

Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu!
Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon.
Eĉ se multajn jam forŝovos vento, akvo, kaj malsaĝo,
Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.

Vekiĝu, popolo kutima je batoj!
En tia tempo dormo estus honta.
Per ondo forta de l' amaso
Ni svingu flagon al la vivo!
Se riĉuloj pro la oro
Kisas sklave manojn potenculajn,
Ni, malriĉaj, per moneroj de l' laboro
Disbatos la katenojn.
Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu . . .

Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fariĝis iam eĉ gvidanto inter la cionistoj. Ĉia trograndigo pri l' merito de l' Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri "nacio sankta super ĉiuj" vundis lian senton, kvazaŭ ofendado al ceteraj gentoj. Akra mallaŭdo kontraŭ Poloj, Rusoj, aŭ Rumanoj malplaĉis al li. Plendoj pri premantaj registaroj ŝajnis al li pravaj, sed ne malamo al popoloj. Eĉ inter liaj samgentanoj la plej malgranda vorto ŝovinista lin repelis.

Ankaŭ la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn gentojn. Ankaŭ por ili urĝis lingvo internacia. Ke ili ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke ili sciu historion de l' aliaj: ankaŭ la ceteraj ja suferis, ankaŭ ilin premis potenculoj, ankaŭ ilin ekspluatas malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Leĝon, sian genton kaj kutimojn, sed ili super ĉio amu la homaron kaj ĝin servu kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al sia revo.

Eĉ la "dek naŭ rubloj" ne troviĝis tro facile ĉe l' komenco de l' monato, kaj ili ne sufiĉis. Zamenhof ne ŝatis trudi elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li revenis hejmen.

En Varsovio li daŭrigos studadon medicinan ĉe l' Universitato. Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l' promeso al patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratiĝi. Kie kuŝas la paperoj kaj provaĵoj de la lingvo intergenta? En libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.

Kun larmoj pala sidis la patrino. Ŝi silentis. Ŝia blanka mano dolĉe glatis la kapon de l' granda filo. Jam dudekdujara li estis. Kiel aŭdos li la veron? Unu tagon ŝia edzo ja bruligis liajn manuskriptojn. Saĝa kaj severa, nur pro amo patra li ĝin faris. Li kredis, ke li tiel "savos" sian filon. Ofte ŝi jam ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Ŝi silentis.

Ludoviko ŝin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la patron li nur petis redoni la promesparolon. Urĝas libereco. Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, ĝis li finos universitaton.

Fakte ne tro grava estis la perdiĝo de l' skribaĵoj. Efektive li memoris ĉion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.

Sur kajeroj de aŭgusto 1881 reaperas preskaŭ sama lingvo kiel en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine "En sonĝo" estis jene tradukita el germana:

Mo bella princino il sonto vidá
Ko żuoj malseŝaj e palaj,
Sul dillo, sul verda no koe sidá
Il armoj amizaj e kalaj.

"La kron' de ta padro fio pu mo esté,
La ora, la redża ra sello!
La skepro diantiza, rol mo ne volé,
Tol mem koj volé mo, ma bella."

"To et ne estebla", ŝo palla a mo,
"Kor et si la tombo kuŝé mo
E koj i la nokto vioné mo a to,
Kor tol fe prekale amé mo!"

Dum ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj provante sian lingvon. Li tradukis pecojn el aŭtoroj diverslandaj. Li skribis verkojn originalajn. Li laŭte legis al si la skribitajn paĝojn. Multaj formoj ŝajnis bonaj teorie, sed praktiko montris ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj ĉi tio malbelsona.

"Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭi, korekti, kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio je, la elasta verbo meti, la neŭtrala, sed difinita finiĝo , k.t.p., kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn."[1]

Dum tiu puriga laborado ankaŭ foriĝis el la lingvo kelkaj latinaj radikoj, kiel ekzemple anno kaj diurno, kaj anstataŭiĝis per jaro kaj tago. Efektive -ano jam estis sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis vortojn kun duobla litero. Diurno tre malbele sonis en kunmetitaj vortoj kiel ĉiudiurnediurnmeze, kaj ankaŭ estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj, kiuj konas latinan lingvon aŭ tiajn vortojn francajn kiel diurne, neniam uzatajn de l' popolo. Dume tago estas almenaŭ tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado ĉiutaga, do fakte multe pli internacia. Same plibelsona kaj el greka lingvo anstataŭis e latinan, ne sufiĉe klaran al oreloj por dividi frazojn sen konfuzo.

Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte nur revenis al unua formo, kaj nur marŝis malantaŭen sur la vojo jam paŝita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol ĉi tiu". Ankaŭ Zamenhof jam trovis samon antaŭ ili, sed multjara praktikado vidigis al li gravan maltaŭgecon de l' unua kaj neceson ĝin forigi per plibona.

Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado. En infanaj jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston.

Ne li kredis, ke sufiĉas gramatiko kaj vortaro por vivigi lingvon. Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiĉe "fluas". Tial li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el tiu aŭ alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.

Iom post iom ĝi ekiris mem. Ĝi malpeziĝis. Ĝi pli rapidis. Ĝi jam ĉesis esti ombro de l' ceteraj. Ĝi ricevis sian vivon, sian spiriton, sian karakteron propran. Ĝi nun dolĉe puŝis for la influojn de l' ekstero. Ĝi jam fluis tiam, flekseble, gracie, kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo".

Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus, eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke. Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro Zamenhofa pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis. Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom elektoj aŭ preferoj de finiĝoj aŭ vortetoj. Sed la spirito kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li esprimis novan senton, novan homan sopiradon.

Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial ĝi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova lingvo.

Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al publiko. Pri homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro.

Ankaŭ propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo:

MIA PENSO

Sur la kampo, for de l' mondo, antaŭ nokto de somero
Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero.
Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante —
Mia vundo refrapita min doloras resangante.

"Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?"
Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado
Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!

Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan — la junecon — mi ploranta
Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!

Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras;
Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras . . .
Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro,
Venu tuj al mi la morto, en espero — sen doloro!

  1. Letero al Borovko.