Vivo de Zamenhof/Antaŭparolo

El Vikifontaro
ANTAŬPAROLO
————————


Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreaĵo de Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Esperante ĉiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto, Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon deĵorante en Francujo dum la granda milito (je la 30-a de Januaro 1916, en la tridek-sesa jaro de sia aĝo), la Brita Esperantistaro donacis kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da bonstile verkitaj libroj — originalaĵoj kaj tradukoj — kiuj, laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom fariĝu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.

Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiĝi intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en konsiliĝado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj kunvenoj, lian grandan orginazan talenton, kaj lian plenan fidon pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por Esperanto, estas bone konata al ni.

Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaŭ ricevos kaŭzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaŭ ili, kiel brila lumo gvidanta iliajn paŝojn al la dezirata celo.

Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la “ Ho-Bo-Mo ” serio; ĉar ni deziras, ke la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo Esperanto.

Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al kiu ni ŝuldas sinceran dankon pro ĉi tiu bona kaj simpatia historio de la vivo de nia Majstro.


John Mabon Warden,
John Pollen,
Bertram Chatterton,
John Merchant,

Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.