Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro VI

El Vikifontaro
ĈAPITRO VI

Tiu ĉi ĉapitro estas nepre nur por la metafizikuloj. Ĝi tuj ĵetos plej helan lumon sur la naturon homan : ĝi estas prismo, per kiu oni povos analizi kaj dismeti la kapablojn homajn, disigante la povon bestan de la puraj radioj de inteligenteco.

Neeble estus por mi klarigi, kiel kaj kial mi bruligis miajn fingrojn je la unuaj paŝoj faritaj en la komenco de mia vojaĝo, se mi ne klarigus detalege al la leganto mian sistemon de l’animo kaj la besto. Tiu ĉi eltrovo metafizika influas cetere tiel forte sur miajn ideojn kaj agojn, ke tre malfacile estus kompreni tiun libron, se mi ne donus la ŝlosilon jam en la komenco.

Per diversaj observoj mi eltrovis, ke la homo estas kunfarita el animo kaj besto. Tiuj du estaĵoj estas tute malsamaj, sed tiel enmetitaj unu en la alian, aŭ unu sur la alian, ke la animo bezonas havi kelkan superecon rilate al la besto, por ke ĝi faru tiun distingon.

Mi eksciis de maljuna profesoro (tio estas el miaj plej malnovaj rememoroj), ke Platono nomis la materion « la aliulo ». Tio estas bone; sed mi prefere donus tiun nomon al la besto, kiu estas kunigita kun nia animo. Vere tiu ĉi substanco estas la aliulo, kiu incitetas nin tiel strange. Oni sentas ja konfuze, ke la homo estas duobla; tial oni diras, ke ĝi estas farita el animo kaj korpo, kaj oni kulpigas tiun korpon je mi ne scias kiomaj aferoj; tio ĉi certe tre malĝuste, ĉar ĝi estas tiel nekapabla senti kiel pensi. La beston oni devas kulpigi, tiun estaĵon senteman, plene distingeblan de la animo, veran individuon, kiu havas sian ekziston apartan, siajn gustojn, inklinojn, volon, kaj kiu superas la aliajn bestojn nur tial, ke ĝi estas pli bone edukita kaj posedas pli perfektajn organojn.

Gesinjoroj, estu fieraj pro via inteligenteco tiom, kiom al vi plaĉos; sed malfidu forte al la aliulo, precipe kiam vi estas kune.

Mi faris mi ne scias kiomajn eksperimentojn pri la kunestado de tiuj du estaĵoj diversnaturaj. Ekzemple mi klare konstatis, ke la animo povas obeigi al si la beston, kaj ke laŭ maloportuna reciprokeco, tiu ĉi tre ofte devigas la animon agi kontraŭ sia volo. Laŭ la regulo unu havas la leĝigan, kaj la alia la regan potencon; sed tiuj du potencoj ofte kontraŭbatalas reciproke. — La granda arto de genia homo estas tio : scii bone eduki sian beston, por ke ĝi povu iri sola, dum la animo, liberigita de tiu teda kunestado, povos suprenflugi ĝis la ĉielo.

Sed estas bezone klarigi tion per ekzemplo.

Kiam vi legas libron, Sinjoro, kaj kiam pli agrabla ideo subite eniras vian imagon, tiam via animo tuj alligas sin al ĝi kaj forgesas la libron, dum viaj okuloj meĥanike sekvas la vortojn kaj liniojn; vi finas la paĝon ne komprenante ĝin kaj vi poste ne memoras tion, kion vi legis. — Tio rezultas ĉar via animo, ordoninte al sia kunulo legi, forgesis averti ĝin pri la mallonga forestado, kiun ĝi mem tuj faros; tial la aliulo daŭrigis la legadon, kiun vian animo jam ne aŭskultis.