Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro X

El Vikifontaro
ĈAPITRO X

Oni ne pensu ke, anstataŭ ol plenumi mian promeson, donante priskribon de mia vojaĝo interne de mia ĉambro, mi ĉirkaŭvagas, por tiri min el embaraso; oni tre erarus, ĉar mia vojaĝo daŭras efektive, kaj dum mia animo, volviĝinte sur si mem, sekvis en la antaŭa ĉapitro la tordajn turniĝojn de metafiziko, mi sidis en mia seĝego, sur kiu mi kvazaŭ kuŝiĝis, tiel ke ĝiaj du antaŭaj piedoj estis levitaj je du coloj super la tero; kaj balancante min dekstren kaj maldekstren kaj tiel antaŭenirante, mi iom post iom alvenis tre proksime de la muro. — Tiamaniere mi vojaĝas, kiam nenio urĝas. — Tie mia mano meĥanike prenis la portreton de S-no de Hautcastel kaj la aliulo sin amuzis deviŝante la polvon, kiu ĝin kovris. — Tiu ĉi okupo kaŭzis al ĝi plezuron trankvilan, kaj tiu plezuro estis ankaŭ sentata de mia animo, kvankam tiu ĉi vagis en la vastaj regionoj ĉielaj; ĉar estas utile rimarki, ke kiam la spirito vojaĝas tiamaniere en la ĉielo, ĝi tamen estas ligita al la sentoj per mi ne scias kia sekreta ligilo; tiel ke, ne malhelpante siajn okupojn, ĝi povas partopreni en la pacaj ĝuoj de la aliulo; sed se tiu ĉi deziro plifortiĝas iom, aŭ se ia neatendita vidaĵo ĝin frapas, la animo tuj reprenas fulmorapide sian lokon.

Tio ĉi okazis dum mi purigis la portreton.

Laŭ tio, ke la ĉifono deviŝis la polvon kaj iom post iom aperigis buklojn da blondaj haroj, kaj la girlandon de rozoj kronantan ilin, mia animo, de la sunlando, kien ĝi estis transmigrinta, sentis malfortan ektremeton plezuran, kaj simpatie partoprenis en la ĝuo de mia koro. Tiu ĉi ĝuo fariĝis malpli konfuza kaj pli forta, kiam la viŝilo per unu fojo malkovris la brilan frunton de tiu ĉarma vizaĝo; mia animo preskaŭ forlasis la ĉielon por ĝui la vidaĵon. Sed eĉ se ĝi troviĝus en la Elizeaj Kampoj, eĉ se ĝi apudestus ĉe koncerto de keruboj, ĝi certe ne restus tie dum duono da sekundo, kiam ĝia kunulo, ĉiam pli interesiĝante je sia laboro, subite ekkaptis sorbigitan spongon, kiun oni prezentis al ĝi, kaj pasigis ĝin subite sur la brovoj kaj sur la okuloj — sur la nazo — sur la vangoj, sur tiu buŝo; — Ha, Dio! kiel forte batas mia koro; sur la mentono, sur la brusto: en momento tio fariĝis; la tuta vizaĝo ŝajnis reviviĝi kaj eliri el la nenio. — Mia animo rapidegis de la ĉielo kiel falanta stelo; ĝi trovis la aliulon en ĉarmega ravo, kiun ĝi ankoraŭ pligrandigis partoprenante en ĝi.

Tiu stranga kaj neatendita situacio malaperigis por mi tempon kaj spacon. — Dum momento mi vivis en la estinteco kaj, kontraŭ la ordo natura, mi plijuniĝis. — Jes, jen ŝi estas, tiu amegata virino; tio estas ŝi mem; mi vidas ŝin ridetanta, ŝi tuj parolos por diri, ke ŝi min amas. — Kia rigardo! Venu, por ke mi premu vin sur mian bruston, animo de mia vivo, mia dua ekzisto! Venu partopreni en miaj ebrieco kaj feliĉo! — Tiu momento estis mallonga sed rava; la malvarma racio baldaŭ reprenis sian potencon kaj en la daŭro de palpebrumo mi malplijuniĝis je tuta jaro; — mia koro fariĝis malvarma, malvarmega, kaj mi trovis min je la nivelo de la amaso de indiferentuloj, kiuj kovras la teron.