Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XIX
« Per Dio! mi diris al li unu tagon, jam la trian fojon mi ordonas, ke vi aĉetu broson por mi! Kia kapo! Kia besto! »—Li nenian vorton respondis; nenion li estis respondinta en la antaŭa tago, post simila riproĉo. « Li estas tiel akuratema! » mi pensis; mi neniel komprenis tion.—« Iru preni ĉifonon por purigi miajn ŝuojn », mi diris kolere. Dum li iris, mi pentis, ke mi tiel malafable parolis al li. Mia kolero tute foriĝis, kiam mi vidis kun kia zorgo li penadis deviŝi la polvon de miaj ŝuoj, ne tuŝante miajn ŝtrumpojn; mi apogis mian manon sur li, kiel signo de paciĝo.—« Kiel! mi diris al mi mem, estas do homoj, kiuj pro mono purigas la ŝuojn de aliuloj? » Tiu vorto mono estis lumradio, kiu eklumis al mi. Mi subite rememoriĝis, ke jam de longe mi nenian monon donis al mia servisto.—« Joannetti, mi diris, retirante mian piedon, ĉu vi havas monon? » Duona rideto de praviĝo aperis sur liaj lipoj, je tiu demando.—« Ne, sinjoro, de ok tagoj mi ne havas unu centimon; mi elspezis por viaj malgrandaj aĉetaĵoj ĉion, kion mi posedis.—Kaj la broson? Sendube pro tio? »—Li denove ridetis.—Li povus diri al sia mastro: « Ne, mi ne estas senenhava kapo, besto, kiel vi kruele nomis vian fidelan serviston. Pagu al mi 24 frankojn, 10 soldojn kaj 4 denarojn, kiujn vi ŝuldas al mi, kaj mi aĉetos broson por vi. »—Li lasis sin insulti prefere ol riski, ke lia mastro hontu pro sia kolero. La ĉielo lin benu! Filozofoj, Kristanoj! ĉu vi tion legis?
« Jen, Joannetti, mi diris, kuru por aĉeti la broson.—Sed, sinjoro, ĉu vi volas resti tiel, kun unu ŝuo blanka kaj la alia nigra?—Iru, mi diras, por aĉeti la broson; lasu, lasu tiun polvon sur mia ŝuo ».
Li eliris; mi prenis la ĉifonon, kaj mi plezurege purigis mian ŝuon maldekstran, sur kiun mi faligis pentan larmon.