Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XV

El Vikifontaro
ĈAPITRO XV

« Jen, Joannetti, mi diris, rependigu tiun portreton. »—Li estis helpinta min por purigi ĝin, kaj ne pli divenis ĉion, kio produktis la ĉapitron de la portreto, ol tion, kio okazas en la luno. Estis li, kiu propramove prezentis al mi la spongon sorbigitan kaj kiu, per tiu ago ŝajne negrava, igis mian animon trairi cent milionojn da mejloj dum unu minuto. Anstataŭ ol remeti ĝin en ĝian lokon, li tenis ĝin por viŝi ĝin siavice.—Malfacilaĵo, problemo por solvi donis al li mienon scivolan, kiun mi rimarkis.—« Diru, mi demandis, kion vi trovas kritikinda en tiu portreto?—Ho! nenion, sinjoro.—Sed kion? »—Li starigis ĝin sur unu el la bretoj de mia skribtablo; kaj, malproksimiĝinte je kelkaj paŝoj, li diris: « Mi dezirus, ke mia sinjoro klarigu al mi, kial tiu portreto rigardas min ĉiam, en kiu ajn loko de la ĉambro mi staras. Matene kiam mi aranĝas la liton, ĝia vizaĝo sin turnas al mi, kaj se mi iras al la fenestro, ĝi ankoraŭ rigardas min kaj sekvas min per la okuloj dum mi marŝas.—Tiel, Joannetti, ke se la ĉambro estus plena je homoj, tiu bela sinjorino rigardus ĉiuflanken kaj ĉiujn samtempe?—Jes, sinjoro.—Ŝi ridetus al la irantoj kaj venantoj tiel, kiel al mi? »—Joannetti nenion respondis. Mi kuŝigis min sur mia seĝego kaj, mallevante la kapon, mi fordonis min al la plej seriozaj meditoj.—Kia radio de lumo! Malfeliĉa amanto! Dum vi enuadas malproksime de via amatino, ĉe kiu vi eble jam estas anstataŭita; dum vi fervore turnas viajn okulojn sur ŝian portreton, kaj dum vi imagas (almenaŭ pri la portreto), ke vi sola estas rigardata, la perfida figuro, tiel malfidela, kiel la originalo, direktas siajn rigardojn al ĉio, kio ĝin ĉirkaŭas, kaj ridetas al ĉiuj.

Jen estas simileco morala inter kelkaj portretoj kaj iliaj modeloj, kiun nenia filozofo, nenia pentristo, nenia observemulo ankoraŭ eltrovis.

Mi faras eltrovojn post eltrovoj.