Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XVII

El Vikifontaro
ĈAPITRO XVII

Oni ne riproĉu al mi, ke mi skribas tro detale; tio estas la maniero de la vojaĝantoj. Kiam oni ekrajdas por supreniri sur la Blankan Monton, kiam oni iras por viziti la truegon, en kiu pereis Empedoklo, oni neniam forgesas priskribi precize la malplej gravajn detalojn: la nombro de la personoj, la nombro de la muloj, la boneco de la provizoj, la bonega apetito de la vojaĝantoj, fine ĉio, eĉ la faletoj de la rajdbestoj, zorge enskribiĝas en la raporto por la instruo de la nevojaĝanta homaro. Laŭ tiu principo mi decidis paroli pri mia kara Rozino, aminda besto, kiun mi amas per vera amo, kaj dediĉi al ŝi tutan ĉapitron. Dum la ses monatoj, kiujn ni vivis kune, ne estis en niaj interrilatoj la plej malgranda malvarmiĝo; aŭ, se ekestis kelkaj disputetoj inter ŝi kaj mi, mi vereme konfesas, ke la pli granda malpraveco estis miaflanke, kaj ke Rozino ĉiam faris la unuajn paŝojn al la repaciĝo.

En la vespero, kiam ŝi estas riproĉita, ŝi foriras malgaje kaj ne murmurante; je la morgaŭa tago, frumatene, ŝi estas apud mia lito kun respekta sintenado; kaj je la plej malgranda moveto de sia mastro, je lia unua signo de vekiĝo, jen ŝi sciigas pri sia ĉeestado per la rapidegaj batoj de sia vosto sur mian noktotablon.

Kaj kiel mi rifuzus mian amon al tiu karesema estaĵo, kiu neniam ĉesis min ami, de la tempo, kiam ni komencis vivi kune? Mia memoro ne sufiĉus por skribi la nomaron de la personoj, kiuj sin interesis por mi kaj poste forgesis min. Mi havis kelkajn amikojn, kelkajn amatinojn, aron da kunuloj, ankoraŭ pli multajn konatojn;–kaj nun, mi jam estas nenio por ĉiuj tiuj; ili forgesis eĉ mian nomon.

Kiom da certigoj, kiom da proponoj de servo! Ilia riĉeco estis mia. Mi povis fidi al ilia eterna kaj senkondiĉa amikeco!

Mia kara Rozino, kiu ne proponis al mi siajn servojn, faras al mi la plej grandan servon fareblan al homo: ŝi min amis iam, kaj amas min ankoraŭ nun. Tial mi ne timas diri tion: mi amas ŝin per parto de la sama sento, kiun mi havas al miaj amikoj.

Oni pri tio diru, kion oni volos.