Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXXII

El Vikifontaro
ĈAPITRO XXXII

Sed permesu, Sinjoroj, ke mi demandu: Ĉu vi amuziĝas tiel, kiel antaŭe, en balo aŭ teatro?—Koncerne min, mi konfesas tion, de kelka tempo ĉiuj grandanombraj kunvenoj kaŭzas al mi kvazaŭan teruron.—Mi tie estas vizitata de funebra sonĝo.—Vane mi penas forpeli ĝin, ĝi ĉiam revenas, kiel la sonĝo de Atalio.—Eble ĉar la animo, superakvita hodiaŭ de pensoj mallumaj kaj de kortuŝantaj vidaĵoj, trovas ĉie kaŭzojn por malĝojo—kiel difektita stomako ŝanĝas en venenojn la plej sanigajn manĝaĵojn.—Estu kiel estas, jen mia sonĝo:—Kiam mi staras en unu el tiuj festoj, meze de tiu aro da homoj afablaj kaj karesaj, kiuj dancas, kantas, ploras antaŭ la tragedioj, kiuj montras nur ĝojon, sincerecon kaj bonkoron, mi pensas:—Se en tiun ĉi bonmanieran societon subite enirus blanka urso, filozofo, tigro, aŭ ia ajn tiaspeca besto, kiu suprenirante sur la orkestran stablon krius per fortega voĉo:

« Kompatindaj homoj! Aŭskultu la veron parolanta per mia buŝo: Vi estas subpremitaj, sklavigitaj, vi estas malfeliĉaj, vi enuas;—eliru el tiu dormado! »

« Vi muzikistoj, komencu, disrompante tiujn muzikilojn sur viajn kapojn; ĉiu sin armu per ponardo; de nun ne pensu pri amuzoj kaj festoj; supreniru al la loĝioj kaj buĉu ĉiujn; la virinoj ankaŭ trempu siajn timemajn manojn en la sangon! »

« Eliru, vi estas liberaj; fortiru vian reĝon de lia trono kaj vian Dion el lia sanktejo! »

—Nu! Tion, kion la tigro diris, kiom da tiuj ĉarmaj homoj ĝin plenumos? Kiom da ili eble pensis pri tio, antaŭ ol ĝi eniris! Kiu scias?—Ĉu oni ne dancis en Parizo antaŭ kvin jaroj[1]?

« Joannetti, ŝlosu la pordojn kaj fenestrojn.—Mi ne volas plu vidi la lumon; neniu homo eniru mian ĉambron;—metu glavon proksime de mia mano;—eliru vi mem, kaj ne aperu plu antaŭ mi! »


  1. Tiu ĉi ĉapitro estis skribata en la jaro 1794.