Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXXV

El Vikifontaro
ĈAPITRO XXXV

Facile mi povus skribi ĉapitron pri jena sekiĝinta rozo, se mi tion volus, kaj se la objekto estus inda je tio: ĝi estas floro de la antaŭjara karnavalo. Mi mem deŝiris ĝin en la varmejoj de Valentin, kaj en la vespero, unu horon antaŭ la balo, plena je espero kaj kun ĝoja kormovo, mi iris proponi ĝin al S-no de Hautcastel. Ŝi prenis ĝin, metis ĝin sur sian tualettablon, neniel rigardinte ĝin nek min.—Sed kiel ŝi povus atenti al mi? Ŝi estis okupata je la rigardado de ŝi mem. Starante antaŭ granda spegulo, kun la haroj jam aranĝitaj, ŝi donis la lastan tuŝeton al sia ornamiĝo; ŝi tiel forte priokupiĝis, ŝia atento estis tiel plene prenita de la ĉiuspecaj rubandoj, gazoj kaj plumfasketoj amasigitaj antaŭ ŝi, ke mi ne ricevis eĉ rigardon aŭ signon.—Mi submetiĝis; mi humile tenis pinglojn tute pretajn, aranĝitajn en mia mano; sed ĉar ŝia pinglujo estis pli proksime, ŝi prenis ilin el sia pinglujo,—kaj se mi alproksimigis la manon, ŝi prenis ilin el mia mano—senprefere; kaj por ilin trovi, ŝi palpetis, ne deturnante siajn okulojn de la spegulo, el timo, ke ŝi sin ne vidos plu.

Iom da tempo mi tenis post ŝi duan spegulon, por ke ŝi pli bone juĝu pri sia ornamo; kaj ŝia vizaĝo, rebrilante de spegulo al spegulo, vidigis al mi serion da koketulinoj, el kiuj neniu atentis min. Fine, ĉu mi tion konfesos? mia rozo kaj mi prezentis tre malbrilan vidaĵon.

Mi fine perdis la paciencon, kaj ne povante jam kontraŭstari al la kolereto, kiu min ekscitis, mi remetis en ĝian lokon la spegulon, kiun mi tenis, kaj mi eliris ĉagrene, ne adiaŭdirinte.

« Ĉu vi foriras? ŝi diris, turnante sin flanken, por vidi profile sian talion. Mi nenion respondis; sed mi aŭskultis kelkan tempon post la pordo, por scii la impreson faritan de mia rapida eliro.—Ĉu vi ne vidas, ŝi diris al sia ĉambristino post momenta silento, ĉu vi ne vidas, ke tiu ĉi korsaĵo estas multe tro larĝa por mia talio, precipe malsupre, kaj ke oni bezonas fari faldon per pingloj? »

Kiel kaj kial tiu velkinta rozo troviĝas sur breto de mia skribtablo, tion mi certe ne diros, ĉar mi anoncis, ke sekiĝinta rozo ne valoras ĉapitron.

Rimarku, Sinjorinoj, ke mi nenian observon faras pri la aventuro pri la sekiĝinta rozo. Mi ne diras, ke S-no de Hautcastel estis prava aŭ malprava atentante sian ornamiĝon prefere ol min, aŭ ke mi havis la rajton esti akceptita aliamaniere.

Kun ankoraŭ pli granda zorgo mi evitas eltiri el tio ĝeneralajn konkludojn pri la realeco, la forto kaj la daŭro de la amo de sinjorinoj al ŝiaj amikoj.—Mi nur ĵetos tiun ĉi ĉapitron (ĉar ĝi estas ja ĉapitro) en la mondon kun la cetero de la vojaĝo, ne adresante ĝin al iu kaj rekomendante ĝin al neniu.

Mi almetos nur konsilon por vi, Sinjoroj: vi bone komprenu, ke en bala tago via amatino ne estas via.

En la momento, kiam la ornamiĝo komencas, la amanto fariĝas nur edzo, kaj la sola balo estas la amanto.

Ĉiuj scias ja, kion gajnas edzo, kiu volas amatiĝi perforte; submetiĝu do pacience kaj ridante.

Kaj ne eraru, sinjoro; se oni plezure vidas vin en la balo, tio ĉi ne estas kiel amanton, ĉar vi estas nur edzo; sed nur tial, ke vi estas parto el la balo, kaj sekve ero de ŝia nova almilitaĵo; vi estas partumo de amanto; aŭ eble tial, ke vi dancas bone kaj ke vi tiel briligos ŝin; fine la kaŭzo plej flata por vi en la bona akcepto, kiun vi ricevos, estas, ke ŝi esperas ĵaluzigi siajn koleginojn montrante, kiel amanton, viron tiel meritan, kiel vi estas; se ne estus pro tio, ŝi eĉ ne rigardus vin.

Tio ĉi do estu komprenita; vi devos submetiĝi kaj atendi ĝis via rolo de edzo estos finita.—Mi konas pli ol unu, kiu volus esti kvita tiel malkare.