Vojaĝo interne de mia ĉambro/Ĉapitro XXXVIII

El Vikifontaro
ĈAPITRO XXXVIII

Mi neniam finus, se mi volus priskribi la milonan parton el la strangaj okazintaĵoj, kiujn mi renkontas, vojaĝante apud mia biblioteko; la vojaĝoj de Cook kaj la observoj de liaj kunvojaĝantoj, doktoroj Banks kaj Solander, estas nenio, kompare kun miaj aventuroj en tiu ĉi sola distrikto; tial mi kredas, ke mi la tutan vivon pasigus tie en kvazaŭa raveco, se ne estus la busto, pri kiu mi jam parolis, sur kiu ĉiam fine sin fiksas miaj rigardoj kaj miaj pensoj, kia ajn estas la stato de mia animo; kaj kiam ĝi sin fordonas al la senkuraĝiĝo, sufiĉas, ke mi rigardu tiun buston, por ke ĝi revenu al sia normala stato: tio estas la agordilo, per kiu mi konsentigas la ŝanĝeman kaj senagordan kunaĵon de sentoj kaj perceptoj, el kiuj mia vivo estas farita.

Kiel simila ĝi estas!—Jen estas la trajtoj, kiujn la naturo donis al la plej virta el la homoj. Ha! se la skulptisto povus vidigi lian bonegan animon, lian genion kaj lian karakteron!—Sed kion mi entreprenis? Ĉu tie ĉi mi devas laŭdi lin? Ĉu al la ĉeestantaj homoj mi tiel parolas? Per kio tio ĉi interesas ilin?

Mi volas nur genufleksi antaŭ via amata figuraĵo, ho plej bona el la patroj: Ve! tiu figuraĵo estas ĉio, kio restas al mi pri vi kaj mia patrujo: vi forlasis la teron, en la momento, kiam la krimo estis okuponta ĝin; kaj ĝi nun subpremas min per tiaj malfeliĉoj, ke eĉ via familio estas nun devigita rigardi vian morton, kiel feliĉon. Kiom da ĉagrenoj suferigus al vi pli longa vivado! Ho patro! Ĉu la sorto de via grandanombra familio estas konata de vi en la loĝejo de la feliĉo? Ĉu vi scias, ke viaj infanoj estas ekzilitaj el tiu patrujo, kiun vi tiel fervore kaj honeste servis dum sesdek jaroj? Ĉu vi scias, ke al ili estas malpermesite viziti vian tombon?—Sed la tiraneco ne povis forpreni de ili la plej valoran parton el via heredaĵo, la memoron pri viaj virtoj kaj la forton de viaj ekzemploj; meze en la krima torento, kiu fortiris ilian patrujon kaj ilian posedaĵon al la senfundaĵo, ili restis neŝanĝeble kunigitaj sur la linio desegnita de vi por ili; kaj kiam ili denove povos genufleksi sur via respektata cindro, ĝi ankoraŭ rekonos ilin.