Saltu al enhavo

Vortaro de Esperanto/A

El Vikifontaro
de
(p. 1-15)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

A. - 1 . Unua litero de la esperanta kaj de aliaj alfabetoj.

- 2. Finiĝo de la adjektivoj : bela, mia, unua, ĉiama.

- 3. Komenco :De A ĝis Z = de la komenco ĝis la fino.


Abato. Ĉefo de monaĥejo.

Abatino. Ĉefino de monaĥinejo.


Abdiki. Forlasi tronon kaj ĉiujn rajtojn al ĝi.

Abdiko. Ago de tiu, kiu abdikas.


Abelo(Zool.). La konata insekto, produktanta mielon kaj vakson (Apis mellijica) : Laborema kiel abelo.

Abelejo. Domo de abeloj.


Aberacio. - 1 (Astr.). Diferenco inter la ŝajna kaj vera situacio de astro.

- 2 (Opt.). Disperso de la lumo : aberacio sfera, aberacio kromata.


Abio (Bot.). Pinglarbo; ĝia ligno estas uzata de l’ĉarpentistoj, lignaĵistoj (Abies pectinata).


Abismo. - 1. Loko profunda kaj abrupta: monta abismo.

- 2. Senfundaĵo, profundegaĵo, io tre profunda : abismo de l'oceano. Fig. : Esti sur la bordo de abismo = esti en granda danĝero.


Ablativo. Kazo de la deklinacio en la sanskrita, latina, slavaj lingvoj; ĝi esprimas instrumenton, devenon, k. t. p.; esperante ĝi estas tradukata plej ofte per la prepozicioj per kaj de.


Abnegacio. Forlaso de komfortaĵoj kaj ĝuoj, precipe por la bono de aliaj : La abnegacio, t. e. la forgeso pri si mem kaj sinofero, estas virto malofta.


Abomeno. Sento, kiun kaŭzas tre malagrablaj, fizikaj ecoj de objekto (ekz. : odoro de putranta viando); malinklino.

Abomena. Kaŭzanta abomenon : abomena odoro, vizaĝo, ago. Komparu : Antipatio .


Aboni. Mendi por difinita tempo kaj antaŭe pagi gazetojn, biletojn por spektakloj, k. t. p. : Li abonas ĉiujn esperantajn gazetojn. Abonu du loĝiojn por la itala opero.

Abono. - l. Mendo por difinita tempo kaj antaŭa pago por gazetoj, spektakloj, k. t. p.

- 2. Tempo, por kiu estas farita la abono : Via abono finiĝas post du monatoj.

Abonanto. Persono, kiu abonas : Nia revuo havas 10,000 abonantojn.


Aborti. Akuŝi antaŭtempe ne vivpovan idon.

Aborto. Antaŭtempa akuŝo de ne vivpova ido.

Abortiga. Kaŭzanta aborton : abortiga medikamento


Abrikoto (Bot.). Frukto de l’abrikotujo.

Abrikotujo. Arbo el la familio de l’amigdalacoj (Prunus armeniaca).


Abrotano (Bot.). Vegetaĵo el la familio de l’kompozitoj, uzata kiel spicaĵo, en la medicino (Artemisia abrotanum).


Abrupta. Tre kruta, kvazaŭ forŝirita, kvazaŭ fortranĉita; abrupta bordo.

Abrupteco. Eco de tio, kio estas abrupta. Komparu : Dekliva, kruta.


Absceso. Amaso de puso en histoj. Komparu : Ulcero, vundo .


Absinto. Forta maldolĉa brando de verda koloro, preparata el la samnoma vegetaĵo : La absinto kaŭzas nervajn malsanojn.


Absoluta. - l . Tute sendependa de iu ajn povo aŭ kontrolo, sola ordonanta kaj leĝdonanta. La rusaj caroj estis absolutaj monarĥoj. Via tono, sinjoro, estas tro absoluta! - 2. Senmiksa, ĥemie pura : absoluta alkoholo.

- 3. Ne relativa : absoluta vero.

Absoluteco. Eco de tio, kio estas absoluta.


Absolutismo. Absoluta maniero de regado, de agado.


Absolvi. Pardoni la pekojn : Post la konfeso la pastro absolvas la pentantan pekulon.

Absolvo. Pardono de l’pekoj.


Absorbi. Tute okupi la pensojn, la atenton : La laboro tiel absorbis lin, ke li forgesis pri la tagmanĝo.


Abstinenco. Sindetenemo, pro principo, de la uzado de l’tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj.

Abstinenculo . Persono , kiu sin detenas, pro principo, de la uzado de la tabako, alkoholaĵoj, amaj ĝuoj.


Abstrakta. Kio ne estas perceptebla de la sentoj : La substantivoj povas esti dividataj en du grupojn : abstraktaj, ekz. bono, penso, ideo; kaj konkretaj : ekz. tablo, hundo.

Abstraktaĵo. lo abstrakta.'

Abstrakteco. Eco de tio, kio estas abstrakta.


Absurda. Plene sensenca : Absurda estas la supozo pri la ekzisto de eliksiro de l'juneco.

'Absurdo. lo absurda : Kia absurdo!

Absurdeco. Eco de tio, kio estas absurda.


Abunda . Havanta grandan kvanton , bone provizita, pli ol sutiĉa : abunda rikolto, abunda programo.

Abundeco. Eco de tio, kio estas abunda : abundeco de fiŝoj en lago.


Acero (Bot.). Arbo el la samnoma familio; ĝia ligno estas uzata en multaj metioj (Acer).


Acetato. Salo de la vinagra acido.


Acetileno (Ĥem.). C2H2. Bruligebla gaso, kiun oni produktas el kalcikarbido agante je ĝi per akvo.


Acida. Havanta akran guston, kiel tiu de la vinagro : acida frukto. Acido.

- l. Io acida.

- 2 (Ĥem.). Kombinaĵo de la hidrogeno kun metalo, ruĝiganta la bluan lakmuson.

Acideco. Eco de tio, kio estas acida.


Aĉeti. Akiri ion, pagante por ĝi monon : aĉeti kare, malkare.

Aĉeto. Ago de tiu, kiu aĉetas.

Aĉetanto. Persono, kiu aĉetas.

Aĉetebla. Kiu povas esti aĉetita : En la nuna tempo ĉio kaj ĉiu estas acetebla.

Aĉetisto. Persono, kies profesio estas aĉeti.


-Ad. Sufikso, esprimanta agon ripetatan aŭ longedaŭran : pafado, restado.


Adapti. Konformigi por speciala celo, por specialaj kondiĉoj : adapti la rimedojn al la celo, adapti versajon por kanto.

Adapto. Ago de tiu, kiu adaptas. Komparu : Apliki , uzi.


Adepto. - l. Partiano de doktrino , de sekto : adepto de la epikurismo.

- 2. Persono, konanta arton , sciencon kaj sin okupanta per ili : adepto de la pentrarto.


Adiaŭ. Esprimo de la ĝentileco, kiam oni foriras, disiĝas : Adiaŭ kara amiko, ĝis revido en la plej proksima kongreso!

Adiaŭa. Kiu adiaŭas, de adiaŭo : adiaŭa vorto, adiaŭa kunveno.


Adicio. Aritmetika operacio , per kiu oni aldonas unu nombron al alia, t. e. kunigas du nombrojn en unu, kiu posedas tiom da unuoj, kiom ambaŭ kune.

Adicii. Fari la adicion : adicii unu nombron al alia.


Adjektivo. Vorto aldonata al substantivo por montri ĝian econ : bona knabo.

Adjektiva . De adjektivo ; simila al adjektivo, havanta karakteron de adjektivo : adjektiva fleksio, adjektiva esprimo.


Adjunkto. Helpanto de supera oficisto .


Adjutanto. Oficiro, konstante akompananta sian ĉefon kaj komunikanta liajn ordonojn al la subuloj.


Administri. Konduki aferojn privatajn aŭ publikajn per persona kunlaboro : administri bienon, administri domon, administri kompanion.

Administranto. Persono, kiu administras. Komparu : Direkti, regi.


Administracio. Administrantaro .


Admiri. Rigardi kun miro kunigita kun aprobo, estimo, alta ŝato : admiri heroon, admiri kuraĝon.

Admiro. Sento de tiu, kiu admiras.

Admirinda. Meritanta admiron : admirinda modesteco.


Admiralo. Ĉefo de milita ŝiparo.


Admiralitato. Estraro - de ŝiparo kaj ĝia oficejo.


Admoni. Instigi per vortoj al la plenumo de devo : La patrino admonis la filon al la diligenteco.

Admono. Vortoj de tiu, kiu admonas.


Adopti. Kun formala akto preni en sian familion kiel sian propran infanon ; filigi, filinigi : adoptiorfon. Adopto. Ago de tiu, kiu adoptas.


Adori. - 1. Respekti kaj ami kiel Dion.

- 2. Forte ami, alte ŝati: adori sian edzinon, adori la poezion.

Adoro. Sento de tiu , kiu adoras.

Adoranto. Persono, kiu adoras : kantistino, aplaŭdata de la adorantoj.


Adreso. - 1. Precize difinita loĝloko de persono (lando, urbo, strato, domo) : La adreso de doktoro Zamenhof estas : Varsovio, str. Dzika n° 9.

- 2. Surskribo sur letero , sur pakaĵo, enhavanta la nomon kaj la loĝlokon de la persono, al kiu ĝi estas sendata : La adreso devas esti ĉiam skribita tre legeble.

Adresi. Skribi adreson sur letero, sur pakaĵo.

Adresanto. Persono, kiu sendas leteron.

Adresato. Persono, al kiu oni sendas leteron : Sur la koverto oni skribas ne sole la nomon de l’adresato, sed ankaŭ tiun de la adresanto, por ke la poŝto povu resendi al li la leleron en okazo de bezono.


Adulti. Rompi la geedzan fidelecon per seksa rilato kun alia persono.

Adulto. Ago de tiu, kiu adultas.


Advento. Kvarsemajna fasto antaŭ la Kristnasko.


Adverbo. Neŝangebla vorto, esprimanta manieron, lokon aŭ tempon : bone, hejme, vespere.

Adverba. Havanta karakteron, strukturon de adverbo : « Kun ĝojo » estas adverba esprimo.


Advokato. - 1. Juristo, kies specialo estas defendi akuzatojn en juĝejo.

- 2. Defendanto per vortoj : Estu mia advokato antaŭ mia edzino.


Aero. Gaso, kiun ni spiras, konsistanta el azoto kaj oksigeno.

Aera. - 1. El aero : aera veziketo.

- 2. Okazanta, vivanta en la aero : aera fenomeno, aera vegetaĵo.

Aerumi. Refreŝigi, forigi malbonodoron, tralasante aeron : aerumi litaĵon, ĉambron. Komparu : Ventoli.


Aerolito. Ŝtono, falanta de la kosma spaco sur la supraĵon de la tero.


Aerometro. Instrumento por mezuri la densecon de la gasoj.


Aeronaŭto. Aerveturanto.


Aerostato. Aparato, plenigita per gaso, pli malpeza ol la aero kaj servanta por sin levi en la aeron.


Afabla. Kondutanta amike kun aliaj, penanta esti agrabla al aliaj : afabla homo, afabla vorto.

Afableco. Eco de tiu, kiu estas afabla.

Afablaĵo. Afabla ago, vorto.

Malafabla. Kondutanta neamike kun aliaj, tute ne zorganta esti agrabla al aliaj. Komparu : Ĝentila, kompleza.


Afekcio. Forta emocio, perdo de la egalpezo de la animo sub la influo de fortaj kaj neatenditaj impresoj : malespero, ravo.


Afekti. Ŝajnigi ion per nenaturaj manieroj : afekti modestecon.

Afekto. Ŝajnigo per nenaturaj manieroj. Afektema. Havanta la kutimon afekti.


Afero. - 1. Ĉio, kio estas en la mondo reala kaj abstrakta : Dum vojaĝo oni vidas multajn interesajn aferojn.

- 2. Ĉio, kio estas objekto de okupo, kio estas aŭ devas esti plenumita : komerca afero, juĝa afero. Komparu : Objekto.


Afikso. Partikulo, almetata antaŭ aŭ post la radiko, por formi novan vorton kun alia signifo : prefikso, sufikso.


Afiŝo. Presita anonco pri publika spektaklo.

Afiŝi. Anonci per afiŝo. Komparu :

Avizo, prospekto, reklamo.


Aforismo. Penso, principo, koncize esprimita, ĉerpita el verko de fama aŭtoro. Komparu : Devizo, maksimo, moto, proverbo, sentenco.


Afranki. Pagi la poŝtajn spezojn, algluante la necesan kvanton da poŝtmarkoj : La adresato pagas punon por neafrankita letero.


Afto (Med.). Ŝimaj ulceroj en la buŝo de suĉinfanoj.


Afusto. Veturilo de kanono.


Agi. Uzi siajn fizikajn aŭ spiritajn fortojn : Ne ploru, sed agu.

Ago. Uzo de siaj fizikaj aŭ spiritaj fortoj : Malpli da vortoj, pli da agoj! Komparu : Fari, konduti, procedi.


Agaco. Malagrabla sento en la dentoj, kiun kaŭzas fortaj acidoj, acidaj fruktoj.


Agapo. Festeno de la primitivaj kristanoj post la komunio.


Agariko (Bot.). Speco de manĝebla fungo (Agaricus campestris).


Agato. Duone diafana speco de kvarco de vivaj variaj koloroj.


Agendo. Notlibro por tuta jaro kun aparta paĝo por ĉiu tago.


Agento. Peranto por plenumi aferojn de aliaj personoj : borsa agento.


Agiti. Instigi aliajn al agado por celoj, havantaj publikan gravecon : agiti antaŭ elektoj.

Agito. Ago de tiu, kiu agitas.

Agitanto. Persono, kiu agitas. Komparu : Propagandi.


Aglo (Zool.). Raba birdo el la familio de l'falkoj (Aquila). La reĝo de la birdoj. La nigra aglo = la aglo de la prusaj standardoj. Li ne estas aglo = li ne estas persono de alta inteligenteco. Agla nazo = nazo kurbigita, kiel la beko de la aglo.


Aglomeri. Kunigi ne samspecajn, ne unuformajn objektojn en tuton. Aglomeraĵo - 1. Objekto, konsistanta el kunigitaj ne unuspecaj, ne unuformaj partoj.

- 2. Kungluaĵo, konsistanta el nature kunigitaj diversaj mineraloj.

Aglomerato. Aglomeraĵo.

Aglutini (Med.). Kunglui : aglutini la randojn de vundo; aglutini leŭkocitojn.

Agonio. Batalo de la mortanto kontraŭ la morto; la lastaj suferoj de la mortanto. Agonii. Esti en la stato de l’ agonio. Agonianto. Persono, kiu agonias.

Agordi. Konformigi reciproke la kordojn de instrumento, unu instrumenton al alia. Ag ordo. Reciproka, konformigo de I’ kordoj de instrumento, de unu instrumento al alia. A grabla. Kiun oni volonle vidas, aŭskultas, k. t. p. : agrabla persono, vizaĝo, voĉo. M a la g ra b la . Kiun oni ne volonte vidas, aŭskultas, k. t. p. Agrafo. Metala hoketo kun ringeto, kiu servas por kunigi du randojn de vesto. A g ra fi. Kunigi per agrafo. Komparu : B ro ĉo , b u k o , p in g lo .

A gregato (Filoz.). Io forinita perkuniĝo de unuspecaj objektoj : agregato de molekuloj. A g rikulturo. Kulturado de la tero. A gronom io. Scienco, arto kulturi la teron. A gronom o. Persono, kiu konas la agronomion, kiu sin okupas per la agronomio. Aĝo. Tempo, pasinta de la naskiĝo : Kian aĝon li havas! Li estas kvardekjara. A ĝ a. Havanta aĝon : Li estas pli aĝa, ol lia fratino. P le n a ĝ a . llavanta la aĝon, en kiu oni posedas ĉiujn personajn rajtojn : En tre multaj landoj oni fariĝas plenaĝa post la dudekunua jaro de la vivo. Aĝio. Diferenco inter la nominala kaj efekliva (laŭkursa) valoro de la mono. Aĝioto. Spekulacio en la borso per publikaj paperoj. A ĝ io ti. Sin okupi per la aĝioto. A ĝ io tisto . Persono, kiu profesie aĝiotas. Ajlo (Bot.). Bulba vegetaĵo kun forta odoro, uzata kiel spicaĵo (Allium sativum). A jn. Ĝeneraliga sendiflna partikulo, aldonata al pronomoj, adverboj kaj konjunkcioj : kiu ajn, kiel ajn, kiam ajn. . - AJ' Sufikso por derivi nomon de objekto, afero, farita el tio, devenanta de tio, kion esprimas la radiko; por esprimi ion konkretan : porfayo = porka viando; amilcaj o = am ika ago. Aĵo. Afero, objckto. Akaeio (Bot.). Arbo el la familio de Tmimozacoj (Acacia).

AKLAMI

Akademio. - 1. Supera lernejo, univer-

sitato. - 2 . Societo de scienculoj, literaturistoj, artistoj. Akanto (Bot.). Suda dorna vegetaio (Acanthus). A kapari. - l . Aĉeti kiel eble plej grandan kvanton da komercaĵo, por plialtigi la prezon kaj vendi k a re .-2 . Proprigi al si ktin malutilo por aliaj. A k a p a ro . Ago de tiu, kiu akaparas. A karo (Zool.). Parazita insekto el la vico de l’araknoidoj (Acdrina), Akceli. Plirapidigi kaj samtempe helpi, sukcesigi : La aliĝo de famaj scienculoj forte akcelis la progreson de Esperanto. A koelo. Ago de tiu, kiu akcelas. A keento. Plilaŭtigo, plifortigo de la voĉo sur unu silabo de la vorto : La Francoj, parolante esperante, ofte metas la akcenton sur la lasla silabo. A k o e n ti. Meti la akcenton. A keepti. - l . Konsenli preni lion, kion oni donas, proponas : Ne cstas ĝentile ne akcepti donacon. -2 . Esti hejme por la vizitantoj : S‘“° N. alcceplas ĉiun mardon. -3 . Aprobi, konsenti : La propono estis akceptita per aklaino. A k cep to . Ago de tiu, kiu akceptas. A k c e p te b la . Kiu povas esti akceptita : neakcepteblapropono. Komparu : R lc e v i.

A keesora. Akompananta la ĉefan aferon; flanka, ne ĉefa. A k o eso raĵo . Afero objekto akcesora. Akeio. Atesto pri partopreno en kompanio komerca aŭ industria : La kurso de la akcioj falas dum milito. A k ciu lo . Posedanto de akcio : Gni aranĝas ĉiujare kunvenon de la akciuloj por decidi la plej gravajn afcrojn de ta kompanio. A keidento. Okazo malfeliĉa, malagrabla kaj neatendita : fcrvoja akcidento; laboristo, vundita de akcidento. A k c id e n ta . Hazarda kaj malfeliĉa, malagrabla. A keipitro (Zool.). ltabobirdo el la familio de Pfalkoj (Astur). Akeizo. lmposto de la manĝaĵoj, alkoholaĵoj, k. t. p. Akiri. Eariĝi posedanto per batalo, laboro, aĉeto k. t. p. A k iro . -1 . Ago de tiu, kiu akiras. -2. Objekto, aferoakirita : Eksterminle la malamilcojn, la taĉmento revenis kun riĉa akiro. A k ire b la . Kiu povas esti akirita. A klam i. - l . Saluti per laŭtaj krioj. -2. Elekti iun, akcepti proponon sen

/1


Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/11 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/12 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/13 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/14 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/15 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/16 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/17 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/18 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/19 Paĝo:Kabe - Vortaro de Esperanto, 1922.pdf/20 Aŭtografo. Io skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono.

Aŭtografa. Skribita per la propra mano de aŭtoro, de eminenta persono.

Aŭtografio. Reproduktado de aŭtografoj per la litografio.


Aŭtokrato. Absoluta reganto. Aŭtokrata. Reganta absolute.

Aŭtokratio. Aŭtokrata sistemo de regado.

Aŭtomato. - 1 . Aparato, movata de risorto (precipe imitanta vivantan estaĵon).

-2. Aparato, kiu elĵetas per sia mekanismo diversajn objektojn (bombonojn, poŝtkartojn, fervojajn biletojn), post kiam oni enmetis moneron de difinita grandeco.

- 3. Persono sen volo, sen energio.

Aŭtomata. Aganta per si mem, sen ekstera kaŭzo, mekanika : La batado de la koro estas aŭtomata.

Aŭtomate. En aŭtomata maniero, kiel aŭtomato.


Aŭtomobilo. Veturilo, kaleŝo, movata de motoro.


Aŭtonomio. Sistemo de regado de provinco, sendependa de la centra registaro.

Aŭtonomia. Posedanta aŭtonomion, bazita sur aŭtonomio : aŭtonomia provinco, aŭtonomia administrado.


Aŭtoro. Verkisto : aŭtoro de poemo, de scienca verko, de opero.


Aŭtoritato. Povo, spirita influo, bazita sur respekto al iu, sur ies saĝo, virtoj : patra aŭtoritato, aŭtoritato de scienculo, de ĉefo.

Aŭtoritata. De aŭtoritato, posedanta aŭtoritaton : aŭtoritata opinio.


Aŭtuno. La tria sezono de la jaro, inter la somero kaj vintro, t. e. inter la dua tagnoktegaleco kaj la plej mallonga tago de l’ jaro.

Aŭtuna. De aŭtuno, okazanta en aŭtuno : aŭtuna vento.

Aŭtune. Dum aŭtuno.


Avo. Patro de patro, patro de patrino.


Avanso. Progreso en rango, en ofico : doni avanson, ricevi avanson.

Avansi. Progresi en rango, en ofico.


Avara. Karakterizata de ekstrema deziro kolekti riĉaĵojn, ne volonte elspezanta.

Avari. Ne volonte, ne multe doni : avari laŭdojn, helpon.

Avareco. Eco de tiu, kiu estas avara.

Avarulo. Persono avara. Komparu : Avida, ŝparema.


Avelo (Bot.). Arbeto el la familio de la kupuliferoj kun manĝeblaj nuksoj (Corylus avellana).


Aveno (Bot.). Greno, uzata kiel paŝtaĵo por la ĉevaloj (Avena).


Aventuro. Rimarkinda, eksterordinara okazo en ies vivo; kuraĝa danĝera entrepreno.

Aventuristo. Persono, havanta inklinon al aventuroj.


Averti. Antaŭsciigi pri minacanta danĝero, malfeliĉo, malbono, por ke oni ĝin evitu : averti iun pri proksimiĝanta fulmotondro.

Averto. Vortoj de tiu, kiu avertas.


Avida. Forte deziranta posedi ion : avida de gloro, avida de mono.

Avide. En avida maniero.

Avideco. Eco de tiu, kiu estas avida. Komparu : Avara, ŝparema.


Avizo. Presita sciigo pri estonta fakto : avizo pri baldaŭa apero de verko.

Avizi. Sciigi pri estonta faklo. Komparu : Afiŝo, anonco, prospekto, reklamo.


Azeno (Zool.). Longoreta kvarpiedulo el la gento de 1’ ĉevaloj : malsaĝa kaj obstina kiel azeno (Asinus).


Azilo. Rifuĝejo.


Azoto (Hem.). N. Ĥemia elemento, senodora, senkolora gaso, el kiu konsistas kvar kvinonoj de la atmosfera aero; ĝi ne brulas, ne subtenas la bruladon, ne taŭgas por la spirado.


B


Babili. Paroli pri negravaj aferoj, paroli multe kaj precipe por la sola plezuro de parolado.

Babilo. Vortoj de tiu, kiu babilas.

Babilema. Kiu amas babili.

Babilulo. Persono babilema.


Babordo. Maldekstra flanko de ŝipo (se oni turnas la vizagon al la antaŭa parto).


Bacilo. Bakterio, havanta formon de bastoneto : bacilo de la olero.


Bagatelo. Negranda objekto, negrava afero.


Bajoneto. Pinta batalilo, kiun oni almetas al la pafiloj : Talleyrand diradis : "Oni povas ĉion fari per la bajonetoj, sed oni ne povas sidiĝi sur ili".