Vortoj de Kamarado E. Lanti/Kiuj estas la saĝaj?
— Mi tre simpatias vian movadon k plene konsentas, ke esperanto estas necesa por la laborista klaso; sed tia lingvo fakte povos utili nur kiam ĝia instruado estos deviga en la lernejoj de ĉiuj landoj…
— !!!???…
— Ne ekscitiĝu; mi parolas al vi kiel homo, kiu havas sperton en laboristaj aferoj…
Tiel parolis eminenta gvidanto de la laborista movado. Kaj ĉiu el ni bone scias, ke tia rezonmaniero estas tipa ĉe la nuraj « simpatiantoj » al nia lingvo.
Simpatio estas ja bela afero! Ĉiu ajn alparolito respondas, ke li simpatias la pacon, ke li malbenas la militon, — kiu kaŭzas tiom da suferoj, da ruinoj ktp. Patose dum horoj povas paroli pri tiu temo « eminentaj » personoj. Sed demandu, ĉu por eviti militon ili konsentus malaperon de « sia » patrio, ĝian kunfandiĝon en pli grandan unuon. Tiam ili rigardos vin kun abomeno, kiel bruligindan herezulon al kiu eĉ ne decas respondi.
Oni vorte volas la pacon, sed fakte oni preparas la militon; oni volas enkonduki esperanton en la lernejoj, sed por tion atingi oni nenion faras. Oni eĉ kvazaŭ kompateme rigardas al la esperantistoj, kiuj elspezas tempon k energion por ellerni k instrui lingvon, — kiu povos utili nur kiam ĝi estos devige instruata en ĉiuj lernejoj… Ni estas fantaziuloj k la « simpatiantoj » al esperanto estas prudentuloj, kiuj okupiĝas nur pri seriozaj praktikaj aferoj. Ili opinias sin la saĝaj — kaj nin la malsaĝaj.
Tiaj saĝuloj fakte estas mistikuloj. Ili kredas, ke iun belan tagon mirakle esperanto estos instruata en la lernejoj; mirakle la instruistoj el tiuj lernejoj ekkapablos instrui la lingvon; mirakle homoj scipovos ĝin flue paroli; mirakle estiĝos verkistoj, kapablaj doni al la artefaritaĵo animon, senton k imitindan tradicion…
Ĉe tia konstato ni devas pli k pli forte konvinkiĝi, ke estas ni la saĝaj, ĉar ni racie faras pozitivan laboron, ĉar ni konstruas k ne nur planas pri mirakle starigotaj konstruoj…