Saltu al enhavo

Vortoj de Kamarado E. Lanti/Nia ĉefa tasko

El Vikifontaro

Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/77 samnacianoj, nur multobligas sian malamon al la « malamiko ». Nur nacie li estas sentkapabla. Ĉefa tasko nia estu do pliampleksigi nian sentkapablon.

Eksternacia penskapablo: Nunepoke la popoloj estas ĉiulande pli malpli regataj laŭ demokrata sistemo. La vera potenco kuŝas en la manoj de tiuj, kiuj posedas rimedojn por formi la opiniojn. Ĉar la gazetaro k eldonindustrio estas en la manoj de kapitalistoj, ĉi-lastaj estas do la solaj potenculoj. Ili regas la pensojn de la popolamaso, kapablante klaĉadi milionekzemplere plej egajn mensogojn k silenti pri plej sciindaj aferoj.

La persona profito de tiuj potenculoj identiĝas kun tiu de la ŝtato — fakte ili estas mem la ŝtato; konsekvence ili formas la opiniojn laŭ nacia celo; ili kreas nacieman spiriton.

Malgraŭ rapidveturiloj, senfadena telegrafo k aliaj modernaj translandlimaj kulturiloj, la popoloj estas tamen ĉirkaŭataj de nevideblaj baroj starigataj de lertaj manoj.

Estas do necesega tasko utiligi nian supernacian organismon por interrilati kiel eble plej ofte k intime kun ĉiulandaj Kamaradoj. Nur tiel ni povos imunigi nin kontraŭ la abomena naciismo-patriotismo.

Por esti supernacie penskapablaj ni bezonas gazeton pli k pli valoran k ampleksan, pli k pli ofte aperantan. Urĝas ankaŭ eldoni literaturon konceptitan laŭ sennacieca, vere humana spirito.

Jam ni projektis la verkadon de socialismakomunisma antologio tutmonda. Eble pli urĝas eldoni porinfanan historilibron. Niaj infanoj devas lerni pri la vivo de la vere eminentaj homoj, kies genio k grandkoreco ne povis esti entenataj en la kadro de iu ajn nacio. Ĉiuj noblaj sennaciemuloj devas esti konataj k honorataj anstataŭ reĝoj, militistoj k senskrupulaj ŝtatistoj.

Parolante pri eksternacia penskapablo, tio signifas, ke la fonto de niaj informoj devas esti vere sennaciece objektiva.

Eksternacia agadkapablo: Per tiu lasta esprimo mi komprenas ĉion, kio koncernas vojaĝojn, forkurojn dum militaj tempoj, interŝanĝon de infanoj, ktp.

Kiel vivantan ekzemplon mi nur citu la eldonon de nia gazeto: la eldonejo estas en Francio k la presejo en Germanio. Nia konstanta kunlaborado kun Kamaradoj Riĥter k Lerĥner ebligas la ĉiumonatan eliron de Sennacieca Revuo en 16-20 paĝa amplekso. Tio certe estas atentinda rezultaĵo — ne parolante pri la morala flanko, pri tiu eblo pli bone interkonatiĝi per tiu kunlaborado.

Estas vere, ke negocistoj povas ankaŭ trovi profiton en similaj interrilatoj. Sed la diferenco estas en tio, ke negocisto celas personan profiton dum ni estas nur instigataj de idealaj motivoj. Interrilatoj sen idealo, samkiel idealo sen interrilatoj estas ambaŭokaze nesufiĉaj por alproksimigi la popolojn.

Kreante k kreskigante superŝtatan, supernacian organismon, ni ebligas la aliigon de niaj mensoj. Ni faras el esperanto potencan kulturilon. Ni disetendas nian agadkampon ĝis la ekstremoj de Satanio. Unuvorte ni faras pozitivan laboron.

Sendube la profesiaj revoluciuloj daŭrigos ankoraŭ longe ne tre atenti pri internacia lingvo. Barakte ili klopodos ŝanĝi la socian ordon de supre per dekretoj k leĝoj, ofte neaplikeblaj. Ili taksos nin kiel fantaziulojn, kiuj misuzas sian energion…

Sed ni forte konsciu, ke kutimigante nin al eksternacia agado ni estas la plej certaj revoluciuloj, ĉar ni portas revolucion en niajn spiritojn; ĉar ni jam embrie funkciigas societon kiel estas esperinde, ke funkcios la tutmonda socio.

(V-1922.)