Vortoj de Kamarado E. Lanti/Superpartieco

El Vikifontaro

Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/71 Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/72 en aliaj landoj; de ili vi povas ricevi informojn; vi tiel povas kontroli la dirojn de viaj gvidantoj aŭ tendenckontraŭuloj. Ĉu do tio ne estus praktika utiligado de esperanto por via partio?

Mi povus citi diversajn aliajn ekzemplojn. Tiuj sufiĉas por montri, kiel esperanto povas esti utiligata de ĉiu SAT-ano por siaj apartaj celoj, ĉu partiaj, ĉu sindikataj, ĉu kooperativaj, ktp.

Estas memevidente, ke esperanto per si mem tute ne sufiĉas. Nia lingvo estas kvazaŭ telefonaparato, kiu bezonas esti fadenligita kun similaj aparatoj por povi utile funkcii. En la apliko de esperanto, SAT ludas la rolon de la fadenaro en telefonio. Per sia Jarlibro, per siaj presorganoj ĝi ebligas la interrilatiĝon, la interkonatiĝon sur tutmonda skalo inter sampartianoj, sammetianoj aŭ samtendencanoj.

Sed, se oni enkondukus en la SAT-rondoj, en la SAT-organoj disputojn k polemikojn, ĉu tio signifus meti esperanton je la servo de l’ Proletaro? Tute ne. Tio signifus nur konfuzon, miskomprenon pri la rolo, kiun povas nuntempe ludi nia lingvo; tio signifus plie la baldaŭan disfalon de SAT en malgrandajn, sensignifajn sektojn…

La SAT-aparato ebligas al anarkistoj, al komunistoj, al socialistoj, al senpartiuloj, al sindikatanoj, al ĉiuj ajn laboristoj, kiuj batalas kontraŭ la kapitalista sociordo, interrilatiĝi, interkonatiĝi k ricevi informojn, kiujn ili povas utiligi polemike ekster SAT kontraŭ malsamtendencanoj, malsampartianoj.

La SAT-organoj ankaŭ ebligas objektivan, seninsultan diskutadon pri ĉiuj teorioj, pri ĉiuj vidpunktoj. Per la komparo de diversaj ideoj k tezoj ĉiuj SAT-anoj povas tiri profiton por sia meminstruiĝo. Kiuj neniam aŭdas alian vidpunkton, ol tiun, kiu estas defendata en la organoj de ilia partio, tiuj riskas fariĝi kredemuloj, similaj al religiuloj. Liberpensantaj homoj devas gardi sin kontraŭ ĉia fanatiko. Kaj tio estas ebla, nur se ili kutimas de tempo al tempo enspiri alian aeron ol tiun, kiun ili enspiras en sia propra partio, en sia propra korporacio.

En la politiko, en la bataloj de la laborista movado regas pasio. Tio estas neevitebla. Sed la pasio ne ĉiam devas regi la spiritojn. Necesas kelkfoje, ke ili penu pensi objektive, racie. SAT povas esti tiu loko, kie forestas pasio, kie regas Racio. Homoj, kiuj uzas racie elpensitan lingvon; homoj, kies agado celas detrui la rutinon, la tradiciojn, tiaj homoj povas per tio stari sur pli alta ŝtupo ol aliaj. La SAT-anoj povas, devas fariĝi la « plej perfektaj el la t. n. internaciistoj », estas dirite en la Statuto. Ĉu ni ĉiuj bone komprenas la profundan k larĝan signifon de tia postulo? Estas dube. Necesas unue por tio, ke ĉiu firme konvinkiĝu pri la gravo k seriozo de nia movado. Ni ne esperu la savon de ia ajn mesio. Ne la gvidantoj de laboristaj organizoj malaperigos la lingvajn barojn. Ili ne havas intereson en tio. Tute male: la pli malpli poliglotaj gvidantoj havas ĉefe intereson konservi sian postenon. Esperanto ne povas nun helpi al ili en tio.

« La emancipiĝo de la Laboristaro rezultos el la agado de la laboristoj mem », estas prave dirite en fama manifesto. Same la lingvaj baroj disfalos nur per la agado de la esperantistoj mem. Tial necesas, ke apud la aliaj laboristaj organizoj SAT ekzistu memstare: ĝi devas konscie ludi sian propran historian rolon, havi sian propran taktikon, k eĉ iarilate sian propran ideologion.

Tio devas k povas okazi senkonflikte kun la aliaj laboristaj organizoj. Superpartieco ja ne signifas kontraŭpartiecon.

(9-VI-1928.)