Vortoj de Kamarado E. Lanti/Vivantigi Esperanton

El Vikifontaro
…Vivantigi Esperanton

En la priesperanta raporto akceptita de la Ligo de Nacioj oni povas legi pri milionoj da lernolibroj jam disvenditaj en la mondo.

Nu, ni komparu la nombron de veraj praktikantoj de esperanto kun tiu de lernolibroaĉetintoj.

Nur abonantoj de esperante redaktataj gazetoj indas esti konsiderataj kiel praktikantoj de la lingvo. Sciante, ke la plej legataj eliras apenaŭ dekmilekzemplere, oni tuj povas ekvidi, kiom sensignifa estas la rezulto de la ĝisnuna propagando.

Kiel klarigi tiun bedaŭrindan konstaton?

Multaj personoj lernis esperanton nur pro modo, pro ia dandismo. Neniam ili konsciis pri la gravo de la mondlingva afero. Forpasis la modo, aŭ pro ia kaŭzo ili plu ne okupiĝis pri la afero.

La plejmulto el la aĉetintoj de lernolibroj ne ĝisfunde lernis la lingvon. — « Ĝi estas tiel facile lernebla! » diras la troigemuloj, — k pro tio ne trovas ian ĝuon en legado de esperantaj tekstoj. Tiuj baldaŭ ĉesis interesiĝi pri la movado.

Internaciistoj lernis esperanton, ĉar ili opiniis, ke internacia lingvo estas internaciigilo. Sed ne trovante okazon apliki praktike sian scion, ili ankaŭ forlasis niajn vicojn.

La ridinda, fireligieca spirito, kiu antaŭmilite ĉiam prezidis en esperantaj manifestacioj, forpelis kelkajn revoluciulojn, kiuj ne volis partopreni en movado aspektanta kiel kvazaŭa « Salvarmeo ».

Aliaj kaŭzoj ekzistas, kiuj ankaŭ povus respondi al la ĉi-supre starigita demando.

Kia ajn estas la tialoj, kiuj malhelpis la enplantiĝon de esperanto en la vivo, oni ne povas malatenti la fakton, ke, malgraŭ disvendado de milionoj da lernolibroj, la nombro de veraj praktikantoj estas ankoraŭ tre malgranda. Paĝo:Lanti - Vortoj de Kamarado E. Lanti, 1931.pdf/23