William Stead †

El Vikifontaro
William Stead † ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
William Stead †.

La terura katastrofo de la „Titanic“, kiu plenigis la mondon je funebro, forprenis de Esperanto unu el ĝiaj plej potencaj amikoj. Granda estis en la tuta mondo la malĝojo, kiam oni eksciis, ke la eminenta ĵurnalisto, pacifisto, homamanto William Stead estas inter la malaperintoj.

Al li la plej grandaj kaj belaj tuthomaraj celadoj ŝuldas multon, ĉar li estis la entuziasma partiano de ĉiuj entreprenoj, kiujn li opiniis utilaj por la plej alta bono. Kaj kia partiano li estis! Li timis nek mokojn, nek insultojn, kiam lia konscienco ordonis al li agi, paroli aŭ skribi. Li estis arda batalanto, sentima entreprenanto, neniam laca laboranto. Tiaj homoj havas malamikojn, sed ili atingas multon. Tion Stead spertis.

Lia influo kiel direktoro de la Pall Mall Gazeto estis granda por la politiko en Anglujo kaj havis gravan eĥon ankaŭ en eksterlando. La duan parton de sia vivo li dediĉis al sia fama Review of Reviews, per kiu li helpis la disvastigon de tiom da grandaj ideoj. Dank’ al tiu revuo nia Esperanta afero rapide enradikiĝis en Anglujo kaj varbis al si publikan favoron. Sed W. Stead ne kontentiĝis per publikigo de artikoloj por Esperanto; kiel praktika homo li tuj komprenis, ke la unua venkota malfacilaĵo estas la aperigo de bonaj lerniloj, ĉar en la komenco neniu eldonisto volas ion riski por afero rekonata kaj nepopulara. Li do prenis sur sin la eldonon de la unuaj verkoj por Angloj, interkonsente kun la firmo Hachette, kiu ankaŭ tiam faris la unuan grandan paŝon en Francujo. De tiam la progresoj de Esperanto estis rapidaj en ambaŭ landoj.

Parolante pri la agado de W. Stead por nia lingvo, oni ne povas ne mencii tiun de lia fidela kunlaborantino, Fraŭlino Lawrence, bone konata de la tuta Esperantistaro, kaj en kiu S-ro Stead havis sian plej valoran helpantinon.

Kiel privata homo S-ro Stead estis simpatia, ĝentila kaj interesa. Mi havis la privilegion konatiĝi kun li dum la kongreso en Boulogne (1905) kaj longe interparoli kun li pri nia afero. Lia klara juĝo, liaj trafaj rimarkoj akompanataj de afabla, bonhumora rideto min ĉarmis.

Ni ne povas tie ĉi paroli pri la vastega agemo de William Stead, ni bezonus multajn paĝojn kaj cetere ĉiuj gazetoj pli-malpli detale raportis pri ĝi. Ni nur volis atentigi precipe pri lia laboro por Esperanto.

Al lia familio, al lia sindona kunlaborantino Fraŭlino Lawrence, al Review of Reviews, Germana Esperantisto esprimas sian tutkoran simpation, partoprenante en la doloro, kiun ili tiel maldolĉe sentas.

J. B.