Zamenhof (Drezen)/II/La principoj de racia gramatiko kaj de internacia vortaro

El Vikifontaro



La principoj de racia grama-
tiko kaj de internacia vortaro

La kaŭzoj de sukceso Zamenhofa estis tio, ke li unua sukcesis submeti sian lingvo-sistemon al tiuj postuloj — premisoj, sen kiuj lingvo internacia ne povus ekzisti. Lin antaŭirintaj pioniroj de la lingvo internacia sukcesis solvadi nur po unu aŭ po du el la premisoj necesaj.

Franca filozofo Descartes, unu el la plej fruaj pioniroj de la ideo, jam konsideris kiel mem-kompreneblan unuan el tiuj premisoj.

En sia letero al abato Mersenne, datita la 20—XI—1629, li skribis:

«Tia lingvo havus nur unu sistemon de konjugacio, de deklinado kaj de vortderivado. Ĝi tute ne enhavus formojn neregulajn, kiuj aperas pro kutimo kripligadi lingvon. La konjugacio kaj vortderivado okazus kun helpo de prefiksoj kaj sufiksoj, aldonataj al la fundamentaj radikoj. Tiuj prefiksoj kaj sufiksoj troviĝus en la ĝenerala vortaro. Homoj malmulte edukitaj, per helpo de tiu vortaro facile ekuzos en daŭro de ses monatoj similan lingvon»[1]
. Tiu postulo de gramatiko facila fariĝis post Descartes ĝenerale akceptita de ĉiuj projektantoj de artefaritaj lingvoj. Ĝi ankaŭ difinis la gramatikan strukturon de esperanto.

La sekvanta dua postulo estis klare formulita nur en la j. 1855 de franca filozofo Charles Renouvier, kiu asertis, ke «lingvo universala devas esti filozofia laŭ sia programo kaj empirika — laŭ sia vortaro, t. e. ĝia programo devas sin bazi sur logika analizo de pensado, kaj ĝia vortaro devas esti tirita el la lingvoj vivantaj»[2].

Similaj ideoj pri nepra internacieco de la elementoj universallingvaj tamen ne fariĝis ĝenerale akceptitaj. Kelkaj projektoj de lingvo universala, bazitaj sur la principoj esprimitaj de Renouvier, restis tute ne rimarkitaj kaj sen subteno.

Nur Zamenhof, aperiginta dum la j. 1887 lernolibrojn de sia projekto, fakte unua pli vaste diskonigis kaj reale aplikis la principon de internacieco.

Piednotoj[redakti]

  1. R. Descartes. «Œuvres complètes» Paris, 1897, édition Cerf. t. I., p.76.
  2. Ch. Renouvier. «La revue philosophique et religieuse». Paris, t. II p. 56—85 (Août 1855).