Zamenhof (Drezen)/II/Rolo de Zamenhof en la internacilingva movado

El Vikifontaro



Rolo de Zamenhof en la
internacilingva movado

Zamenhof kun la tuta modesteco kaj profunda komprenemo, kiujn li posedis, neniam pretendis esti gvidanto de la movado, kiun li mem iniciatis.

Jam en la j. 1888 li deklaris:

«Kreinte la fundamenton de l’lingvo, mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas ke tion postulas la interesoj de l’afero».[1]

Troviĝas atestantoj, kiuj komunikas, ke parolante pri la publikigo de la «Unua Lernolibro» Zamenhof diris: «eĉ se mi tiam estus mortinta, la lingvo povus evolui sen mia helpo, el ĝia propra fundamento[2].

La deklaracio de la Unua Kongreso Esperantista dum 1905 j. proklamis sendependecon de la lingvo de iu ajn persono.

En Washingtona Kongreso (1910) Zamenhof ree kaj kategorie konstatis:

«Por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero mi estas tiel same senpova, kiel ĉiu alia persono».

Dum la VIII Kongreso de j. 1912 en Krakow Zamenhof lasis ĉian oficialan rolon en la esperanto-movado.

Prezidanto de la IX Kongreso en Bern (1913 j.) R. de Saussure, parolante pri tiu rezigno prave diris: «mi opinias, ke li agis saĝe kaj por la bono de nia movado, ĉar povus esti malutile kaj eĉ danĝere, elekti iun el la esperantistoj, eĉ la plej eminentan, kiel kvazaŭ heredontan aŭ posteulon de Zamenhof.[3]

La rolo de Zamenhof en la historio de Lingvo Internacia estis finludita kaj de tiu tempo apartenis jam al historio.

Jam kiel historiistoj ni devas karakterizi Zamenhofon — iniciatinton de la praktika Mondlingva movado.

Malakceptante kaj eĉ kontraŭbatalante la tutan politike-filozofian idearon de Zamenhof, ni devas kliniĝi antaŭ liaj lingvo-ideoj, kiuj, uniĝintaj en lia menso, estiĝis potenca forto. Tiuj ideoj kaj tiu forto kreis fortikan movadon internacilingvan kaj praktike renversis multajn el la ideoj kaj teoriaj konsideroj de antaŭirintaj Zamenhofon lingvistoj kaj lingvo-teoriistoj.

Ankaŭ ni devas konstati, ke por ĉefverko de Zamenhof esperanto ĉe ĝia komenca ekfloro liaj fuŝaj politike-filozofiaj ideoj eĉ estis utilaj. En realeco tiuj ideoj flankaj, malprosperaj, se ili estas konsiderataj sendepende de la esperanto-evoluo, tiuj ideoj faris certan servon al la lingvo kaj utilis kiel bona komenca por ĝi fermento.

Dank’al sia persisteco kaj penso profunda, Zamenhof sukcesis enkorpigi en sian lingvoprojekton ĉiujn postulojn-premisojn necesajn por reala ekzisto de la Lingvo Internacia.

Tiuj postuloj-premisoj estis jenaj:

1) simpligita kaj racia gramatiko, 2) internacieco de la lingvo-elementoj, 3) libera evoluo kaj memstara, sendependa de iu ajn persono, kresko de la lingvo-materialo, 4) praktika apliko kaj uzo de la lingvo.

Antaŭ Zamenhof kaj post li ĉiuj projektantoj de lingvoj artefaritaj solvadis nur po unu, po du el tiuj premisoj. Zamenhof solvis ĉiujn kvar, kaj samtempe lia modesteco permesis plej nerimarkeble kaj sendolore apartigi lian personecon de la sorto kaj estonto de la lingvo.

La kaŭzo de la progreso de Lingvo Internacia kaj de esperanto troviĝas en Zamenhofaj lingvo-ideoj, en la lerte kombinitaj principoj de esperanto-konstruo kaj en la tuta agado de Zamenhof.

Personeco de Zamenhof ricevas ĝustan kaj meritan takson ĉe tiuj rondoj kaj tiuj sociklasoj, kiuj volas partopreni en la rekonstruo pli bona de la sociordo nuntempa kaj kiuj por rekonstruo volas uzi ĉiun brikon utilan kaj taŭgan. Ĉiuokaze ne al tiuj rondoj kaj klasoj estis direktita la parolo de Zamenhof dum la VIII kongreso en Krakow: «Se al iu ne plaĉas mia persono aŭ miaj politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de esperanto».

Per sia lingvo-verko Zamenhof konstruis al si mem kaj al sia viv-laboro neforigeblan monumenton en la historio de la homara evoluo.


Piednotoj[redakti]

  1. «Aldono al Dua Libro de l’Lingvo Internacia», p. 12.
  2. A. Zakrzewski, «Historio de Esperanto», Varsovio, 1913, p. 9.
  3. «Esperantista Dokumentaro, Kajero XXVI», Paris, 1914. p.96.