Zamenhof pri sia vivo - Letero de Zamenhof al Michaux (21-an de Februaro de 1905)

El Vikifontaro
Indekso : Zamenhof pri sia vivo - Letero de Zamenhof al Michaux (21-an de Februaro de 1905) (1905)
de L. L. Zamenhof
Fonto: Aleksander Korĵenkov: Homarano. Eld. Sezonoj - Litova Esperanto-Asocio 2011, p. 9-17

Kara Sinjoro!

Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre volonte mi tion ĉi faros, kiom mi povos, sed bedaŭrinde mi povos fari ne tre multe. Jen estas la kaŭzoj: por la estontaj generacioj mia biografio eble estos ne seninteresa, ĉar efektive mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun, prezentas unu konstantan kaj seninterrompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiujn reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis; b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. Krom tio mi tre multe da jaroj havis grandajn kaj tre turmentajn klopodojn kun la akirado de mia pano kaj tiu ĉi batalado pro la pano tre venenis mian vivon. En la lastaj jaroj mi fine atingis tion, ke pano jam al mi ne mankas; sed ho ve, la longa batalado min tre lacigis, kaj nun, ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi jam sentas min kiel homo 60-jara.

Pri mia interna batalado kaj pri miaj idealoj mi volus kaj povus rakonti al vi tre multe. Sed se, kiel mi jam diris, por la estontaj generacioj mia rakonto eble havus kelkan intereson — por la nuntempa generacio tiu ĉi rakonto estus tute neoportuna. Ĉar tuj en la komenco de mia rakonto mi devus necese raporti, ke mi estas hebreo, kaj ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj — ĉiuj estas sendisige ligitaj kun tiu ĉi mia hebreeco. Mi neniam kaŝas mian hebreecon kaj ĉiuj esperantistoj tion ĉi scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo, kies tuta historia misio konsistas, laŭ mia opinio, en la unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t.e. unuj idealoj por la tuta homaro; sed en la nuna tempo de la naciaj ŝovinismoj kaj de tre vastigita antisemitismo, fari el mia hebreeco temon por publika parolado estus neoportune kaj povus malutili al nia afero. Kaj paroli detale pri mia vivo kaj pri la historio de miaj ideoj sen konstanta ripetado pri mia hebreeco estas preskaŭ neeble.

Se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto. La necesecon de lingvo sennacia, neŭtrale homa neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo, kiu estas devigata preĝi al Dio en jam longe mortinta lingvo, ricevas sian edukadon kaj instruadon en lingvo de popolo, kiu lin forpuŝas, havas samsuferanojn en la tuta mondo kaj ne povas kun ili kompreniĝadi. Mi havas nun nek tempon, nek paciencon por detale klarigi al vi la situacion de la rusaj hebreoj, kaj la influon de tiu ĉi situacio sur mian tutan celadon kaj bataladon. Mi nur simple diros al vi, ke mia hebreeco estis la ĉefa kaŭzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro.

Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo — pri la tuta cetera parto mi ne ĉesas pensi kaj revi; kaj pli aŭ malpli frue (eble tre baldaŭ), kiam Esperanto jam ne bezonos min, mi elpaŝos kun unu plano, por kiu mi jam de longe prepariĝas kaj pri kiu mi ian alian fojon eble skribos al vi. Tiu ĉi plano (kiun mi nomas “Hilelismo”) konsistas en la kreado de morala ponto, per kiu povus unuiĝi frate ĉiuj popoloj kaj religioj, sen la kreado de iaj nove elpensitaj dogmoj kaj sen la bezono, ke la popoloj forĵetu siajn religiojn ĝisnunajn. Mia plano konsistas en la kreado de tia religia unuiĝo, kiu pace enprenus en sin kaj interpacigus en si ĉiujn ekzistantajn religiojn en tia sama maniero, kiel ekzemple regno pace enprenas en sin diversajn apartajn familiojn, devigante neniun el ili rifuzi siajn apartajn familiajn tradiciojn.

Sed se mia hebreeco naskis, fortikigis kaj obstinigis en mi la celadon al unuiĝo de la homaro, tiu ĉi sama mia hebreeco ankaŭ kreis por mi diversajn malhelpojn sur mia vojo, aperigis ĉe mi konstantan internan bataladon, kiu ofte tre forte min turmentadis kaj lacigadis (interalie tia interna batalado turmentas min tre forte en la daŭro de la lastaj 5 jaroj, en kiuj mi devis ofte ŝanĝadi kaj reŝanĝadi la planon de mia “Hilelismo” kaj ĝis nun mi ne venis ankoraŭ al ia definitiva kaj lasta decido).

Se mi ne estus hebreo, tiam mi povus min fordoni al mia revo tute kaj absolute; sed ĉar mi apartenas al popolo, kiu tiom multe suferadis kaj plejparte ankoraŭ nun terure suferas (precipe en Rusujo, kie la konstantaj ĝemoj de mia malfeliĉa, terure premegata kaj kalumniata popolo venenas al mi la vivon), tial tre ofte turmentadis min la penso, ke mi ne havas la moralan rajton laboradi por idealoj neŭtrale homaj, kiam mia popolo tiom multe suferas kaj havas por si tiom malmulte da batalantoj. Krom tio mi ofte ripetadis al mi: “Kiam hebreo laboras por la unuigado de la homaro, oni nur mokados kaj atakados lin, oni diros, ke li faras tion ĉi nur el egoismo, por depreni de la pli feliĉaj nacioj tiujn privilegiojn, kiujn ili havas en komparo kun la malfeliĉa kaj ĉie persekutata hebrearo. Fortigu la situacion de via propra popolo, donu al via popolo landon, lingvon kaj gloron, kaj nur tiam vi havos la rajton paroli pri unuigado de la popoloj, tiel same kiel pri socialaj reformoj povas sukcese paroli nur riĉulo, kiu oferas, sed ne malriĉulo, kiu postulas”. Ĉiufoje kiam tiuj pensoj min atakadis, en mi vekiĝadis ambicio pri mia ĉiam persekutata kaj en ĉiuj rilatoj malfeliĉa popolo kaj mi (pro amo al mia ĉefa idealo mem) fariĝadis patrioto de mia popolo. Longan tempon en mia juneco mi estis varmega “sionisto” (tiam la sionismo ne estis ankoraŭ en modo, mi estis unu el la unuaj pioniroj de tiu ĉi ideo kaj tiam miaj sampopolanoj forte mokadis min, kiam mi kun juna flameco kaj profunda kredo paroladis al ili pri la rekonstruo de la Palestina hebrea regno). Mi laboris energie por tiu ideo, mi fondis sukcese la unuajn grupojn sionistajn. (Post 3–4 jaroj de energia laborado por la sionismo mi venis al la konvinko, ke tiu ĉi ideo kondukos al nenia celo kaj tial mi forĵetis tiun ĉi ideon, kvankam en la koro ĝi restis por mi ĉiam kara, kiel agrabla sed neplenumebla revo; kiam en 1897 naskiĝis la granda sionista movado aranĝita de Herzl, mi jam ne povis aliĝi al ĝi.) Sed eĉ tiam, kiam mi estis flama sionisto, mi neniam ĉesis revadi kaj laboradi por la ĉefa mia ideo (unuigo de la homaro). Mi esperis, ke, kiam mia popolo akiros iam sian antikvan hejmon kaj feliĉecon, ĝi plenumos kun sukceso tiun sian historian mision, pri kiu revis Mozeo kaj Kristo, kaj vole-ne-vole ĝi devos fondi popolon kaj landon idean, neŭtrale homan kun neŭtrala sengenta lingvo kaj neŭtrale-homa filozofie-pura religio, kaj plenumiĝos la vortoj de la Biblio, ke ĉiuj popoloj venados Jeruzalemon por adoradi la unu kaj solan “Dion” kaj Jeruzalemo fariĝos centro, kiu frate unuigos la tutan homaron…

Ĉar la pli granda parto de nia popolo (precipe en Rusujo) ne uzas la lokajn lingvojn, sed parolas per aparta “ĵargono” hebreagermana (la tiel nomata “yiddisch”), kiu ĝis nun ankoraŭ posedas nenian gramatikon, tial mi antaŭ longa tempo dediĉis ĉirkaŭ 2 jarojn al la fundamenta esplorado de tiu ĵargono, mi esploris ĉiujn ĝiajn leĝojn kaj mi ellaboris ĝian gramatikon (kiun mi tamen neniam publikigis). Poste mi tamen forĵetis tiun ĉi laboradon, ĉar mi opiniis, ke la vekado de la kvazaŭ-nacia patriotismo ĉe la hebreoj povus esti malutila por ili mem kaj por la ideo de la unuiĝo de la homaro.

Estis tempo, kiam mi pensis, ke ĉiuj loĝantoj de unu lando devas peni havi unu religion kaj paroli unu lingvon. Por tiu ĉi ideo ankaŭ mi volis komenci propagandon, sed mi ĝin tre baldaŭ forĵetis, ĉar mi konvinkiĝis, ke la ideo estas nebona.

Mi ne povas rakonti al vi tute detale la tutan historion de miaj ideoj kaj celadoj, ĉar unue tio ĉi postulus de mi tro multe da tempo, kaj due ĝi estus tute neinteresa por Vi kaj materialon por Via publika parolado ĝi ne povus doni al Vi. Mi rakontis iom nur al Vi persone, por ke Vi havu kelkan proksimuman ideon pri mia vivo; sed paroli pri tio ĉi publike oni nun ne devas. Mi volis nur diri al Vi, ke, kvankam de mia plej frua infaneco en mi ĉiam superregadis la “homo”, tamen pro la malfeliĉega stato de mia popolo, en mia koro ofte vekiĝadis la “patrioto”, kiu terure bataladis en mia koro kontraŭ la “homo”. En la lastaj 10 jaroj la “homo” kaj “patrioto” iom post iom interpaciĝis en mia koro en formo de “Hilelismo”, pri kiu mi supre aludis al Vi kaj kies esencon mi kredeble publikigos post unu aŭ du jaroj. Unu libron pri la Hilelismo difinitan speciale por la rusaj hebreoj kaj verkitan en lingvo rusa mi jam publikigis (sub la tre sekreta pseŭdonimo “Homo sum”) antaŭ 4 jaroj; sed pri tiu ĉi libro preskaŭ neniu scias, ĉar mi sendis ĝin al neniu gazeto kaj nur cirkuligis ĝin kiel “ballon d’essai”[1] inter negranda nombro da inteligentaj hebreoj. La opinio, kiun mi aŭdis pri tiu ĉi libro, servos al mi kiel sperto por la venonta definitiva formigo de mia ideo, kiun mi intencas post kelkaj jaroj prezenti al la inteligentuloj de ĉiuj nacioj kaj religioj.

El la kelkaj ekzemploj, kiujn mi donis al Vi, Vi vidas, ke la historio de miaj ideoj tute ne povus servi kiel temo por Via publika parolado. Tial mi silentos pri ili kaj mi donos al Vi nur kelkajn sekajn datojn el mia biografio. [Tiujn ĉi datojn mi donas al Vi ne kiel publikigotan leteron, sed nur private, kiel materialon; prenu el ili nur tion, kion Vi trovas utila.]

Mi naskiĝis en Bialystok la 15. de Decembro 1859. Mia patro [kiu ankoraŭ vivas] kaj avo estis instruistoj de lingvo. La homa lingvo estis por mi ĉiam la plej kara objekto el la mondo. Plej multe mi amis tiun lingvon, en kiu mi estis edukata, t.e. la lingvon rusan; mi lernadis ĝin kun plej granda plezuro; mi revis iam fariĝi granda rusa poeto [en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn kaj en la 10-a jaro de mia vivo mi skribis 5-aktan tragedion]. Mi kun plezuro lernadis ankaŭ diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike; kaj ĉar mi neniam havis la eblon ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar mi ĉiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la buŝo, tial mi libere parolas nur en tri lingvoj (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan mi legas libere sed parolas ĝin tre malmulte kaj malbone krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre malmulte kaj nur teorie.

En mia infaneco mi amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke mian amon oni pagas per malamo, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj lando nomas sin homoj, kiuj vidas en mi nur senrajtan fremdulon (malgraŭ ke mi kaj miaj avoj kaj praavoj naskiĝis kaj laboris en tiu ĉi lando), ĉiuj malamas, malestimas kaj premegas miajn fratojn; mi vidis, ke ankaŭ ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj en mia urbo sin reciproke ĉiuj malamas kaj persekutas… kaj mi multe suferis de tio ĉi, kaj mi komencis revadi pri tia feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj naciaj malamoj, kiam ekzistos lingvo kaj lando apartenantaj plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj, kiam la homoj ekkomprenos kaj ekamos unuj la aliajn.

En la jaro 1869 mi eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj mi devis eliri pro grava malsano (en mia infaneco mi tre ofte estadis malsana); en 1870 mi eniris denove kaj mi lernis kun grandaj sukcesoj (mi devas rimarki, ke en la tuta 9-jara daŭro de mia gimnazia lernado, kiel en Bialystok, tiel poste en Varsovio, mi estis ĉiam la unua en mia klaso; la instruantoj rigardadis min kiel treege kapablan kaj miaj kolegoj profetadis [sen ia envio, sed tre bondezire, ĉar neniam mi havis inter la kolegoj ian malamikon], ke mi havos en la vivo ĉiam la plej grandajn sukcesojn; tio ĉi tamen poste tute ne plenumiĝis kaj mi longe devis batali ĝis mi ellaboris al mia familio modestan panon). En 1873 miaj gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie mia patro ricevis la oficon de instruisto de germana lingvo en la reala gimnazio. Mi restis 5 monatojn dome por lerni la lingvojn latinan kaj grekan, kaj poste mi eniris en la Varsovian 2-an filologian gimnazion, kiun mi finis en la jaro 1879. Tiam mi forveturis Moskvon kaj eniris tie en la medicinan fakultaton de la tiea universitato. Miaj Moskvaj kolegoj estis reprezentantoj de tre multaj plej diversaj rasoj, kaj tio ĉi fortikigis en mi la celadon al unuigita homa familio. Baldaŭ la financa stato de miaj gepatroj fariĝis tre malbona, ili ne povis jam tenadi min en Moskvo, kaj tial en 1881 mi revenis Varsovion, eniris tie en la universitaton, kiun mi finis en la komenco de Januaro 1885. Mi forveturis tiam en la vilaĝo Vejseje, por komenci kuracistan praktikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, mi konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema kaj la suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro multe min turmentis. Tiam mi revenis Varsovion kaj decidis elekti por mi specialecon pli trankvilan, nome la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro de 6 monatoj en la okulista apartaĵo de unu Varsovia malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de Vieno (Aŭstrujo) kaj en la fino de 1886 mi komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatiĝis kun mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kovno (ŝi tiam gastis ĉe sia fratino, loĝanta en Varsovio). La 9-an de Aŭgusto 1887 mi edziĝis. Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem [en Julio 1887] miajn unuajn kvar broŝurojn (lernolibro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca). Baldaŭ poste mi eldonis la “Duan libron”, “Aldonon”, “Neĝan Blovadon” kaj “Gefratojn” (verkitajn de Grabowski), tradukon de “Dua Libro” kaj “Aldono”, Mezan Vortaron Germanan, Plenan Vortaron rusan, anglan kaj svedan lernolibrojn, Princinon Mary, Adresaron k.t.p., kaj mi ankaŭ donis la necesan monon por la eldono de la verkoj de Einstein kaj H. Philips. Mi ankaŭ donis multajn anoncojn en la gazetoj, dissendis grandan nombron da libroj k.t.p.

Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formanĝis, ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure malgrandaj. En la fino de 1889 ni restis sen kopeko!

Tre malĝoja estis tiam mia vivo. Mi devis forlasi Varsovion kaj serĉi mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia patro kaj mi veturis (en novembro 1889) en la urbo Ĥerson (suda Rusujo), kie ne estis okulistoj [tie estis nur unu okulistino], kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia espero min terure trompis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian familion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! Mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi restadis sen tagmanĝo! Nek mia edzino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi k.t.p. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraŭ tro fiera, por akcepti de iu monan helpon; tamen la malĝojeco kaj la insistaj petoj de mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro (kiu tiam kaj ankaŭ poste neniam rifuzadis al mi sian helpon kaj elspezis por mi tre multe da mono) kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion.

Ankaμ tiun ĉi fojon la espero min trompis. Miaj enspezoj tute ne pligrandiĝadis, miaj ŝuldoj kreskadis. Fine ne havante jam la eblon pli atendi, mi en Oktobro 1893 transloĝiĝis kun mia familio en la urbon Grodno. Tie miaj enspezoj estis pli grandaj ol en Varsovio kaj la vivo estis malpli kara. Kvankam ankaŭ en Grodno miaj enspezoj tute ne kovradis miajn elspezojn kaj mi devis ĉiam ankoraŭ prenadi subtenon de mia bopatro, tamen mi pacience tenis min tie en la daŭro de 4 jaroj. Sed ĉar miaj infanoj pligrandiĝadis kaj postulis pli kostan edukadon kaj la urbo Grodno estas tiel malriĉa, ke okulisto neniam povos tie multe pligrandigi siajn enspezojn, tial laŭ la insista deziro de mia bopatro mi en la fino de 1897 decidis denove reveni Varsovion kaj fari tie ĉi la lastan provon.

La stato de mia animo estis tiam terura. Mi sentis tre bone, ke tio ĉi estas mia lasta provo, kaj se ĝi ankaŭ nun ne sukcesos al mi, mi estas perdita. En la daŭro de la unua jaro mi preskaŭ freneziĝis de malespero. Sed fine, dank’ al la lasta streĉo de mia energio, la sorto komencis esti por mi pli favora. Baldaŭ mia kuracista praktiko komencis pli kaj pli grandiĝadi kaj jam de la jaro 1901 ĝi estas tiel granda, ke miaj enspezoj tute kovras miajn elspezojn. Mi estas savita. Post multaj jaroj de granda suferado kaj batalado mi nun fine ricevis pli trankvilan vivon, kaj havas tute sufiĉan panon por mia familio (kvankam kompreneble mi devas vivi tre modeste kaj kalkuli ĉiun kopekon). Mi loĝas en unu el la plej malriĉaj stratoj de Varsovio, miaj pacientoj estas homoj malriĉaj kaj pagas al mi tre malmulte; mi devas akceptadi 30–40 pacientojn ĉiutage, por havi de ili tiom, kiom aliaj kuracistoj havas de 5–10 pacientoj; tamen mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.

Mi havas nun 3 infanojn: unu filon kaj du filinojn.

Mi estas tre laca kaj lacigis ankaŭ Vin per mia longega letero. Adiaŭ!


P.-S. — Supre mi diris, ke vastan publikan paroladon pri mia nacieco mi trovas en la nuna tempo neoportuna, ĉar mi devas nun eviti ĉion, kio senbezone donus kaŭzon al grandaj disputoj; sed kaŝi mian naciecon mi tute ne deziras; kaj se Vi parolos pri mia nacieco, volu diri, ke mi nomas min Ruslanda hebreo.


  1. provbalono (fr.)