Ĉu li?/Ĉapitro Dekkvara

El Vikifontaro
Ĉu li? ()
(p. 378-404)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO DEKTRIA

Depost la tago, en kiu Petro aŭdis en la buŝo mem de l’ bankiero la konfeson pri la abomena krimo, je kiu ĉi tiu lasta sin igis kulpa dum sia junaĝo, la frato de Herbeno sentis, ke senkompata malamo ĝermas en lia koro kontraŭ tiu viro; ĉar li lin prave kulpigis, ke li estas la aŭtoro de ĉiuj liaj malfeliĉaĵoj.

Nun vidante, ke Beatricon baldaŭ mortontan pereigas la fataleco de fariĝoj, kiuj estis la neevitebla konsekvenco de tiu unua krimo, li sentis, ke sovaĝa decido enpenetras lian animon: ĝi estas, fariĝi justito, tial ke li ne povas ludi en la vivo alian rolon, kaj venĝi per la morto de l’ krimulo la ĉiujn mizerajn senkulpulojn, kiujn malfeliĉigis Maziero.

Pasante antaŭ armilvendisto, Fradeko haltigis sian veturilon, aĉetis revolveron kaj kartoĉojn, kaj daŭrigis sian iradon.

Alveninte en la hejmon de l’ bankiero, li petis de lakeo, ĉu la maljunulo estas vizitebla; kaj ricevinte jesan respondon, li eniris kaj refermis la pordon malantaŭ si.

— Kio estas en vi? infano mia, demandis ameme la vizitato, kiu rimarkis la konfuzitan ŝajnon de l’ vizitanto.

Anstataŭ respondi, Petro eltiris sian revolveron.

— Se estas por vi io ankoraŭ sankta, li diris per malsonora voĉo, se vi kredas ankoraŭ al io, mi donas al vi kvin minutojn por fari vian preĝon: ĉar mi venas por vin mortigi.

Maziero havis palan rideton, kaj ne faris eĉ ekmoveton, por sin protekti kontraŭ la armilo, kiun Fradeko direktis al lia brusto.

— Bedaŭrinde, li respondis per malgaja tono, tion vi ne faros. Ĉu mi ne estas kondamnita al vivo? Petro mirante mallevis sian armilon. Antaŭ li sidis la bankiero, iom pala eble sed ĉiam ridetanta. Kun sia blanka barbo kaj sia respektinda kapo, li imponis al la junulo, kiu nevole sentis sin timigita. Lia malamo, lia kolero eĉ kvietiĝis, en la ĉeesto de tiu granda kulpulo, kiu estis samtempe granda pentanto.

Li sentis, ke li bezonas vipi sian sangon, sin ebriigi per fluo da paroloj; kaj li komencis:

— Vi estas krimulo. Fernando ne kuraĝus vin tuŝi, tio ne min mirigas. Se vi mortigis liajn gepatrojn, vi ilin anstataŭis. La sindono, kiun vi montris al li, profite kontraŭbatalas en lia koro kontraŭ la kulto, kiun li ŝuldas al la memoro de patro kaj de patrino, kiujn neniam li konis. Li forgesas la mortiginton por memori nur la bonfarinton. Ĉe li dankemo sufokas malamon. Tion mi komprenas.

Sed mi? Depost mia naskiĝo la malfeliĉo sin ĵetis sur min kaj neniam min lasis. Estante infano, mi estis malamita de gehomoj, je kiuj mi kredis min filo, tial ke mi estis en iliaj manoj nur multekosta spekulaciaĵo. La socio ĉiam agis kun mi same kiel kun leprulo. Se pli poste mi ĝuis kelkajn momentojn de feliĉeco, mi ilin ŝuldis nur al eraro, al anstataŭigo. Ĝi estas ŝtelo, kiun mi faris por la malprofito de la viro, al kiu estis destinita tiu feliĉeco. Neniam mi estis mi mem, ĉiam alia homo, nek filo de miaj gepatroj, nek edzo de mia edzino. Kompense mi estis la edzo de edzino, kiu ne estas mia; kaj hodiaŭ la leĝo malhelpas, ke mi estu la patro de mia infano.

Nun tial ke la lumo estas farita, tial ke mi refariĝas la homo, kiu mi estas reale, mi havas nur unu aferon por fari; ĝi estas forlasi vivon, en kiu mia persono estas senvaloraĵo, en kiu mia individueco ne havas motivon por esti, en kiu mia loko ne ekzistas.

Per mia ĉeesto mi okazigas la malfeliĉon de ĉiuj, kiujn mi amas. La unuan fojon, en kiu mi renkontiĝas kun mia frato, mi sendas al punlaborejo lin kondamnitan pro krimo, kiu estas farita de neniu. Per mia edziĝo kun Reĝino mi flugpendigas super lia kapo suspekton pri bigamio. Lia edzino, lia ĉasta Beatrico, min devigas akcepti incestan amon: kaj kiam Fernando revenas post ses jaroj de ekzilo, li trovas rajtan adultulon lokitan en sia loko kaj tiel plene anstataŭintan la veran edzon, ke estas neeble al ĉi tiu lasta valorigi siajn neprotesteblajn rajtojn.

— Ĉiuj homoj kredis, ke mia frato estas supera viro, kiu trovis rimedon por sin enŝovi en la Fradekan personecon kaj sin restigi en ĝi; neniuj, kontraŭe komprenis, ke mi estas nur bona kaj lojala homo, kiu penis sin defendi kontraŭ la Herbena personeco, kaj kiu, spite siaj klopodoj, subfalis sufokite de ĝi. Tiu eraro, kontraŭ kiu mi ĉiam energie protestis, kaŭzis la malfeliĉon de Reĝino; tiu sama eraro nun mortigas Beatricon.

Jen estas via ago, sinjoro: ĉu vi opinias, ke ĝi estas sufiĉe plena?

Nu, aŭskultu nun tion, kio restas ankoraŭ por esti dirita. Tial ke tiu malfeliĉa virino povas nek decidiĝi nek fari elekton, tiun elekton mi volas altrudi al si. Por tion plenumi, necese estas, ke mi malaperu; kaj mi jam faris la oferon de mia vivo. Mi ne havas la pretendon kredigi, ke mi estas pli altkora homo ol mi estas reale. Mi ne scias, ĉu mi estus havinta sufiĉe da grandanimeco por min mortigi, havante kiel unikan celon nur tiun deziron: lasi mian lokon al alia viro. Sed hodiaŭ mi komprenas la rolon, al kiu mi estas destinita. Antaŭ momento mi diris, ke mi ne havas motivon por esti: mi eraris. Se mi postvivis dank’ al mirakla hazardo, tio okazis, por ke ian tagon, en momento kiam vi ne pensus plu al tiuj pasintaj aferoj, mi stariĝu antaŭ vi kiel venĝisto, kiel justisto, kaj por ke, kriinte tre laŭte ĉiujn viajn malnoblegaĵojn, mi diru al vi: “Surgenue, krimulo, vi estas mortonta!” Kaj la malfeliĉulo, rapidante al Maziero, volis almeti sian manon al lia kolumo.

Sed la bankiero havis ankoraŭ junulan fortikecon. Sen kolero li haltigis la manon de Petro, dirante per tiu sama malĝoja voĉo, kiun li uzis depost la komenco de l’ interparolado:

— Haltu, infano mia. Ne vin malhonoru per perforto malinda je via karaktero; ĉar se vi ĝin plenumus, vi poste pentus pri tio.

Vi vidas, ke mi lasis vin paroli, ne vin interrompante. Tamen ĉu vi povas diri ion, kion mi ne konas tiel plene kiel vi? Ĉu vi kredas, ke viaj riproĉoj egalos severece tiujn, kiujn mi faras al mi mem? Ĉu vi imagas, ke viaj insultegoj povas min turmentegi pli ol miaj konsciencriproĉoj? Ha! mia kara Petro, se mi estus koninta nur vian venĝan kulpigon, eble mi penus min senkulpigi, pledi antaŭ vi, kiu estas juna kaj amema, la proceson de la pasio, pruvi, ke ĉiuj tiuj bedaŭrindaj konsekvencoj de malnova krimo ne povis esti antaŭviditaj, kaj fine montri, ke en tiu dramo, kiu komencis antaŭ pli ol tridek jaroj, la fatalo ludis gravegan rolon, en kiu la unua krimego estis nur okaziga kaŭzo. Mi estas certa, ke mi vin konvinkus sen malfacileco. Tamen mi ne penos tion fari, kaj mi nur diros: “Se vi estas soifanta al venĝo, estu feliĉa; mi vin kontentigos. Ĉar tio, kion mi baldaŭ rakontos, montros venĝon pli grandegan, pli teruran, ol ĉion, kion vi povus revi.”

Kiam via patro mortis, li suspektis, ke la brulado de la lulilo, en kiu mi vin prenis por vin anstataŭigi per malviva novnaskito, li do suspektis, ke tiu brulado estis farita de krima mano. Sed li ne povis diveni la precizan veron, kaj li forlasis la mondon, kredante, ke vi reale pereis. Li al mi komisiis la plenumadon de sia venĝo: kaj rekonante, dank’ al mia konfuzo, ke kredeble mi estis multe pli sciigita pri la kaŭzo de tiu katastrofo ol mi volis tion ŝajnigi, li divenis la veron, sed veron multe pli teruran ol ĝi estis reale; kaj li mortis min malbenante kaj fiksante al mi kulpigan rigardon, kiun la morto senmovigis en lia palpebro.

Depost tiu tempo tiu rigardo restis fiksata sur mi tage kaj nokte: neniam ĝi min lasas. En mia laborĉambro, en vojago, ĉe manĝotablo, en teatro, en la paĝoj de la libro, kiun mi legas, mi estu sola, mi troviĝu en societo, mi ĉiam ĝin ekvidas senkompatan kaj fiksan, plantitan en mia memoro kiel najlo, kiun neniu tirilo povas eltiregi. Nu, en momento mem, en kiu mi parolas, ĝi estas antaŭ mi; mi ĝin vidas vivantan laŭ supernatura viveco funde de pupilo malviva. En tago, tiu turmento estas ankoraŭ tolerebla; sed, en nokto! Ha! nokte, ne nur la sola rigardo, sed la fantomo tuta de via patro min persekutas, min senripoze atakas, sin lokas apud mian liton, min kulpigas ne nur pro la krimo farita, sed plie pro tiu, pri kiu mi estas senkulpa. Vane mi min defendas, vane mi certigas, ke li eraras, mi ĉiam revidas tiun severegan kaj ironian okulon, kiu ŝajnas diri: “Mi ne cin kredas.” Kaj tio revenas ĉiunokte sen halto, sen ripozo, sen ĉeso depost tridekdu jaroj. Se vi volas koni la teruran sumon, prenu krajonon kaj kalkulu.

Fradeko aŭskultis. Nun lia venĝa projekto ŝajnis al li tiele malaltvalora, ke li ĝin tute malŝatis.

— Petro, rediris Maziero, respondu sincere: se vi estus en mia loko, kion vi farus? La junulo montris per fingro la revolveron, kiu kuŝis sur la tablo.

La maljunulo ridetis kaj daŭriĝis:

— Kiam via patro estis malsuprenirinta en tombon, restis al mi granda tasko por plenumi: anstataŭi apud Fernando la viron, kies morton mi nevole okaziĝis. Mi suferis kaj vivis.

Pli poste Herbeno edziĝis. Lia edzino malsaniĝis kaj bezonis miajn flegojn. Mi vivis por Beatrico.

Kiam via frato estis kulpigita kaj kondamnita, sinjorino Herbeno troviĝis sola; ĉar ŝia onklino ĉiam malsana ne povis esti fidinda protektantino; aliparte Reĝinon mi timis, prave vidante en ŝi malamikinon. Tial ke la malfeliĉa virino bezonis helpanton, mi vivis.

Mi ĉiam konservis esperon, ke tiu mistero iam klariĝos. Mi atendis kaj vivis.

Kaj ĝis hodiaŭ, tial ke mi estis utila, tial ke forlasi mian postenon estus malkuraĝaĵo, mi vivis.

Tamen mi ne kaŝos, ke ofte min tentis deziro; ĝi estis, fini tiun senĉesan turmentadon. Min okupis grandega laceco. Kiom da fojoj mi sopiris pri la fina kaj eterna ripozo.

La maljunulo sin levis, malfermis ŝrankon, el ĝi eltiris malgrandan boteleton duonplenan je kristala pulvoro.

— Vi vidas tiun alkaloidon, li diris: ĝi estas cinĥonamino, la plej agema veneno, kiun ĝis nun malkovris ĥemio, pli fulmofrapanta eĉ ol cianacido. Ofte kiam mi eliris el tiuj doloregaj inkubsonĝoj, kiuj min rompis, mi estis tentita preni maseton el tiu pulvoro kaj ĝin meti sur mian langon. Post tri sekundoj mi ne estus plu suferinta. La liberigo troviĝis en tiu boteleto; mi ĝin tenis en mia mano. Tamen mi ĉiam kontraŭstaris; kaj mi vivis.

Ĉar mi estis ligita de promeso. Mortante, via patro komisiis al mi la plenumon de sia venĝo. Mi ĵuris, ke li estos kontenta: kaj vi vidas, ke mi ne perfidis mian donitan parolon.

Ĉu vi komprenas nun, kial antaŭ momento mi ne repuŝis la revolveron, per kiu vi min minacis? Ha! junulo, vi prezentis al mi la morton kiel elpagon! Kiaj ajn estu viaj ĉagrenoj, opiniu vin feliĉa: tial ke vi ne konas la konsciencajn riproĉadojn, vi ne konas la veran suferon.

Tamen nun, tial ke Fernando estas reveninta kaj malkondamnita, eble mia ekzisto estas malpli necesega. Mi ne kuraĝas preni sur min la respondecon de ago, kiun mi konsideras kiel krimon. Sed se vi persistas ĉiam en via unua intenco, infano mia, kontentigu vian deziron. Antaŭ kiam mi elspiros mian lastan blovon, mi vin benos.

Mirigite de tiu malkaŝo, premegite de la grandeco de tiu puno, Fradeko silentis, sin sentante tute malgranda antaŭ tiu viro supera al la homeco, antaŭ tiu suferanto, kiu ne kredis al la posttomba vivado, kiu eĉ estis certa, ke li trovos en morto forgeson kaj ripozon, kaj kiu tamen sin kondamnis al vivo pro devo kaj pro elpago.

Pro tio, sin levante per unu eksaltego, la junulo eliris rapide, lasante fali tiujn vortojn:

— Adiaŭ, sinjoro. Por lasi al vi konsciencriproĉojn, mi lasas vivadon: sed tiu vivo al mi apartenas. Mi malpermesos, ke vi ĝin tuŝu, kiam mi ne ekzistos plu.

La bankiero restis en la sama loko, klinante sian kapon al sia brusto, pensante dolore al tiu sinsekvo de katastrofoj, kies responda kvankam nevola aŭtoro li estis, kiam bruo de malfermiĝanta pordo denove lin rektigis.

Fernando staris antaŭ li.

Maziero kredis, ke li estas Petro, kiu revenas.

— Kion vi deziras ankoraŭ, amiko mia? li demandis afable.

— Vi eraras, sinjoro, respondis la junulo. Mi estas Fernando.

Depost kiam Herbeno konis la veron, la kormovoj, kiujn li sentis al lia baptopatro, kompreneble aliformiĝis. Li ne povis plu havi por la bankiero la amemon kaj la respekton sentitajn en la pasinta tempo. Tamen estis neeble, ke li forgesu tiun amikemon, kiun lia adoptinta patro ĉiam montris, tiujn vartojn, per kiuj li vindis lian infanaĝon, tiun ĉiam maldormantan zorgemon, kiu neniam laciĝis eĉ unu minuton. La maljunulo estis samtempe lia bonfarinto kaj lia turmentinto, la sola kaŭzo de liaj pasintaj feliĉaĵoj, la sola ilo de lia nuna mizereco. Fradeko estu subite sentinta al Maziero neesprimeblan malamon kaj sovaĝan bezonon al venĝo, tia sento klariĝas mem. Certe depost la ses jaroj, kiujn Petro partoprenis la familion, la sintenado de la bankiero al li ĉiam estis ĝentila kaj simpatia. Sed tiu moneraro de komuna ĝentileco, kiu ĉiutage interŝanĝiĝas inter bone edukitaj homoj, ne povis kompensi en la animo de Fradeko la malpardonemon, kiun la malnova krimo devige en ĝin enmetis.

Ne estis same por Fernando. Herbeno ŝuldis al Maziero veran dankemon por servoj faritaj sen ia ŝanceligo dum dudekses jaroj. Al sia baptofilo la maljunulo dediĉis sian tutan vivadon: tiajn sindonojn oni ne povas forgesi. Tamen se la malfeliĉa junulo estis sendita al la punlaborejo, se, kiam li revenis, li trovis sian lokon okupita, kaj sian edzinon, senkulpan je nekonscia adulto, inter la brakoj de alia viro, kiun li ne povis malami, tial ke li estis lia frato, lian baptopatron Fernando devis igi responda pri tia malkompreniĝo, kiu rompis kvar ekzistadojn.

De tio devenis la malsimila sintenado de du junuloj. Fradeko malamoplena koleris kaj minacis.

Herbeno sendecida, balancita inter du kontraŭaj sentoj, neniel riproĉis la bankieron, sed sin enfermis en glacian silenton. Kvankam Fernando sin montris ĉiam ĝentila al la bankiero, tamen li nun agis kun li, kvazaŭ lia baptopatro estus nur fremdulo.

La malfeliĉa maljunulo, kiu toleris ne premegite la kruelajn insultegojn de Petro, kurbigis sian kapon sub la muta riproĉo, kiun al li sendis Fernando, lia filo, la infano, kiun li edukis, la sola estaĵo, kiun li amas profunde.

— Li estas prava, li ĝemis; mi tion meritas. Ha! la elpago estas pli kruela kaj pli plena ankoraŭ, ol mi estus kuraĝinta ĝin konjekti.

Dume Herbeno korekta kaj malvarma ĉiam staris antaŭ li.

— Kio estas? mia kara infano, demandis Maziero.

— Por ke mi vin malhelpu en viaj okupadoj, estas necese, ke min instigu tute devigaj motivoj; tion vi devas kompreni. Mi lasis mian fraton antaŭ momento. Li ŝajnis esti en ekscitego tia, ke mi ne estas trankvila: mi timas, ke li faru ian malsagaĵon. Mi venas por peti de vi konsilon.

— Petro ĵus eliras el tiu ĉambro.

— Kion li venis fari en via hejmo?

— Min mortigi, por sin venĝi pro ĉiuj malfeliĉaĵoj, kies kaŭzo mi estas.

Tiu respondo estis elparolita per voĉo tiel dolĉa kaj samtempe tiel profunde malĝoja, ke la junulo tremetis. Li ekvidis en kian senfundan malesperon estis enabismiĝinta la animo de tiu malfeliĉulo, kiun li tiel plene respektegis en la pasinta tempo. Tial ke li estis bonkora, li dum unu minuto forgesis siajn proprajn ĉagrenojn, kaj lasis sian koron duonmalfermiĝi al la kompato.

— Kien Fradeko aliris, elirante el tiu loko? li demandis. Ĉu li koniĝis siajn intencojn?

— Ne.

Subite Maziero frapis sian frunton.

— Atendu, li diris. Min lasante, li ekkriis: “Mi lasas al vi la vivon; sed mi malpermesas, ke vi ĝin tuŝu, kiam mi ne ekzistos plu.” Mi estis tiel premegita, ke mi ne komprenis tuj la sencon de tiu frazo. La malfeliĉa junulo malesperas kaj volas fini sian vivon.

— Ni kuru kaj lin savu, se ne estas tro malfrue! En tiu momento, la rigardo de l’ bankiero falis sur la revolveron, kiun elirante Petro forgesis repreni.

— Mi ne kredas, li diris, ke Fradeko plenumos tuje sian pereigan projekton; sen tio li estus preninta tiun armilon. Li ne estas tre klera pri la uzado de venenoj. Aliparte ne estas ĉiam tre facile sin provizi je fulmosimila toksaĵo. La sola, kiun oni povas facile aĉeti estas arseniko; kaj la malsukcesinta memmortigo de Reĝino al li montris, kiajn terurajn turmentojn oni devas suferi, antaŭ kiam oni alvenos al la fina paralizo. Pro ĉiuj tiuj motivoj, mi kredas, ke ni havas iom da tempo por pripensi. Jen estas do tio, kion mi proponas al ci. Estas neutile, ke mi faru la plej malgrandan provon; ĉar mi estas certa, ke mi malsukcesus. Pro aliaj motivoj, mi kredas, ke ci troviĝas en la sama situacio kiel mi. Se cia devo estas insisti, li estos konvinkita, ke la lia estas rifuzi. Mi vidas en la tuta mondo nur unu personon, kiu estas kapabla havi sufiĉe da potenco, ne nur por ŝanĝi lian nunan decidon, sed plie por eltiregi el li sinceran promeson, ke li forlasos en la estonteco ĉian samspecan alian projekton.

Fernando ŝanceliĝis momente, ĉar en li interbatalis du kontraŭaj sentoj, intense egalaj.

— Ĉu Beatrico? li murmuris tre mallaŭte.

— Jes, infano mia; ci min divenis. Ĉu ci havos sufiĉe da kuraĝo, da grandanimeco, por ĵeti mem la virinon, kiun ci amas, en la brakojn de cia konkuranto, kaj riski, ke ci klinigos al lia profito la ĝis nun ŝanceliĝantan pesilon?

— Mi kredas, ĝemis la malfeliĉulo; mi tion esperas: cetere tio estas necesega. Mi ne volas min riproĉi pri la morto de mia frato: tio estus tiel pezega ŝarĝo, ke mia konscienco ne povus ĝin toleri.

— Ha! li ekkriis post momento, se Beatrico estus sin decidinta favore por mi, se Fradeko malesperanta pli ŝatus morton ol vivon, estante disigita el la virino, kiun li amus, mi ne kredus, ke mi havas rajton min intermeti en lia destino. Sed Beatrico ne parolis ankoraŭ. Mi agus malkuraĝe, se mi pezus per mia silento sur ŝia determino, kaj se mi igus min kunkulpanto en la sindono de mia frato, por poste ĝin profiti.

— Tre bone. Tiam venu kun mi.

La aŭtomobilo de l’ bankiero atendis en la korto, Maziero sin veturigis al sinjorino Herbeno.

Por prepari la malfeliĉulinon al la bato, kiu ŝin frapos ankoraŭ tiel kruele, la bankiero unue komencis neinteresan babiladon, kiam la pordo malfermiĝis.

Baptisto eniris rapide, tenante en mano koverton.

— Apenaŭ vi estis elirinta, li diris al Herbeno, kiam komisiisto alportis tiun leteron. Mi aŭdis la adreson, kiun vi diris al la meĥanikisto. Do mi sciis en kiu loko mi vin trovos. Supozante, ke eble tiu letero estas urĝa, mi uzis kaleŝon kaj rapide alportis ĉi tie tiun senditaĵon.

— Vi estis prava, respondis Maziero. Dume Fernando rompis la sigelon; kaj ju pli li legis, des pli li paliĝis.

— Ni rapidu, ni rapidu, li diris; kaj ni esperu, ke ni ne alvenos tro malfrue.

— Kio do okazas? demandis Beatrico per malforta voĉo.

— Legu, respondis Fernando, donante al Maziero la bileton.

Subskribite: Petro Fradeko, ĝi estis jene redaktita:

Mia frato,

Kiam vi legos tiujn vortojn, mi ne ekzistos plu. Ne estas permesate, ke mi vivu kun Beatrico kaj kun mia infano; sed tial ke mi ne povas vivi sen ili, mi preferas morton.

Kiam vi revenis el ekzilo, vi povis rajte forpeli nin ambaŭ, mian filon kaj min. Tamen pro via estimo al sinjorino Herbeno, kiu ne estis kulpa, vi tion ne faris. Eĉ puŝante la grandanimecon ĝis la plej plena memforgeso, vi opiniis, ke miaj rajtoj egalas la viajn. Je l’ nomo de Maŭrico kaj je la mia, lasu min vin danki.

Sed tiu sindono kreis por Beatrico situacion sen elirejo. La malfeliĉulino mortas pro tio. Estas mi tiu, kiu venis konfuzi ŝian feliĉecon kaj la vian; estas mi tiu, kiu devas eliri.

Se sinjorino Herbeno estas senkulpa, tial ke ŝi kredis, ke mi estas vi, oni ne povas paroli sammaniere pri mi, kiu konis la veron pri tiu punkto. Tamen antaŭ kiam mi malsupreniros en tombon, mi deziras min senkulpigi. Mi ne volas, ke vi min malbenu.

Mi nesciis, ke mi havas fraton, kaj ke tiu frato estas vi. Plie post la silentiĝado, kiun vi daŭriĝis dum ses jaroj, mi, kiel ĉiuj aliaj homoj, esti rajtigita kredi, ke vi estas malviva. Se mi estus povinta supozi, ke vi vivas ankoraŭ, mi estus forkurinta; kaj neniu min estus revidinta. Tion mi ĵuras sur la kapo de mia filo. Dio, antaŭ kiun mi baldaŭ min prezentos, tre scias, ke mi ne faras falsan ĵuron. En mia penso, tiun neregulan kunigon devis anstataŭi legitima geedziĝo, tuj kiam la leĝo estus iginta ĝin ebla. Eĉ por plirapidigi la fariĝojn, mi konsilis al Eduardo kaj al sinjoro Maziero, ke ili publikigu en ĵurnaloj tiun noton, kiu vin revenigis. Tiel longe kiam via proceso ne estis finita, tial ke vi bezonis min, mi restis. Hodiaŭ, tial ke vi estas malkondamnita kaj libera, mi malaperas. Adiaŭ, Fernando, mi al vi donas mian filon. Mi konas sufiĉe vian grandkorecon, por esti certa, ke ne nur vi ne igos tiun malfeliĉan infanon responda pri la pasintaj okazintaĵoj, sed plie, ke vi amos lin, kvazaŭ li estus via, pro la amo, kiun vi sentas al lia patrino, kaj memore de mi.

— Petro Fradeko.

Maziero havis multe da malfacileco por legi ĝis la fino.

— Necese estas, ke vi venu kun ni, Beatrico, diris Fernando. Se ni estas sufiĉe feliĉaj por savi Petron, vi sola havas sur lia koro potencon sufiĉan, por malhelpi, ke li rekomencu.

Antaŭ kvin minutoj sinjorino Herbeno povis apenaŭ sin treni el sia kanapo al sia lito. Elektrizite de la teruro, ŝi subite retrovis fortojn, kiujn ŝi neniam estus diveninta en si.

— Ni eliru, ŝi diris. Ni rapidu.

Vidante tiun pruvon de amo al lia konkuranto, Herbeno sentis, ke lia koro kuntiriĝas. Tamen Beatrico lin dankis per rigardo, en kiu la junulo vidis admiron tian, ke li ne havis motivojn por bedaŭri sian oferon. Li komprenis, ke, se okaze li estus montrinta alian sintenadon, la tuta amemo, kiun la juna virino sentis al li, estus droninta en malestimon.

Maziero ordonis al sia meĥanikisto, ke li veturu kiel eble plej rapide, kiam eĉ li devus riski protokolon pro troo da rapideco.

Post kvin minutoj sinjorino Herbeno kaj ŝiaj du kunuloj elkaleŝiĝis antaŭ la hotelo, en kiu loĝis Petro.

— Ĉu sinjoro Fradeko estas en sia ĉambro? petis Fernando de oficistino.

— Li revenis antaŭ du horoj proksimume; kaj depost tiu tempo mi ne vidis lin malsuprenirantan.

Kiam Maziero alvenis antaŭ la pordo de la ĉambro, kiun loĝis la patro de Maŭrico, li rimarkis, ke iom da fumo ŝajnas eliri el ĝi inter la pordo kaj la pordfosto. Li frapis: neniu respondis.

— Li estas asfiksianta sin per karbo. Rapidu, li diris al kelnero; avertu la polican komisaron kaj venigu seruriston. Atendante, ni penados por puŝegi la pordon. En tiaj cirkonstancoj minutoj valoras horojn.

Herbeno kaj la bankiero sin kontraŭarkiĝis kaj pezis per sia tuta pezo. Tial ke la seruro jam multe utilis, ĝi estis iom eluzita. Post momento la ŝraŭboj cedis, kaj la pordo larĝe malfermiĝis. Akra kaj malbonodora fumo subite plenigis la koridoron de l’ hotelo.

Haltiginte sian spiron, Maziero eniris maltime en la ĉambron kaj plene malfermis la fenestron. Post unu minuto la atmosfero refariĝis spirebla.

Meze de la ĉambro staris forno plena de duone estingitaj karbaĵoj. Fernando ordonis, ke oni ĝin forportu.

Sur la lito, Petro kun brakoj levitaj super lia kapo, kun tute rozkolora vizaĝo, ŝajnis dormanta.

Maziero estis malkontenta, vidante tiun sintenadon kaj precipe tiun kolorecon. Li sciis, ke la karbonoksido enigita en sangon per la spirado, donas al la vizaĝo de asfiksiiĝintoj ŝajnon de viveco pli intensan ol la viveco mem.

La bankiero-kuracisto apogis sian orelon sur la bruston de la memmortiganto kaj lin aŭskultadis.

— Li vivas ankoraŭ, li diris. Ni lin savos. Tial ke la aero de la ĉambro estis ankoraŭ malpura, Maziero ordonis, ke oni portu Petron en apudan ĉambron.

Vidante tiun belan maljunulon, kiu kuracis la mortanton kun tiom da zorgemo, estis neeble diveni, ke kelkajn horojn antaŭe la junulo lin minacis je mortigo.

Tial ke la envenenado ne estis ankoraŭ tute plena, post multaj horoj da masaĝo Fradeko revenis al la vivo, kaj malfermis siajn okulojn.

La unua rigardo, kiun li renkontis, estis tiu de Beatrico.

La juna virino puŝis ekkrion de ĝojo, kaj rapidis al Petro, lin prenante en kolo, lin plenlipe ŝmacadante, ĝojegante, senĉese redirante:

— Malbonulo, malbonulo! Kial ci memmortigas pro mi, kiam ci scias, ke mi amas cin. Ci tre malvirte agis, farinte tiel riproĉindan agon. Tamen mi sufiĉe dolore suferas; ci ne bezonas pligrandigi miajn ĉagrenojn per cia memmortigo. Ci tuj faros solenan promeson. Mi lasos cin trankvila nur kiam ci estos ĵurinta sur la kapo de nia infano, ke neniam ci rekomencos.

— Mia malfeliĉa amikino, tio multe pli taŭgus, kaj kontentige aranĝus ĉiujn malfacilaĵojn.

— Ĵuru, ke ci ne renovigos tiun abomenan provon.

— Tamen ...

— Ĵuru; sed ĵuru do, rediris la juna virino, senpacience piedfrapante la plankon.

Por plezurigi al la virino amita, Petro promesis, ke li ne atencos plu kontraŭ sia vivo.

En tiu momento li ekvidis Mazieron.

— Ha! li ekkriis, estas vi tiu, kiu min savis. Mi ŝuldas al vi dankemon.

Kaj kun videbla penado Fradeko prezentis al la bankiero sian manon. Sed ĉi tiu ne ĝin prenis.

— Mi faris nur mian devon, li respondis simple.

— Eble vi estus aginta pli humane, ne vin intermetante.

— Kiam oni havas infanon, oni devas vivi por li, respondis gravtone Maziero.

— Ha! vi estas vere prava, ekkriis sinjorino Herbeno. Poste sin turnante al la malsanulo:

— Ci do ne pensis al cia filo? murmuris la juna patrino kun larmoplenaj okuloj.

— Malfeliĉa Maŭrico, kompatinda etulo, se cia patro mortus, kiu do cin vartus, kiam mi ne ekzistos plu? Subite, tial ke Petro ne estis plu minacita de danĝero, la falsa energio, kiu subtenis Beatricon, tuje elfalis; kaj la juna virino svenis en la brakoj de Maziero, kiu havis nur tempon sufiĉan por ŝin klinigi sur kanapon.

Dume Fernando estis elirinta el la ĉambro. Vidante, ke lia frato renaskiĝas al la vivo, li sentis, ke neesprimebla kortuŝegeco premegas lian bruston. Certe Herbeno havis por la karaktero de Fradeko realan simpation; sed Beatrico staris inter ambaŭ. La junulo faris sian devon ĝis la fino, ne ŝanceliĝante: tamen se, malgraŭ lia zorgo kaj lia sindono, liaj penadoj kaj la klopodoj de Maziero fariĝus senfruktaj, lia konscienco ne povus lin riproĉi: kaj li mallaŭte konfesis, ke la morto de Petro multe simpligus la situacion. Beatrico ne povus lin kulpigi; kaj tion pruvis nediskuteble la admiroplena rigardo, kiun ŝi al li pafis antaŭ momento.

Fernando estis okupita de tiuj pripensoj; li sin kulpigis, ke li tro komplezeme aŭskultas la egoisman voĉon, kiu parolas funde de li, kiam subite Beatrico sin ĵetis sur Fradekon, kaj al li malŝparis ĉiujn montrojn de senfina amo.

La junulo manĝegita de ĵaluzeco ne povis vidi plion. Li eliris unue el la ĉambro, poste el la hotelo, ĝemante:

— Estas finite! Ĉu nun estas ebla por mi la batalo? En la pleneco de sia konscio la malfeliĉa virino ne povis sin decidi al elekto; sed tiu asfiksio fariĝas la sablero, kiu klinigas la pesilon. Mi tion diris al mia frato: “Ŝia tuta amo sin turnos al la oferito.”

— Ha! li ekkriis kun maldolĉa ekrido, vere Petro estas lertega homo. Se mi estus pli bone inspirita, mi same estus ekbruliginta fornon, tre zorginte sendi antaŭe leteron, por ke oni venu al mia helpo.

Same kiel tiuj, kiuj suferas, Fernando estis maljusta. Fradeko ne povis diveni, ke lia frato vizitos la bankieron en la momento mem, en kiu li eliris el la Maziera hotelo. Se Herbeno estus realirinta al sia hejmo nur dum la vespero, kiel li kutimis fari, depost kiam li estis reveninta el Azio, vane li estus kurinta al Petro kiel eble plej rapide; li estus trovinta nur kadavron. Do Fradeko ne ludis komedion, kaj ŝuldis la vivon al vera hazardo.

Pri Beatrico ankaŭ Fernando malprave rezonis. Ŝi sentis al ambaŭ junuloj egalan amon, tial ke por ŝi ili faris unu solan viron, kiu estas ŝia edzo: do ŝia nuna amemo devis kompreneble sin turni tuta al tiu el ambaŭ, kiu suferas kaj estas mortanta, kaj ne prizorgi pri tiu, kiu bone fartas kaj ne bezonas helpon. Reale ĉi tiun lastan ne povis ofendi tia sintenado.

Sed tio ne estis pruvo, ke la elekto de la juna virino estas definitive farita, kiel pensis Herbeno. Por tion certigi, estis necese atendi, ke Fradeko plene savita estu reakirinta sian tutan antaŭan bonfarton, kaj povu sin prezenti antaŭ la elektontino, armite de samaj armiloj kiel lia konkuranto.

Ĝuste se Fernando povus vidi tion, kio agitiĝas en la koro de Beatrico, li havus motivojn por esti kontenta. Certe la juna virino sin sentis profunde kortuŝita, vidante, ke Petro sanŝancele oferas al ŝi sian vivon, por ke ŝi estu feliĉa. Tia sindono ŝajnis tiel superega, ke ŝi povis ĝin kompari nur kun la sindono de Herbeno oferanta sian amon por savi sian konkuranton. Unu fojon plie tiuj du kavaliraj agoj igis la du junulojn egalaj antaŭ ŝiaj okuloj: kaj ŝia sendecideco persistis.

Sed la ĵaluzeco detruas la rektecon de l’ juĝeco. Post kiam Fernando estis farinta longan vojiron sur la stratoj, por kvietigi per laciga marŝado siajn ekscititajn nervojn, li revenis profunde ĉagrena al la Maziera hotelo.

En ĝi li trovis leteron de sia baptopatro.

— Venu tuj al la hejmo de Beatrico, diris tiu lakona bileto. Mi timas por ŝia vivo.

Post la terura ekskuo, kiu ŝin ĵetis nekonscian en la brakojn de l’ bankiero, sinjorino Herbeno restis senmovigita de mortsimila svenado.

Ĉiuj donitaj flegoj restis neutilaj. Maziero estis devigita venigi ambulancan veturilon, kiu veturigis al ŝia hejmo la malfeliĉan virinon ĉiam senmovan.

Intensa febro ekbruliĝis. La doktoro kredis rekoni la simptomojn de cerba brulumo. En la stato de grandega malforteco, en kiu troviĝis Beatrico, estis dubeble, ke ŝi povos sin savi el tiu terura malsano.

Fernando pasigis la nokton apud ŝia lito. La svenado ĉesis, sed estis anstataŭita de deliro. Sinjorino Herbeno rekonis neniun. En la paroloj, kiujn ŝi diris, paroloj malsinsekvaj kaj ofte nekompreneblaj, tiuj, kiuj, kiel ŝia infaneca amiko, konis ĉiujn detalojn de ŝia pasinta vivo, kredis diveni, ke ŝi precipe aludas al fariĝoj okazintaj dum ŝia junaĝo.

La morgaŭon, Fradeko tute resaniĝinta venis siavice sidiĝi apud la lito de la juna virino.

— Tiel longe kiam ŝi estos malsana, mi vin helpos por ŝin flegi, diris Fernando. Kiam ŝi estos denove bonfartanta, tial ke nun ŝia elekto estas farita, tial ke vi estas la viro, kiun ŝi amas (tio, kio okazis hieraŭ, tion pruvas nediskuteble), mi penos ricevi la eksedziĝon per ia ajn rimedo, por ke vi povu edziĝi kun ŝi.

Herbeno parolis kolere: Fradeko tion rimarkis.

— Vi eraras, mia frato, li respondis, se vi opinias, ke estas prefero, montroj de amemo, kiujn Beatrico estus al vi doninta sammaniere, se vi estus troviĝinta en sama situacio kiel mi.

Dume de tago al tago la malsano pli kaj pli graviĝis. Vane ambaŭ fratoj sin multigis, ĉerpante en sia amo la energion necesan, por venki la premegantan lacigon, sub kiun ili submetiĝis, ne murmurante: vane Maziero, helpite de specialaj kolegoj, konsumis unu post la alia la ĉiujn provizojn de la terapio, tiom da kuniĝantaj penadoj liveris neniun kontentigan rezultaton. Ne estis plu ebla ia iluzio; kaj la stato de sinjorino Herbeno montriĝis tiele danĝerega, ke ĉiun esperon al resaniĝo oni devis forlasi.

Beatrico estis mortanta.

— Kredeble la katastrofo okazos tiun nokton, diris la maljunulo.

Sed la nokto pasis. La morgaŭon, la agoniantino vivis ankoraŭ. Certe la situacio ne pliboniĝis; sed aliparte ĝi ne pligraviĝis.

— Estas strange, murmuris Maziero.

— Ĉu ekzistas ankoraŭ ero da espero? demandis la ĝemeloj maltrankvilegaj.

— Mi ne povas respondi. Sed eble estus pli bone por la kompatinda malsanulino, se ŝi ne revenus al vivo. Certe ŝia cerbo estas loko de profundaj lezaĵoj. Se la malfeliĉulino resaniĝos, mi tre timas, ke ŝi ne retrovos la plenecon de siaj mensaj ecoj.

— Tiam ŝi fariĝis freneza? ekkriis Fernando kun malespero.

— Se tio estas okazonta, mi preferus, ke ŝi mortu, respondis Petro kun raŭka voĉo.

Tamen la tago fluis, poste la nokto, kaj poste la sekvanta tago. La pliboniĝo akceliĝis. Nun Maziero povis prezenti certan prognozon: Beatrico resaniĝos. La resaniĝado estos longa, tre longa, daŭros kelkajn monatojn: sed de nun la scienco povas liveri tiun certigan konkludon: sinjorino Herbeno estas savita.

Sed tiam okazis fenomeno, kiu miriĝis ĉiujn ĉeestantojn. Beatrico ne povis elparoli unu vorton: tamen ŝia inteligenteco ne estis malvigla. La okuloj de la reviviĝantino brilis kontraŭe laŭ heleco, kiu havis nenian febran karakteron. Sed la juna virino daŭre sin enfermis en absolutan mutecon, kaj povis komprenigi sian penson nur per signoj akompanitaj de malprecize elparolitaj ekkrietoj.

Tial ke la kuracistoj certigis, ke pura aero pliakcelos la resaniĝon, Maziero decidis, ke li kondukos sinjorinon Herbeno al Vaucresson.

Post multe da tempo la uzado de vortoj revenis, sed iom post iom. Beatrico similis infaninon, kiu komencas paroli. Ŝi ŝajnis relerni sian lingvon.

Fine nur post ses monatoj ŝi povis paroladi proksimume libere kaj kun sufiĉe da facileco.

Ian tagon, la juna virino troviĝis en la ĝardeno, sola kun Petro.

— Aŭskultu min, Fernando, ŝi komencis ...

— Vi eraras, amikino mia ...

— Ha! Fernando, ŝi ekkriis kun ŝajno de kortuŝegeco, kial ci vidiras al mi? Ĉu ci estas kolera kontraŭ mi?

— Ne, mia kara, mi sentas al ci nenian riproĉemon; estu certa pri tio. Mi simple volis diri, ke mi ne estas Fernando, sed Petro.

— Petro? ŝi rediris, serĉante memori. Kiu estas Petro? Fradekon tiel emociegis la strangeco de tiu demando, ke li trovis nenion por respondi.

Sed la juna virino sin turnis al alia temo.

— Kaj mia onklino? ŝi demandis. Ĉu ŝi ankoraŭ suferis novan sufokon? Tiufoje sento de teruro ekokupis la animon de la junulo. Maziero estis prava: la malfeliĉulino tute freneziĝis. Estus estinta prefere, eĉ por ŝia profito, ke ŝi mortu.

Tamen Beatrico daŭriĝis sian ideon.

— Kial oni ŝanĝis la ĝardenon? ŝi demandis. Mi ne ĝin rekonas plu.

— Mi ĉiam vidis ĝin tia, kia ĝi estas.

— Tio ne estas vera. Kial ci diras tion? Se ci tion faras por min inciti, por min ĉagreni, ci estas malbonkorulo. En tiu momento papilio haltis apud la juna virino sur flordensejo.

— Ho! kia bela maĥaono, ŝi ekkriis manplaŭdante. Aŭskultu min, Fernaĉjo mia, ci estus tre afabla, se ci dirus al Filipo, ke li alportu mian reton.

— Filipo? murmuris Petro malesperante.

— Jes, Filipo. Estas li tiu, kiu ordigas ĉiujn niajn ilojn. Tamen ci tion tre scias. Mi estas certa, ke Reĝino ĝin ankoraŭ kaptis. Jen estas kial ci ne volas iri mem ĝin serĉi: ci tro timus ŝin tedi.

Subite Maŭrico, kiu ludis per pilkego sur flanka aleo, alkuris tute ruĝiĝante, tute sufokiĝante, kaj sin ĵetis en la brakojn de sia patrino.

— Ho! kia adorinda bubo! rimarkiĝis kviete sinjorino Herbeno. Nu, amiketo mia, ĉu vi bonvolas, ke mi vin kisu?

Fradeko sentis, ke larmoj supreniras al liaj okuloj. Estis necese, ke la cerbo de la malfeliĉa Beatrico estu profunde malsana, por ke la patrino ne rekonu plu sian infanon.

— Sed, mia amata karulino, li diris dolĉe, ci do ne rimarkis, ke li estas Maŭrico, nia filo.

— Nia filo! ekkriis la juna virino, eligante freŝan kaj sonoran ridadon. Nu, Fernando, kredeble ci opinias, ke mi estas knabineto. Certe nun, tial ke mi plene resaniĝis, mi esperas, ke mi povos havi infanon: tion al mi serioze promesis sinjoro Maziero. Sed antaŭ kiam li estos tiel altkreska kiel ĉi tiu, necese estos, ke mi lin nasku: kaj ni ne estas ankoraŭ alvenintaj al tia rezultato.

Petro ne povis toleri plion. Li forkuris kaj aliris al Maziero, por lin sciigi pri la nekompreneblaj paroloj, kiujn li ĵus estis aŭdinta.

La doktoron miriĝis la strangeco de fariĝoj, kiujn al li rakontis la junulo. Post kiam li estis profunde pripensinta dum kelkaj minutoj:

— Donu al mi ankoraŭ dekkvin tagojn por pli plene observadi, li respondis. Pri cerbaj malsanoj oni ne devas senpripense diagnozi. Se tio, kion mi konjektas, estas vera, ni devos ĝoji; ĉar nenio pli bona povus okazi.

La morgaŭon, tial ke Petro kaj Fernando sin prezentis kune antaŭ Beatrico, la juna virino, ilin vidinte, puŝis ekkrion de teruro, kaj kuris sin enfermi en la apudan ĉambron. La doktoro ŝin sekvis.

— Kio estas en vi? mia kara infanino, li demandis. Kio okazis? Sinjorino Herbeno sufokiĝante iom post iom kvietiĝis.

— Mi ĵus havis senteraron, ŝi diris. Tio estas ridinda, kaj mi la unua min mem mokas. Sed mi kredis, ke Fernando estas duobla.

— Tio ne estas grava, trankviligu vin, respondis Maziero, serĉante klarigon, kiu povas kvietigi la junan virinon:

— Tio nomiĝas okuleraro, kaj povas okazi ĉe ĉiuj ajn homoj.

Sed li rapide revenis al ambaŭ fratoj.

— Necesege estas kaj gravege, li diris, ke neniam Beatrico vin vidu kune. Ŝia cerbo estas ankoraŭ tro malforta. Se tia ekskuo rekomenciĝus, ĝi povus okazigi pereigajn akcidentojn.

Depost tiu tago Herbeno kaj Fradeko sin anstataŭis reciproke, ĉu en la bankofirmo, ĉu en Vaucresson.

Tiu duobligo estis netolerebla por la oficistoj, kiuj, neniam sciante al kiu el ambaŭ junuloj ili sin turnas, konstante eraris, aljuĝante al unu la fariĝojn kaj la parolojn de la alia, kaj reciproke.

Sed en Vaucresson la aferoj okazis laŭ tute mala maniero.

La junulo estu Herbeno aŭ Fradeko, por Beatrico li estis ĉiam Fernando. Neniam la nomon de Petro ŝi elparolis.

La interparoladoj de la juna virino ĉiam havis kiel temon nur la fariĝojn okazintajn dum ŝia infanaĝo aŭ sia junaĝo. Ŝi plezurege memoris sian edziniĝon kun Herbeno, kaj la kelkajn monatojn, kiuj ĝin postiris.

Pri la pli novaj fariĝoj neniam ŝi parolis; neniam ŝi faris ian ajn aludon al sia filo, kaj ne ŝajnis suspekti, ke ŝi estas patrino.

Kiam Beatrico troviĝis kun Fernando, okazis inter ili senĉesa reciproka babilado, Herbeno, kiun la elvoko de tiuj memoroj ĝojiĝis, al ŝi respondis plezure, kaj eĉ penis revivigi malgrandajn detalojn, kiujn unu aŭ alia kredis forgesitaj.

— Ĉu ci memoras? ili diris ĉiumomente. Tial ke Beatrico ŝajnis doni neniun gravecon al la fariĝoj plenumitaj depost la tago, en kiu mortis Sedilo, la legitima edzo afektis similan diskretecon, kaj ĝojis pro tio.

Ne estis same por Petro. Tuj kiam la junulo klopodis por memorigi al sinjorino Herbeno malgrandan fariĝon rilatantan kun ilia geedza kunvivado, Beatrico larĝe malfermis siajn okulojn, rigardis tre kontraŭen sian interparolanton, kaj ne ŝajnis kompreni. Poste ŝi remetis la konversacion sur alian temon.

Tiam Fradeko faris nur malprecizajn kaj unusilabajn respondojn; ĉar li ne povis interesiĝi pri fariĝoj, en kiuj li neniel partoprenis.

Fine Beatrico tedita diris ian tagon:

— Aŭskultu min, Fernando, mi opinias, ke, depost kelka tempo, cia karaktero strange ŝanĝiĝis. Estas tagoj, en kiuj ci estas ameginda edzeto; estos tagoj kontraŭe, en kiuj ci montriĝas netolerebla, kaj faranta ĉion, kion ci povas, por min ĉagreni.

Fradeko eligis ĝemadon, nenion respondis, kaj tuj kiam li estis trovinta ĝentilan pretekston, li rapide eliris.

La momento, en kiu Maziero devos konigi sian opinion, estis alveninta.

— Ni ĝoju, li diris al ĝemeloj. Depost du semajnoj mi observas Beatricon kun detalema atento. Mi notis la faktojn ŝajne plej sensignifajn, ŝiajn plej malgrandajn gestojn, ŝiajn plej senvalorajn parolojn, kaj mi kredas, ke mi povas certigi la jenon: sinjorinon Herbeno neniel vundas en ŝia cerbo ia ajn formo de frenezeco. Kun nedifektita racio, firma voleco, plena senteco, memkonscia inteligenteco kaj ĝusta juĝeco, la malfeliĉa virino estas tiel perfekte ekvilibrata, kiel se neniam ŝi estus malsaniĝinta. Nur ŝi estas premegata de amnezio.

Tial ke ambaŭ fratoj rigardis la doktoron per demandanta okulo, ĉi tiu daŭriĝis:

— Tiu teĥnika vorto signifas: perdo de memoreco. Kiam komencis la resaniĝo, la amnezio unue estis tuta. Revenante al vivo, Beatrico memoris nenion, absolute nenion. Ŝi troviĝis en la situacio de novnaskito; kiel ĝi, ŝi estis devigita ĉion relerni eĉ sian lingvon. Poste iom post iom la memoreco estis reakirita sed ne plene: ĝi almetiĝas nur al fariĝoj, kiuj okazis dum ŝia junaĝo, sed ĝi haltas en la tago, en kiu la malfeliĉo por ŝi komenciĝis.

— Ĉu estas espereble, ke tiu plibonigo daŭros? demandis Fradeko. Ĉu en la venonta tempo alvenos tago, en kiu Beatrico retrovos sian plenan memorecon.

— Certe tio estas ne neebla, sed malmulte kredebla; ĉar la tuta restariga laboro, kiu povis produktiĝi en ŝia cerbo, ŝajnas nun tute finita. Rigardu sinjorinon Herbeno. Ŝi estas hodiaŭ tiel sana kaj tiel beleta, kiel en la pasinta tempo. Mi eĉ ne memoras, ke iam mi vidis ŝin tiel gaja kaj tiel ridema. Ŝi ŝajnas plijunigita; kaj reale ŝi estas plijunigita je ses jaroj. Ŝian kompatindan cerbon tiel konstante martelumis premegantaj impresoj sin seninterrompe sekvantaj, ke la cerbaj ĉeloj, kiuj dum tiu epoko de sia ekzistado pli speciale direktis ŝian sentan kaj intelektan vivadon, estis, ni tion timas, mortfrapitaj. Eble ili estas nur sensentigitaj? Eble subita kaj neatendita impreso povus ilin resentigi. Mi rediras, ke tio ne estas neebla: sed estus vere tro malserioze apogi sian konfidon sur tiel rompeblan fundamenton; kaj estas malmulte espereble, ke tiuj ĉeloj rekonsciiĝos en la venonta tempo.

Neniu el fariĝoj okazintaj dum tiuj ses jaroj nun ekzistas por sinjorino Herbeno. Aresto kaj kondamno de Fernando, morto de fraŭlino Delanjo, alveno de Fradeko mezen de ni, lia edziĝo kun Reĝino, morto de Filipo, malapero de sinjorino Fradeko, vendo de la Sèvres’a kampodomo kaj lokiĝo en Vaucresson, ŝiaj geedzaj amrilatoj kun Petro, naskiĝo de Maŭrico, fine reveno kaj malkondamno de ŝia edzo, ĉiuj tiuj okazintaĵoj ne okazis por sinjorino Herbeno. Kaj mi citas nur la ĉefajn fariĝojn, la superstarantajn faktojn; sed mi povus sammaniere paroli pri ĉiuj aliaj eĉ plej malgravaj ĉiutagaj detaloj. En ŝia cerbo, tiu sesjara periodo estas anstataŭita de granda nigra truo, en kies fundon la radio de l’ memoro ne penetras plu. La rezultato ricevita ne estus alia, se dum tiu tempo ŝi estus dorminta, kaj eĉ dormadinta sensonĝan dormadon. Nur depost ses semajnoj Beatrico vekiĝis: kaj hodiaŭ ŝi penadas por rekunigi kune la iamajn fariĝojn kun la nunaj, ne suspektante, ke ekzistas inter ili granda manko, kiu ilin malkunigas.

Ambaŭ fratoj aŭskultis, terurite de tiu malkovro, kaj neniel intencante interrompi la maljunulon.

— Nun, tial ke vi estas sciigitaj pri la cerba stato de sinjorino Herbeno, daŭriĝis Maziero, ŝiaj agmanieroj ne vin mirigos plu. Kie vi vidis signojn de frenezeco, ekzistis nur foresto de vivitaj impresoj. Ĝuste tial ke Beatrico ĝuas sian plenan racion, ĝuste tial ke ŝi estas perfekte logikema, ŝi ne povas intervenigi en siajn juĝojn elementojn, kiuj por ŝi neniam ekzistis.[1]

Fradeko eliris kun morto en animo.

Depost kiam sinjorino Herbeno retrovis la sanon, pli ol unu fojon mirigis kaj malĝojigis Petron la sintenado, kiun montris al li la juna virino. Sed tial ke li ne povis diveni la kaŭzon de tiu sintenado, li atendis, ke ŝi konigu sian decidon, havante en koro la malgajan certecon pli kaj pli kreskantan, ke la preferoj de Beatrico sin turnos al Fernando.

Nun ĉia espero estas forlasinda. Kvankam Petro dediĉis mortigan malamon al la viro, kiun li prave konsideris kiel la malbonan genion de la familio, tamen li havis senliman konfidon al la alta inteligenteco kaj al la vasta scienco de Maziero. Pro tio, li ne dubis eĉ unu minuton pri la diagnoza kaj precipe prognoza praveco de l’ doktoro.

Kredeble la cerba stato de sinjorino Herbeno estas definitiva kaj ne kuracebla. Neniam la juna virino memoros pri la jaroj pasigitaj kun Fradeko. Ŝia patrineco kaj tiu longa kunvivado, kiuj ĝis nun faris la forton, la estmotivon de l’ junulo, estis hodiaŭ por Beatrico nur vortoj malplenaj de senco. Por ŝi Petro kaj Maŭrico ne ekzistis plu; ili eĉ neniam estis ekzistintaj. Ŝi ne sin decidis favore por Fernando; ŝi ne forĵetis for de si la patron kaj lian infanon, kiu samtempe estis la ŝia, ne certe; sed ŝi aŭ prefere la malsano faris multe pli nerevokeblan disigon. Dum la juna virino renaskiĝis por ŝia rajta edzo, kaj por li refariĝis pli viva kaj pli amema ol antaŭe, la malfeliĉa Fradeko sentis, ke lia amatino estas por li pli plene malviva, ol se ŝi estus reale kuŝanta en tombo.

Unu sola afero restis por esti farita: li eliros kun sia filo, li forlasos tiun familion, kiu estas la lia, sed en kiun li penetris uzurpule, semante ruinojn sub siaj paŝoj, ŝtelante al sia frato lian feliĉecon, ŝtelante al sia bofratino pecon de ŝia vivo, pecon tiel plene perditan, ke la kompatinda virino estas nun preskaŭ certa, ke neniam ŝi ĝin retrovos.

La morgaŭon, Fradeko konigis al Fernando sian determinon.

— Ha! mia frato, ekkriis Herbeno, sin ĵetante en la brakojn de Petro, se tiu malbonkompreniĝo, kiu kaŭzis ĉiujn niajn malfeliĉojn, ne ekzistus, kiom feliĉa mi estus, se mi povus pasigi apud vi la ceteron de miaj tagoj.

— Mi same, Fernando, ĉar pli ol ĉiu ajn homo, mi havis okazojn por ŝati viajn realajn kvalitojn.

— Kien vi intencas iri, elirante el tiu domo?

— Al Parizo. Mi ne volas forlasi tiun urbon; ĉar se resaniĝo okazus, kvankam tia fariĝo ŝajnas tute ne esperebla, tamen mi dezirus ne loĝi tro malproksime, por ke vi povu min tuje averti, se vi bezonus ĉu min, ĉu Maŭricon.

En tiu momento Maziero alvenis. Tial ke en la ĉambro, en kiu okazis tiu dialogo, troviĝis aliaj vizitantoj, Fradeko sin direktis al li. Kvankam tia ago lin multe tedis, tamen li prezentis sian manon al la bankiero.

— Adiaŭ, sinjoro, li diris. Mi deziras al vi multajn jarojn de ekzistado.

Elirante el alia buŝo, dirite al alia homo, tiu frazo povis esti konsiderita ĉu kiel komuna ĝentilaĵo, ĉu kiel sincera deziro, kaŭzita de vera amemo.

Sed la maljunulo ne estis trompita de tiu afabla ŝajno: li komprenis, ke tiuj vortoj signifas:

— Mi esperas, ke daŭros dum longa tempo ankoraŭ viaj suferoj kaj la elpago de via krimo.

Cetere Fradeko havis sur sia vizaĝo esprimon de tia malamo, ke la bankiero malantaŭenpaŝis kaj respondis kun laca kaj malvigla mieno:

— Kredu min; mia plej sincera deziro estas, ke via espero ne efektiviĝu.

Post du tagoj, Fradeko, tenante per mano sian filon, lasis Vaucresson’on, ne eĉ adiaŭinte kun Beatrico.

Efektive ĉu tia ĝentilaĵo povis havi ian signifon? Tial ke Fernando restas, sinjorino Herbeno povus vidi en tiuj malĝojaj elmontroj de malespero nur malspritan ŝercaĵon; kaj ŝi neniel komprenus la disŝirojn de disigo, kiu por ŝi ne ekzistas.

Ĉar ambaŭ fratoj evitis, ke ili troviĝu kune en ŝia ĉeesto, la juna virino ne rimarkis do la foriron de Petro, kiu eliris, same kiel li estis alirinta, nekonite.

  1. Aŭtentika. Vidu en Dictionnaire Encyclopédique des Sciences médicales (Enciklopedia Vortaro de Medicinaj Sciencoj, centvoluma verko, firmo Masson), la vorton: Amnésie, en kiu oni parolas pri virino, kiu ne memoris, ke ŝi naskis infanojn; pri pastro, kiu forgesis la ĉiujn aferojn okazintajn dum la kvar plej ĵusaj jaroj, k. t. p.