Ĉu li?/Ĉapitro Dektria

El Vikifontaro
Ĉu li? ()
(p. 351-377)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO DEKTRIA

Dum la du edzoj de Beatrico malsupreniris la ŝtuparon, sinjorino Klozelo diris al sia edzo:

— Revenu sola al la hejmo: mi restas ĉi tie.

— Ne, mia kara Juliino, mi ne volas, respondis sinjorino Herbeno. Nun mi sentas min forta kaj tute resanigita. Akcepti vian komplezon estus ĝin trouzi.

— Post tia sceno, vi ne povas resti sola. Mi faros al vi societon: kredeble ni ne multe dormos. Ni babilados, kaj mi vin konsolos.

Kaj tial ke Beatrico ekfaris geston por protesti:

— Mia edzino estas prava, diris Klozelo: mi ŝin plene aprobas. Estas neutile penadi por ŝin konvinki, mia kompatinda amikino: ŝi ne vin obeos.

Tiam, salutinte, Eduardo kaj Maziero siavice eliris.

— Se tio ne vin tro tedas, diris la maljunulo, ni revenos piede. Mi sentas min tiel emociegita, ke mi bezonas aeron kaj movadon.

— Mi estis propononta al vi la samon, respondis la advokato.

Dum kelka tempo la du homoj marŝis silente unu apud alia. La pensoj, kiuj ilin okupis, estis tiel konfuzaj kaj malprecizaj, ke el tiu ĥaoso povis eliri neniu klara ideo esprimebla de parolo.

Fine Eduardo diris:

— Du infanoj similiĝu, tiun aferon oni povas akcepti. La trajtoj de l’ vizaĝo ne estas ankoraŭ formitaj; la vivo ne havis ankoraŭ tempon necesan por marki sur ili sian stampon: plie, se oni pripensas, ke infano havas limigitajn bezonojn, ke lin indiferentigas multaj aferoj, kies posedo aŭ manko estas gravega por matura homo, oni povas diri, ke por ĉiuj etuloj, kiuj ĝuas bonan farton, la medio, en kiu ili vivas, estas konsiderinda kiel identaĵo, kia ajn estu la socia situacio de gepatroj. Sed ekzistu inter du plenkreskuloj, inter du tridekdujaraj viroj, kiuj vivis kaj kiuj suferis, la sama simileco kiel inter du ekzempleroj de sama gravuraĵo, jen estas afero, kiu konfuzas la saĝon, kaj kiu dubigas pri la atesto de sentoj.

— A priori vi estas prava. Tamen en la speciala kazo, pri kiu ni parolas, mi ne partoprenas vian miron; ĉar tiu fenomeno, kvankam ĝi ŝajnas eksterordinara, tamen klariĝas science. Ĝenerale en la laboro de l’ embriiĝo aperas sur la supraĵo de l’ oveto unika ĝerma centro: kaj tiu unika ĝermaĵo aliformiĝas en unikan embrion, kiu estas farita laŭ unika modelo. Sed kelkafoje aperas duobla ĝerma centro. Kiam tio okazas, la sama oveto produktas duoblan embrion. Sed tiuj du embrioj ne povas prezenti du malsamajn tipojn; ĉar, estante nur duobla ekzemplero de la sama embriiĝo, ili kompreneble estas faritaj laŭ la sama modelo. Do tiu simileco estas multe pli profunda ol vi ĝin supozas: ĝi ekzistas ne nur pro la formo de l’ korpo kaj la trajtoj de l’ vizaĝo, sed plie ĝi sin daŭrigas ĝis en la intimeco mem de centraj organoj. Unuvorte ne nur Petro kaj Fernando havas saman nazon kaj saman orelon, t. e. detalon, kiun ni povas kontroli, sed ili havas samtempe saman cerbon. Se tiu dua punkto de la demando ne estas konstatebla per la senpera observado, tamen ni povas certigi ĝian ekziston, dank’ al la rezultatoj de ĝi produktitaj. Ne nur Herbeno kaj Fradeko havas samajn emojn, samajn inklinojn, samajn gustojn, saman karakteron, sed plie ili havas saman temperamenton kaj saman farton: la tikon de Leopoldo, kiun heredis Fernando, same heredis lia frato. Estas ĝuste tiu detalo, tio, kio tiel longatempe nin erarigis. Kvankam tiuj du junuloj faras ŝajne du apartajn personojn, tamen reale ili estas unu sola duobligita personeco. La senteco de tiuj du viroj, ilia inteligenteco, ilia voleco havas saman naturon: kaj se ili troviĝas en medioj se ne identaj almenaŭ kompareblaj, ili reagos ambaŭ laŭ sama maniero. Tiam, kiel vi diris antaŭ momento, vane la vivo markos sur ili sian stampon, vane la plimaljuniĝo ilin aliformigos, tial ke similaj efikoj postiros. Post similaj kaŭzoj, dank’ al daŭra paralelismo la stampo estos identa kaj la simileco konservita.

— Teorie via rezono estas nerefutebla; sed en praktikado ...

— En praktikado? Ni ekzamenu la fariĝojn. La obstinemo kaj la spiritĉeesto, kiujn montris Herbeno dum sia forkuro, estas kompareblaj nur kun tiuj, kiujn montris Fradeko, kiam li estis entombigita en la glaciejo, kaj penadis por forkuri. Ambaŭ volis sammaniere; nek unu nek alia malesperis; ambaŭ estis savitaj. Jen por la voleco.

Antaŭ momento ili havis longan interparoladon. La situacio ŝajnas nesolvebla; kaj kontraŭaj estas iliaj profitoj. Tamen ili sendiskute venas al sama konsento. Kial? Tial ke ili sentas, ili amas sammaniere. La sento esprimita de unu tuj vekas la saman senton en la koro de la alia. Jen por la senteco.

Estas same por inteligenteco. Ambaŭ avidaj al la nekonataĵoj vivas tamen hejman ekzistadon, ĉiam sin klinante super ciferoj. Eble vi diros, ke la hazardo donis al ili saman profesion. Ĉu ĝi estas vere hazardo? Kaj en tiu fakto, kiu ŝajnas al ni simpla koincido, ĉu kontraŭe ni ne devas vidi kaŭzon komunan al ambaŭ, misteran kaj nesondeblan kaŭzon, kiu daŭrigas la jam montritan paralelismon, kaj kiu ĝin pliplenigas?

La advokato atentege aŭskultis la klarigojn liveritajn de Maziero. Ju pli la sciencisto antaŭeniris en la elmontron de sia tezo, des pli malgrandiĝis lia antaŭa miro. Li fine opiniis, ke estas simpla kaj logika tiu fenomeno, kiu unue ŝajnis tute ne akordigebla kun ĉiuj fiziologiaj kaj naturaj leĝoj.

La doktoro daŭrigis:

— Depost sia naskiĝo ĝis la katastrofo, kiu okazigis nian malfeliĉon, Fernando estas dorlotita de la Fatalo kaj amegita de du virinoj. Subite ĉio elfalegas. Post ĝoja kaj facila vivo postiras ekzistado de malfeliĉegulo. La infaneco de Fradeko kontraŭe estas malĝoja kaj senama. Subite li retrovas la amon de du samaj virinoj en la medio mem, kiun Herbeno estas eklasinta: kaj tio okazas en momento, kiam Fernando reprenas en la mondo la lokon lasitan de Petro. Ĉi tie la paralelismo estas anstataŭita de speco de balancado, kiu restarigas ekvilibron. Evidente tiun balancadon kaŭzas nur efiko produktita de la simileco: sed tiu efiko siavice fariĝas kaŭzo. Kvankam la du ekzistadoj de tiuj du viroj ne estis similaj, tamen la sumo de ricevitaj impresoj kaj de konsekvencaj reagoj estis egalvalora, kaj igis adekvataj tiujn du vivojn. Sekve la stampo produktita de la frapo de fariĝoj troviĝis similnatura kaj egalintensa: kaj, tial ke la modifoj markiĝis laŭ la sama senco, ili kompreneble konservis la saman identecon.

En tiu momento la du interparolantoj troviĝis antaŭ la pordo de la Maziera hotelo. Eduardo premis la manon de sia kunulo kaj rapide revenis al sia hejmo por pripensi.

La morgaŭon matene, la bankiero veturis al Dinan. Kiam li troviĝis en la ĉeesto de l’ maljuna kamparano:

— Jen estas mi ankoraŭ, sinjoro Fradeko, li diris.

— Je Dio; mi tion vidas, respondis Malo. Kion vi volas denove?

— Vi ne vin montras afabla. Tamen ni estas, mi ne diros du malnovaj amikoj, ho ne! sed almenaŭ du malnovaj reciprokaj konitoj.

— Kion vi volas diri? Vi tre scias, ke, antaŭ kiam tiu vipera Petro edziĝos, mi neniam vin vidis.

— Ĉu vi estas vere certa? Mi kredas, ke vi eraras; eĉ mi havas konvinkon, ke nia unua intervidiĝo okazis en multe pli antaŭa epoko.

— Se por min moki vi venis ĉi tien, vi povas foriri. Mi ne vin detenos.

La bankiero ridetis kaj ne ŝajnis aŭdi. Poste malrapide parolante kaj direktante al sia interparolato ironian rigardon, li daŭrigis:

— La afero okazis, se mi bone memoras, la dekan de Decembro 1874, je la sepa kaj duono vespere, sur la trotuaro de la strato Denfert-Rochereau, ĉe la pordo de la hospitalo por Trovitaj Infanoj, en malluma angulo.

Ju pli Maziero parolis, des pli la patro Fradeko lin fikse rigardis per malvigla okulo, dum ĉiuj liaj membroj tremetis.

— Tio estas malvera, li balbutis. Li ne estis mi! Tiu energia neado por respondi al frazo, kiu enhavis en si mem nenion kulpigan, pruvis al Maziero, ke estas ĝusta lia hipotezo, kaj vera la vojo, sur kiun li sin enigas. Li tuj komprenis, ke, se li volas ricevi veran konfeson kaj se eble pli plenigajn informojn, li devos ŝajni multe pli sciigita, ol li estas reale.

— Sed sinjoro Fradeko, li rimarkigis, oni kredus, ke vi vin senkulpigas. Tamen mi ne vin kulpigas, aŭ prefere, por paroli pli akurate, mi ne vin ankoraŭ kulpigis.

La maljunulo ne respondis.

— Mi daŭrigas, diris la bankiero. Mi do renkontas en tiu loko kamparanon, en kies brakojn mi metas novnaskitan infanon. Tial ke li bezonis eniri en la infanejon, ĉe kies pordo ni staris ambaŭ, mi petas de li, ke li bonvolu min anstataŭi, kaj deklaracii mem pri tiu etulo.

Sed tiu homo estis vi.

Nun por kia motivo vi venis en tiun infanhospitalon? Kial, anstataŭ plenumi la taskon, kiun mi al vi komisiis, vi kontraŭe ekkaptas tiun knabeton kaj lin forportas, ne parolinte pri tio al iu ajn homo? Je Dio! la afero estas facile klarigebla. La onklo Fradeko devis lasi sian heredaĵon al sia nevo, nur se li naskus virseksan infanon. Kredeble sinjorino Fradeko estis atakata de unu el tiuj malsanoj, kiuj ne ebligas esperon al patriniĝo. Tion vi sciis; kaj vi ne povis pensi sen kolerego, ke tiu tre ŝatinda posedaĵo baldaŭ fatale estos forfluginta for de vi. Tiam vi prenas malesperan decidon. Via edzino ŝajnigas gravedon. En la limtempo trudita de l’ naturo, kvankam vintriĝas, vi kaj ŝi faras al Parizo tiun vojaĝon, kiu mirigis ĉiujn homojn, kaj kiu neniam estis klarigita. Vi loĝas en hotelo hodiaŭ detruita, kaj vin direktas al Hospitalo por Trovitaj Infanoj, intencante vin provizi je unu novnaskito. Tamen vi sentas vin tre tedita; ĉar la onklo Fradeko postulas, ke tiu knabeto estu naskita de via sango: li ne konsentus, ke apartenas al lia familio infano, kiu en ĝin enirus per la vojo de filigo. Tion same vi sciis: sed ĝuste la Publika Helpantaro postulas ĉiuspecajn formulaĵojn, kiuj nepre vin perfidos. Certe vi multe pripensis al ĉiuj tiuj malfacilaĵoj. Eble ili estas la motivoj, kiuj klarigas, kial vi tiel longatempe atendis, antaŭ kiam vi decidiĝos. Se vi akceptis tiun ne taŭgan rimedon, vi tion faris nur, tial ke vi ne trovis alian pli akcepteblan solvon.

En momento, kiam vi transiras la sojlon de l’ Hospitalo, havante la kapon plenan de tiuj pensoj, mi aperas kaj metas en viajn manojn la tiel deziritan objekton. Vi estas kamparano, sekve ruzema; kaj vi tuj komprenas la profiton, kiun vi povas eltiri el tiu okazintaĵo. Neniu atestanto ĉeestis; neniu do povos vin perfidi: kaj dank’ al mi vin ne povos plu ĝeni la trudema skribaĵaro de administraciaj oficejoj.

Vi rapide revenas al via edzino, kaj al ŝi rakontas tion, kio okazis. La morgaŭon, en unu el Parizaj urbodomoj vi deklaracias, ke tiu etulo estas naskita de via geedziĝo. Post ok tagoj, vi revenas al Ninan: kaj la petolaĵo estas plenumita.

De nun ĝis sia morto tiu nekonita novnaskito nomiĝos Petro Fradeko.

Sed trompi pri la vera naskdeveno de infano estas krimo: tion vi same tre scias. Pro tio vi zorgas, ke tiu sekreto ne estu konigita al iu ajn homo. Sed depost tiu momento vi fariĝas malsociema, kaj sentas nur malamon al tiu ido, kiun la leĝo vin devigas akcepti, kvazaŭ li estus via filo, kaj al kiu vi ne povas senti patran amon. Pli poste, kiam vi vidas, ke vi estas malheredita por la profito de tiu fremdulo, de tiu uzurpulo, via kolerego eksplodas; kaj vi forpelas vian malveran filon, malpermesante, ke iam li revenu en via ĉeesto.

Ne nur via krimo ne al vi profitis, ne nur tiu heredaĵo, por kies ricevo tiu krimo estis farita, forflugas for de viaj manoj; sed plie via malbona ago estis por vi multekosta: ĉar kvankam via avareco, mi diros eĉ via avaregeco estas supermezura, tamen vi estis devigita elspezi multajn monsumojn por eduki Petron, por lin nutri, lin vesti kaj lin instrui.

De tio devenas tiuj maljustaj kulpigoj, tiuj ridindaj riproĉoj, kiuj tiel forte min ŝokis, kiam mi vin vizitis en la pasinta tempo. En tiu epoko, mi nesciis ĉiujn detalojn, kiujn mi al vi rakontas hodiaŭ. Nun, tial ke mi konas la veron, mi opinias, ke via sintenado estis, se ne nekulpiginda, almenaŭ klarigebla. Mi vidis en vi malnaturigitan patron: sed vi ne estis eĉ patro, sed nur spekulaciisto ŝtelita en siaj esperoj.

Ju pli la bankiero daŭrigis sian rakonton, des pli li atente ekzamenis la impreson, faritan de liaj paroloj sur la viro, kiun ĝis nun ĉiuj homoj kredis esti la patro de Petro.

Maziero havis motivojn por sin senti kontenta. La patro Fradeko restis sidanta sur sia seĝo, tiel premegite, tiel palegiĝante, ke li inspiris kompaton.

La bankiero daŭrigis:

— Alvenas ĉiam momento, en klu malkovriĝas ĉiuj sekretoj, eĉ tiuj, kiujn oni kredis plej plene kaŝitaj. Vi vidas, ke mi estas supere sciigita. Se mi volus, unu sola vorto elparolita de mi sufiĉus, por ke oni uzu por vi la 345an artikolon de la Puna Leĝaro: kaj tiun artikolon, mi estas certa, ke vi konas tiel bone kiel mi.

— Pardonu, pardonu, ĝemis la malfeliĉulo, plektante la manojn.

— Mi konsentas silentadi; sed mi metas kondiĉon.

— Mi akceptas ĉiujn viajn postulojn; sed ne liveru min.

— Ĉu vi respondos senartifike al ĉiuj miaj demandoj?

— Jes.

— Se vi mensogos, mi tion tre facile rimarkos: kaj vi putriĝos en malliberejo ĝis la fino de via vivo.

La kelkaj dentoj, kiuj restis ankoraŭ en la buŝo de l’ maljuna kamparano brue krakadis.

— Mi ne mensogos, li balbutis; tion mi certigas.

— Ĉu la rakonto, kiun mi faris, estas akurata?

— Tiel akurata, ke mi demandas min, kiu povis liveri al vi tiajn sciigojn, tial ke, krom mia edzino, kiu estas malviva, kaj mi, neniu konis la veron pri tiu afero.

— Tiam Petro estas vere la infano, kiun mi metis en viajn brakojn?

— Li estas tiu infano.

— Ĉu ekzistas alia fariĝo, kiun mi forgesis?

— Neniu. Se mi devus rakonti mem la okazintaĵon, mi ne povus diri plion. Mi preskaŭ kredas, ke vi estas la diablo, kaj ke vi troviĝis ne nur apud mi, sed plie en mia penso.

— Nur tion mi deziris koni. Adiaŭ, sinjoro Fradeko. Sed la maljunulo estis tiel inerciigita, ke li ne ŝajnis rimarki la eliron de Maziero.

Dum la nokto la bankiero revenis Parizon.

La morgaŭon, li konigis al Klozelo la rezultaton de sia vojaĝo al Dinan.

— Sed tiam, rimarkigis la advokato, kial via amiko al vi certigis, ke tiu infano mortis?

— Variaso ne povis paroli pri Petro, tial ke en la oficejoj de la Publika Helpantaro neniu vidis la fraton de Fernando. Mia amiko aludis ian alian novnaskiton alportitan proksimume je la sama horo. Mi scias, ke la patro Fradeko havis bluan kitelon, kaj ke la homo vidita de Variaso portis same similan veston. Sed en la momento, en kiu mi parolas, troviĝas en Francujo pluaj miloj da homoj kovritaj de sama vestaĵo. Tio estas tro malpreciza montro, por ke ĝi povu fariĝi neprotestebla fundamento de propra priskribo. Tial ke estis neeble, ke mi divenu tion, kio okazis, tiel longe kiam tiu pruvo ne estis kontraŭbatalita de iu alia pli forta, ĝi sufiĉis por min konvinki. Ĝi lasis min vivi en eraro, kiu daŭris tridek du jarojn, kaj kiu daŭrus ankoraŭ, se aliaj pli pruvigaj fariĝoj ne estus okazintaj. Kvankam la certigo de Variaso restas ĉiam vera, tamen ĝi perdis por ni ĉiun ajn valoron, kaj ne povas plu havi ian gravecon.

Dume la juna advokato ne forgesis la veran kaŭzon de ĉiuj tiuj fariĝoj.

Se Fernando revenis Francujon, li tion faris nur por peti la revizion de sia proceso.

Nun ĝi aperis al Eduardo sub aspekto tute alia. Por li evidente la afero baldaŭ eniros en novan fazon, kaj fatale finiĝos per la senkulpigo de Herbeno. La dua juĝo devis esti simpla formulaĵo.

Sed se Fernando deziras konservi sian liberecon kaj eviti ĉian ajn arestitecon, estis necese, ke li sin liveru mem al la juĝistaro, kaj ne atendu la alvenon de ĝendarmoj komisiitaj por lin ekkapti. Lia ĉeesto en Parizo estis certe jam signalita. Oni ne devis perdi eĉ unu minuton.

Sekve dum la bankiero estis en Ninan, Eduardo iris al la Maziera hotelo.

En ĝi li trovis Fernandon, kiu, havante siajn okulojn ruĝaj, kaj siajn trajtojn lacigitaj de sendorma nokto, bedaŭris sian revenon el Hongkong, kaj malesperis pri la estonteco.

— Ha! amiko, ekkriis Herbeno, sin ĵetante en la brakojn de Klozelo: mi estus estinta pli prava, restante en Oriento.

— Ne; ĉar cian nomon malpurigis maljusta kondamno. Cia reveno ebligos, ke ci lavu tiun makulon.

— Tion mi tre forte esperas.

— Ĉu, krom la konfesoj de Reĝino, ci havas novajn sciigojn por konigi? Ĉu ci malkovros ian specialan detalon ĝis nun nekonitan?

— Ne. Nun, tial ke oni konas la motivon de mia vojaĝo al Sèvres, mi ne havas ion por aldoni al la demandaro, kiun al mi altrudis Taburio. Tamen mi havas en manoj prisupozon pri senkulpeco, kiu preskaŭ valoras certan pruvon.

— Kio ĝi estas?

— Ci devas kompreni, ke, se mi revenis, se mi konsentis lasi Hongkong’on, en kiu sub la Fradeka nomo mi ĝuis absolutan sendanĝerecon, mi tion faris nur, tial ke mi malkovris rimedon, kiun mi kredas certa, por pruvi mian senkulpecon.

— Parolu; mi deziregas ĝin koni.

— Tiun rimedon mi ne divenis tuj. Min tiel konfuzis tiu absurda kulpigo, ke dum la tuta daŭrado de l’ proceso mi restis kvazaŭ bestigita. Mi kredis, ke mi vivas en inkubsonĝo, komprenante nenion en tio, kio okazis, ne havante la eblecon pripensi kaj sekve min defendi. Mi sciis trovi nur neadojn, kiujn neniu kredis: kaj mi aŭdis mian kondamnan sentencon, ne suspektante, ke mi posedas preskaŭ nerefuteblan pruvon. Nun, tial ke Reĝino faris malkovrojn, eble estas feliĉe por mia bonfamo de ĝentila kaj honora homo, ke la aferoj tiamaniere okazis: ĉar, tion mi konfesas, mi ne scias, ĉu mi estus havinta sufiĉe da kuraĝo por lasi konduki min al Noumea, ne protestante, sufiĉe da grandanimeco por ne perfidi niajn amkunvenojn, se tiu perfido estus povinta min savi. Sed mi estis konvinkita, ke konfeso estus senefika malkuraĝaĵo, kiu min malhonorus kaj neutile frapus en koro Beatricon, kiun mi ĉiam amis, eĉ en momento mem en kiu mi amis ŝian kuzinon. Pro tio mi timis, ke Reĝino parolos; kaj kiam mi vidis, ke ŝi silentiĝas, mi profundkore ŝin dankis pro ŝia diskreteco. Jen estas, kial mi obstine persistis en mia mutiĝo. Ha! se mi estus sciinta!

— Tamen tiu konfeso neniel povis cin helpi, tial ke ĝi ne liveris alibi’on.

— Ne senperan alibi’on; ci estas prava. Sed se ci estus koninta la tutan veron, ci estis armita de argumento tia, ke, mi kredas, ĝi estus havinta la saman valoron ol pruvita alibi’o.

— Klarigu cian penson.

— Aŭskultu min tre atente, kaj sekvu akurate mian rezonadon.

En Bellevue, la Kompanio ne liveras biletojn por la vagonaroj venantaj de Chartres kaj direktiĝantaj al Parizo. Do se en tiu stacidomo mi estus uzinta la vagonaron, en kiun eniris Sedilo, mi povis tion fari, nur uzante mian abonkarton.

— Tio estas vera.

— Sed la vojaĝanto, kiun oni konfuzis kun mi, prezentis bileton.

— Tiu punkto de l’ proceso estas pruvita.

— Do li venis de malproksima stacidomo.

— Tia estas la konsekvenco, kiun Taburio kaj mi konkludis.

— Sed tial ke je la kvina mi troviĝis ankoraŭ en Sèvres apud Reĝino, mi ne havis tempon sufiĉan por atingi, ĉu pli malproksime ol Versailles, ĉu per la pero de la grandzona fervojo, la Chartres’an vagonaron, kiu haltas en Bellevue je la kvina kaj duono. Do ĉiuj homoj estis erarigitaj, kaj trompitaj de simileco. Do la mortiginto de Sedilo ne povas esti mi.

— Ci estis prava antaŭ momento: tiu pruvo ŝajnas nerefutebla.

— Kiam tiu ideo venis al mi, estis tro malfrue. Mi troviĝis kondamnita kaj ĉenrompinta. Perfidi Reĝinon havis por mi nenian utilon. Oni ne estus kredinta miajn certigojn, kaj mi estus eltirinta el tia malkuraĝaĵo nenian profiton. Aliparte la malnoblegeco de tia perfido, refalinte sur min, min estus premeginta de sia tuta maso. Por ke tia konfeso povu produkti sian plenan efikon, necesege estis, ke ĝi devenu de l’ interesitino mem, sed ne de mi. Mi tion komprenis, kaj daŭrigis ŝajnigi la malvivecon: kaj tion mi faris des pli facile, ke ju pli mi trovis rimedon por refari al mi materian ekzistadon tute trankvilan. Kompreneble mi ne intencis riski la certan kvietecon, kiun mi ĝuis, por provi procesan revizion, kies konsekvenco aperis duba. Pro tio, ci komprenos mian ĝojon, kiam mi legis en la Revuo kaj en Lingvo Internacia la noton publikigitan de ci kaj de mia baptopatro. Tamen dum kvin monatoj mi ŝanceliĝis: ĉar se mi havas fortan espereblecon, reale la absoluta certeco mankas ankoraŭ. Se mi ne estus edzo, mi kredas, ke neniam mi estus reveninta Eŭropon. Ho ve! mi estus pli bone inspirita, ne revenante!

— Ne, mi rediras; ci estis prava: ĉar tiun certecon, kiu mankas, mi al ci alportas. Mi same nun havas pruvon, kiu plicertigas la cian, kaj kiu estas tiele konvinkiga, ke ĝi sola nuligas la valoron de ĉiuj aliaj.

— Miavice mi petas, kia ĝi estas?

— Ci ne mortigis Sedilon; tio estas pruvita. Tamen la bonfido de ĉiuj atestantoj, kiuj cin rekonis kaj kulpigis, ne estas suspektebla. Ci mem neniam dubis pri ilia sincereco.

— Estas vere.

— Do necesege ilin ĉiujn erarigis eksterordinara simileco. Sed la viro, kiun oni tiel unuanime konfuzis kun ci, ne povas esti alia homo ol Fradeko.

— Li? Li do troviĝis en la vagonaro, pri kiu ni parolis?

— Kredeble; mi eĉ diros devige. En la tuta mondo cia frato estas la sola persono, kiun oni povas maldistingi je ci laŭ tiel plena maniero. Jen estas la punkto, kiun mi devos klarigi. Sed mi kredas, ke ne estos malfacile lumigi al tiu afero ĝis nun tiel malluma, tial ke ni havas sub nia mano la homon, kiu cin kondamnigis, tiel nevole.

Akompanite de Fernando, Eduardo faris viziton al la Prokuroro de Respubliko.

En lia ĉeesto Herbeno anoncis, ke li sin metas en la disponon de la juĝistaro, kaj per kelkaj rapidaj vortoj konigis al tiu magistrato la novajn elementojn de senkulpigo, kiujn al li liveris la fariĝoj.

Tial ke la junulo sin prezentis ne devigite, tia agmaniero estis forta prisupozo pri lia senkulpeco; ĉar estante kulpa Fernando ne estus kuraĝinta riski tian danĝeron. Do sen malfacileco la juĝisto konsentis lasi la kulpigaton en provizora libereco.

Se li revenis, li certe ne tion faris por forkuri denove. Nun, tial ke li havas nediskuteblajn pruvojn pri lia senkulpeco, li ne ilin plimalvalorigos per ago, kiu havus, kiel solan konsekvencon, lin igi suspekta en la spirito de magistratoj.

Aranĝinte tiun unuan detalon, Klozelo iris al sia hejmo, en ĝi prenis la aktaron pri la Herbena afero, kaj poste sin direktis al la hotelo, en kiu loĝis Fradeko.

Li trovis Petron en stato de senkuraĝeco komparebla kun tiu, en kiu estis Fernando. Sed la juna advokato, okupite nur de la ideo, kies plenumadon li daŭrigis, diris subite al la patro de Maŭrico:

— Aŭskultu min atente, mia kara Petro. Necesege estas, ke vi helpu min por pruvi la senkulpecon de Fernando. Sed vi sola estas kapabla tion fari.

— Certe mi tutkore estas preta. Sed kiamaniere mi povas vin utili?

— Ĉu en la pasinta tempo vi ne rakontis ke, dum via unua vojaĝo al Parizo, vin en vagono atakis frenezulo, kaj ke vi ŝuldis vian savon nur al via spiritĉeesto kaj al via rapidmoveco?

— Efektive.

— Ĉu vi povus rediri tiun rakonton, al kiu bedaŭrinde mi ne donis la tutan gravecon, kiun ĝi meritas?

— Nenio estas pli facila. La unuan fojon, kiam mi venis Parizon, en momento kiam la vagonaro alproksimiĝis al tiu urbo, frenezulo rapidis al mi kun revolvero en mano. Mi havis nur tempon sufiĉan por malfermi la vagonpordon kaj forkuri per la ŝtupo.

— Ĉu vi estis vundita?

— Ne; feliĉe por mi: ĉar la plej eta pikvundeto estus neebliginta la danĝeran gimnastikon, al kiu mi ŝuldis mian savon.

— Sed ĉu tiu maniulo uzis sian armilon?

— Mi toleris unuan pafon; kaj mi kredas, ke mi aŭdis duan. Tamen pro la bruego, kiun faris la vagonaro rapidege ruliĝanta, mi tion ne kuraĝus certigi.

Aŭdinte tiun lastan frazon, la advokato tremetis. Ĝuste en la revolvero trovita apud Sedilo mankis du kartoĉoj.

— Nun, rediris Eduardo, ĉu vi memoras akurate la daton de l’ tago, en kiu okazis tiu aventuro?

— Ne, respondis Petro, iom pripensante, tute ne. Kiam mi eliris el Dinan, kaj lasis la viron, kiun mi kredis esti mia patro, forpelite de li, mi decidis, ke mi realigos deziron, kiu min karesis jam depost longa tempo: ĝi estis, vojaĝi, trairi tra Eŭropo kaj poste min fiksi en Parizo. Mi do uzis la vojon de lernantoj, irante el urbo al urbo, studante la monumentojn, precipe la katedralojn, kiujn mi ĉiam pasie ŝatis, Rouen’on, Amiens’on, Beauvais’on, Chartres’on. Nur kiam mi estis vizitinta ĉiujn kuriozaĵojn, kiujn enhavas Nordo de Francujo, mi decidis, ke mi veturos al Italujo. Vi komprenas, ke, kun vivmaniero tia, kia estis la mia, havante neniun materian okupadon, estante atendita de neniu homo, mi ne povis multe atenti al la ĉiutaga dato.

— En kiu loko okazis tiu akcidento?

— Estas neeble, ke mi respondu, tial ke por la unua fojo mi venis Parizon.

— Estas ĝuste. Per kiu stacidomo vi eniris en tiun urbon?

— Bedaŭrinde pri tiu punkto, same kiel pri la aliaj, mi ne povas kontentigi vian scivolon. Mi veturis sur la Okcidenta fervojo: sed tiu kompanio havas en Parizo tri stacidomojn; kaj mi ne scias en kiu haltis mia vagonaro. Ĉar tuj kiam mi estis alveninta, mi uzis fiakron, kiu min kondukis al la Lyon’a stacidomo. Mi havis tempon nur sufiĉan: ĉar mi ne volis preterlasi la rapidan vagonaron al Nice.

— Vi do opiniis, ke Parizo ne meritas vian viziton? Ĉu tio estas ebla.

— Senkulpigu min. Tial ke kontraŭe mi intencis ĝin loĝi pli poste, mi pensis, ke estas neutile perdi mian tempon por vizitadi urbon, kiun dum mia tuta vivado mi povos ekzameni plendetale.

— Unu lastan vorton! Ĉu la dramo, en kiu vi preskaŭ mortis, okazis sur pontego?

— Noktiĝis, kaj nigriĝis kiel en bakejo. Mi konfesas, ke min tiel okupis mia propra defendo, ke mi ne havis ideon ekzameni la pejzaĝon. Tamen ... atendu! Kiam, ferminte la vagonpordon, mi rigardis, ĉu mia persekutanto troviĝas ankoraŭ sur la ŝtupo, la luno ekaltiĝis: kaj mi tre precize memoras, ke la vagonaro kontraŭe ruliĝis en profunda vojtranĉitaĵo.

Eduardo havis geston de malkontento.

— Tamen, li diris, mi ne povas erari: vin solan la atestantoj povis tiel obstine konfuzi kun Herbeno. Veku viajn memorojn: sed atendante volu ekzameni tiun tutan aferon.

Klozelo prezentis al Petro la densan aktaron, helpante Fradekon en liaj serĉadoj, montrante per fingro la detalojn, sur kiujn li volis pli speciale haltigi lian atenton.

La junulo tralegis, ĉiam tralegis, dum Eduardo rediris:

— La homo, kiun oni konfuzis kun Herbeno povas esti nur vi. Mi estas konvinkita pri tio, kion mi certigas. Ĉu vi ne opinias, ke mi estas prava?

— Estas kredeble, eĉ kredinde. Sed mi povas nenion certigi; ĉar la akcidento de Sedilo okazis sur la Montparnasse’a fervojo, kiun mi ne konas.

— Vi devas erari. Kiam vi veturis al Britujo kun Beatrico ...

— Ni eliris per la Orléans’a stacidomo kaj revenis per la Saint-Lazare’a. Depost tiu tempo, mi lasis Parizon nur por iri al Vaucresson.

— Por klarigi miajn dubojn, diris la advokato, venu kun mi.

La du viroj supreniris la straton de Rennes, kaj prenis bileton al Sèvres.

Kiam Petro alvenis en la halo, en kiu la vagonaroj atendas la vojaĝantojn, li puŝis ekkrion:

— Mi rekonas tiun lokon, li diris. Tre certe mi venis ĉi tien, almenaŭ unu fojon.

— Tre bone, tre bone, diris Klozelo. Memoru. La alira vojaĝo ne liveris iun rimarkindan fariĝon; sed ne estis same por la revena. Ĉar en Bellevue Fradeko kredis, ke vualo subleviĝas kaj malkovras aferojn tiel plene enprofundiĝintajn en lia memoro, ke la junulo ne eĉ supozis ilian ekziston.

— Mi rekonas tiun enkavaĵigitan stacion, li diris. En tiu loko mia atakanto saltis kontraŭvoje el sia vagonaro, por eniri en la mian.

— Memoru, memoru, diris ĉiam Eduardo.

Kun kapo en la vagonfenestro, la du vojaĝantoj observis la plej malgrandajn detalojn.

En Meudon Fradeko same rekonis la stacidomon.

— En momento kiam la vagonaro pasis antaŭ ĝi, li diris, mi faris tiujn malesperajn alvokojn, kiujn bedaŭrinde neniu aŭdis.

Sed la pontego memorigis al Petro neniun impreson: tamen en ĝi troviĝis la plej grava punkto.

— Tio ne devas nin mirigi, li diris. Tial ke en tiu momento mi pasis inter la du vagonoj, estis neeble, ke mi rimarku la detalojn de la vojo.

Sed kiam oni troviĝis en la profunda vojtranĉitaĵo, Fradeko ekkriis:

— Mi rekonas la lokon. Jen estas la deklivo kaj la bordapogilo de detruita ponto, kiujn mi trovis antaŭ mi, kiam estinte reveninta en mian fakon, mi okule serĉis, ĉu mia atakinto ĉiam staras sur la ŝtupo.

Sed depost tiu punkto ĝis Ouest-Ceinture, Petro povis nenion rekoni. La stacioj de Clamart kaj de Vanves-Malakoff vekis en lia cerbo neniun memoron.

— Tio estas tre komprenebla, li diris. Mi estis tiel senmovigita de emocio pro la danĝero riskita, ke mi min kuŝigis sur la kanapon. La kontraŭo estus neklarigebla. En Ouest-Ceinture Fradeko ŝanceliĝis.

— Mi povas certigi nenion, li diris. La vagonaro haltis nur unu minuton. La du vojaĝantoj, kiuj supreniris en mian vagonon, malhelpis, ke mi vidu.

En Montparnasse, kiam Klozelo estis elvagoniĝinta, li kondukis sian kunulon ĝis la pakaĵejo.

Tiun ĉambregon denove rekonis Fradeko.

— Jen estas, li diris, la loko, en kiu mi dungis fiakron por min veturigi al la Lyon’a stacidomo. Mi memoras ankaŭ tiun rapidan deklivan vojon.

Kaj dum Petro parolis, li direktis sian manon al la punktoj, kiujn li montris.

La eksperimento sukcesis pli perfekte ol esperis Eduardo. La advokato sin kulpigis, ke li ne ĝin provi pli frue. Kiom da malfeliĉaĵoj oni estus evitinta.

— Sed, li diris, ĉu mi povis diveni, ke Fernando havas ĝemelan fraton ankoraŭ vivantan? La silentiĝo de Herbeno, lia konfuzo, liaj sangoplenaj manoj la vesperon mem de la tago, en kiu okazis la akcidento, ĉu tio ne devis naski en mi konvinkon, ke li estis, se ne la aŭtoro, almenaŭ atestanto en la morto de Sedilo? Pli poste la hipotezo de subita frenezeco, en kiu Fernando estus frapinta, ne nur ne tion rimarkante, sed eĉ memorante nenion, ne povis min instigi al ideo pri kontraŭenketo.

Fine pli poste ankoraŭ, kiam mi estis konvinkita, ke Fradeko kaj Herbeno estas unu sola viro, tiu kontraŭenketo ne havis plu ian motivon por esti.

Dum la juna advokato revadis, li malsupreniris la ŝtuparon de la stacidomo samtempe kiel Petro. La du vojaĝantoj troviĝis sur la placo de Rennes, apud la stacio por tramveturiloj.

— Nia tasko ne estas finita, diris Eduardo. Nun necese estas, ke ni retrovu la precizan daton de l’ tago, en kiu okazis la akcidento, kiu estas propra al vi, por ke ni ĝin komparu kun la dato de l’ tago, en kiu mortis Sedilo.

Fradeko kavigis sian cerbon, pripensante.

— Atendu, li diris; nun mi memoras. Mi revenis el Chartres. Eble mi konservis la kalkulon de l’ hotelo. Sed ĝi restis kun ĉiuj miaj skribaĵoj en mia apartamento, straton de l’Université. Venu kun mi, por ke vi min utiligu kiel atestanto. Mi treege deziras, ke mia frato konu la motivon, kiu min devigas reveni al mia iama loĝejo, kaj ne povu min kulpigi, ke mi ne respektas mian parolon.

Kiam li estis serĉinta longatempe, kaj esplorinta multajn tirkestojn:

— Jen estas ĝi! diris Petro, montrante la fakturon. Post kiam mi estis paginta tiun kalkulon, mi supreniris en vagonon.

La advokato prenis la paperfolion, kaj legis: 14a de Decembro 1900.

Ĝuste la vesperon mem de tiu tago, la korpo de Sedilo estis retrovita piede de l’ pontego.

— Nun, diris Klozelo, mi kredas, ke oni povas rekomenci la procesesploron.

Al Taburio oni komisiis la plenumon de tiu tasko. Frigulo, la geedzoj Ragelo kaj Blankardo, kontraŭstarigitaj kontraŭ Fradeko, certigis, ke ili rekonas sen ia ebla dubo la viron, kiu staras antaŭ ili.

— Li estas sinjoro Herbeno, ili diris ne ŝanceliĝante. Taburio estis tiel certa, ke li aŭdos tiun respondon, ke li montris neniun signon de miro.

— Evidente, li diris al Petro, estas vi la viro, kiu troviĝis en la vagono, en kiun eniris Sedilo, kredante, ke vi estas Herbeno. Rakontu tion, kion vi scias; kaj kaŝu al mi nenion.

Fradeko klarigis la dramon laŭ ĝiaj plej etaj detaloj, kaj finis dirante:

— Jen estas certe kiamaniere la aferoj okazis, se tamen mia memoro estas fidinda. Mi kredis, ke mia atakanto freneziĝas: do mi ne aŭskultis liajn parolojn tre atente. Tamen mi kredas, ke efektive li parolis pri Direkteblaj Aerostatoj, min riproĉante, ke mi estas ŝtelisto. Tial ke mi eksaltegis pro tiu insulto, kaj direktis mian manon al lia vizaĝo por lin survangi, li ekkaptis revolveron kaj min minacis per tiu armilo. Tiam mi saltis sur la ŝtupon. Dume li sin alkroĉis al miaj vestoj, kaj pafis al mi kuglon, kiu ne min tuŝis. Fine mi lin devigis min lasi; kaj kiam mi estis eltirinta min el liaj manoj, mi pasis inter la du vagonoj. Kiam mi revenis per la kontraŭa vagonpordo, mi ne lin trovis plu.

— La konkludo, kiun oni povas eltiri el la ekzameno de faktoj, estas jena: tial ke vi neniam konis Sedilon, vi povis senti al li nenian malamon. Do estas li la homo, kiu atakis. Pro tio, kiam eĉ vi estus frapinta vian atakanton, vi povas tion konfesi, ne timante ion; ĉar vi estis en kazo de rajta defendo.

— Tion mi scias. Pro tio, se tia estus la vero, mi havus nenian motivon por ĝin kaŝi. Sed ĝis nun mi ĉiam nesciis, ke tiu viro estas malviva. Jen estas, laŭ mia opinio, tio, kio kredeble okazis. Tiun ĉi tagon frostis tre akre. Dum tagmezo la suno fluidigis la prujnon, kiu kovris la tegmenton de vagonoj; kaj la akvo fluinta for de defluiloj malsekigis la ekstremon de vagonŝtupoj kaj denove glaciiĝis. Tiuj ekstremaĵoj estis do kovritaj de tre glitiga pluvglacio. Se mi ne estus havinta miajn du manojn liberaj, por min alkroĉi sur la fostoj de veturiloj, mi certe estus falinta. Sed Sedilo havis nur unu manon utiligebla, tial ke per la alia li tenis sian revolveron. Kredeble tiu viro glitiĝis; kaj falante li faris al si mem en ŝultro tiun vundon, pro kiu oni kulpigis la malfeliĉan Herbenon. Efektive mi kredas, ke mi aŭdis duan pafon; sed tion mi ne povus certigi.

— Tial ke estas por vi nenia profito en mensogo, mi konfesas, ke tiu klarigo ŝajnas logika kaj akceptebla: ĉar en tiu bedaŭrinda afero la vera vero ĉiam estos nekonita.

Do ne nur ne ekzistis volmortigo, sed plie la hipotezo pri nevolmortigo per ne singardo, aŭ eĉ pri mortigo por memdefendo, estis foriginda. La juĝisto troviĝis antaŭ simpla akcidento, kaj havis neniun motivon por sin intermeti.

— Mi tuj subskribos sentencon por senkulpeco, diris sinjoro Taburio.

Kiam la respektinda magistrato estis fininta, li aldonis:

— Neniam, kiam en pasinta tempo mi liveris aliajn nekulpigajn konkludojn, mi sentis en mi tiom da kontento.

Pri Herbeno, la procesformo ne estis tiel simpla. Tial ke la junulo estis kondamnita laŭ regula juĝo, nur dua juĝo povis lin malkondamni. Sed la aferoj troviĝis en stato tia, ke, kvankam tiu proceso estis neevitebla, ĝi tamen povis havi nur teorian gravecon. Efektive la Publika Kulpiganto prenis la lokon de la Defendanto, kaj konkludis al la malkondamno.

Fernando estis libera kaj rehonorita.

Kiam Herbeno eliris el tribunalo, lia unua ekmovo estis alkuri al Beatrico, por ke li estu la unua homo, kiu al ŝi anoncos la bonan novaĵon: sed li ĝustatempe memoris pri la ĵuro, kiu ligas lian volon. Li promesis al sia frato, prenante ateste sian honoron, ke li ne penados por revidi la junan virinon, tiel longe kiam ŝi ne estos koniginta sian decidon. Li devis atendi la respondon de sinjorino Herbeno.

Certe Fernando havis por si la rajton: li povis paroli mastre.

Se Beatrico estus kulpa, da solvoj prezentiĝus al li: aŭ altfrunte li reenirus en la edzan hejmon, forpelinte antaŭe la amanton kaj lian idon; aŭ li forlasus la malestimindan edzinon, sin disigus el ŝi per eksedziĝo, kaj rekomencus la vivon kun alia amo.

Sed Beatrico estis senkulpa. Kiam ŝi amis Petron, sian edzon ŝi daŭrigis ami en li; por la juna virino la patro de Maŭrico estis ŝia edzo.

— Ne, pensis Fernando, se mi agus kun tiom da bruteco, mia konduto estus vere abomena. Kiam eĉ la edzino kaj la amantino al mi pardonus, la patrino ne povus forgesi. Se ŝi min reprenas bonvole, se la memeroj por la pasinta tempo markis en ŝia koro impreson sufiĉe potencan, por ke ŝi min preferu al Petro, tion mi profitos. Tiam mi povos reveni al ŝi, ne timante ion, ĉar tiam ŝi havos nenion por min riproĉi. Beatrico sola povas decidi.

Herbeno malsupreniris la ŝtuparon de la Juĝejo, priokupite pri tiuj pripensoj, kiam Fradeko stariĝis antaŭ li.

— Mi dankas vin, mia frato, diris Fernando; ĉar dank’ al via intermeto mi estis senkulpigita.

— Ho ve! respondis Petro, mi faris tre mallarĝe mian devon pri via rehonorigo; ĉar kaŭze de mi vi estis kondamnita. Estas mi prefere tiu, kiu devus peti pardonon pro ĉiuj malfeliĉaĵoj, kiujn mi al vi suferigis nesciante.

— Mi ne povas igi vin responda pro tio, kion vi ne konis; dum mi ŝuldas dankon kontraŭe pro tio, kion vi vole plenumis.

— Ha! Fernando, ekkriis Fradeko entuziasme, vi estas bonkora kaj grandanima. Neniam vi scios, kiom mi suferas pro la nemalplektebla situacio, en kiu ni ambaŭ troviĝas. Se ĝi ne ekzistus, min tre feliĉigus vin premi sur mia koro, por montri la fratan amemon, kiun mi sentas al vi.

— Al mi same, Petro, respondis Herbeno kortuŝita, al mi same estus dolĉe, vin retrovinte, vidi en vi nur mian fraton, kaj ne senti, ke alia penso venas veneni mian ĝojon. Ho ve! vi estas prava. Fataleco pezas sur ni.

— Mi ne volas vin deteni pli longatempe; ĉar kredeble vi deziregas iri al Beatrico, por al ŝi konigi la feliĉan novaĵon pri via liberigo.

— Vi tre scias, ke ni ambaŭ estas ligitaj de reciproka honora ĵuro. Eduardo rakontis al mi, kun kia skrupula delikateco vi respektis la vian. Kiam, por utili mian rehonorigon, vi estis devigita reveni al via iama hejmo, vi postulis, ke Klozelo vin akompanu. Kvankam unu sola pordo vin apartigis el via filo kaj el lia patrino, tiun pordon tamen vi ne malfermis. Ne timu, mia frato: same kvankam tia agmaniero min multe doloras, tamen mi scios vin imiti kaj min altigi ĝis tia alteco.

— Ĉu vi permesos, ke mi faru proponon?

— Mi vin aŭskultas.

— Iru viziti Beatricon, mia frato; mi tion permesas. Interŝanĝe mi petos de vi similan permeson: mi vin akompanos por kisi Maŭricon. Dank’ al tiu reciproka cedo, ni ŝuldos unu al la alia neniun dankon, kaj aliparte ni povos neniel nin reciproke riproĉi: tiamaniere la honoro estos savita.

Kia terura situacio! Tiuj du viroj amis, estimis unu la alian; kaj ili estis konkurantoj. Iliajn korojn agitis nur noblaj sentoj; kaj la amo, kiu ilin malkunigis, estis incesta amo. Volonte ĉiu el ili estus riskinta sian vivon por savi la vivon de sia frato, se ĝin danĝero minacus; kaj nur la morto de unu aŭ de alia povis alkonduki kontentigan solvon.

Ilin vidante, sinjorino Herbeno unue ekpuŝis ĝojan ekkrion; sed poste ŝi ektremetis. Kiam ŝi estis montrinta al Fernando la grandan feliĉon, kiun ŝi sentas, eksciante lian senkulpigon, ŝi diris al siaj du edzoj, kiuj por ŝi estis nur unu:

— Mi vin petegas, foriru ambaŭ; ĉar via duobla ĉeesto estas por mi netolerebla. Kiam mi troviĝas sola, mi povas pensi al la edzo, kiun mi amas. Kiam li nomiĝas Fernando, mi kontraŭeniras la fluon de mia vivado; mi revivas kun li memore la jarojn de mia infanaĝo kaj la unuajn monatojn de nia geedziĝo. Sed se Maŭrico venas per siaj infanaj kriadoj interrompi mian revon, tiam mia edzo nomiĝas Petro. Post terurega katastrofo mia vivo rekomencas kaj daŭras sen intermankoj, sen interrompoj, pasante per nesenteblaj transiroj el la ĝojoj de la juneco al la feliĉoj de la patrineco. Vi petis de mi, ke mi faru elekton, ke mi voĉdonu por unu el vi ambaŭ: tion ne esperu. Por tion efektivigi, mi devus tranĉi mian animon en du partoj: tian disŝiron mi ne povas fari. — Cetere, aldonis la malfeliĉulino kun malgajega rideto, havu iom da pacienco. Tian situacion ne povas longatempe toleri fortoj nur homaj. Mi ĉiutage konsumiĝas: kaj mi sentas, ke restas al mi por vivi tre malmulte da tagoj. Post kelkaj semajnoj eble mi ne estos plu barilo inter vi. Tiam ambaŭ povos peti de alia virino tiun feliĉecon, kiun estas al mi malpermesate doni, kaj kiun vi ambaŭ meritas.

Konstatinte la ŝanĝojn alvenintajn ĉe la virino, kiun ĉiu amegis per samforta sento, ambaŭ fratoj estis teruritaj. Depost la fatala vespero, en kiu ili sin trovis unu antaŭ la alia, ĝis la tago, en kiu Fernando aŭdis la sentencon, kiu lin malkondamnas, fluis apenaŭ tri monatoj. Sed tiuj tri monatoj sufiĉis, por ke Beatrico tiel juna, tiel freŝa, tiel adorinda, fariĝu vera flava, malgrasa, senforta skeleto, kiu ne delasis plu sian kanapon. Sinjorino Herbeno estis prava. La morto sin kaŝis en angulo de ŝia ĉambro, atendante pacience sian akiron: kaj ho ve! post kelkaj tagoj ĝi estos efektiviginta sian pereigan agon.

En la unuaj momentoj Beatrico volis kontraŭstari, pripensi pri sia nenormala situacio, kiu havis neniun alian kompareblan ekzemplon en la tuta historio de l’ homaro, kaj fine preni determinon.

— Elektu inter ni ambaŭ, diris unu el ili, ĉu Fernando, ĉu Petro, ŝi ne sciis kiu.

Unue tia elekto ne ŝajnis al ŝi dubebla. Ŝi eĉ miris, ke tia demando estu proponita. Ĉu ŝi ne estas honesta virino? Ĉu ŝi ne devas reveni al la edzo, al kiu ŝi sin donis libere, al tiu, kiu havas sur ŝi legitimajn rajtojn, unuvorte al Fernando. Tiel longe kiam ekzistis konfuzo, la mondumo povis ŝin senkulpigi, ĉar ĝi estis konvinkita, ke, prenante Fradekon, ŝi reprenis nur sian edzon sin ŝirmantan sub alian nomon. Sed nun, tial ke Herbeno revenis, Petro povas esti por ŝi nur amanto; kaj la socio montriĝos des pli severa, ĝi des malpli al ŝi pardonos, ke ju pli ĝi estos trompita. Sed tiu vorto “amanto” laŭte elparolita naskis en Beatrico impreson de ĝeno; kaj ŝi miris, ke tia vorto troviĝas en ŝia buŝo. Efektive ĝi havis por la malfeliĉulino neniun precizan sencon. Neniam sinjorino Herbeno estis havinta amanton; kaj tiu vorto, kiu ŝin naŭzis, ne taŭgis por ŝi.

Sed se ŝi revenos al Fernando, kio fariĝos Maŭrico? Petro lin prenos kun si. Jam sufiĉas, ke la kompatinda edzo estos senigita je sia edzino; lin senigi je lia infano ŝi certe ne intencis, eĉ unu minuton. Sed tiam, se tio okazas, estos ŝi la oferitino, kiun por ĉiam oni malkunigos el ŝia filo. Kiam ŝi pripensis pri tio, ĉiuj ŝiaj patrinaj sentoj ribelis kaj plialtiĝis, superante de alte, de tre alte, la amon de l’ edzino, ĝin eligante, ĝin nuligante.

— Ne, ne, ŝi ekkriis: oni diros pri mi, oni faros al mi ĉion, kion oni volos. Tiel longe kiam oni ne min disigos el Maŭrico, mi ne plendos. Mi toleros ĉiujn turmentojn, mi akceptos ĉiujn humilaĵojn. Sed ne plu vidi mian infanon, esti senigita je liaj karesoj, ne povi malŝpari al li la miajn, lin perdi dum mia tuta vivado, neniam! neniam! Mi preferas morton!

Se ŝi estus kulpa, ŝi eble akceptus tiun oferon kiel elpagon; sed ŝi estis senkulpa. Ŝia infano estis frukto nek de krimo nek de adulto; li al ŝi rememorigis neniun honton. Lin ŝi embriigis en plena feliĉeco, kaŭzita de ŝia retrovita edzo; kaj kiam ŝi lin naskis, ŝi ĉerpis la kuraĝon, kiun ŝi bezonis por toleri la fizikajn suferojn, nur en la kvieteco kaj en la sereneco de sia senkulpa edzina konscienco.

Esti punita kiel ĵurrompinta virino, tial ke ŝi puŝis la fidelecon al ĵuro, al devo, al amo, ĝis la forgeso de sia bonfamo, estis perspektivo, kiu ŝin konfuzis kaj ŝin neniigis.

Dume la tagoj fluis. Sinjorino Herbeno rondiris en netransirebla cirklo, senĉese revenante al sia elirpunkto, reelirante denove por sin retrovi post momento sur la sama loko, sen fino, sen espero, sen ebleco de eliro.

Baldaŭ ŝia farto estis tuŝita de tiuj internaj bataloj. Beatrico perdis la dormbezonon; la nutraĵoj al ŝi inspiris nur naŭzon; kaj la malfeliĉulino pli kaj pli malfortiĝis, malvigliĝante, malgrasiĝante, iom post iom sin klinante al la tombo.

Ŝi estis prava, dirante, ke post kelkaj semajnoj ŝi ne estos plu barilo. Ŝi estis unu, ŝia edzo estis du; kaj ŝi mortis pro tio.

Ian tagon, en unu el tiuj vojaĝolibroj, kiuj plenigis la bibliotekon de Fernando, ŝi legis, ke en Tibeto virino havas rajton havi pli ol unu edzon, same kiel en Oriento viro estas rajtigita al la posedo de multaj edzinoj.

La verko falis el ŝiaj manoj.

— Kiel malfeliĉa mi estas, ŝi pensis unue, tial ke en mia lando tia kutimo tute ne povas akordiĝi kun la moralo! Sed, post kelkaj minutoj da pripensado, ŝi skuis sian malgrasiĝintan beletan kapon:

— Kiam eĉ, ŝi aldonis, tia monstreco estus permesita, ĉu tio povus min utili? Ne du edzojn mi amas, sed nur unu.

Kiam la du konkurantaj sed tamen amikaj fratoj sin retrovis kune sur la strato, ili sin reciproke silente rigardadis. Dikaj larmoj ruliĝis sub iliaj palpebroj. Ambaŭ penis por ilin kaŝi; sed ili ne povis sukcesi. Beatrico la adoratino havis nur ankoraŭ kelkajn tagojn por vivi.

— Mia frato, diris Petro, neniam ŝi decidiĝos. Tamen ni ne povas lasi ŝin morti, kaj igi ŝin viktimo de nia konkureco. Nia amo ŝin mortigas: nia amo devas ŝin savi. Mi opinias, ke rekonante al mi rajtojn egalajn al la viaj, vi vin montris multe tro grandanima. Vi estas ŝia rajta edzo; ŝi al vi apartenas; ŝin reprenu. Pri mi, mi iros entombigi min en lokon, en kiu mi ne povos vin maltrankviligi kaj inciti vian ĵaluzecon.

— Kaj sian infanon ĉu vi lasos al ŝi? Petro mallevis la kapon kaj ŝanceliĝis por respondi.

— Tiu infano reaperigus nur malĝojajn memorojn. Laŭ mia opinio, ĉu ne estus pli taŭga ...?

— Ĉu vi parolas sincere, Petro? demandis Fernando, fikse rigardante sian interparolanton.

Fradeko ruĝiĝis. Herbeno daŭrigis:

— Vi ne kuraĝas esprimi vian tutan penson; mi ne vin kulpigas pro tio. Sed tial ke vi ne povas vin eligi el via filo, ĉu estas eble, ke mi eligu Beatricon el ŝia infano, kaj ke samtempe mi ne altiru sur min ŝian tutan malamon. Maŭrico kreas inter vi ambaŭ ligilon pli potencan ol ĉiuj homaj kontraktoj. La infano estas la celo de la geedziĝo; kaj kiam ĝi antaŭiris la leĝan unuiĝon, ĝi fariĝas deviga motivo, por ke tiu unuiĝo plenumiĝu. Estas mi kontraŭe tiu, kiu devas eliri kaj peti eksedziĝon, kiu, redonante al tiu malfeliĉulino ŝian liberecon, ebligos, ke ŝi vivu feliĉa kun vi.

— Eksedziĝo estas neebla, tial ke vi povus apogi vian peton nur sur kulpigon pro adulto: certe laŭleĝe ĝi estas tre facile pruvebla; sed en via konscienco vi tre scias, ke ĝi estus nur malnobla kalumnio.

Siavice Herbeno mallevis la kapon.

— Kion fari? kion fari? li ekkriis: Ni diskutas kaj ŝi mortas.

— Unu sola afero ŝajnas al mi ebla: ŝin devigi al determino. Sorto decidu.

— Venkos la venkito. La tuta amo de Beatrico tuj sin turnos al la oferito: kaj tio estos justa.

— Eble.

— Adiaŭ, mia frato, ekkriis Petro forkurante rapide kaj lasante Fernandon miranta kaj sola sur la trotuaro.

— Kion li ekfaros? murmuris Herbeno. Kian pereigan projekton li meditas? Tute pensema la junulo sin direktis piede al la Maziera hotelo, por konigi al la bankiero la maltrankvilaĵojn, kiuj naskis en lia spirito la rapida eliro de Petro.

Dume Fradeko, haltiginte liberan taksimetron, kiu pasis, diris al la kondukisto:

— Al la Maziera hotelo; kaj rapidu.