Ĉu li?/Ĉapitro Kvina

El Vikifontaro
Ĉu li? ()
(p. 115-139)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO KVINA

Dume Beatrico mortmalsaniĝis pro kortuŝeco kaj maltrankvileco. En momento kiam Herbeno estis arestita, ŝi troviĝis kiel li en sia dormoĉambro, sin vestante: kaj kiam ŝi konis la malfeliĉon, kiu ŝin frapis, jam de longa tempo ŝia edzo estis malliberigita.

Verdire la komisaro, kiu arestis Fernandon, petis de la bankiero, ĉu li deziras kisi siajn familianojn, antaŭ kiam li eliros: sed la junulo respondis per petola tono:

— Neutile; mi dankas vin. Tie kuŝas malkompreniĝo, kiu rapide vaporiĝos. Mi esperas, ke mi estos reveninta, antaŭ kiam mia edzino rimarkos mian foreston.

La unuan tagon, Beatrico partoprenis la optimismon de sia edzo. Ĉu estas kredeble, ke ŝia Fernando tiel lojala, tiel bona, estas prave atakita de kulpigoj? Pro ia tintado de la sonorilo, pro la plej malforta bruo aŭdita en la ŝtuparo, ŝi ekkriis.

— Ĝi estas li!

Ho ve! ŝia espero estis ĉiam trompita.

Kiam eknoktiĝis, ne povante pli longatempe toleri tian kortuŝecon, ŝi kuris al Maziero, kaj lin sciigis pri la okazintaĵo.

Timigite siavice, la bankiero, kvankam la horo estis tre vespera, dezirante sin sciigi, iris frapi sur la pordon de diversaj amikoj, kaj fine alvenis en la hejmon de Klozelo.

Li trovis Eduardon senmovigitan de ĉagrenego.

La juna advokato ĵus revenis de la oficejo de Taburio, kiu al li konigis la malĝojan novaĵon.

Fernando estis enfermita en malliberejo, kaj nevidebla por iu ajn.

— Kion diris la juĝisto? demandis la bankiero korpremita. Kial Fernando estas enkarcerigita?

— La profesia sekreto malpermesas, ke Taburio parolu. Eĉ anoncante, ke Herbeno estas en malliberejo, li estus preteririnta la limojn de sia devo, se Fernando ne estus koniginta al li, ke min mem li elektis kiel advokaton, por lin defendi.

Maziero falegis en apogseĝon, senmovigite de tiu neatendita frapo, kiun li neniamaniere povis antaŭvidi.

Sed la maljunulo havis tro energian naturon por lasi sin senfine neniigi, farante nenion por kontraŭbatali.

Post kvarono da horo li sin relevis, kaj rektigante sian altan kreskon:

— Neutile plori, li diris, sed necese agi. Fernando pli bezonas nian helpon ol niajn ĝemojn. Anstataŭ prizorgi pri ni, ni kontraŭe pri tiu kompatinda infano devas nin okupi.

Kiam Fernando vidis Klozelon enirantan en lian ĉelon, li preterlasis ĝojan ekkrion.

— Ha! mia malfeliĉa amiko, diris la juna advokato, sin ĵetante en la brakojn de Herbeno, ĉu iu povis antaŭvidi, ke ian tagon ni ĉeestos unu antaŭ la alia en tiel malgajaj cirkonstancoj! Fernando redonis al sia amiko sian brakpremon, kaj diris tuje:

— Antaŭ kiam ni parolos pri la afero, ĉu ci kredas min kulpa?

— Mi ne ekzamenis ankoraŭ sufiĉe detale la aktaron de l’ proceso, por…

— Mi ne parolas pri faktoj pli malpli kulpigaj, pli malpli senkulpigaj. Mi rediras mian demandon. Depost pli ol dudek jaroj ci konas min: ĉu ci kredas, ke tiun abomenan krimon, pri kiu oni min kulpigas, mi estas kapabla esti farinta? Eduardo fikse rigardis sian amikon en la blankaĵo de okuloj. La kredindeco kaj la lojaleco, kiujn li vidis en ili, naskis en lia konscienco certigon pli fortan ol ĉiuj ŝajnoj. Li do respondis senŝancele:

— Ne.

— Ha! nun mi sentas min feliĉa, ĉar mi ne estas plu sola por kontraŭbatali Taburion, ĉar mi havos por min defendi advokaton tiel spertan kiel ci, tio estas infaneca amiko, en kiu kuniĝas klera leĝsciencisto kaj oratoro elokventa. Depost mia arestado, por la unua fojo, mi sentas, ke iom da espero renaskiĝas en mia koro.

— Cia senkulpeco estas certa; pri ĝi mi ne dubas eĉ unu minuton, kaj mi ĝin pruvos nerifuteble. Sed por tio necese estas, ke cia konfido al mi estu plena. Se mi volas devigi la juĝantaron al senkulpigo, mi devos konigi la plej malgrandajn agojn de cia vivo, horon post horo, minuton post minuto, dum la malbenita tago, en kiu mortis Sedilo. Por trafi tiun celon, mi prenis antaŭzorgojn. Mi volis resti sola kun ci, kaj por tion plenumi mi forigis la gardiston, kies ĉeesto nin estus ĝeninta. Parolu do sen timo, kaj konfidenciu al cia advokato la sekretojn, kiujn ci ne volis konigi al la juĝisto. Mi memoros nur tion, kion mi opinios necesa por cia defendo: la ceteron la amiko scios forgesi.

Parolante, Eduardo turnetis la foliojn de aktaroj, kiujn li demandis:

— Ci veturis al Sèvres, li komencis: por kion fari ci iris al tiu loko? Herbeno ŝanceliĝis.

— Tion mi jam klarigis al sinjoro Taburio, li diris fine. Mi suferis pro kapdoloro, kaj mi iris promenadi.

Pro tiuj vortoj la frunto de Eduardo malĝojis.

— Mi petas de ci konfidon, diris la juna advokato per riproĉa tono, kaj ci komencas per mensogo. Se tio, kion ci rakontas, estus vera, ci ne estus uzinta fiakron por cin veturigi al la stacidomo tiel rapide. Mi cin konas: kvankam ne avara, ci ne estas malŝparema, kaj ci ne estus elspezinta kvin frankojn por kontentigi simplan kapricon. Plie por spiri aeron, ci ne bezonis iri ĝis Sèvres. Preterlasinte la Versailles’an vagonaron, ci estus uzinta la sekvantan, kiu haltas en Clamart. En tiu loko troviĝas arbaro, kiu estus liverinta ĉion, kion ci povis deziri. Ĉu mi eraras? Fernando mallevis la kapon, kaj nenion respondis.

— Mi daŭrigas, diris Klozelo. Oni cin retrovas en Bellevue.

— Tio estas malvera, respondis Herbeno kolere. Ĝis nun la atestoj enhavas multe da precizeco; sed depost tiu momento, la tuta demandaro fariĝas nur abomena mensogo. Tion mi ĵuras.

— Tre bone; mi cin kredas. Sed se ci ne sidis en vagono, ci estis en alia loko. Kie ci troviĝis en tiu momento?

— Sur la vojo, inter Meudon kaj Vanves. Tion mi jam diris.

— Ni supozu, ke tio estas vera, ne sufiĉas mia propra konvinko; necese estas, ke ci donu al mi rimedojn por konvinki aliajn homojn. Se en mia proparolado mi povas meti nur cian certigon, ne ĝin apogante sur ian pruvon, la konkludoj, kiujn mi eltiros el ĝi, ŝajnos ridindaj, kaj ne estos akceptitaj de la juĝantaro.

— Pruvojn! ekkriis Herbeno ironie. Jen estas ĉio, kion cia amemo al mi sciis trovi. Sed, amiko mia, se mi estus povinta liveri pruvojn, jam de longa tempo mi estus tion farinta.

— Sed tiam, respondis Eduardo iom kolereta pro tiu rimarko, se ci ne povas liveri alibi’on, mi estas devigata partopreni la opinion de Taburio; kaj mi tion faros des pli facile, ke ju pli mi havas elementojn, kiujn li nescias: ili estas cia ŝajno de teruro, kaj la sango, kiu kovris ciajn manojn, du horojn post la krimo.

— Ĉu ci utiligos tiujn sciigojn por pligravigi ankoraŭ mian situacion? demandis Herbeno maldolĉe.

— Ha! ne. La sola amiko vidis tiujn signojn ... Sed tial ke ili povas esti nur malfavoraj al la kulpigito, la advokato ilin ne konas. Sed fine, ĉar ni estas solaj, ci sen danĝero povas diri, de kiu fonto devenis tiu sango, kiu kovris ciajn manikojn kaj ciajn fingrojn.

— Ĝi estis sango de Sedilo. Kial mi mensogus?

La juna advokato faris subitan ekmovon.

— Sed tiam ci konfesas, li diris.

Fernando havis geston de malpacienco.

— Ĉu mi estos devigata, li respondis, rekomenci antaŭ ci la rakonton, kiun mi faris pli ol dudek fojojn al la juĝisto? Apud la piedo de l’ pontego mi retrovis la korpon de Sedilo; mi ĝin sublevis kaj turnis; kaj per la sango, kiu malsekigis liajn vestojn, mi malpurigis la miajn. Ĉu ci estas kontenta?

— Mi estas konvinkita, ke ci diras la veron: sed mi sentus min multe pli feliĉa, se iu ajn atestanto povus kontroli cian diron. Sen tio ...

— Do, ĝemis Fernando malgajege, malgraŭ la certigo de ci donita antaŭ momento, ci ankaŭ min kredas kulpa. Ke tia estu la opinio de Taburio estas neeviteble, tial ke pruvoj ariĝas. Pro tio mi ne lin riproĉas. Li estas prava, li eĉ faras nur sian devon, min konsiderante kiel krimulon. Sed ci! sed ci! Por la unua fojo depost kelkaj tagoj, Herbeno maldolĉe ekploregis.

Eduardo kortuŝita iris al li, kaj premante liajn manojn:

— Mi cin petegas, Fernando, li diris, je l’ nomo de ciaj gepatroj tiel malfeliĉe mortintaj, je l’ nomo de Beatrico kaj de Reĝino, je l’ nomo de nia malnova amikeco, diru tion, kion ci faris depost la duono de la tria ĝis la sepa. El sekretoj, kiujn ci bonvolos konfidi, neniu eksteriĝos. Mi prenos en tiuj konfidencioj nur aferojn, kiuj estas absolute necesegaj por savi cian honoron kaj eble cian vivon.

Fernando viŝis siajn okulojn, kaj respondis kun laca mieno:

— Mi rediris al tiuj, kiuj bonvolis min aŭskulti, tion, kion mi faris, en kiu loko mi troviĝis en la momento, en kiu la krimo estis plenumita: neniu volis min kredi. Pri la agoj, kiujn mi povis fari, pri la loko al kiu mi povis min direkti antaŭ tiu momento, neniu bezonas ĝin scii. Por mi, por mia savo, tiu sciigo neniel valorus, ĉar ĝi ne povus liveri al mi la alibi’on, kiu estas necesega por min liberigi.

— Ci eraras. Tiu klarigo kontraŭe presus sur ciajn postajn certigojn sigelon de verŝajneco, kiu, dank’ al cia silentiĝo nun tute mankas al ili.

Perforta batalo ŝajnis tumultiĝi en la animo de Fernando. Momenton li malfermis la buŝon, kvazaŭ li volus komenci konfeson. Sed fine li lasis fali siajn brakojn kun granda gesto de senkuraĝeco, murmurante:

— Ĝi povus liveri neniun profiton, kaj estus malkuraĝaĵo neutila! Kaj li aldonis mallaŭte, kvazaŭ li parolus al si mem:

— Duoble neutila! Ĉar ĝi havus tiun solan rezultaton: ne min savi, sed tamen mortige vundi miajn ambaŭ amatinojn.

— Sed tiam, ekkriis Eduardo post momento da silentado, kion ci volas, ke mi faru?

— Tion, kion ci povos. Defendu min per ciaj kutimaj talento kaj elokventeco, sed samtempe havante la certigon, ke tiu proceso al ci liveros neniun gloron, kaj ke ci alpaŝas al neevitebla malvenko. Sola afero staras; kaj mi volas, ke pri ĝi ci estu konvinkita: mi estas senkulpa.

Post kiam li estis lasinta Herbenon, la juna advokato sin direktis al sia hejmo, kaj, sin enferminte en sian oficejon, li studis tre atentege la aktarojn, kiujn ĝis nun li estis ekzameninta nur supraĵe.

Sed ju pli li antaŭiris en sia legado, des pli la vero aperis al li laŭ maniero tiel nediskutebla, ke malgraŭvole li partoprenis la opinion de l’ juĝisto.

— Evidente, li pensis, certigante, ke li estas senkulpa, Fernando ludas kun la senco de vortoj. Li ne estas kulpigebla pro hommortigo, kies plenumo estis malvarme kalkulita; sed tamen li estas la vera mortiginto de Sedilo. Per siaj obstinaj neadoj li esperas erarigi la juĝantaron, semi ŝanceliĝojn en spiriton de juĝantoj, kaj ilin devigi al senkulpigo. Tia farmaniero estas eble tre maltima, sed terure danĝera.

Kiam Eduardo eliris el sia oficejo, la impreso kaŭzita de la malespera sintenado de lia amiko iom post iom vaporiĝis. Nun la sola enĉeniĝo de faktoj altrudiĝis al lia spirito, kaj li ne dubis plu.

— Nu, diris lia edzino, ĉu ci akiris la certecon, ke Fernando estos senkulpigita?

— Ho ve! tio estas neebla.

— Kiel? Ĉu ci kredas, ke Herbeno estas kulpa?

— Jes kaj ne samtempe.

— Klarigu tion. Ĉu Sedilo estis mortigita de Fernando aŭ de alia homo?

— Sedilo mortis, frapite de Herbeno.

— Tiam cia amiko estas mortiginto. Kun lia edukiteco kaj lia karaktero ĉu tia krimo akordiĝas?

— Li estas ne volmortiginto sed nevolmortiginto. Karaktero kaj edukiteco pruvas nenion; ĉion faras la cirkonstancoj. Kiu el ni povas certigi, ke neniam li fariĝos nevola mortiganto?

— Tiam li konfesis.

— Ha! se li volus konfesi kaj pruvi, ke li estas kulpa nur per eraro, lia puno estus malforta; plie eĉ, ke li troviĝis en okazo de rajta defendo, tiam, dank’ al lia bona antaŭa konduto, la senkulpigo estus certa. Sed kontraŭe Fernando sin enfermas en sovaĝan silentiĝon, kiu lin neeviteble pereigos. Li montras forton de voleco, kiun neniam mi estus supozinta en lia animo.

— Ci do ne al li klarigis la konsekvencojn de lia sintenado?

— Mi lin petis, petegis, je l’ nomo de ĉiuj personoj, kiujn li amas, kaj kiujn li malesperigas: li restis neŝancelebla.

— Kiamaniere ci klarigas tian obstinemon?

— Kredeble troviĝas virino funde de ĉiuj tiuj mallumaĵoj.

— Ha! ne; ci eraras; mi estas certa: Fernando amegas Beatricon, kaj estas nekapabla ŝin trompi.

Klozelo havis skeptikan rideton.

— Li estis edzo tiel malmulte, li respondis, ke ne estas neverŝajne ...

— Ha! la viroj! ekkriis Juliino kolertone. Ne ekzistas do unu el ili, al kiu oni povas fidi? Tiam se mi malsaniĝus sammaniere kiel sinjorino Herbeno, ci estus kapabla ...

— Ĉarmulino, respondis Eduardo, kisante sian edzinon, tial ke neniam ci altrudis al mi tian provon, estas neeble, ke mi respondu.

Post silento, li daŭrigis:

— Jen estas, laŭ mia opinio, kiamaniere okazis la aferoj. Kredeble Fernando havas amantinon en la ĉirkaŭaĵoj de Bièvres. Dank’ al lia Sèvres’a kampodomo, li povas halti en tiu stacidomo kaj naski neniajn suspektojn. Sed li ne iris al sia bieno: tio estas pruvita. El Sèvres, li sin direktas piede al la hejmo de tiu virino. Poste li uzas la grandzonan fervojon, delasas en Versailles sian vagonaron, supreniras en la Chartres’an vagonaron, kiu kunrespondas, kaj renkontas Sedilon en Bellevue. Disputo okazas. Laŭ la okazintaĵo, kies atestantino ci estis, dum cia vizito al Beatrico, estas evidente, ke tiu Sedilo troviĝis en stato de kolerego, kiu similis frenezecon. Post paroloj ili alvenas al minacoj. Kredeble Herbeno estas atakita, sin defendas kaj mortigas sian kontraŭulon.

— Sed se tiu tre verŝajna hipotezo estas reala, mi ne vidas por kia motivo cia amiko obstine silentiĝas.

— Tio tre facile kompreniĝas. Je la duono de la tria, Fernando estis en Sêvres; je la duono de la sesa, en Bellevue, en la Chartres’a vagonaro. En kiun lokon li iris dum tiuj tri horoj. La tempo mankis por fari longan vojaĝon. Fernando komprenas, ke, tuj kiam la scivolo estos vekita, ne estos malfacile malkovri la lokon, en kiu li kaŝas sian amantinon. Tion sentante, li preferas nei ĉion, por ne perfidi tiun virinon.

— Sed se tio estas vera, ekkriis Juliino kun admiro, tia konduto estas tute simple vera heroaĵo.

— Konante la entuziasman kaj kavaliran karakteron de Fernando, mi ne estus tre mirigita pro tio.

En tiu momento, aŭdiĝis tintado de sonorilo.

Ĝi estis Maziero.

Depost la arestado de lia baptofilo, la maljunulo fariĝis nerekonebla. Lia sulkigita, terkolora, malgrasiĝinta vizaĝo, liaj okuloj eniĝintaj en okulejojn, cirklitaj de bistra nuanco, sed brilantaj pro malluma fajro, sufiĉe montris la korpremojn, kuj lin turmentis dum la longaj horoj de liaj sendormaj noktoj. Tamen la malfeliĉeco ne povis rompi la nevenkeblan energion de tiu supera homo, kiu stariĝis kontraŭ la barilo, ĉiam armite por batalo, ĉiam preta por oferi sian agemon kaj sian inteligentecon al tiuj, kiuj povis ilin bezoni.

— Nu, li petis de Klozelo, lin demandante per rigardo, ĉu vi havas novaĵon por konigi al mi? La juna advokato ĉion rakontis al la bankiero, kaj li al li konigis siajn suspektojn.

— Certe la vero kuŝas tie, respondis Maziero pripensinte. Ĉar ĝuste depost kelke da tempo mi havas motivojn por plendi pri la nereguleco de Herbeno. Laŭ mia opinio, jen estas tio, kion ni devos fari. Tiel longe kiam la amantino de Fernando ne estos retrovita, neutile estas averti Beatricon. Ŝi amegas sian edzon; kaj sciigo pri lia malfideleco al ŝi kaŭzus neutilan ĉagrenon. Sed dum tiu tempo ni ne devos resti neagemaj. Nia kampo por serĉadoj estas ja tre limigita. Ni esperu, ke ni havos nenian malfacilecon por retrovi tiun virinon. Fernando silentiĝu por ne ŝin kompromiti, mi tion ĝis ia grado komprenas. Sed ni ne havas samajn konsciencdubojn. Per ia ajn maniero, ni devos savi tiun malfeliĉan infanon, eĉ malgraŭ lia volo. Kiam lia sekreto estos malkovrita, li ne havos plu ian motivon per pli longatempe silentiĝi.

Tiam Beatrico estos avertita pri tio, kio okazas. Ŝi tro amas sian edzon por ne lin pardoni.

Ju pli Maziero parolis, des pli Eduardo kapjesis, signe de aprobo.

— Vi estas prava, li respondis. Sendiskuteble vi montris nian plej taŭgan konduton; kaj mi penados sur tiu vojo per ĉiuj miaj fortoj.

Parolante tiel, kiel li faris, Maziero obeis kaŝitan penson. Liaj suspektoj senŝancele sin direktis al Reĝino. Supozante, ke li estas prava en siaj konjektoj, la bankiero esperis, ke fraŭlino Kolardo ne ŝanceliĝos, kaj sin pereigos por savi sian amanton.

Sed Klozelo, al kiu li konigis siajn esperojn, ilin detruis per unu sola vorto:

— Vi forgesas, li diris, ke ĝuste en la tago en kiu la krimo estis plenumita, oni ne vidis Fernandon en la kampodomo. Ni akceptu, ke li sin enŝovis en ĝin kaŝe, li estus reveninta Parizon per ĉirkaŭurba vagonaro. Kiam eĉ li estus piedirinta ĝis Bellevue, por uzi la Chartres’an vagonaron, li estus utiliginta sian abonkarton.

Maziero skuis la kapon kaj eliris, intencante veturi al Sèvres, por peti novaĵojn pri Beatrico.

Timante, ke la soleco pligrandigos ankoraŭ la malesperon, kiu konsumis sinjorinon Herbeno, la bankiero konsilis al la juna virino, ke ŝi sin turnu al sia onklino, kaj loĝu kun ŝi dum la tuta daŭrado de l’ proceso. Li pensis, ke la atmosfero de ameco, en kiu ŝi vivos tie, estos potenca kvietigilo, kiu plimaldoloros ŝiajn suferojn.

Li trovis kiel ĉiam la tri virinojn profunde malĝojaj: sed tiu, kies vizaĝo ŝajnis plej difektita de larmoj, ne estis Beatrico, sed Reĝino.

Depost la arestado de Fernando, la koro de la junulino fariĝis batalkampo, sur kiu la plej kontraŭaj sentoj interfrapiĝis: sed nek unu nek alia el tiuj kormovoj povis triumfi per decidiga venko.

Fraŭlino Kolardo atentis kun korbatanta intereso ĉiuj farojn de l’ proceso.

Ĉu estis ŝia amanto aŭ nekonatulo la viro, kiu mortigis Sedilon? Tion ŝi nesciis, gleich kiel la aliaj homoj, tial ke la fariĝo okazis ĉirkaŭe unu horon post la eliro de Fernando. Sed ŝi sentis, ke se Herbeno povus tre akurate konigi, kiamaniere li pasigis sian tutan tagon, tia konigo inokulus en la spiriton de Taburio tre favoran impreson. Efektive tio, kio pereigis la junulon, estis malpli la okazintaĵo mem, ol la mistero, en kiun li sin envolvis, mistero, kiu lasis pordon malfermita al ĉiuj hipotezoj.

Eble per unu vorto Reĝino povus igi libera sian iaman amanton; kaj tiun vorton elparoli ŝi ŝanceliĝis.

Kaj estis nek honto de skandalo, nek perdo de ŝia bonfamo, nek konfeso tre laŭte proklamita de kulpa amo, kiu fermis ŝian buŝon. Ne. La malhumila knabino sentis por la opinio de indiferentuloj tro fieran malŝaton, por ke ŝin influu tiaj konsideroj de timema virgulino. Kontraŭe; se ŝi estus sciinta, ke Fernando ĉiam ŝin amas, ŝi estus sentinta iom da malhumileco, bravante malkaŝe la indignan sentencon de hipokrita mondumo, kaj estus kriinta antaŭ ĉiuj: “Mi amas! kaj supre de mia amo nenio ekzistas!”

Sed ŝi kredis, ke Fernando ne ŝin amas plu.

— Jes, ŝi pensis, verŝante larmojn de kolerego, mi lin petegis, mi min trenis antaŭ liaj piedoj, almozpetante rigardon, rideton, aman vorton. Anstataŭ prezenti siajn brakojn, li malvarme eltiris sian poŝhorloĝon. Al varmegaj paroloj, kiujn mi balbutis meze de ploregoj, li respondis kun teda mieno: “Mi ne volas preterlasi mian vagonaron.” Ha! kruelulo, sen ia bedaŭro ci pistis mian koron. Miavice nun! Ci estis sen kortuŝo; mi estos sen kompato! La morgaŭon, konsciencriproĉoj ŝin ekkaptis.

Ŝi vidis sian malfeliĉan amanton en lia ĉelo, lumigita de mallarĝa fenestreto provizita je feraj baroj, malgrasiĝintan, nerekoneblan, havantan tro da lojaleco por ŝin perfidi, ĉiam atendantan la konfeson, kiu eble estos por li savanta helpo, malesperantan pro ŝia silentiĝo, kaj ŝin malbenantan. Ian vesperon, influita de tiu ideo, ŝi ekkriis, dum Beatrico ĉeestis:

— Ne timu; oni lin savos.

— Ho! danke, karulino: rediru al mi tiun konsolan parolon; renasku en mia koro iom da espero. Mi tiel forte bezonas kredi, ke tiu, kiu min amas, estos baldaŭ redonita al mi.

Aŭdante tiujn vortojn, Reĝino stariĝis per saltego, kvazaŭ serpento ŝin mordus.

— Ĉu ci kredas, ŝi diris ironie, ke ci ĉiam estis kaj ĉiam estos la sola virino amita de cia edzo?

— Kial ci diras tion per tiel malafabla tono? ĝemis la juna virino paliĝante.

— Sed tial ke la fideleco estas afero tre malofta ĉe la viroj, respondis fraŭlino Kolardo kun hipokrita dolĉeco, komprenante, ke ŝi preskaŭ sin perfidis.

— Ĉe la aliaj, eble; sed ĉe li, ne. Se ci estus edzino, mi rakontus aferojn, kiuj sufiĉe cin konvinkus.

Post tiu konfeso Reĝino eliris subite, pretekstante negravaĵon, kaj kuris sin enfermi en sian ĉambron. Ĵaluzeco, perdita amo, vundita malhumileco kunpremis ŝian bruston kvazaŭ en premegilo. Ŝi sufokiĝis.

— Ha! tiamaniere okazas aferoj, ŝi blekis. Jen estas do la kaŭzo de lia malvarmeco. Certe por lin posedi, por ĉiam lin konservi apud mi, mi perdus mian bonfamon sen bedaŭro, sen konsciencriproĉo ia; sed por lin ĵeti en brakojn de alia virino, ne vere! tio estus tro idiota! Subite kaj sen transiro ideo de superega sindono trairis ŝian cerbon.

— Se mi certigus, ke Herbeno troviĝis en mia ĉambro en la momento mem, en kiu la krimo estis plenumita, li estus savita. Oni opinius, mi kredas, ke la perdo de mia bonfamo estas garantiaĵo sufiĉa de mia sincereco. Ŝajnas al mi, ke neniu kuraĝus suspekti, ke sub tiu konfeso kuŝas mensogo. Certe Fernando sin sentus tuŝita de la grandeco de tia ofero. Tial ke niaj amrilatoj estus konitaj de ĉiuj homoj, Beatrico ne povus ne montri al sia edzo malŝaton, kiun mi scius utiligi. Fine kiam Fernando antaŭvidus, ke dank’ al mi li povos esti baldaŭ libera, mi facile lin instigus fari iajn promesojn, al kies plenumo mi pli poste scius lin devigi.

Ŝi do sidiĝis antaŭ sia skribotablo, kaj verkis senpaŭze:

Mi cin amas. Se ci konsentas forlasi cian edzinon kaj forkuri kun mi, mi cin savos. Mi atendas cian respondon.

Sed, en momento kiam ŝi ekmetis en koverton tiun skribaĵon, ŝi haltis.

— En la juĝejo, ŝi pensis, mia letero estos legita. Oni rekonos mian skribmanieron. Ĉu eĉ oni ĝin donos al Fernando? Tiam mi malsprite perdus mian bonfamon; kaj ne min utilus mia ofero: al Beatrico sola ĝi profitus. Ne! ne! Se mi devus ilin vidi feliĉaj per mia naivegeco, mi kredas, ke mi preferus sufoki ilin ambaŭ, kaj poste min mortigi!

Reĝino pripensis dum unu momento; poste ŝi eltiris el ŝranko poteton plenan je solvaĵo el araba gumo, kiu al ŝi utilis por la delikataj laboraĵoj, kiujn ŝi ŝatis fabriki mem, sternis sur la tablo folion el blanka papero, kaj prenis ĵurnalon, la unuan, kiun ŝi trovis sub sia mano.

Tiam pacience ŝi ĉirkaŭtranĉis unu post la alia ĉiujn presajn literojn, kiujn ŝi bezonis por komposti sian leteron, kaj ilin gluis sur la paperfolio laŭ maniero tia, ke ili faru vortojn. Ŝi agis sammaniere por la adreso.

Plenuminte sian laboron, ŝi rapide bruligis la paperajn detranĉitaĵojn, kiuj povus ŝin perfidi. Poste, kiam ĉio estis tute seka, ŝi faldis tiun novspecan leteron, kaj ĝin ŝovis en paperujeton el rusa ledo, kiun neniam ŝi forlasis.

La morgaŭon, ŝi petis de Maziero, ke li bonvolu ŝin akompani al Parizo. Ŝi devis fari en la firmo Louvre kelkajn aĉetaĵojn. Ĵetinte sian leteron en la poŝtskatolon de tiu firmo, ŝi revenis Sèvres’on sola.

Reĝino ne eraris. Ŝia letero estis donita ne al Herbeno sed al Taburio, kiu ĝin malsigelis kaj legis.

La juĝisto ne povis deteni miran ekkrion.

— Ho! ho! li diris, jen estas novaĵo. Estas ĉiam vera la aksiomo, kiu diras: “Serĉu la virinon.” Vi donos tiun koverton al la kulpigito, li diris al la direktoro de la malliberejo: sed mi ne volas, ke li sciu, ke mi ĝin malfermis.

Poste vi al li liveros ĉion, kion li bezonos por skribi, se li tion petas de vi. Fine vi al mi alportos la tutan paperaron de li verkitan, kia ajn ĝi estu, leterprovaĵojn, notojn, kaj tiel plu.

Kiam Fernando ricevis tiun leteron, kiu estis nek subskribita nek eĉ manuskripta, li unue miregis, ne komprenante.

Li sidiĝis sur seĝon, prenis sian kapon en la manoj, kaj senmoviĝis en profunda meditado.

Sed post duono da horo, kiun li utiligis por pesi la poron kaj la kontraŭon, la maldolĉa rideto de l’ dubo kuntiris liajn lipojn.

— Tiu letero povus deveni de sola Reĝino, li pensis. Sed mi ne bezonas longan ekzamenon por esti certa, ke ŝi ne povis skribi tiujn vortojn.

Ŝi diras, ke ŝi savos min, daŭrigis la junulo, kiu ne povis kompreni la heroan mensogon, kiun fraŭlino Kolardo intencis divenigi al li sub tiu verbo, tio estas neebla, tial ke, ĉar la mortigo de Sedilo okazis post mia eliro el Sèvres, lia atesto ne povus liveri al mi la alibi’on, kiun mi bezonas. Do ĝi estas neutila.

Ne; en tio kuŝas artifiko de Eduardo. Li estas ruza. Certe li komprenis, ke virino ludas gravan rolon en tiu tuta afero. Por scii en kiu loko mi pasigis la posttagmezon, li insidas al mi kaptilon, esperante, ke mi falos en ĝin.

Pli bone estas ne respondi, kaj atendi la fariĝojn. Eble Reĝino parolos: tiam oni vidos, ĉu konfeso devenanta de ŝi povas min utili aŭ ne.

Se male ŝi persistas en sia silentiĝo, ŝi estos rajtigita al tio; kaj mi ne povos ŝin riproĉi.

Herbeno sin levis; kaj farinte en sia ĉelo, laŭlonge kaj laŭlarĝe, kelkajn paŝojn:

— Jes, ŝi estos rajtigita al tio, li daŭrigis. Kaj kiam mi erarus, neniam mi perfidos virinon, ĉar tia malkuraĝaĵo venenus mian tutan vivadon.

Kaj post momento de silentado:

— Kredeble mi havos la malplikulpigajn cirkonstancojn: tion Eduardo certigas. Kiam eĉ ili min mankus, mi certe estos pardonita de l’ prezidanto de Respubliko. Hodiaŭ oni ne senkapigas plu, krom eble la punlaborulojn kaj nur pro krimoj plenumitaj en la punlaborejo. Nu, se mi devas perdi la respekton de aliaj homoj, almenaŭ mi konservos la mian, tiun, kiu havas por mi la plej grandan valoron. Beatrico, mia baptopatro, Klozelo mem ne dubas pri mia senkulpeco. Estas neeble, ke tiu mistero, kiu min premegas, ne klariĝos iam. Tiam mi rekomencos mian antaŭan vivon apud mia kara edzino, eble maljunigita de la suferado, sed kiu estos konservinta al mi sian amon kaj sian estimon.

Kaj la malfeliĉulo enprofundiĝis en siajn malĝojajn pripensadojn.

— Sed tiam, li diris, se bedaŭrinde Reĝino faras konfesojn, tiun estimon kaj tiun amemon de miaj familianoj mi perdos neripareble.

Nun li esperis, ke ŝi imitos lian sintenadon kaj lian diskretecon. Li timis, ke ŝi parolos; ĉar la plena konigo de okazintaj fariĝoj lin perfidus. Post longa meditado, li nun maldeziris ŝian konfeson pli forte ol antaŭ momento li eble ĝin deziris en la plej profunda kaŝejo de sia koro. Pri li, li ne ŝanceliĝos eĉ iomete, kaj li ne respondos al tiu letero.

Nevole li ĵetis rigardon al la skribaĵo el presaj literoj, kiu sterniĝis sur la tablo:

— Ha! li ekkriis, se mi ne estus trompinta mian dolĉan Beatricon, neniu el malfeliĉaĵoj al mi okazantaj estus ebla hodiaŭ. Mi estas punita por krimo, kiun mi ne plenumis, sed pro alia krimo, kiun la leĝo ne povas atingi. Oni estas prava, dirante, ke estas nepenetrebla la Dia justeco, ĉar ĝi scias utiligi eĉ la erarojn de la homa justeco, por efektivigi sian sentencon.

La morgaŭon, Taburio diris al la direktoro:

— Ĉu Herbeno petis ilojn por skribi?

— Ne, sinjoro.

La juĝisto havis geston de malkontentiĝo.

— Kion tio signifas? li diris. Nekonita virino proponas al la kulpigito rehonorigon kaj savon; kaj li rifuzas. Tio estas tute nekomprenebla.

Sed subite lia fizionomio lumiĝis.

— Mi komprenas, li ekkriis. Tiu letero el ĵurnalaj literoj ŝajnis al li suspekta. Vere li estas tre forta, bedaŭrinde por li. Ĉar per tiu rimedo mi alvenis al la virino, kaj per la virino al la vero.

Efektive la serĉadoj faritaj unuparte de la juĝisto, kaj aliparte de Maziero kaj de Klozelo havis neniun ŝatindan rezultaton. Vane la bankiero plenmane semis ormonerojn; vane Taburio uzis unu el plej spertaj agentoj de la polica Prefektejo, post tiom da klopodoj kaj da penadoj ili ne estis pli bone sciigitaj ol en la morgaŭa tago post la krimo.

La prepara studado de l’ proceso ne povis senfine daŭri. La raporto estis finita. Post la malsukceso de ĉiuj serĉadoj pri la nekonita virino, la espero, ke oni malkovros aliajn dokumentojn, estis nun konsiderinda kiel ĥimeraĵo.

Do Herbeno estis sendita, unue al la porkulpiga tribunalo, kaj poste, post du tagoj, kiam estis alveninta la raporto subskribita de Taburio, al la asizjuĝantaro.

Kiam la du kuzinoj konis tiun novaĵon, ilia malespero preteriris ĉion, kion oni povas imagi. Beatrico ploregis de mateno ĝis vespero, kaj ne volis, ke oni ŝin konsolu. Tamen la doloro sentita de la juna virino estis negrava, se oni ĝin komparas kun la neesprimeblaj turmentoj, kiuj suferigis Reĝinon.

Post kiam ŝi estis sendinta sian leteron, la junulino atendis, esperante ĉiam respondon. Sed kiam, dank’ al la silentiĝo de Fernando, ŝi kredis malprave, ke li ŝin tiel malestimas, ke li preferas al ŝia amo la honton kaj eble la morton, ŝia malespero grandiĝis ĝis grado tia, ke oni timis, ke ŝi fariĝos freneza. Certe la punegoj elpensitaj de inferaj fabelistoj ne estis kompareblaj kun la pasiaj turmentoj, kiuj ŝin senĉese disŝiradis.

Momenton ŝi intencis sin oferi al sia amanto, kiam eĉ ŝi devus poste sin mortigi: sola la malamo ŝin haltigis.

— Ne! ne! ŝi ekkriis. Estas mia morto tio, kio sigelus ilian feliĉecon. Mi ne volas.

La senĉesa ĉeestado de Beatrico apud ŝi, ŝia malespero, ŝiaj larmoj, ĉiuj tiuj pruvoj de amo, kiun ŝi sentis reciproka, instigegis la ĵaluzecon de fraŭlino Kolardo ĝis grado tia, ke la junulino preferis al ripozo kaj al forgeso la venĝon, kiam eĉ ĝi devus ŝin premegi.

Maziero, kiu ŝin observis, estis miregita de tiel grandega malespero. Certe Reĝino devis multe suferi, vidante, ke ŝia infaneca amiko estas kulpigita pro abomena krimo, kiun li ne povis esti farinta.

— Sed fine, pensis la malfeliĉa baptopatro de Fernando, ŝia ĉagreno ŝajnas ankoraŭ pli perforta ol tiu de Beatrico, kaj precipe ol la mia. Tamen neniam mi estus kredinta, ke povas ekzisti doloro komparebla kun la mia.

Kaj pro tio liaj iamaj suspektoj revenis. Subite fraŭlino Kolardo ŝajnis kvietiĝi; ĉar ŝi estis preninta neŝanceleblan decidon.

— Se Fernando estas kondamnita al morto, mi lin savos per mensogo; kaj poste mi min mortigos: se al punlaboroj, mi havos tempon por pripensi kaj lasi min inspiri de cirkonstancoj.

Sed tiam maltrankvileco ŝin persekutis. Depost tiuj malĝojegaj okazintaĵoj, la junulino sentis kelkafoje perfortajn korbatojn. Ŝi sciis, ke fraŭlino Delanjo, suferanta koran malsanon, estas minacita de subita morto.

— Se mi havus saman organan lezaĵon kiel mia onklino, ŝi pensis, mi povus morti subite, ne havante sufiĉan tempon por paroli: tiam Fernando estus neripareble pereigita.

Instigite de tiu ideo, ŝi skribis longan redaktaĵon, en kiu ŝi rakontis plendetale siajn amrilatojn kun Herbeno. Estas ŝi tiu virino tiel vane serĉita. Estas ŝi la amantino, kiu skribis tiun leteron per ĵurnalaj literoj. Ŝi volis savi per mensogo la viron, kiun ŝi amas; sed ho ve! li tiel profunde ŝin malestimis, ke li preferis al ŝia amo la punlaborejon.

Tiam ŝia amo ŝanĝiĝis en malamon.

Kaj ŝi finis, konfesante, ke, se ŝi silentiĝis, tion ŝi faris ne pro hontemo, ne pro timo pri skandalo, sed nur pro venĝo kaj pro ĵaluzeco. Ŝi sin ĵetis antaŭ liajn piedojn, petegante, ke li ne ŝin forlasu. Li respondis al ŝiaj petegoj nur per mokoj. Tiam ŝi ĵuris, ke neniam li apartenos al alia virino. Okazo prezentiĝis, kiu ebligis, ke ŝi plenumu sian promeson. Tiam ŝi lasis Herbenon aliri al la punlaborejo, kvankam ŝi suferis pro tio pli ol li mem; sed tamen ŝi ne povis fari falsan ĵuron nur por vidi lin feliĉa en brakoj de la virino, kiun ŝi malamegas.

Ŝi enfermis tiun dikan skribaĵon en fortikan koverton, sigelis per vakso, kaj skribis sur ĝi tiun adreson:

Por doni al sinjoro Klozelo, advokato en Parizo.

Tion farinte, la junulino fariĝis embarasita. En kiun lokon ŝi metos tian dokumenton? Se ŝi ne ĝin kaŝas sufiĉe zorge, ŝi riskas, ke oni ĝin malkovros antaŭ la momento, kiun ŝi intencis elekti mem poste.

Se kontraŭe ŝi ĝin kaŝas tro plene, se okaze ŝi mortus subite, ŝi riskus, ke neniam oni ĝin malkovros.

Ĉar, tial ke Reĝino havis neniun propran posedaĵon, ŝia morto devis naski neniun riĉaĵetaton, sekve neniun serĉadon en la al ŝi apartenantaj objektoj.

Fraŭlino Kolardo pripensis, kaj neatente rigardis tra la fenestro, kiam ŝi ekvidis Filipon.

— Mi trovis, ŝi murmuris. Per mano ŝi faris signon al la junulo, por ke li supreniru.

La kriplulo obeis.

— Filipo, ŝi diris, ci vidas tiun leteron: ĝin prenu kaj metu en senriskan kaŝejon. Necese estas, ke neniu povu diveni, ke ci ĝin posedas. Iam mi denove ĝin petos de ci. Tamen se mi mortus, tiam, sed nur tiam, ci ĝin prenos kaj ĝin ĵetos en poŝtskatolon. Ĉu ci komprenis?

Filipo jesis per klino de kapo.

— Ĉu mi povas fidi al ci, daŭrigis la junulino; ĉu ci plenumos miajn ordonojn fidele?

— Tiel fidele, kiel ĝis nun mi faris, respondis la kriplulo, elirante kun la koverto.

Fine alvenis la tago, en kiu Herbeno devis sin prezenti antaŭ la asizjuĝantaro.

En la proceso okazis nenio rimarkinda. La konkludoj de l’ enketo tiel nevenkeble rebatis ĉiujn kontraŭdirojn, ke ĉia ajn dubo estis neebla.

Tamen, en momento kiam la proceso ŝajnis finita kaj la konvinko starigita en la spirito de juĝantoj, majstro Klozelo, advokato de la defendo, naskigis ŝancelon.

Li parolis pri tiu mistera letero kompostita per ĵurnalaj literoj; kaj tiun leteron, kiu kuŝis sur la tablo por procesaj objektoj, li petis, ke oni montru al ĉiuj juĝantoj.

Poste li pentris per kortuŝantaj paroloj la karakteron iom romanan de la kulpigito, lin prezentis kiel homon kapablan oferi al la bonfamo de l’ amatino sian honoron kaj eĉ sian vivon, riproĉis per indignaj vortoj tiun virinon sufiĉe malkuraĝan por akcepti tian oferon, kaj per oratora gesto vastega kaj patosa montrante Herbenon, kiu ploregis:

— Rigardu lin, sinjoroj juĝantoj, li ekkriis, kaj diru, ĉu lia sintenado estas sintenado de kulpulo? Kaj la brila oratoro, kiu estis pafinta tiun hipotezon iom hazarde, ne divenante, ke li tiel ĝuste laŭiras laŭ la vero, sidiĝis meze de aproba murmuro tuj haltigita.

Sed tiuj paroloj ne estis senfruktaj. Ili semis iom da ŝancelo en la spiriton de honestaj burĝoj, kiuj estis lotitaj por fariĝi arbitruloj pri la vivo aŭ la morto de l’ juna financisto.

Tiu ŝanceliĝo ankoraŭ plifortiĝis, kiam la prezidanto estis petinta de Herbeno:

— Ĉu vi havas ion por aldoni?

La junulo sin levis, kaj respondis per forta voĉo:

— Mi havas nenion por diri, krom tiu certigo, kiun mi senĉese ripetas: mi estas viktimo de eraro; mi ĵuras, ke mi estas senkulpa.

Li elparolis tiujn vortojn per tiom da sincereco, tiom da verdiremo, ke tiu ekkrio impresis la juĝantaron, kaj finis la agon komencitan de l’ advokato.

Do, kvankam ĝi sentencis, ke Herbeno estas vere la mortiginto de Sedilo, tamen ĝi samtempe donis al la kulpigito la profiton de malplikulpigaj cirkonstancoj.

Sekve Fernando estis kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de sia vivo.

Post ses monatoj li enŝipiĝis por marveturi al Nouvelle-Calédonie.

Kvankam ĉiuj atendis tian sentencon, tamen ĉiuj sin sentis malgajaj pro ĝia severeco.

Fernando estis lasinta en la animo de tiuj, kiuj lin konis, aŭ eĉ kiuj simple lin vizitis, tiel favoran impreson, ke neniu volis kredi lian kulpecon.

Tiuj mem, kies atestoj estis la ĉefaj kaŭzoj de lia kondamno, Frigulo, Ragelo, Blankaro, diris tre laŭte:

— Se iam li forkuras el Noumea, kaj se mi lin renkontas sur la strato, ne estas mi tiu, kiu lin denuncos.

Unu el juĝantoj, kiuj lin kondamnis, malsaniĝis pro tio.

— Mi ne povis agi alimaniere, li senĉese ĝemadis. Ĉiuj pruvoj staris kontraŭ li. Sed kial do li tiel persiste neniam volis paroli. Estas lia silentiĝo tio, kio lin pereigis.

Kaj ĉiuj homoj vete rediris:

— Estas lia silentiĝo tio, kio lin pereigis.

Kiam la publiko volas ion, ĝi tion volas obstine.

Post kelke da tempo la opinio, kiu ĉefis, fariĝis jena: Fernando estis ne krimulo, sed malfeliĉulo, viktimo, se ne de juĝa eraro, almenaŭ de neklarigebla fatalo, kiu falegis sur lin.

Depost kiam la sentenco estis elparolita, Beatrico estis reveninta al sia apartamento, straton de l’Université. Vane Maziero al ŝi rimarkigis, ke pli bone konvenus por ŝi vivi en ŝia familio, la juna virino neniel ŝatis tiun konsilon. Por klarigi sian decidon, ŝi donis kelkajn pli-malpli malbonajn motivojn, ĉar ŝi ne volis konigi la bonan. Reale Reĝino ŝin timigis.

Depost la kondamno de Fernando, precipe depost lia eliro, la malfeliĉan knabinon atakis veraj krizoj de frenezeco, dum kiuj ŝi pafis al sia kuzino tiel malamoplenajn rigardojn, ke ĉi tiu, dank’ al sia instinkto de amanta edzino, antaŭsentis la rolon luditan de fraŭlino Kolardo en la dramo, kiu neniigis ŝian feliĉecon. En iuj momentoj eĉ, Beatrico sentis, ke ŝia vivo estas minacita. Sed tial ke ŝiaj suspektoj sin apogis sur neniun pruveblan fundamenton, ŝi preferis silentiĝi kaj sin enfermi en la solecon kun la memoro de l’ amegato, kiun senĉese ŝi ploris.

Malgraŭ la nerevokebla kondamno, ĉiu espero ne estis mortinta en ŝia koro. Konvinkita pri la senkulpeco de Fernando, certa ke, se ŝia edzo ĉeestis ĉe la morto de Sedilo, li almenaŭ neniel en ĝi partoprenis, ŝi sin alkroĉis al tiu konsolanta penso, ke devige la vereco iam eksplodos. Fidante al la dia justeco, ŝi atendis.

Tamen la cerba farto de Reĝino inspiris al Maziero grandajn maltrankvilojn.

— Necese estas ŝin distri, li diris al fraŭlino Delanjo. Vojaĝu; montru al ŝi novajn vidaĵojn. Tio alidirektos profite la fluon de ŝiaj ideoj.

La maljuna fraŭlino, kiu egale amegis siajn ambaŭ nevinojn, multe penadis por decidigi sinjorinon Herbeno, ke ŝi ilin akompanu. Maziero instigis Beatricon, parolante laŭ la sama senco. La juna virino ŝanceliĝis, kiam, ian matenon, legante neatente ĵurnalon, ŝi ekvidis la nomon: Herbeno; kaj ĝi altiris ŝian atenton.

Per sola trarigardo ŝi englutis la tutan artikolon cetere tre mallongan, kaj puŝis veran ĝojan blekegon.

Jen estas tio, kion ŝi legis:

— Forkuro plenumita kun neordinara maltimego okazis en Noumea. Tri kondamnitoj nove elŝipigitaj, trovinte malnovan pirogon tute difektitan, ne ŝanceliĝis konfidi sian vivon al tiu rompebla marveturilo. Kio ili fariĝis? Ĉu ili sukcesis albordiĝi al iu marbordo? Ĉu kontraŭe ili pereis en sia tro maltima entrepreno? Tion oni ne scias. Kvankam la plej verŝajna el tiuj du hipotezoj estas certe la dua, tamen oni havas neniun sciigon, kiu ebligas ĝin certigi laŭ tute senduba maniero. Aliparte oni trovis meze de rifoj la korpon malvivan de unu el gardistoj. Ĉu tiu viro pereis akcidente? Ĉu kontraŭe li estis mortigita de forkurantoj, kiam li ilin persekutis? Oni malfermis enketon por klarigi la kaŭzon de tiu mistera morto. La nomoj de tiuj tri kondamnitoj estas Josefo Lerokso, Henriko Durando kaj Fernando Herbeno.

Sin vestinte tuje, la juna virino saltis en fiakron, por pli rapide montri al Maziero kaj al Klozelo tiun artikolon.

— Vi komprenas, ŝi diris, ke nun mi ne intencas plu vojaĝi. Mia kompatinda karulo certe baldaŭ revenos. Necese estas, ke mi troviĝu ĉi tie por lin akcepti.

Sed nek Eduardo nek la bankiero partoprenis ŝiajn esperojn.

— Kio do estas en vi ambaŭ? demandis la juna virino maltrankvila. Vi do ne ĝojas, eksciante, ke Fernando estas libera?

— Ho ve! Beatrico, respondis malgaje la advokato, mi ne volus blovi sur vian entuziasmon por ĝin estingi. Tamen necese estas, ke vi estu sciigita; sen tio la elreviĝo fariĝus tro kruela. Eble estus preferinde, ke Herbeno restu en Nouvelle-Calédonie, ne provinte forkuron. Dank’ al lia bona konduto unuparte, dank’ al potencaj protektoj aliparte, post kelke da tempo oni estus ricevinta lian malpunon. Sed nun li estas ĉenrompinto: kaj oni ne povas eliri el tiu dilemo: aŭ li estos rekaptita, aŭ ne. En la unua hipotezo, se la enketo pruvas, ke la gardisto estis mortigita, li estos mortkondamnita kaj fatale ekzekutita: ĉar, pro disciplinaj motivoj, oni estas multe pli severa por kulpegoj plenumitaj en punlaborejo, ol por similaj krimoj faritaj en libera socio: por tiuspecaj kondamnitoj la prezidanto de Respubliko ne kuraĝas uzi sian rajton de pardono. Se kontraŭe la enketo pruvas, ke nur akcidento okazigis la morton de tiu gardisto, tiam la vivo de Fernando estos respektita: sed por lin puni pro lia forkuro, oni lin devigos resti punlaborulo ĝis la fino de lia vivado; kaj li estos kondamnita al la plej netolereblaj taskoj. Kia ajn estu la ebleco, al kiu ni nin turnos, la revo, kiu povis luli nian doloron, fariĝis tute neefektivigebla. Nun ni supozu, ke Herbeno trovis rimedon por erarigi ĉiujn persekutantojn, li estos devigata sin kaŝi sub malpropra nomo, kaj trenadi, en ia punkto de la terglobo, kredeble en fremda lando, nekonitan kaj mizeran ekzistadon, estante certa, ke lia malgaja situacio neniam pliboniĝos. Precipe ne esperu, ke vi lin revidos revenantan al vi: li sin ĵetus vole en la buŝegon de l’ lupo; kaj via edzo estas tro inteligenta por fari tian absurdaĵon.

— Kial? Nek mi, nek vi ambaŭ lin perfidos. Mi lin kaŝus tiel bone, ke neniu divenus lian ekziston.

— Vi rezonas kiel infanino. Sed vi do ne scias, ke via domo kredeble estas observita. Vi mem ne povos plu fari sur la strato eĉ unu paŝon, ne havante malantaŭ vi sekretan policanon, kiu spionos ĉiujn viajn plej malgravajn agojn. Aŭskultu min: mi estas certa, ke en la Prefektejo jam oni scias, ke vi estas en mia hejmo.

— Ho! tio estas terura! Sed tiam Fernando estas pereonta.

— Se bedaŭrinde li riskas revenon en Francujon, tio estas neevitebla.

Poste, sin turnante al Maziero, Eduardo diris en lia orelo:

— Supozante, ke li estas ankoraŭ vivanta. La bankiero tre malfacile povis deteni siajn larmojn. Maziero estis prava. Dank’ al potencaj mondumrilatoj, kiujn liaj bankaferoj al li altiris, la baptopatro de Fernando esperis, ke post kelkaj jaroj li ricevos de la regnestro la malpunon de sia baptofilo. Hodiaŭ tiu espero estis forfluginta por ĉiam.

Sed vidante la doloron de Beatrico, li volis iom malaperigi la ĉagrenigan impreson, kiun estis produktinta la malvarma logikeco de l’ juna advokato. Li do respondis preskaŭ gaje:

— Ŝajnas al mi, mia kara amiko, ke vi pentras la aferojn per tro nigra koloro. Ĉu oni ne jam vidis homojn, kiuj, ŝanĝinte sian civilan etaton, rekomencis ekzistadon sub alia nomo?

— En romanoj, eble; sed en realeco, tio estas tute ne efektivigebla.

— Kial?

— Tial ke, kiam oni supozus, ke homo povis sin provizi je ĉiuj aktoj necesaj por sia nova identeco, kaj tio jam estas pli malfacila ol vi povus kredi, necese estas poste, ke tia homo trovu en si sufiĉe da volo, sufiĉe da spiritĉeesto por sin meti en la haŭton de sia nova enkorpiĝo, kaj ke li tion faru nokte kaj tage sen ia ŝanceliĝo. Pripensu, ke unu momento de forgeso, unu simpla gesto, la plej malgrava rimarko sufiĉos por lin perfidi: kaj demandu vin, ĉu estas eble, ke homa estaĵo povu ludi tian rolon dum sia tuta vivado?

— Vi estas prava, respondis Maziero; tio ŝajnas al mi tute neverŝajna.

Kaj la bankiero lasis Eduardon por rekonduki en ŝian hejmon sinjorinon Herbeno, kiu ploregis.

Post kiam ŝi estis sentinta superhoman ĝojon, la malfeliĉa virino subite refalis el la supro de sia revo, kaj sin rompegis sur la malmolan realecon.

La matenon mem ŝi estis ankoraŭ subtenita de l’ espero; sed post du horoj ĉio vaporiĝis. La edzo, kiun ŝi amas, estis neripareble perdita, sen ia ebleco de reakiro.