Ĉu li?/Ĉapitro Sesa

El Vikifontaro
Ĉu li? ()
(p. 140-180)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO SESA

Aŭdante en la buŝo mem de Klozelo la rakonton pri la forkuro de Fernando, kaj pri la konsekvencoj, kiujn ĝi okazigos, Reĝino sentis subite, ke ŝia koro malfermiĝas al espero. Pro tio ŝi aŭskultis, senmovigite de atentemo, la klarigojn, kiujn plivastigis antaŭ ŝi la juna advokato.

— Por ni, li diris, Herbeno estas nun perdita por ĉiam; ni devas agi kvazaŭ li estus malviva. Por erarigi la serĉadojn de l’ polico, li estos devigata vivi sub nova personeco, en senfina ekzilo. Ĉar en fremda lando li estos proksimume senriska, tial ke, por aresti homon loĝantan ekster landlimoj, necese estas, ke lia identeco estu certigita laŭ la plej nediskutebla maniero. Plie ekzistas longaj leĝformuloj, dank’ al kies malsimpleco ĉenrompinta kondamnito povas facile sin ŝovi ekster la maŝoj de la justeca reto: sed en Francujo la plej malgrava divenigaĵo povus lin perfidi. Tuj kiam malkovrita, li estus pereigita.

— Se okaze Fernando revenas en Eŭropon, demandis fraŭlino Kolardo, en kian landon, laŭ via opinio, li rifuĝos?

— Franco ne povas vivi sen Francujo. Francoj, al kiuj la aliro al patrujo estas senespereble fermita, penas almenaŭ alpaŝi al ĝi kiel eble plej proksime, por ĝin ekvidi en horizonto, por spiri saman aeron, kiel iliaj sampatrujanoj. Plie kvankam Herbeno konas kelkajn fremdajn lingvojn, tamen pro la elparolado li malpli altiros la atenton en lando, en kiu oni uzas la lian. Mi scias, ke li parolas en Esperanto tiel flue kiel en sia patra lingvo, kaj ke, dank’ al la reguloj de elparolado, kiujn elpensis la aŭtoro de tiu admirinda idiomo, estas neeble diveni la naciecon de tiu, kiu ĝin parolas. Bedaŭrinde tiu lingvo ne estas ankoraŭ sufiĉe vastigita por ke oni povu ĝin utiligi solan, ne uzante samtempe alian idiomon. Pro ĉiuj tiuj motivoj, se ni supozas, ke la malfeliĉulo sendanĝere plenumis sian danĝeroplenan marveturadon en pirogo, mi kredas, ke, se li revenas Eŭropon, en Belgujo aŭ en franca Svisujo estos la plej forta ebleco lin renkonti.

El tiu longa klarigado Reĝino malforgesis nur du aferojn: Fernando estas neripareble perdita por Beatrico. Se li revenas Eŭropon, proksime de la landlimo oni devos lin serĉi.

— Kaj li revenos, ŝi pensis, kunpremante ambaŭmane sian koron, kiu batiĝis pro emocio. Li estos malfeliĉa, vaganta, ekzilita, sen amiko por premi lian manon, sen familio por lin ĉirkaŭi, sen virino por lin ami, sen iu ajn, al kiu li povos konfidencii sian malfeliĉon kaj la tedojn de sia animo. Tiam mi ĉeestos, ĉar mi lin retrovos, ĉar mi volas, ke tio okazu. Ni forkuros kune: mi prenos la nomon, kiun li estos preninta. En la tempo pasinta li min amis. Kiam li vidos, ke mi oferas al li ĉion, tio estas juneco, estimo, situacio, estonteco, ke mi konsentas partopreni kun li lian ekzistadon de premegito, devige lia malnova amo revenos en lian koron, kaj denove li sin ĵetos en miajn brakojn.

Kaj tiu malfeliĉa knabino, kiun iam la pasio rapidigis pli malsupren ol la malnobleco, ne konsciis, ke per unu sola saltego ŝi altiĝis ĝis la noblegeco.

Pro tio, pikita de sia ĥimero, ŝi instigis sian onklinon, ke ŝi plenumu sian promeson.

— Kiam do ni veturos? ŝi ŝin demandis dudekfoje dum la tago.

Nun, tial ke ŝia nevino pli bone fartas, kaj ne estas plu tordita de tiuj krizoj de frenezeco, kiuj tiel forte impresis Mazieron, fraŭlino Delanjo metis malpli da entuziasmo en la plenumo de siaj vojaĝaj projektoj. Ŝi antaŭvidis sennombrajn lacigojn, ĉiuspecajn tedojn; kaj sentante, ke ŝia malsano pligraviĝas, ŝi antaŭtempe bedaŭris la dolĉan mallaborecon, kiun ŝi ĝuis en sia Sèvres’a kampodomo.

Sed Reĝino ĉiumomente al ŝi memorigis la parolon donitan, kaj ŝi tion faris tiel persisteme, ke la maljuna fraŭlino, elĉerpinte ĉiujn siajn pli-malpli sincerajn argumentojn, sentis, ke post kelkaj tagoj ŝi estos devigita eliri el la promeseco por eniri en la plenumecon.

Unu fariĝo okazis, kiu tute ŝin decidigis.

Ian vesperon sinjoro Ĵakemaro ilin vizitis post vojaĝo. Li revenis el Wien tra Tirol kaj Svisujo, kaj ne malŝparis siajn laŭdojn pri la naturaj belaĵoj de landoj, kiujn li estis trairinta.

Tiu rakonto okazis antaŭ la servistino, kiu preparis la teon.

Sed tuj kiam tiu knabino estis elirinta, subite sinjoro Ĵakemaro ŝanĝis la temon de sia parolado. Rigardinte dekstre kaj maldekstre por certiĝi, ĉu neniu maldiskreta orelo povas aŭdi tion, kion li baldaŭ rakontos, li diris mallaŭte:

— Kredeble vi scias, ke sinjoro Herbeno forkuris for de Noumea.

Fraŭlino Rozino kapjesis.

— Nu, daŭrigis la vizitanto, hieraŭ mi lin renkontis en Svisujo. Eĉ se mi vizitis vin hodiaŭ vespere, mi tion faris por vin averti pli frue. Sen tio, mi estus prezentinta min en vian hejmon nur post kelkaj tagoj.

— Ĉu vi estas certa, ke vi ne eraras? murmuris fraŭlino Kolardo per voĉo, kiun tremigis la kortuŝeco. Ĉu Eduardo estus prava?

— Mi estas certa, ke mi ne eraras. Mi vidis vian parencon en Grindelwald. Lin akompanis junulo samaĝa kiel li.

— Ĉu vi parolis kun li?

— Mi deziris tion fari; sed mi ne sukcesis, ĉar tuj, kiam sinjoro Herbeno min vidis, li turnis sian dorson, ŝajnigante, ke li ne min rekonas.

— En la situacio, en kiu li troviĝas ...

— Tion mi komprenis. Pro tio, ne nur mi ne lin riproĉis pro lia sintenado, sed kontraŭe mi redonis al li la samon. Kaj mi estas certa, ke li min gratulis fundkore pro mia diskreteco. Ĉar la forkuranto sin ŝirmas malantaŭ malpropra nomo, kaj li devas timi ĉiujn maldiskretulojn, kiuj povus perfidi lian inkogniton.

— Kiamaniere vi konas tiun lastan detalon?

— Tiu renkonto incitis mian scivolon. Mi demandis la hotelmastron, kiu montris al mi sur sia registrolibro la nomojn de du vojaĝantoj, skribitajn de la mano mem de sinjoro Herbeno. Mi rekonis lian skribmanieron.

— Kiuj estis tiuj nomoj?

— Alberto Gustavio kaj Petro Fradeko.

— Sed kiu el ambaŭ apartenas al Fernando?

— Tion mi ne scias, ĉar mi veturis unu horon poste; kaj al mi estis neeble ricevi pli detalitajn sciigojn. La nura afero, kiun mi povas konigi estas jena: tiuj junuloj intencis aliri la morgaŭan tagon al Grimsel, transirante la Strahlegg’an intermonton, kaj poste malsupreniri ĝis la Rhona glaciejo. Mi ricevis tiujn informojn de la gvidistoj mem, kiujn ili dungis.

— Ho! onklino mia, ekkriis Reĝino, plektante la manojn, ni veturu tuj. Eble ni ilin renkontos.

— Sed, mia kompatinda infanino, respondis fraŭlino Delanjo, cia pripenso estas tute malsprita. Kiamaniere ci volas, ke ni retrovu tiujn sinjorojn, tial ke ili ne restas du tagojn sinsekvajn en la sama loko. Kiam ni alvenos al Grindelwald, jam depost longa tempo ili estos elirintaj el tiu urbo.

La junulino silentiĝis, venkite de la ĝusteco de tiu respondo.

Sed feliĉe sinjoro Ĵakemaro prezentis al ŝi helpon.

— Eble fraŭlino Kolardo ne estas tute malprava, li diris. Tial ke mi konas la vojon laŭirotan de du vojaĝantoj, se vi bonvolas sekvi miajn montrojn, vi vidos, ke vi havas ĉiujn espereblecojn por ilin renkonti.

— Parolu, sinjoro, parolu.

— Sinjoro Herbeno kaj lia kunulo eliris el Grindelwald tiumatene. Tiuvespere ili pasigos la nokton en Schwarzegg, montodometo, kiun la Alpa klubo konstruigis, meze de eternaj neĝoj, por ke la turistoj ĝin utiligu kiel rifuĝejon. Nur morgaŭ matene ili transiros la Strahlegg’an intermonton, kaj malsupreniros al Grimsel, laŭirante la Aar’an glaciejon. Ili enlitiĝos en la hotelo, kiu staras en tiu loko. Ili ne povos agi alimaniere, ĉar troviĝas tie neniu alia loĝejo. Tio do nin kondukas ĝis postmorgaŭ matene. Ilia vizito al la Rhona glaciejo konsumos ilian tutan postmorgaŭan tagon. Do, supozante, ke ili ne ŝanĝis sian decidon, se vi veturus morgaŭ matene per rapida vagonaro, vi havus naŭ ŝancojn kontraŭ unu, por alveni al la Rhona glaciejo samtempe kiel ili.

Reĝino estis preninta Bædeker’an gvidolibron. Dum sinjoro Ĵakemaro parolis, li montris per fingro sur la landokarto la geografiajn punktojn, al kiuj li aludis. La junulino atentege rigardis kaj aŭskultis, ne perdante unu vorton de tiuj klarigoj.

— Tio ŝajnas al mi terure malsimpla, diris fraŭlino Rozino.

— Ne, ne, onklino mia, kontraŭe nenio estas pli simpla. Ne maltrankviliĝu. Mi komprenis: tio sufiĉas.

Fininte sian viziton, sinjoro Ĵakemaro sin levis por eliri, kiam fraŭlino Kolardo lin haltigis.

— Unu vorton ankoraŭ, ŝi diris, se mi ne trouzas vian komplezon.

La vizitanto sin klinis.

— Donu do al mi priskribon pri tiu, kiu akompanas Fernandon.

Sinjoro Ĵakemaro pripensis unu momenton.

— Li estas malgrasa kaj maldiktalia, li diris, havas grandan fizionomian distingiĝon, kreskon pli altan ol la meza kvanto, brunajn okulojn, kaŝtankolorajn harojn, maldensan kaj senkarakteran barbon.

— Sed tiu priskribo estas la portreto de Fernando mem: ĉu vi ne konfuzas?

— Nu, vi estas prava. Ne, ne, mi ne konfuzas; kaj eĉ tiuj du junuloj similiĝas neniamaniere. Sed en ĉiuj priskriboj kuŝas granda difekto; ĉar ĉiu el ili povas konveni al multaj homoj, kiuj reale estas tute malsimilaj.

— Sinjoro Ĵakemaro, diris Reĝino, via konsilo estas bona: kaj ni ĝin plenumos. Morgaŭ matene mia onklino kaj mi veturos, avertinte nek sinjoron Maziero, nek Beatricon, nek iun ajn.

— Kial? demandis samtempe fraŭlino Delanjo kaj ŝia gasto.

— Se okaze sinjoro Ĵakemaro estus erarinta, tiu novaĵo kaŭzus al Beatrico tro grandan ĉagrenon. Antaŭ kiam oni certigas, oni devas esti certa. Mi eĉ estus tre danka al vi, diris la junulino, sin turnante al la vizitanto, se vi bonvolus konservi sekreton pri la renkonto, kiun vi faris, ĝis kiam ni estos akirintaj plenan certecon. Ĉar ja vi ne parolis kun mia bokuzo, kaj li diris al vi nenion. Eble vi estis trompita de simileco.

— Dio mia, fraŭlino, tio ne estas neebla, respondis sinjoro Ĵakemaro kun rideto de nekredemo, kiu mensogigis liajn parolojn.

— Sed kiun pretekston ni donos por klarigi eliron, kiu similos forkuron? demandis fraŭlino Rozino.

— Mia bona onklino, mi ĉiam estis kapricema kaj fantaziema. Hodiaŭ tiuj difektoj min utilos. Vi klarigos tiun forkuron per strangeco de deziro, kiu, devenante de mi, neniun mirigos. Kaj tial ke oni scias, ke vi altigas vian amon al viaj ambaŭ nevinoj ĝis fanatismo, la mondumo ridetos kaj levetos la ŝultrojn. Post du tagoj neniu pensos plu al tio.

Post tiuj vortoj sinjoro Ĵakemaro fine adiaŭis kaj eliris.

— Kial do ci petis priskribon pri tiu junulo, kiun neniam ci vidis? demandis la onklino de Reĝino.

— Eble Fernando restos enfermita en sia ĉambro. Sed tial ke lia kunulo ne havas samajn motivojn por sin kaŝi, mi havos pli da ŝancoj por lin renkonti, kaj, pere de li, por alveni ĝis Herbeno.

— Vere ci havas respondojn por ĉiuj demandoj, ekkriis admire la maljuna fraŭlino.

La vesperon mem, la du sinjorinoj plenigis siajn vojaĝkestojn. Poste sendinte al Maziero leteron diktitan de Reĝino, la onklino, akompanita de sia nevino, veturis la morgaŭon matene al Svisujo.

La du sinjorinoj aliris unue al Lucerne; poste, uzinte la fervojon, kiu transiras la Brünig’an intermonton, ili atingis Meiringen’on. En tiu urbo fraŭlino Delanjo dungis kaleŝon; kaj paŝe de ĉevaloj, kies malrapideco igis Reĝinon bolanta, onklino kaj nevino suprenrampis tiun mirindan Aar’an valon, kiu lasas en animoj de ĉiuj vizitantoj neforgeseblan memoron, sed al kiu Reĝino ne faris almozon de rigardo.

Efektive depost kiam ŝi troviĝis sur la fremda lando, fraŭlino Kolardo havis sintenadon, kies strangeco unue mirigis kaj fine eĉ maltrankviligis fraŭlinon Delanjo. Reĝino neniel atentis la naturajn belaĵojn, kiuj igas tiun landon regiono unika en mondo.

Montoj blankaj pro neĝamasoj, lazuraj lagoj, profundaj valoj, en kiujn la suno neniam penetras, pitoreskaj vojoj elstarantaj super profundegaĵoj aŭ trairantaj la rokon tunele, nenio el tiuj mirindaĵoj por ŝi ekzistis.

Fraŭlino Kolardo rigardis nur la vojaĝantojn.

Kiam de malproksime ŝi ekvidis piedirantan viron samkreskan kiel Fernando, ŝia koro ekbatiĝis. Sed kiam la nekonatulo estis pasinta, profunda ĉagreno pentriĝis sur la vizaĝo de la malfeliĉa knabino.

— Sed, infanino mia, ci kondutas laŭ tute malkonvena maniero, diris senĉese fraŭlino Rozino.

— Ha! onklino mia, neniam vi scios kiele min indiferentigas la opinio de aliuloj.

— Sed kial ci rigardas tiujn turistojn en la blankaĵo de okuloj?

— Se okaze Fernando kaj lia amiko estus ŝanĝintaj sian decidon, ni povus ilin renkonti sur la vojo. Mi volas tion kontroli.

La maljuna fraŭlino levetis la ŝultrojn.

— Vere, ŝi pensis, la malfeliĉulino fariĝis tute freneza. En tiu momento la kaleŝo atingis la supron de l’ intermonto, kaj alvenis al la Grimsel’a hotelo, al tiu loko, kiu ŝajnas tiel infera al la vojaĝantoj, kiuj supreniras al ĝi, venante el ebenaĵo, kaj kontraŭe tiel paradiza al la vojaĝantoj, kiuj malsupreniras sur ĝin, venante el altegaj montopintoj; poste la veturilo galope laŭiris la zigzagan vojon, kiu kondukas al Gletsch, proksime de la glaciejo, el kiu eliras la fonto de Rhono.

Kiam la vojaĝantinoj eniris en la vastan hotelegon, en kiu loĝas ĉiujare pluraj miloj da turistoj, ilin mirigis la tumulta agitado, kiu regis en ĝi, kaj la konsterno pentrita sur ĉiuj vizaĝoj.

Fraŭlino Delanjo demandis serviston, kiu per kelkaj vortoj ŝin sciigis.

— Du vojaĝantoj, li diris, eliris tiumatene por viziti la Rhonan glaciejon. Malgraŭ niaj konsiloj, ili ne volis uzi gvidistojn. Jam noktiĝas; kaj ili ne ankoraŭ revenis. Oni timas katastrofon.

En la sama momento du gvidistoj, senditaj por serĉi la malfeliĉajn turistojn, revenis, ne ilin trovinte. Unu el ili portis longan bastonon finiĝantan per fera pinto.

— Jen estas tio, kion ni trovis sur la rando de larĝa fendego. Ĉu iu el vi rekonas tiun alpenstokon?

— Jes, respondis unu el ĉeestantoj. Mi memoras, ke mi ĝin vidis tiumatene en la mano de unu el ekskursistoj.

— Nu, neutile ilin serĉi pli longatempe. Ambaŭ glitis en la granda fendego.

Pro tiuj vortoj korpremanta silento flugis super tiuj fremduloj, kiuj atendis en salono, ke sonoriĝu la vespermanĝo:

— Ĉu oni ilin konas? Kiel ili nomiĝas? demandis fraŭlino Kolardo, kies koro premiĝis pro maltrankvileco.

— Se via sinjorina Moŝto bonvolas demandi la registrolibron, respondis la administranto, ŝi estos sciigita.

Malferminte la libron, sur kiu ĉiuj vojaĝantoj estas devigitaj skribi sian nomon, tiu viro al ŝi montris per fingro la lokon, en kiu unu el ambaŭ nesingarduloj estis skribinta iliajn nomojn: kaj kun teruro la junulino legis:

Alberto Gustavio kaj Petro Fradeko.

— Ili! ŝi ekkriis. Sinjoro Ĵakemaro ne min trompis! En tiu momento oni sonoris por la vespermanĝo. La hotelestro volis fermi la libron, sed Reĝino lin haltigis per mano.

— Post momento, ŝi diris. Kaj ŝi daŭrigis rigardadi tiujn du nomojn kun la atentado de arĥeologiisto silabanta palimpseston.

— Rapidu do, Reĝino, diris ŝian onklino: ĉiuj kunmanĝantoj jam sidas ĉe la tablo. Ĉu estas do tiel interesplena tiu hotellibro?

— Venu, onklino mia, vidu kaj diru, ĉu mi eraras, respondis fraŭlino Kolardo sufokiĝante.

La maljuna fraŭlino alproksimiĝis kaj legis siavice:

Alberto Gustavio kaj Petro Fradeko.

— Ha! Dio! ŝi ekkriis, sed ĝuste ili estas la nomoj, kiujn al ni citis sinjoro Ĵakemaro.

— Rigardu atente la skribmanieron.

— Kial?

— Ĉu vi ne rimarkas, diris mallaŭte la junulino, ke ĝi estas la skribmaniero de Fernando? Fraŭlino Delanjo ne ŝajnis konvinkita.

— Sed ekzamenu do ĝin pli atente, murmuris kun malpacienco la malfeliĉa knabino.

Por plezurigi sian nevinon, fraŭlino Rozino metis siajn okulvitrojn, kaj atentege studadis la literojn, kiuj sterniĝis sub ŝiaj rigardoj.

— Je Dio! estas vere, ŝi diris, sin relevante kaj viŝante larmon. Ĉu okaze estas reale Herbeno la junulo, kiun renkontis nia najbaro? La junulino apenaŭ liptuŝis la manĝaĵojn, kiujn oni al ŝi prezentis, kaj rapide supreniris al sia apartamento, akompanite de fraŭlino Delanjo.

La postan matenon oni havis ankoraŭ neniun novaĵon pri la du alpistoj.

— Estas li, onklino mia, estas Fernando! ekkriis Reĝino. Mi ne dubas pri tio; al mi tion certigas mia koro. Ha! sinjoro Ĵakemaro estis prava. Kaj ni retrovas lin nur por lin perdi denove. Tiu katastrofo preteriras realece ĉiujn plej terurajn imagaĵojn. Se almenaŭ mia kompatinda bokuzo mortus en sia lito, kun okuloj al ni direktitaj, sentante, ke amika mano premas la lian, lia agonio estus dolĉa. Li kunportus en la tombon tiun lastan konsolon, ke ĉiam oni lin amas, kaj ke, kvankam ekzilita, li tamen ne estas forgesita. Sed funde de tiu fendego, en tiuj glaciigaj mallumaĵoj, kun la sento, ke li estas forlasita kaj izolita, ha! tio estas abomenaĵo!

— Nu, Reĝino, infanino mia, kvietiĝu, respondis la maljuna fraŭlino siavice kortuŝita: ci ekscitiĝas kaj malesperiĝas pro signoj vere tro malprecizaj. Nenio pruvas, ke unu el tiuj du vojaĝantoj estas Fernando. Eble sinjoro Ĵakemaro eraris. Ci kredas, ke ci rekonis lian skribma

nieron. Ekzistas simileco; mi tion konfesas. Sed fine tio ne sufiĉas, por ke ci tiel forte malsaniĝu. Ĉiutage oni vidas du individuojn, kiuj havas nenion komunan, kaj tamen kiuj prezentas fizionomion kaj skribmanieron preskaŭ identajn.

Fraŭlino Rozino longatempe daŭrigis, penante konvinki sian nevinon, serĉante, ĉu ŝi ne trovos argumentojn, kiuj pruvos, ke la ĉeesto de Herbeno sur la Svisa lando estas neeblaĵo.

La junulino lasis ŝin paroli, sed ne ŝin aŭskultis.

— Necese estas, ke tion mi kontrolu mem, ŝi diris.

— Kiel? Ĉu ci volas iri en tiel danĝeran lokon? Mi tion malpermesas; mi absolute kontraŭstaras kontraŭ tia absurdaĵo.

Sed Reĝino, dorlotite de sia onklino, kutiminte fari nur tion, kion ŝi volis fari, premis elektran butonon.

— Ĉu troviĝas en la hotelo, ŝi petis de la servisto, gvidisto, kiu povus min konduki al la Rhona glaciejo?

— Jes, sinjorino.

— Lin sendu al mi tuje. Post kvarono da horo, viro vestita de dika griza drapo, kun bronzumita vizaĝo, kun energiaj trajtoj, sin prezentis antaŭ la du virinoj.

— Ĉu vi povas min konduki ĝis la fendego, per kiu tiuj du malfeliĉuloj estis englutitaj? demandis fraŭlino Kolardo.

— Tio estas malfacila por sinjorino, pro ŝia kostumo. Necese estus, ke ŝi surmetu sinjorajn vestojn.

Reĝino havis geston de ĉagreno.

Subite ŝiaj ideoj ŝanĝiĝis; kaj ŝi demandis:

— Ĉu ekzistas neniu ekzemplo pri vojaĝanto, kiu, malaperinte en glacieja fendo, revenis al lumo en alia loko?

— Pri mi, neniam mi vidis tian okazintaĵon. Tamen mi memoras, ke, kiam mi estis infano, mia patro al mi rakontis la jenon; du alpistoj glitis ĝis la plej profunda parto de l’ glaciejo, ĝis la kuŝujo mem de l’ rivero: tiam ili povis laŭiri laŭ la fluo de l’ akvo, kaj fine alveni al la glacia groto, kiun admiras ĉiuj vizitantoj1.

— Ĉu vi povas min konduki al tiu loko?

— Tio estas simpla promenado. Ĉiutage turistoj al ĝi iras are. Ili tamen organizis por tiu mateno karavanon, kiun mi kondukos. Se vi volas nin akompani, nenio estas pli facila.

— Tre bone. Mi vin kuniros. Tial ke ŝia nevino ne riskis danĝeron, fraŭlino Delanjo ne havis plu ian motivon por kontraŭbatali la deziron de sia nevino.

Do Reĝino eliris.

Alveninte sub la travidigebla kaj lazura arkaĵo, la gvidisto volis admirigi al vizitantoj la mirindajn prismajn rebrilojn, kiuj lumigas al ĉiuj objektoj per fantaziaj koloroj. Kiam sunradio penetris en la groton, oni kredis, ke oni troviĝas en centro de vastega diamanto.

Fraŭlino Kolardo rigardis. La plafono de l’ kaverno iom post iom malaltiĝis por aliformiĝi en longan malluman koridoron, en kies fundo fluis la ŝaŭmplena torento, kiu devis formi Rhonon.

— Tiam, ŝi diris, sin turnante al la gvidisto, kiam la glaciejo forĵetas rubon falintan en fendegon, ĉu per tiu malfermaĵo la disrompaĵo aperas al lumo?

— Jes, sinjorino, se la fendego komunikiĝas kun la kuŝujo de l’ torento.

— En tiu okazo, kiom da tempo bezonas la objekto por alveni al la loko, en kiu ni troviĝas.

— Se ĝi falis en la fluon, kelkaj horoj sufiĉas.

— Sed se la fendego ne komunikiĝas kun la rivero; aŭ se la rubo ne falis en la fluon?

— Tiam ĝi veturas kun la masego mem de l’ glaciejo.

— En tiaj kondiĉoj, post kiom da tempo ĝi aperas ekstere?

— Post kvardeko da jaroj ĉirkaŭe.

Sento de malpotenco kaj de malespero pentriĝis sur la vizaĝo de Reĝino.

Dum tiu interparolado, ĉiuj turistoj estis elirintaj el la groto, unu post la alia, intencante viziti la ĉirkaŭaĵojn. Eĉ la plej granda parto revenis al hotelo. Sola la junulino restis, obstine direktante siajn rigardojn al tiu granda nigra truo, kiu ŝin ensorĉis.

Subite ŝiaj okuloj, kiuj kutimis al la senlumeco, ekvidis longan kaj brunan objekton, kiu ŝajne kuŝis sur glacia kornico. Sed la mallumaĵoj ne ebligis, ke oni distingu ĝian realan formon.

Ŝi ĝin montris al la gvidisto.

— Kio tio povas esti? li murmuris.

— Ĉu ĝi ne estus la korpo de unu el tiuj malfeliĉuloj? respondis fraŭlino Kolardo tremanta pro kortuŝeco.

— Eble. Depost tiu mateno la rivero malaltiĝis, kaj malaltiĝante, ĝi forlasis tiun objekton, laŭlonge de sia bordo, sur elstarantan parton. Tiu flosaĵo devas troviĝi ĉi tie depost du aŭ tri horoj almenaŭ.

— Ho! mi vin petegas, preĝis la junulino, plektante la manojn. Ne lin lasu en la loko, en kiu li kuŝas. Helpu lin. La gvidisto alproksimiĝis kiel eble plej proksime al la loko, en kiu tiu flosaĵo restis kuŝanta. Per sia pioĉeto, li tranĉis en la glacio kelkajn ŝtupojn, sur kiujn li povus meti siajn piedojn. Poste per fortika frapo de sia malgranda pikfosilo, li rompis la glacian elstaraĵon, kiu subportis la objekton.

Ĉi tiu falis en la fluon, ree flosiĝis kaj rapide estis forportita ĝis ekstremo de l’ groto.

Reĝino ne eraris: ĝi estis la korpo de homo. Li estis rompiĝonta sur la ŝtonoj, kiuj obstrukcas la kuŝujon de l’ torento, kiam la gvidisto rapide eniris en akvon ĝis genuoj, ekkaptis la dronanton per liaj vestoj, kaj lin altiris al bordo.

En tiu momento, fraŭlino Kolardo alkuris. Sed tuj kiam la junulino estis ĵetinta rigardon al la palega vizaĝo de l’ malfeliĉulo, kiu kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj, ŝi subite kredis, ke la glaciaj muroj turniĝas ĉirkaŭ ŝi. Ŝi estis devigita sin alkroĉi sur la brakon de l’ gvidisto, kiu ŝin subtenis, kaj ŝin sidigis, dirante:

— Tio vin emocias, sinjorineto: mi tion komprenas. Ĉar malvivulo, kiu eliras el sub tero, ne estas afero, kiun oni vidas ĉiutage.

— Ĉu vi estas certa, ke li ne vivas plu? diris Reĝino, kiu iom post iom rekonsciiĝis.

— Tio ŝajnas al mi kredebla. Tamen eble la vivo ne ankoraŭ lin forlasis tute. Se vi partoprenas mian opinion, ni lasos lin ĉi tie, kaj kuros al la hotelo por peti helpon.

— Iru sola; mi vin atendos.

La gvidisto ĵetis rigardon ĉirkaŭ si.

— Ĉiuj homoj eliris, li diris. Neniu troviĝas ĉi tie. Ĉu vi ne timos?

— Tute ne. Nun, tial ke la unua emocio estas pasinta, mi fariĝis forta. Iru.

La montano eliris kurante.

— Ĝi estas li, murmuris fraŭlino Kolardo, prenante en sia poŝo boteleton plenan je salaĵoj. Li estas Fernando! Mia koro ne min erarigis. Dio mia, permesu, ke li estu ankoraŭ vivanta, permesu, ke oni lin savu, ke oni ne alvenu tro malfrue. Faru miraklon, Sinjorego, kaj mi vin benos.

Kaj dum ŝi preĝis, la junulino metis sub la naztruojn de l’ droninto la amoniakan solvaĵon, kiun ĉiam ŝi portis sur si.

Ŝi atendis momenton, kortuŝegite. Subite ŝi kredis ekvidi sur la pala vizaĝo de tiu, kiun ŝi estis rekoninta, malfortan tremeton.

— Li vivas! ŝi ekkriis, li vivas! Tiam en ĝoja kaj danka entuziasmo, prezentante al ĉielo siajn kunplektitajn manojn, ŝi diris:

— Danke, Dio mia, danke!

Dume la gvidisto revenis, akompanata de portilo kaj de ĝiaj portistoj.

La eltrovo de kadavro eliranta el la glaciejo okazigis en la hotelo grandan miregon. Ĉiuj vojaĝantoj, kiuj loĝis en ĝi, volis kontroli la fariĝon per siaj propraj okuloj kaj alvenis al la glacia groto samtempe kun la portilo. Inter ili troviĝis kuracisto. Li ekzamenis la droninton, kiun ĉiuj rekonis, certigante, ke li estas unu el la du turistoj elirintaj la hieraŭan tagon, kaj li konstatis, ke la viveco ne estas ankoraŭ tute estingita.

— Kredeble, li diris, ĉiuj niaj penadoj estos senfruktaj: sed tamen nia devo estas provi eĉ neespereblan revivigon.

Li estis prava, ne malesperante, ĉar post tri horoj da masaĝo kaj da tiradoj sur la lango, la spirado restariĝis, la sangrondirado pli kaj pli rapidiĝis kaj la haŭto de l’ droninto malforte koloriĝis. La junulo ne estis ankoraŭ tute rekonsciiĝinta; sed fine li vivis, li estis savita. Dank’ al inteligentaj kuracoj kaj flegoj, oni povis certigi, ke la plena resanigo estos tute certa post kelke da tempo.

Kiam la kuracisto estis fininta sian taskon, fraŭlino Kolardo sidiĝis apud la lito de l’ malsanulo, intencante lin flegi, lin lasi nek tage nek nokte, kaj stari antaŭ li, kiam li revenos al la intelekta vivo, por ke lia unua rigardo renkontu la ŝian.

Tiu sintenado mirigis ĉiujn hotelloĝantojn.

— Vi do estas parencino aŭ amikino de tiu malfeliĉulo? demandis unn el ĉeestantoj.

— Nek unu nek alia, respondis la junulino. Sed li estas sampatrujano. Tio sufiĉas, por ke li meritu ĉiujn miajn simpatiojn kaj eĉ mian tutan sindonon.

Efektive meze de tiu diverslanda anaro, precipe farita el Angloj kaj el Germanoj, Francujo estis reprezentita nur de la du vojaĝantinoj kaj de la malsanulo.

Kiam fraŭlino Delanjo eniris en la ĉambron, en kiu la droninto malrapide rekonsciiĝis, tuj kiam ŝi estis ĵetinta rigardon al la junulo, ŝi preskaŭ puŝis ekkrion pro miro. Sed Reĝino, kiu divenis la sentojn tumultiĝantajn en la animo de ŝia onklino, rapidis al ŝi, kaj metinte sian manon sur ŝian buŝon, blovis en ŝian orelon:

— Se vi parolas, vi lin pereigos. Miregante, la maljuna fraŭlino peze sidiĝis sur seĝon, murmurante:

— Strange! Sinjoro Ĵakemaro estis prava. Mi lin rekonis: kaj tamen tio estas nekredebla.

Kiam ĉiuj homoj estis elirintaj, la junulino alproksimiĝis sian seĝon al la seĝo de sia parencino, kaj rapide diris al ŝi mallaŭte:

— Aŭskultu min. Treege atentu viajn parolojn kaj viajn gestojn: ĉar en tiuj grandaj hoteloj, en kiuj estas neeble koni siajn najbarojn, la muroj havas orelojn. Vi rekonis Fernandon; ĉu vere? Tiu junulo estas li nediskuteble. Sed pro neniu ajn motivo oni devos elparoli lian nomon; ĉar tia nesingardo kompromitus lian liberecon kaj eble lian vivon. Kiam li rekonsciiĝos, vi ne devos miri, se li ne ŝajnas nin rekoni, se li sin prezentas al ni kun nomo, kiu ne estas la lia. Li ludos sian rolon; kaj ni niavice devos ludi la nian, kiu konsistos el tio: redoni al li la samon, kaj havi kontraŭ li sintenadon similan al tiu, kiun ni havus kontraŭ fremdulo. Memoru tion, kion al ni diris sinjoro Ĵakemaro.

La maljuna fraŭlino ŝajnis bestigita pro mirego.

— Sed tamen, ŝi diris, se tiu junulo estas vere Fernando, kiel tion supozigas ĉiuj ŝajnoj, tuj kiam li vidos nin, li scios, ke ni estas liaj parencinoj; kaj ni niaflanke ni estos devigitaj vidi en li la homon, kiun ni konas, kaj kia li estas reale.

— Mi vin petegas, onklino, se vi ne volas vin riproĉi pro lia pereo, faru tion, kion mi diras.

Dum tiu interparolo, la malsanulo malfermis siajn okulojn kaj rigardis ĉirkaŭ si, penante kolekti siajn ideojn.

— Kie mi estas? li murmuris malforte. Aŭdante tiun voĉon, fraŭlino Rozino kaj ŝia nevino ektremetis: ĝi estis la vera voĉo de Herbeno.

— Kie mi estas? li rediris.

— En loko senriska, en la hotelo de la Rhona glaciejo, respondis fraŭlino Kolardo. Kiel vi fartas, sinjoro?

— Mi sentas min rompita: kio do okazis?

— Vi glitis en fendego. Oni vin retrovis en la glacia groto.

— Ho! jes; mi memoras nun. Abomene! abomene!

Kaj la malfeliĉa junulo elparolis tiujn vortojn per tiel terura voĉtono, ke Reĝino diris:

— Ne lacigu vin; ripozu. Vi havas en ni ambaŭ sindonemajn amikinojn, kiuj prizorgos pri vi kaj ne vin forlasos. Nun timu nenion: vi ne estos plu sola en la mondo. Dirante tiujn vortojn, la junulino metis sian vizaĝon en plenan lumon, por ke la malsanulo povu facile rekoni ŝiajn trajtojn. Jam ŝi estis mirigita, konstatante, ke la sono de ŝia voĉo ŝajnis kaŭzi al la junulo neniun emocion. Ŝia miro pligrandiĝis, kiam ŝi aŭdis lin respondantan laŭ ĝentila sed tute natura maniero:

— Mi dankas vin, sinjorino aŭ fraŭlino; mi vidas, ke vi estas bonkora. Estu certa, ke viaj konsolaj paroloj same kiel via ĉarma vizaĝo ĉiam restos gravuritaj en mia memoro.

— Mi scias, ke Fernando ludas rolon, pensis fraŭlino Kolardo: sed li tion faras tiel perfekte, ke tia perfekteco preteriras ĉion, kion oni povus imagi. Tia spiritĉeesto, lia forto de voleco, precipe post la cerba skuego, kiun li suferis, estas vera nekredindaĵo.

Dum tiu tempo, fraŭlino Delanjo, kiu ne perdis unu vorton de l’ interparolado, diris aparte:

— Kiam oni lin rigardas, dum li ne parolas, li estas Herbeno. Kiam oni aŭdas lin parolantan, sed ne lin rigardante, li ankaŭ estas Herbeno. Sed kiam oni lin rigardas, dum li parolas, tiam li ne estas plu Herbeno; li estas fremdulo, eĉ nekonatulo.

En tiu momento la kuracisto eniris:

— Kiel vi fartas, mia kara sinjoro? li demandis kun tre forta germana elparolado.

— Pli bone, mi vin dankas. Ĉu vi estas doktoro?

— Jes.

— Ĉu estas vi tiu, kiu min kuracis kaj savis?

La kuracisto kapjesis.

— Permesu, doktoro, diris la malsanulo, prezentante la manon, ke mi montru al vi mian tutan dankon.

— Mi akceptas el viaj dankoj la parton, al kiu mi estas rajtigita; sed ne al mi ili devas sin turni unue.

— Al kiu do?

— Al tiu fraŭlino, respondis afable la kuracisto, montrante Reĝinon. Estas ŝi tiu, kiu vin malkovris, dum vi kuŝis sur glacia elstaraĵo funde de la groto, kaj kiu nin avertis.

— Ha! fraŭlino, murmuris la junulo, antaŭ ne longe mi sentis min altirita al vi nevenkeble. Tiu sento estis mia danko, kiu nekonscie montriĝis.

Reĝino ruĝiĝis pro plezuro. Ŝiajn belajn okulojn briligis entuziasmo. Per lerta manovro Fernando trovis rimedon por sin alproksimigi al ŝi, ne sin perfidante. Cetere la kuracisto lin helpis.

— Vi estas prava, li diris; ĉar vi ŝuldas al ŝi belan kandelegon.

Post silento la malsanulo daŭrigis:

— Nun, fraŭlino, mi havas ankoraŭ favoron por peti de vi. Kiam pli poste mi revivigos en mia memoro vian bonecon kaj vian belecon, estus dolĉe por mi kunigi samtempe vian nomon.

La junulino ridetis. Tiu demando ŝajnis al ŝi vere neutila. Sed en la ĉeesto de tiu fremda kuracisto, tia farmaniero estis certe lertega politikaĵo. Nediskuteble ŝia amato pripensis pri ĉio.

— Reĝino Kolardo, ŝi respondis, mordante siajn lipojn por ne ridi. Kaj vi, sinjoro?

— Petro Fradeko.

Sed en tiu momento la doktoro sin intermetis. Lia malsanulo troviĝis ankoraŭ tro malfortika: li multe tro parolis; kaj ĝis morgaŭ absoluta ripozo estas necesega.

La morgaŭon, tuj kiam la junulo estis vekita, Reĝino eniris en lian ĉambron.

— Kiel vi fartas tiumatene? ŝi demandis.

— Bone, tre bone. Plena nokto de dormado min tute resanigis. Ĉu oni havas novaĵojn pri mia malfeliĉa kunulo? Ĉu oni scias, kio li fariĝis?

— Ĝis nun oni malkovris nenion. Sed tial ke kvardekok horoj jam fluis depost la katastrofo, estas supozeble, ke oni devas forlasi ĉiun esperon lin retrovi, kaj precipe redoni al li la vivon.

— Malfeliĉa knabego! murmuris Fradeko.

— Ĉu vi estis tre koralligita al li?

— Tute ne. Mi lin konis tre malmulte. Ian tagon en vagono mi sidis kontraŭ li. Li eltiris sian paperujeton kaj lasis fali koverton. Mi min klinis por ĝin kolekti kaj ĝin redoni, kiam nevole miaj rigardoj falis sur la adreson kaj legis tiujn vortojn: Al sinjoro Alberto Gustavio, Esperante skribitajn. “Vi do konas Esperanton?” mi demandis. “Jes, li respondis, kaj vi?” “Mi estas fervora Esperantisto.” “Mi same.” Kaj depost tiu momento ni ne delasis plu unu la alian. En Grindelwald, ni loĝis en la sama hotelo. Li deziris aliri al Grimsel tra la Strahlegg’a intermonto; mi same. Por homo sola la ekskurso estis pli malfacila kaj precipe pli multekosta: por du homoj kontraŭe ĝi fariĝis tute simpla. Ni do kunigis niajn penadojn kaj niajn monujojn, kaj ni vojaĝis kune. Sed post nia vizito al la Rhona glaciejo, ni devis delasi unu la al lian. Li intencis aliri al Italujo tra la Gothard’a intermonto, dum mi revenos Francujon.

Fraŭlino Kolardo subite relevis sian kapon kaj rigardis Fradekon en la blankaĵo de okuloj. Ŝi kredis, ke ŝi malbone aŭdas.

— Ĉu vere vi reeniros en Francujon? ŝi ekkriis kun terura voĉtono.

— Jes, fraŭlino, respondis la junulo, kiu ŝajnis mirigita de tiu ekkrio.

— Vi do ne timas?

— Ĉu mi havas ion por timi? Depost du jaroj, mi traveturas Eŭropon. Mi deziregas revidi mian patrolandon kaj krei por mi hejmon. Kiam tro daŭras la vivado en hoteloj, ĝi fine fariĝas tediga.

La junulino ne aŭskultis plu: ŝi pripensis.

— Por riski la danĝeron tiel maltime, ŝi pensis, necese estas, ke li havu potencajn garantiaĵojn, kaj ke li estu trovinta rimedon por sin provizi je civila etato tute regula. Mi min certigos pri tio.

— Antaŭ momento, ŝi diris, vi parolis pri hejmo kreota: sendube vi havas familion.

— Ho ve! respondis la junulo, kiu fariĝis subite malgaja, mi estas, kvazaŭ mi ne havus parencojn. Mi troviĝas sola en la mondo, sen frato, sen amiko, sen iu ajn, kiu montras al mi iom da simpatio. Se hieraŭ mi estus mortinta en la glaciejo, mi estus lasinta post mi nek bedaŭron, nek eĉ memoron.

— Aj! murmuris Reĝino, li forgesas sian rolon. Feliĉe mi estas sola kun li.

En tiu momento servisto eniris por iom ordigi la ĉambron. La junulino kredis, ke la malsanulo ŝanĝos la temon de sia parolado; sed li daŭrigis, kvazaŭ li ne rimarkus la ĉeeston de l’ servisto:

— Mi havas ankoraŭ mian patron: sed ni estas malpaciĝintaj ĝis morto. Li min forpelis for de sia hejmo, malpermesante, ke mi iam reaperos en lian ĉeeston.

— Kion do vi faris, por meriti tian severaĵon?

— Nenion. Mia patro havis onklon, kiu estis fraŭlo; kaj li esperis lian heredaĵon. Kiam mia praonklo mortis, li malheredis sian nevon kaj testamentis, ke mi estu lia sola heredanto. Tiu senheredigo naskigis en la koro de mia patro profundan malamon al mi. Li min kulpigis, ke mi delogis la maljunulon. Kaj kiam mi revenis el Azio, mia patro min ĵetis for de la pordo de sia domo tiel brute, kiel oni faras por hundo, kiun oni forpelas per piedbatoj.

Fradeko elparolis tiujn lastajn vortojn kun tono de tia kolerego, ke fraŭlino Kolardo paliĝis. Ĝi estis tro sincera por esti ludita.

— Tamen, ŝi pensis, kiam en teatro oni aŭdas faman komediiston, oni kredas, ke la afero reale okazis. Mi nun vidas, ke Herbeno estus farinta tute spertegan aktoron. La junulo silentiĝis, kaj ŝajnis enprofundiĝinta en siaj pensoj.

La servisto daŭrigis sian deĵoron, al- kaj elirante tra la ĉambro.

— Kaj via patrino? demandis Reĝino.

— Mi perdis mian patrinon antaŭ dek jaroj.

— Se ŝi estus vivinta, kredeble la bedaŭrinda fariĝo, pri kiu vi parolis antaŭ ne longe, ne estus okazinta.

— Eble: sed tamen mi ne kuraĝas tion certigi. Ha! fraŭlino, ĉiam mi estis malfeliĉa. Miaj gepatroj ne amis min. Kiam mi komparis mian sorton kun la sorto de aliaj infanoj, mi sen malfacileco rekonis, kiom forte ilia situacio diferencas de la mia. Ili estis karesitaj, dorlotitaj, ricevis donacojn, hodiaŭ bonbonojn, morgaŭ ian ludilon. Kiam ili estis malsanaj, iliaj patrinoj suferis tiom kiom kaj kelkafoje pli ol ili mem. Mi neniam ricevis kareson aŭ kuraĝigan vorton; neniam mi vidis, eĉ per la plej malgranda divenigaĵo, ke miaj gepatroj fieriĝas pro mi. Sed kontraŭe riproĉoj, batoj, puŝegoj pluvis hajle. Mi ne pretendas, ke mi estis perfekta, ke neniam mi meritis kulpigojn; ne certe: sed fine mi faris ĉion, kio estas ebla por kontentigi tiujn, kiuj min naskis; kaj mi ne kredas mensogi, dirante, ke mi sukcesis sufiĉe ofte. Neniam ili montris sian kontenton per ia ajn maniero. Kiam mi estis malsana, min pli suferigis iliaj indiferentaj flegoj ol la malsano mem. Mi estas certa, ke se mi estus mortinta, ili estus verŝintaj neniun larmon. Kiam mi estis infaneto, oni min metis en mamnutrejon, en kiu mi restis kelkajn jarojn. Elirinte el la mamnutrejo, mi eniris en lernejon; poste el la lernejo, en kolegion, kiel internulo. Fariĝinte abituriento, tial ke miaj gepatroj al mi rifuzis la plej modestan renton, mi estis devigita forlasi la daŭrigon de miaj studadoj. Kiam mia patrino mortis, mia patro, kiu jam timis, ke lia onklo lin malheredos por mia profito, memoris, ke unu el liaj malnovaj amikoj, kies deveno estis angla, fondis firmon en Hongkong. Pretekstante, ke li kreos por mi brilan situacion, sed reale por sin liberigi el mi, li min enŝipigis al Ekstrema-Oriento. Sed kiam mi alvenis en tiun anglan kolonion, mi eksciis, ke la amiko de mia patro estis ruinigita de malsukcesintaj komercaj entreprenoj, kaj sinmortiginta pro malespero. Por vivi, mi estis devigita eniri kiel malalta oficisto en la bankan firmon de sinjoro Morno; kaj mi restis en ĝi, ĝis kiam la morto de mia praonklo min devigis reveni en Eŭropon.

Kiam Fradeko alvenis al tiu punkto de sia rakonto, internaj ploregoj iomete raŭkigis lian voĉon.

— Tiam vi multe amis vian praonklon? demandis Reĝino, volante diri ion.

— Li estis la sola estaĵo, kiu montris al mi iom da amemo. Estas li tiu, kiu postulis, ke mi faru miajn universitatajn studadojn. Mia patro, kiu, pro lia estonta heredaĵo, timis lin malkontentigi, obeis malbonkore, sed lasante refali sur min la tutan pezon de sia malafabla humoro. Mian patron ĉiam incitis tiu amemo, kiun lia onklo sentis al mi, kaj kiu estis sincera (tion li pruvis, donacante al mi ĉiujn siajn posedaĵojn); kaj neniam li min pardonis pri tio.

— Tiam vi estas riĉa.

— Tiu vorto ne plene taŭgas. Sed tamen mi posedas havaĵon sufiĉan por min ŝirmi kontraŭ la mizereco.

— Kiam vi estos reveninta Francujon, en kiu loko vi starigos vian hejmon?

— En Parizo.

— Tiam vi ne intencas loĝi en via patrurbo?

— En Dinan? Ho ne! tute ne: kaj eĉ neniam mi revenos en tiun urbon. En ĝi mi tro suferis.

Fraŭlino Kolardo alpaŝis el miroj al miroj. Estis la voĉo de Fernando la voĉo, kiu parolis; estis la okuloj de Fernando la okuloj, kiuj ŝin rigardis, dum Fradeko deklamis sian historion kun tono de sincereco kapabla konvinki la plej skeptikajn homojn.

— Kaj nun, fraŭlino, tial ke mi rakontis mian vivon, ĉu mi estus maldiskreta, petante de vi saman konfidencion?

— Ĉu tio estas vere necesa? respondis la junulino kun rideto, kiu intencis divenigi ŝiajn plej kaŝitajn pensojn. Fradeko ne ŝajnis kompreni la sencon enfermitan en tiu rideto. Sed kvazaŭ li timus obstinante ofendi sian ĉarman flegistinon, li ne insistis.

En tiu momento la kuracisto alvenis. Reĝino profitis tiun intermeton por eliri kaj lasi la doktoron sola kun lia kliento.

Reveninte en sia ĉambro, la junulino sin sentis profunde konfuzita.

Kion ŝi devas kredi? Kia estas tiu junulo? Ĉu Petro diranta veron? Ĉu Fernando ludanta komedion? Por la unua hipotezo, ĉu estas eble, ke tiel plena simileco povas ekzisti? Por la dua kontraŭe, ĉu estas akcepteble, ke homo estas kapabla sin interŝanĝi en alian homon kun tiel mirinda perfekteco? Fraŭlino Kolardo pripensis, kaj iom post iom alvenis al la dua hipotezo. Tial ke Fradeko ne parolis plu, la ebleco de l’ rakonto farita de l’ junulo ne povis plu influi la inteligentecon de Reĝino. Sola persistis la figuro de Fernando, de Fernando kondamnita, ekzilita, devigata, por savi sian kapon, sin ŝirmi, dum sia tuta vivado, malantaŭ personeco, kiu neniam estos lia propra.

— Kia maltimego! ŝi diris. Li prenis ĉiujn familiaktojn de malvivulo, kies vivon li konis; kaj li senŝancele rakontas la historion de l’ mortinto, kvazaŭ ĝi estus lia propra. Li diras, ke neniam li revenos al Dinan. Mi tion komprenas. Li ne volas troviĝi en la ĉeesto de tiuj, kiuj konis la veran Fradekon. Estas same pri tiu historio de malnaturigita patro, kiu pelas for de sia pordo senkulpan filon: jen estas io, kio fermas la buŝon de tiuj, kiuj mirus, vidante, ke li estas sen familio. Nu, tio ne estas tro malbone elpensita. Nun mi ne miras plu, ĉar li ne ŝanceliĝas reveni Francujon: li estas neatakebla.

— Kaj tiu Gustavio, kiu pereis en la glaciejo! Fernando parolas pri li, kvazaŭ li estus al li nekonatulo. Mi ne mirus kontraŭe, se tiu viro estus ludinta en tiu tuta mistero gravegan rolon. Kio pruvas, ke li ne estas la aŭtentika Fradeko? Gustavio! Ĉu tio estas familia nomo? Kredeble ĝi estas la nomo sub kiun Fernando sin kaŝis, forlasante Noumea’on. Li renkontis Fradekon, amikigiĝis kun li, kaj konis lian tutan historion. Nun, tial ke lia amiko estas enprofundigita sub glacio, li prenas lian nomon, lian civilan etaton, liajn renttitolojn, kaj al li donas interŝanĝe la siajn, tre sciante, ke la malvivulo ne povos protesti. Vere, tio estas tre forta.

La morgaŭon, la junulo estis tute resanigita. Sin sentante bonfartanta, vidante, ke klara suno eniras tra la fenestro en lian ĉambron, li decidis, ke li profitos tiun belan matenon por malrigidigi siajn krurojn kaj spiri plenpulme la freŝan aeron de montoj.

Reĝino, al kiu li konigis siajn intencojn, proponis, ke ŝi lin akompanu.

— Se duonsveno vin ekkaptus sur la vojo, ŝi diris, necese estas, ke iu troviĝu apud vi por vin helpi.

Fraŭlino Delanjo, de kiu ŝia nevino petis permeson pro ĝentileco, konsentis per kapjeso. En Sèvres, ŝi lasis kune la infanecajn geamikojn; do ŝi ne komprenis, kial en Svisujo ŝi agus alimaniere.

La gejunuloj eliris. Fradeko prezentis sian brakon al fraŭlino Kolardo. La junulino sin pendigis sur ĝi per sia tuta pezo, dezirante komprenigi al sia kunulo per tiu muta sed elokventega mimiko, ke ŝi ne estas trompita de la ruzo, kiun li uzas, kaj ke ĉiam ŝi restis lia, kiel en la pasinta tempo. Pro tiu amoplena kontakto la junulo ruĝiĝetis, kaj respondis al la premado de Reĝino per simila premado.

En la ŝtuparo ili renkontis la doktoron, kiu, vidante, ke ili tiel amike akordiĝas, malice ridetis, kaj supreniris al sia ĉambro, dirante:

— Ambaŭ estas ĉarmaj. Mi ne estus tre mirigita, se mi ricevus post kelkaj tagoj anoncleteron pri geedziĝo.

Sed en la korto, ili estis haltigitaj de l’ administranto.

— Nu, sinjoro urbestro, diris tiu oficisto al serioza kaj grizhara viro: ĝuste jen estas sinjoro Fradeko.

— Ha! tre bone, respondis la magistrato. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn minutojn? li diris, sin turnante al la junulo.

— Mi estas preta vin servi, respondis tiu lasta, montrante al la maljunulo lokon, en kiu liniiĝis kamparaj seĝoj.

Vidante, ke tiu homo, vestita de administracia aŭtoritato, serĉas ŝian amikon, fraŭlino Kolardo sin sentis paliĝanta.

— Ĉu Fernando jam estus rekonita? ŝi pensis. Okulangule ŝi observis la sintenadon de tiu, kiun ŝi amas, kaj sin kvietigis. Petro restis nekortuŝebla: en lia vizaĝo neniu muskolo tremetis.

La magistrato komencis paroli:

— Mi volus fari kelkajn demandojn pri via malfeliĉa kamarado, li diris. Ni havas neniun novaĵon pri li; kaj lia korpo ne estis retrovita, kiel la via, flosiĝanta sur Rhono. Do estas kredeble, ke li restis enabismigita en la interno de l’ glaciejo. Kion vi opinias pri tio? li diris, sin turnante al la gvidisto, kiu estis akompaninta Reĝinon, kaj al kies rapida interveno Fradeko ŝuldis sian savon.

— Dio mia, sinjoro urbestro, respondis tiu viro, antaŭ kvar tagoj la akvo tute plenigis la kanalon, tra kiu Rhono eliras el la glaciejo: do en tiu momento estis neeble, ke homo, marŝanta en la kuŝujo de l’ rivero, alpaŝu sana kaj savita ĝis la elirejo, tial ke alvenis momento en kiu aero tute mankis al li. Pro tio, se tiu sinjoro (kaj li montris Fradekon) estas ankoraŭ vivanta, li estis savita nur per vera hazardo. Sed depost tri tagoj la nivelo malaltiĝis; kaj nun troviĝas inter la supraĵo de l’ akvo kaj la plafono de la galerio aerplena spaco sufiĉe vasta, por ke maltima homo povu foriri kaj reveni al lumo, ne helpite de iu. Kaj eĉ tio estus okazinta al vi, sinjoro, li aldonis, sin turnante al Fradeko, se vi estus trovinta tiel favorajn cirkonstancojn.

— Tiam vi kredas, ke mia kamarado estas kiel mi elirinta el la glaciejo? Parolante, Fradeko havis voĉon balbutantan kaj emocian mienon, kiun rimarkis Reĝino.

— Tion mi ne scias, respondis la gvidisto; sed unu afero estas certa. Ambaŭ vi falis en grandan fendegon, kiu trairas la tutan glaciejon tra ĝia tuta dikeco: kaj ambaŭ vi glitis ĝis la kuŝujo mem de l’ torento. Sed tio, kio okazis al vi, same povis okazi al via kunulo. Plie se pro ia ajn motivo, pro sveno ekzemple, li restis kelke da tempo en la interno de l’ glaciejo, li trovis por eliri vojon pli facilan ol vi.

— Tio, rimarkigis la urbestro, estas nur supozo, certe tre ebla, sed kiun nenio ĝustigas, tial ke tiu vojaĝanto ne revenis al la hotelo, kaj estis revidita de neniu homo. Do en tiaj kondiĉoj ni devas konsideri lian morton kiel kredeblan. Sed nia devo estas averti lian familion, kaj por tion fari, ni bezonas sciigojn, kiujn vi sola povas doni.

— Bedaŭrinde mi apenaŭ lin konas, respondis Petro, kiu rediris al la urbestro la rakonton jam faritan al Reĝino.

— Kiel? ĉu estas eble, ke li parolis nek pri sia familio nek pri sia profesio?

— Mi jam diris: nur la hazardo nin metis en kontakto dum kelkaj horoj. Tiel mallongedaŭra kuniĝo tute ne sufiĉas por naski konfidenciojn.

— Ĉu almenaŭ vi konas lian naciecon?

— Ni parolis nur Esperante. Kaj vi scias, ke per tiu lingvo estas neeble rekoni la naciecon de sia interparolanto.

— Kial do, rediris la junulo post momento, vi ne farus serĉadojn en la ĉambro loĝita de li? Eble li lasis kelkan malnovan koverton, kelkan por li senvaloran paperon, de li ĵetitan en la kamenon: tia forĵetaĵo povus vin klarigi.

— He! je Dio! tiun serĉadon jam mi faris; sed ĝi liveris neniun rezultaton. Oni trovis en lia ĉambro nenion, ne eĉ simplan valizon.

— Tio ne min mirigas. Li havis kiel pakaĵon nur turistan sakon, kiun konstante li portis sur si. Aliparte liaj familiaj aktoj kredeble troviĝis en lia paperujeto; kaj se li ne estis tiel feliĉa kiel mi, mi volas diri, se li ne estas savita, ili restis kun li en la profundo de l’ glaciejo.

Fradeko silentiĝis, ne havante plu ion por diri.

La urbestro eliris malkontenta.

Pri Reĝino, ŝi rigardis sian kunulon kun ŝajno de tiel miranta admiro, ke Fradeko ĝin rimarkis.

— Vi ŝajnas miranta, fraŭlino, li diris. Tamen la klarigoj, kiujn mi ĵus ekdonis al tiu honorinda viro, estas tute simplaj, kaj neniel pravigas vian miregon.

Ha! jes, estis simplaj la klarigoj, kiujn la junulino ĵus estis aŭdinta: kaj ĝuste pro tiu simpleco mem estis konfuzita fraŭlino Kolardo.

— Kion fari por scii la veron? ŝi pensis. Viro tiel forta kiel li estas kapabla sin liveri al neniu, eĉ al mi. Tamen necese estas, ke mi lin devigu al konfeso: tion mi volas; tio estos.

La gejunuloj daŭrigis sian promenadon momente interrompitan.

Fradeko tute revivigita marŝis gaje apud sia kunulino. Tiu bela suno, tiu vasta pejzaĝo, tiu ĉarma knabino de li nekonita antaŭ du tagoj, kiu tuje penetris en lian ekziston kaj ŝajnis sin doni, ĉiuj tiuj bonaĵoj vipis lian sangon kaj igis por li la vivon ŝatinda.

Ili iris rekte antaŭ si sur tiu mirinda Furka’a vojo, kiu, sur la deklivo de l’ monto, altiĝas zigzage ĝis la samnoma intermonto. Maldekstre la Rhona glaciejo brilis sub la suno, kiel maso el fandita arĝento. La junulo ĝin ekvidis, kaj ne povis deteni tremeton.

Sentante, ke la brako de ŝia kunulo malforte tremas, fraŭlino Kolardo, kiu divenis la kaŭzon de lia kortuŝo, diris:

— Vi ne ankoraŭ rakontis detale vian akcidenton.

— Mi preferus ne paroli pri ĝi. Mi volus forgesi eĉ ĝian memoron.

— Mi vin petas: kiam mia scivolo estos kontentigita, mi lasos vin trankvila.

— Vi scias, ke vi bezonas nur ordoni por esti tuje obeita. Kie mi estus sen via intermeto?

— Ne parolu pri via dankemo, kaj kontentigu mian deziron.

— Mia rakonto estos samtempe mallonga kaj terura. Ni marŝis sur la glacio kaj laŭiris fendegon. Mia kunulo min antaŭiris. Subite lia piedo glitis; li falis kaj malaperis. Mi min klinis, kaj vidis lin, du metrojn sube de mi, haltigitan de elstaraĵo kaj prezentantan siajn brakojn. Mi min klinis pli malsupren, kaptis lian manon kaj lin altiris al mi. Ĝis tiu momento ĉio tre bone okazis; kaj mi kredis lin savita. Sed mi ne rimarkis, ke la fendego direktiĝis oblikve sube de mi. Mi kuŝis sur neĝa kornico, kiu havis nek dikecon nek firmecon. Kapabla subporti solan homon, tiu maldika tavolo ne povis toleri la pezon de du viroj. Tuj ĝi rompiĝis; kaj ni ambaŭ estis rapidigitaj en la profundegaĵon. Kompreneble mi estis malteninta mian kunulon. Depost tiu momento mi nescias, kio li fariĝis. Feliĉe, kiel mi jam diris, la fendego estis oblikva. Mia falo aliformiĝis en sinsekvon da apartigitaj faloj. Reale mi ne falis; mi glitis prefere. Tiel mi klarigas kiamaniere mi povis alveni vivanta ĝis la fundo de l’ abismo. Ĉar vi scios, ke en tiu loko la glacia amaso havas pli ol tri cent metrojn da dikeco. Tiujn rezonojn mi faris poste: ĉar en tiu momento mi ne havis sufiĉe da spiritĉeesto por atente studadi la tialon de fenomeno.

La krakadoj de l’ glaciejo, la muĝadoj de internaj akvofaletoj, transiris eĥiĝante la grandegan masegon, en kiu mi estis eniĝinta, kaj min surdigis.

Subite mia falo haltis. Mi troviĝis baniĝanta en akvo ĝis la zono. Mi komprenis, kiel antaŭ ne longe tion klarigis la gvidisto, ke mi estis glitinta ĝis la plej malsupera parto de l’ glaciejo, ĝis la loko al kiu alfluas ĉiuj partaj riveretoj, kiuj el ĝia supraĵo penetras en ĝian internon. Inter la nivelo de l’ akvo kaj la glacia plafono troviĝis spaco plena je aero. Se tiu arkaĵo daŭros tiamaniere, ne tro malaltiĝante ĝis la elireja groto, la savo estas ebla.

Mi ĝin provis. Ĉiam en akvo, mi alpaŝis, laŭirante la fluon de l’ rivero, etendante miajn manojn dekstre kaj maldekstre, palpante la murojn. En tiuj absolutaj mallumaĵoj, surdigite de la senĉesa bruego de ŝaŭmantaj ondoj, mi antaŭeniris tre malrapide, min klinante ĝis la nivelo de l’ torento, kiam la plafono malaltiĝis, kaj tamen ĉiupaŝe frapante mian kapon kontraŭ glaciaj pendaĵoj.

Subite la arkaĵo kliniĝis tuje. La kanalo, en kiu mi marŝis depost multaj horoj, finiĝis en tiu loko; kaj ĝin anstataŭis mallarĝa kanaleto, kiun la maso de akvoj tute plenigis. Estis neeble iri pli malproksimen.

Mi sentis, ke mi estas pereonta.

Ĝis nun la superhomaj penegoj, kiujn mi estis devigita fari por konservi mian ekvilibron kaj ne esti forportita de l’ fluo, estis naskintaj en mia korpo naturan varmecon, kiu kontraŭbatalis la malsekan malvarmecon de l’ medio min ĉirkaŭanta. Sed nun, ĉar mi restis senmova, rigidigo min okupadis kaj paralizis miajn movojn. Vane mi penis kontraŭstari dum kelkaj minutoj, mi svenis fine: kaj la fluo min kunportis.

Kiam mi eliris el tiu sveno, mi estis en hotelo, kuŝanta sur mia lito; kaj mi havis viajn belajn okulojn direktitajn al la miaj.

Elparolante tiujn lastajn vortojn, la junulo pafis al sia kunulino tiel pasian rigardon, ke fraŭlino Kolardo sentis sin profunde konfuzita.

Ha! tiun rigardon ŝi tro konis! Kiom da fojoj, en Sèvres, dum Fernando ŝin premis sur sian koron, ŝi legis en la okuloj de sia amanto la frenezan deziron, kiu lin flamigis. Ŝi rekonis tiun elektroplenan okulfajron, kiu adoris, kiu petegis, kiu ordonis.

Ili estis alvenintaj al hotelo de Belvedere. En tiu loko vojeto kondukas ĝis nenatura groto kavigita en la maso mem de l’ glaciejo.

— Mi estus tre scivola, diris Reĝino, eniri miavice en la internon de la glacia amaso. Mi kredas, ke oni povas tion fari sen ia ajn danĝero.

— Tute; kaj eĉ vi povos admiri bluajn rebrilojn, kies efiko estas mirinda. Ne mensoge tiu groto estas nomita: lazura groto.

La gepromenantoj, transirinte la morenon, eniris en la groton, laŭirante longan koridoron el kies muroj kaj plafono gutetis klarega akvo devenanta de la fluidiĝo de l’ glacio; kaj fine ili alvenis al ĉambro lumigita de speco de fenestreto, kiu estis nur unu el fendegoj de l’ glaciejo. La lumo, rompiĝante sur la anguloj de glacieroj, penetris en la groton, nur koloriginte ĉiujn objektojn de lazura rebrilo. La aero mem, kiun spiris la geturistoj, ŝajnis blua.

Vidante, ke ŝi troviĝas sola kun sia kunulo, kaj ke neniu atestanto povas ilin vidi, la amantino de Fernando sin sentis nekapabla sin deteni: ŝi do saltis al lia kolo kaj lin pasie ŝmacadis, balbutante mallaŭte:

— Karulo mia, neniu povas nin aŭdi. Fidu al mi, kiu cin amas. Diru la veron. Ci devas scii, ke nenia perfido estas timebla de mi! Konfuzite de tiu pasia alsaltego, ŝanceliĝante sub tiu brakpremo tiel volupta kiel, ĝi ŝajnis al li, neklarigebla, senpripense Petro premis al sia brusto tiun belegan knabinon, kiu sin donis tiel arde. Kiam la lipoj de fraŭlino Kolardo tuŝetis la liajn, li sentis, ke tremeto de bruta deziro lin skuas en lia tuta estaĵo.

Tamen lumeto de prudento kredeble persistis en lia cerbo konfuzita de l’ pasio, ĉar, agante kiel lojala viro, li havis sufiĉe da volforteco por malalligi la brakojn de l’ junulino, kiuj volviĝis ĉirkaŭ lia kolo, kaj diri per voĉo iom tremanta.

— Pardonu mian miron, fraŭlino: estu konvinkata, ke neniel mi intencas vin ofendi eĉ iomete. Sed tamen via sintenado estas almenaŭ stranga, kaj ...

— Ha! daŭrigis Reĝino kun ekscitego, ci amas min, mi estas certa. Mi tiom sentis antaŭ ne longe nur per la maniero, per kiu ci min premis kontraŭ cin. Refariĝu ci mem. Depost tro longa tempo daŭras tiu komedio.

— Mi ĵuras, fraŭlino, respondis Petro, ke viaj paroloj ŝajnas al mi nesilabebla enigmo, kaj ke depost iom da tempo via konduto por mi estas tiel ebriiga kiel ne klarigebla.

Fradeko ŝajnis tiel sincera, ke fraŭlino Kolardo sin sentis okupita de duboj.

— Tiam, sinjoro, ŝi diris, profunde konfuzita, ĉu vere vi ne estas Fernando Herbeno?

— Ne, fraŭlino, tute ne. Kio povis kredigi al vi ...?

— La edzo de Beatrico?

— Mi tute ne konas la ekziston de tiuj personoj.

— Kondamnita al punlaboroj ĝis la fino de via vivo?

— Vi mokas min, mi opinias.

— Kaj ĉenrompinta? diris finante la junulino, kies fortoj ŝajnis eluzitaj.

Fradeko ne eĉ respondis. Li rigardis Reĝinon sufokiĝantan, dum ŝajno de profunda kompato pentriĝis sur lia vizaĝo.

— Ŝi havas cerbon tute difektitan, li murmuris sufiĉe laŭte, por ke la junulino povu lin aŭdi; bedaŭrinde! ĉar ŝi estas diine bela, kaj mi komencis ŝin ami sincere.

Fraŭlino Kolardo restis ĉiam duonkuŝanta sur la glacia benko, sur kiun Fradeko ŝin estis metinta. Depost kelkaj minutoj, ŝi sentis sin plene rekonsciiĝinta; sed ŝi konservis tiun sintenadon, ĉar ŝi volis doni al si tempon sufiĉan por serioze pripensadi. Ŝia konvinko fariĝis iom ŝancelita. Ĉar ĉu estis akcepteble, ke Fernando povis toleri tian frapegon, ne estinte premegita de ĝi. Tiam la viro, kiu troviĝas antaŭ si, nomiĝas vere Fradeko, kaj estas por ŝi nur fremdulo.

Cetere, kia ajn estu la hipotezo akceptita de ŝi, ŝi estis devigita konfesi, ke ŝia provo ridinde malsukcesis.

La konduto, kiun Reĝino devas havi, altrudiĝis do nediskuteble; ĝi estis: vaporigi el la spirito de Petro la malbonan impreson, kiun devige naskis ŝiaj strangaj manieroj, kaj per lerta manovro reakiri lian estimon. Ŝia koketeco kaj ŝia hontemo de junulino suferis, kiam ŝi pensis, ke nun tiu viro, kiu ŝuldas al ŝi la vivon, eble ŝin malestimos. Tiu nekonatulo ne bezonis scii, ke ŝi estis la amantino de Fernando.

Fraŭlino Kolardo sin sublevis sur sia kubuto, prezentis al la ĉiam senmova junulo sian alian manon, kaj diris kun rideto:

— Sidiĝu apud min, sinjoro Fradeko; kaj ni interparolu. Antaŭ momento, vi kredis, ke mi freneziĝas.

— Tiu vorto estas certe tro ... Kiel mi diros?.. Tamen mi devas konfesi ...

— Kiam vi estos aŭdinta min, mia konduto ŝajnos al vi tre simpla kaj precipe tre natura.

— Mi aŭskultas vin, fraŭlino, respondis Petro afable: kaj mi sentas, ke espero renaskiĝas, vidante, ke vi refariĝas tute prudenta.

— Mia kuzino Beatrico edziniĝis kun Fernando Herbeno, kiun juĝa eraro sendis al Noumea. Antaŭ ses monatoj ĵurnala artikolo sciigis nin, ke mia bokuzo sukcesis forkuri. Sed vi similas Fernandon laŭ tiel miriganta maniero, ke kiam mi vidis vin, mi estis konvinkita, ke vi estas li, kiu sin kaŝas sub malpropra nomo. Jen estas la klarigo pri mia malsaĝa konduto.

Ju pli Reĝino parolis, des pli lumiĝis la vizaĝo de Fradeko; kiam la junulino estis fininta:

— Tial ke vi kredis, ke mi estas alia homo, li diris, la afero efektive klariĝas laŭ la plej simpla maniero.

— Ha! fraŭlino, ekkriis arde la junulo, vi ŝajnas senti al via parenco tre fervoran amemon: neniam vi scios kiel plene mi estus feliĉa, se, dank’ al tiu simileco, iom da tiu amemo povus ŝpruci ĝis mia persono.

— Ne estas malpermesita al vi la espero, sinjoro Petro, respondis fraŭlino Kolardo, kun rideto, kiu ŝajnis frenezigi la petegantan Fradekon.

Ne hazarde Reĝino ĵetis tiun frazon. Tiu mistero ŝin incitegis, kaj por ĝin klarigi ŝi decidis, ke ŝi uzos ĉiujn rimedojn.

La reveno estis silentoplena. Ambaŭ pripensis.

Apenaŭ la junulino eniris en la hotelon, tuj servisto alkuris al ŝi, ekkriante:

— Rapidu, fraŭlino, rapidu: via onklino estas mortanta. Sekvite de Fradeko, kiu ne ŝin lasis plu, ŝi kuris al la ĉambro de fraŭlino Delanjo, kaj trovis sian maljunan parencinon, kiun tenis sidanta sur ŝia lito tri kapkusenoj, kun palega vizaĝo, baniĝantan en agonia ŝvito kaj baraktantan.

Apud ŝi la kuracisto, kiu jam flegis Petron, palpetis ŝian pulson.

Reĝino direktis al li rigardon, en kiu la doktoro legis kortuŝan demandon: li respondis per malpreciza gesto. Dume la malsanulino bruege spiradis, penante deŝiri la solan veston, kiu kovras ŝian bruston, altirante al si siajn littukojn.

— Kredeble via onklino suferis pro kora malsano? murmuris la kuracisto en la orelo de la junulino.

— Ho, jes! sinjoro, depost tempo jam longa. Ofte eĉ ŝin turmentis krizoj de sufoko, kiuj ŝin lacegigis. Sed neniam mi vidis ilin tiel fortaj kiel hodiaŭ.

— Pri tio mi estas certa.

— Ŝi estas do en danĝero? balbutis fraŭlino Kolardo paliĝante.

— Asistolio, respondis la praktikisto. Tiu simpla vorto tremetigis Reĝinon. Ŝi memoris, ke pri ĝi ofte parolis Maziero, kiel pri unu el kaŭzoj de subita morto.

Por fari ion, la doktoro praktikis skarifikojn. Sed bedaŭrinde ĉiuj liaj kuracoj restis neutilaj.

Post du horoj fraŭlino Rozino elspiris sian lastan blovon.

Ne sen motivoj la maljuna fraŭlino timis la vojaĝon, al kies entrepreno ŝin devigis ŝia nevino. Tiuj vojiradoj multege lacigis la malsanulinon.

Tute okupita de siaj serĉadoj aŭ de sia feliĉeco, kiam ŝi retrovis la viron, kiun ŝi kredis esti Herbeno, fraŭlino Kolardo ne sufiĉe prizorgis pri sia maljuna onklino, kaj rimarkis nenion. Siaflanke fraŭlino Delanjo, vidante, ke ŝia nevino estas supermezure feliĉa, estus sentinta konsciencriproĉojn, se ŝi estus parolinta pri reveno.

Fine en la tago mem, en kiu Reĝino kaj Petro faris sur la Furka’a vojo tiun promenadon tiel plenan je surprizaĵoj, la maljuna fraŭlino malsupreniris al la salono por sin distri per legado de ĵurnaloj; tiam ŝi subite memoris, ke ŝi lasis la ŝlosilon en la seruro de sia vojaĝkesto. Tio estis en hotelo nepardonebla nesingardo: kaj fraŭlino Rozino zorgema kaj metodema miris, konstatante, ke ŝi estas kapabla fari tian forgeson. Tuje ŝi resupreniris la duetaĝan ŝtuparon, kiu kondukis al ŝia apartamento. Sed ŝi marŝis tiel rapide, ke, kiam ŝi eniris en sian ĉambron, ŝi havis nur tempon sufiĉan por lasi sin fali sur apogseĝon, tiel forte ŝi sufokiĝis.

Tiam anstataŭ kvietiĝi, kiel faris la antaŭaj krizoj, la atako kontraŭe pli kaj pli graviĝis, kaj rapide aliformiĝis en asistolion.

Fraŭlino Kolardo falis sur genuoj antaŭ la lito, sur kiu kuŝis ŝia malviva onklino, kaj ploris sincerajn larmojn. Ĉar la junulino fundkore amis la sindoneman virinon, kiu anstataŭis ŝian patrinon. Kvankam ŝi atendis tiun neeviteblan katastrofon, tamen ŝi ne kredis, ke ĝi estas tiel proksima.

Fine kiam Reĝino estis multe plorinta kaj multe preĝinta, ŝia doloro kvietiĝis. Kiam ŝi sin relevis, havante sian vizaĝon ankoraŭ kovritan de larmoj, la unua rigardo, kiun ŝi renkontis, estis tiu de Petro, kiu ŝajnis siaflanke profunde kortuŝita.

— Vian ĉagrenon mi komprenas kaj partoprenas, li diris, prezentante la manon.

— Mi dankas vin, sinjoro Fradeko, pro tiu pruvo de simpatio. Estu certa, ke mi ne ĝin forgesos.

Dum ŝi parolis, fraŭlino Kolardo lasis la funebran ĉambron, kaj sin direktis al la sia, kiu komunikiĝis kun la apartamento de ŝia onklino per interna pordo.

Nekonscie Petro ŝin sekvis.

— Kio vi fariĝos nun? li demandis. Reĝino respondis nur per malpreciza gesto, kaj levis al la ĉielo siajn okulojn.

— Dank’ al kelkaj vortoj preterlasitaj antaŭ mi, daŭrigis Fradeko, mi kredis kompreni, ke vi havas, kiel tutan familion, nur tiun bedaŭritan sinjorinon, kiu ĵus mortis.

— Estas vere.

— Aŭskultu min, fraŭlino, kaj pardonu, se mi parolas tiamaniere en tiel dolora momento; sed la neceseco min devigas agi, kiel mi faras. Vi estas sola en la mondo. Nun, tial ke via onklino ne ĉeestas plu por permesi miajn vizitojn, la konveneco min devigas eliri kaj vin delasi, escepte tamen se vi konsentas, ke mi ilin daŭrigu: sed tion vi povas fari nur metante vian manon en la mian, kaj sciigante al tiuj fremduloj, kiuj nin ĉirkaŭas, ke vi vidas en mi vian estontan edzon.

La junulino estis tiel malmulte preparita al tia propono, ke ŝi restis momente konfuzita.

Kun maltrankvila kaj malkvieta ŝajno Petro atendis ŝian respondon.

— Ĉu mi malplaĉas al vi? li diris. Ĉu mia propono vin ofendas? aŭ ĉu vi sentas al mi nur indiferentecon?

— La propomo, kiun vi faras, sinjoro Petro, estas tro lojala por min ofendi: kontraŭe ĝi povas nur honori junulinon. Tamen tia demando estas por mi tiel neatendita, ke vi ne miros, se mi iom ŝanceliĝas. Donu dudekkvar horojn da kredito, kaj morgaŭ mi konigos mian respondon.

Tio estis ĝentila forpermeso. Tamen la junulo ne povis sin decidi al la eliro.

— Mi amas vin, li diris; mi amas vin profunde. Vi min savis kaj flegis. Mia unua sento al vi komencis per dankemo; poste iom post iom ĝia naturo ŝanĝiĝis, des pli facile ke, dank’ al tiu simileco, kiu al vi kredigis, ke mi estas alia homo, vi ju pli vin montris al mi subite tia, kia vi estas, kun via pasia kaj romana karaktero, kaj ne min devigis toleri tiun longan iom hipokritan kaŝecon, kiun bone edukita junulino ĉiam devas afekti por nekonatulo. Mi estas sola en la vivo, tial ke mia patro estas por mi nevaloraĵo. Nun tial ke la morto de via sola parencino vin igis libera, vi same devas konsiliĝi nur kun vi mem. Akceptu min; mi igos vin tre feliĉa.

Fraŭlino Kolardo prezentis al Fradeko sian manon.

— Ĝis morgaŭ, ŝi diris.

Tiufoje la junulo komprenis kaj eliris.

Restinte sola, la junulino prenis sian kapon en siaj manoj, kaj profunde pripensis.

— Ĉu estas kredeble? ŝi diris. Ĉu Herbeno jam edziĝinta kun Beatrico estus tiel maltimega, ke li ne timus fariĝi bigamiulo? Reĝino jam pruvis, ke kiam la pasio ŝin ekkaptas, la konsciencduboj sin ĝenas malmulte. Tamen ŝi sentis sin ŝanceliĝanta kontraŭ tiu monstreco, kiun Petro al ŝi proponis per tiel natura tono.

Do Fernando ĉiam ŝin amas. Sed tiam, kial li lasis konduki sin al la punlaborejo? kial li rifuzis la savon, kiun ŝi al li proponis, se li konsentus forkuri kun ŝi? Subite pripenso, iam farita de Klozelo, revenis en ŝian spiriton. En tiu letero fabrikita per ĵurnalaj literoj, kredeble Herbeno vidis nur kaptilon. Se tio estas vera, tio klarigas tute kontentige, kial li ne respondis. Sed li lasis sin kondamni, ne ŝin perfidante. Reale ĉu en tia heroaĵo ne kuŝas la plej granda pruvo de amo, kiun amanto povas liveri? Certe fraŭlino Kolardo ne povis memori sen ĉagreno tiun doloran scenon, en kiu ŝi trenis sin antaŭ liaj genuoj. Ŝi revidis Fernandon malvarma, tedita, atendanta kun malpacienco, sen konsola parolo, ke ŝia doloro estu finiĝinta. Sed depost tiu epoko multaj fariĝoj okazis. Tial ke li ne povis plu sin turni al sia rajta edzino, ĉu ne estis nature, ke li memoru pri la alia? Jen estas kial antaŭ ne longe la junulino lin retrovis tia, kia li estis en la plej belaj tagoj de ilia unuiĝo, timema, submetita, sed je submetiĝo nur ŝajna, kiu malbone maskis la mastron jam pretan por postuli.

Tial ke, laŭ leĝa vidpunkto, la edzo de Beatrico estas malviva, la homo, kiu prenas lian lokon, la fraŭlo Fradeko, povas do edziĝi kaj tamen ne esti pro tio kulpigata je bigamio.

— Kaj se vere la personeco de Petro ne konfuziĝas kun la personeco de Fernando, diris Reĝino por konkludi; se la rakonto, kiun li faris, estas vera laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj, tiu aminda junulo ŝajnas tre dolĉa, tre amindumanta. Mi estas certa, ke li min feliĉigos. Mi kredas, ke mi amos lin; eĉ mi sentas, ke mi jam lin amas.

Reale la junulino ne vidis tre klare tion, kio okazis en la fundo de ŝia animo. La iom sofisma rezono, kiu ŝin alkondukis al tiu duobla konkludo, nome: akcepti la eblecon de edziniĝo kun la viro, kiun ŝi kredis esti ŝia iama amanto, sed kiu tamen povus esti por ŝi nur fremdulo, tiu rezono celis nur unu celon: liveri al ŝiaj sentoj la sankcion de konfesebla motivo. Ŝi tiel ofte jam estis redirinta tiujn du nomojn: Herbeno, Fradeko, ke tiuj vortoj fariĝis por fraŭlino Kolardo nur bruo, havanta nenian precizan signifon. La sola impreso vere klara, kiu eliris el tiu ĥaoso estis ĉiam impreso pri Fernando retrovita, reakirita, refariĝinta tia, kia li estis en la matenruĝo de iliaj amrilatoj. Ŝi povos fariĝi la edzino de Fradeko; reale kun la sola Fernando ŝi edziniĝos.

Dum longa tempo ankoraŭ la junulino sin enabismigis en siajn pensojn, ne malkovrante alian novan eblecon de konkludo.

— Nun, ŝi daŭrigis, tial ke mia bedaŭrita onklino ne ekzistas plu, la edziniĝo altrudiĝas al mi laŭ tute deviga maniero. Sed estus al mi neeble edziniĝi kun ia ajn viro, kaj precipe lin ami. Mi konsentu, ke Petro estas vere la viro, kia li pretendas esti; nu, eĉ en tiaj kondiĉoj, li estas ankoraŭ la sola homo kapabla batigi mian koron: ĉar estus ĉiam Fernando tiu, kiun mi en li amegus.

Tiun fojon ŝia decido estis nerevokeble prenita.

Pro tio, la morgaŭon, ŝi ne lasis al Fradeko la tempon necesan por komenci paroladon, sed ŝi diris tuje:

— Mi multe pripensis, sinjoro Petro; kaj mi akceptas.

— Ha! fraŭlino Reĝino, ekkriis la junulo, kiu ŝajnis ebria pro ĝojo, neniam vi scios, kiom mi vin amas, kaj kiom vi min feliĉigas.

Altirante sian fianĉinon al sia koro, Petro metis sur la lipojn de la junulino longan kisadon, kiun redonis fraŭlino Kolardo: kaj ambaŭ fariĝis palaj pro kortuŝeco.

— Hodiaŭ, li diris, mi estas certa, ke tiun kisadon vi ne adresas al alia viro.

La junulino ne respondis, ĉar kontraŭe ŝi estis tute necerta pri tiu punkto.

Tamen la pripensadoj, kiujn Reĝino estis farinta la antaŭtagon, ŝin instigis desegni por ŝi kondutlinion, je kiu ŝi neniam devos malproksimiĝi. La dubojn, kiujn ŝi havis pri la personeco de sia estonta edzo, ŝi intencis konservi por si sola. Ŝi ne volis, ke aliaj homoj povu ilin suspekti kaj malpli ankoraŭ ilin partopreni.

Do, influite de tiu ideo, ŝi diris al Petro:

— Mi telegrafis al sinjorino Herbeno, mia kuzino, kaj al malnova amiko de mia familio, sinjoro Maziero. Mi ilin atendas post unu momento. Sed ili ne devos vin vidi. Via simileco kun ŝia edzo tro dolore impresus Beatricon. La sciigo pri la morto de mia onklino jam kaŭzis al ŝi grandan ĉagrenon; mi estas certa pri tio. Estas neutile pligrandigi ankoraŭ ŝian malĝojecon, rememorante al ŝi dolorajn okazintaĵojn. Jen estas do tio, kion laŭ mia opinio, estas konvene, ke vi faru. Lasu tiun hotelon, kaj loĝu en la Grimsel’a gastejo. Kiam ni estos donintaj al la bedaŭrita mortintino la lastajn honorojn, ni revenos Parizon. Mi vin sciigos pri tio. Vi nin akompanos, sed de malproksime, per la sekvanta vagonaro. Tial ke estus malkonvene, ke mi restu sola en nia Sèvres’a kampodomo, mi petos rifuĝejon de sinjoro Maziero. Estos li tiu, kiu anstataŭos mian patron, kaj kiu min kondukos al la altaro. Estos lia hejmo la loko, en kiu okazos niaj intervidiĝoj.

— Ha! mia kara, mia amata Reĝino, por tio same kiel por la cetero, vi tre scias, ke via deziro ĉiam estos la mia.

— Se mi agas tiamaniere, mi tion faras nur por prepari miajn familianojn al tiu simileco, kiu, mi rediras, estas tute neverŝajna.

Post du horoj sinjorino Herbeno kaj la bankiero alvenis al la hotelo de la Rhona glaciejo.

Kiam, kondukinte al ŝia lasta loĝejo la korpon de fraŭlino Delanjo, Reĝino, Beatrico kaj Maziero troviĝis solaj en la ĉambro iam loĝita de fraŭlino Rozino, la maljunulo diris al fraŭlino Kolardo:

— Mia kara infanino, vi estas plenaĝa, sekve tute libera agi tiel, kiel plaĉas al vi. Tamen ĉu mi povas peti de vi, kiaj estas viaj intencoj? Ĉu vi havas projektojn pri estonteco? Se mi faras tiujn demandojn, mi agas, ne instigite de scivolo, kredu min, sed de intereso al vi, por vin helpi, se tion fari mi povas.

— Mi estas tiel certa pri via amemo, ke mi ne ŝanceliĝas vin utiligi, por efektivigi projekton, de kies plenumo dependos mia feliĉeco.

— Kion vi volas diri?

— Kredeble mi baldaŭ edziniĝos.

Maziero kaj Beatrico faris ekmovon pro miro. Antaŭ kiam ŝi eliros el Parizo, pri nenio simila oni parolis. Depost la alveno en Svisujo, nenio en la leteroj de fraŭlino Rozino povis antaŭvidigi tian fariĝon.

Tiam Reĝino per kelkaj vortoj rakontis la okazintaĵon de l’ glaciejo, kaj finis dirante:

— Tiu junulo kaŭzis en mia koro impreson, kiun neniam mi sentis por alia viro. Mia bedaŭrita onklino, al kiu li estis tre simpatia, permesis, ke li nin vizitu. Mi estas certa, ke tio, kio plej forte nin ambaŭ allogis, estas granda simileco kun nia malfeliĉa Fernando.

Pro tiuj vortoj Beatrico eligis ĝemon, kaj sin turnis subite por kaŝi siajn larmojn.

La interparolado daŭris. Pri ĉiuj punktoj Maziero opiniis kiel la junulino. Oni ne povis agi laŭ pli prudenta maniero.

— Tamen, li diris finante, la sciigoj, kiujn vi kolektis pri tiu junulo, ŝajnas al mi iom malprecizaj. Antaŭ kiam vi plenumos agon tiel gravan kiel edziniĝon, ĉu vi volos permesi, ke mi ilin pliplenigu?

— Mi ĵus estis petonta tion de vi.

Nenio detenis en Svisujo la tri vojaĝantojn. Estis decidite, ke la morgaŭon ili revenos Parizon.

Post du horoj Fradeko konis tiun decidon, kaj siavice veturis per la sekvanta vagonaro tiel, kiel al li tion konsilis fraŭlino Kolardo.