Ĉu prave?…

El Vikifontaro
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 26-29)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈU PRAVE?…

Ni ricevis ĉi tiun leteron, kiun unuamove ni ĵetis en paperkorbon. Tamen, post plua pripensado ni reprenis ĝin el la ujo, denove legis kaj alvenis al la konkludo, ke kelkrilate tiu skribaĵo estas pripensiga kaj sekve presinda. Se ni eraris, la legantoj bv. indulgi nin. Estas almenaŭ menciinde, ke ni tenas la ekz-on de la gazeto priparolita en la letero. Red.

Karkason, 25-4-39

Estimata – sed ĉu estiminda? – Redakcio,

Sampoŝte mi sendas al vi ekz-on de nia franclingva organo Nova Tero (Terre Nouvelle), por ke vi estu informita pri la ekzisto de nia movado. Per la emblemo (falĉileto kaj martelo, sidantaj sur kruco) kiu kuŝas apud la titolo, vi tuj komprenos, ke ni volas iri man-en-mane kun niaj bolŝevistaj K-doj. Per la alpreno de ilia propra emblemo kaj nia deziro pri kunlaboro, ni ne dubas, ke finfine ili ankaŭ akceptos la nian. La kruco ja estas proleta emblemo, ĉar sur ĝi martiriĝis Jezuo Kristo, la ĉarpentista filo el Nazareto.

Sed ne por diri tion, mi ekprenis la skribilon. La motivo estas pli grava, kaj sendube ĝi estos por vi tre surpriza. Bonvolu noti profunde en vian memoron, ke per ĉi tiu letero mi uzas esperanton por la lasta fojo. Kial? vi sendube de- mandos, kunŝovante la brovojn. Bonvolu ne tro ekscitiĝi kaj plue legi. Via surprizo kredeble pligrandiĝos…

Leginte reklamon en iu el viaj gazetoj pri "Vortoj de K-do Lanti", mi antaŭ kelkaj monatoj mendis ekz-on kaj legadis ĝin jen kontente, jen incite kaj eĉ foje kun koleriĝo… Mi povas tamen danki al tiu aŭtoro, ke sur la 31-a paĝo li rekomendas legi la Biblion. Tia neantaŭvidebla rekomendo igis min pensi, ke mi, kristano, neniam tutlegis tiun sanktan verkon. Mi sentis konsciencriproĉon kaj por kvietigi min, senprokraste mendis ekz-on de la esp-a eldono. Jam de unu semajno mi ricevis ĝin kaj kun granda surprizo legis jenon sur la paĝo 12-a:

"1 – Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero.
2 – Kaj kiam ili ekiris de la oriento, ili trovis salon en la lando Ŝinar kaj tie ekloĝis. 3 – Kaj ili diris unu al alia: Venu, ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro. Kaj la brikoj fariĝis por ili ŝtonoj, kaj la bitumo fariĝis por ili kalko. 4 – Kaj ili diris: Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero. 5 – Kaj la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. 6 – Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj ili ne estas malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. 7 – Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. 8 – Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. 9 – Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la supraĵon de la tuta tero."

Estimata, sed ne estiminda Redakcio, la legado de tiu sankta teksto malfermegis miajn okulojn kaj mi klare ekkomprenis, ke grave mi pekis, ekde la tago, kiam mi komencis lerni esperanton. Al ĉiu sincera kaj komprenema homo, kiu legis la Biblion, devas esti evidente, ke Dio ne volas, ke la homoj havu komunan lingvon. Konsekvence, la Zamenhofa entrepreno estas diabla afero kaj nun mi tre bone komprenas la signifon de SAT. Kiam mi aliĝis vian organizon, tiam mi efektive sataniĝis. Sed hodiaŭ mi sunklare vidas mian eraron, sentas egan konsciencriproĉon kaj sincere pentas. Via Asocio ja estas diabla entrepreno kaj ĉiu kristano nepre devas senkompate kontraŭbatali ĝin. Per ĉi tiu letero mi do informas vin, ke mi eksiĝas el via satana organizo kaj de nun ĉiel provos forgesi esperanton kaj reakiri senpekan staton. Kun la helpo de Dio, kiu sendube uzis oblikvan vojon por konduki min laŭ ĝusta vojo, mi esperas, ke, post pli-malpli longa tempo, Zamenhof, esperanto kaj precipe SAT restos en mia memoro nur kiel malagrabla inkubsonĝo el mallumega, senstela nokto.

Mi jam diris sufiĉe por ke sur viaj vizaĝoj aperu satana ridetaĉo; tamen mi volas aldoni kelkajn klarigojn pri miaj nuna spiritostato kaj kompreno pri aferoj. Leginte kaj komprenante la dirojn pri Babel, mi nun havas la konvinkon, ke pli bone mi nun komprenas la veran signifon de la artikolo, kiu aperis en la 475-a n-ro de "S-ulo" kun la subskribo Tomodaĉi.

Niaj bolŝevistaj K-doj havas bone prilaboritan tezon pri artefaritaj lingvoj. Per ĝi oni povas klare kompreni, ke estas hereza la pretendo de utopiuloj, kies celo estas, ke esperanto fariĝu mondlingvo. Kaj la fakto, ke Lenin diris, ke Stalin ripetis, ke iam la lingvoj kunfandiĝos en unu solan, neniel kontraŭas al la Biblia diro. Oni bonvolu nur noti zorge en la memoron, ke la marksisma lingvoscienco kondamnas la pretendon kaj agadon de la esperantistoj ĝenerale kaj precipe tiun de l’ sennaciistoj. Kiel ĉiu scias, niaj bolŝevistaj K-doj refariĝis tre bonaj patriotoj kaj konsekvence ili ne povas deziri, ke la naciaj lingvoj fariĝu nur dialektoj, dum esperanto ludus la rolon de kultura lingvo tutmonda.

La sola tikla punkto kuŝas en tio, ke laŭ la Biblio estas evidente, ke Dio ne volas, ke la homoj havu nur unu lingvon, dum Lenin antaŭdiris, ke iam la naciaj lingvoj kunfandiĝos. Iu herezulo foje rimarkigis, ke nenia signo vidiĝas pri tia kunfandiĝo estonta. Tiurilate mi plene konsentas kun Alfesto[1]. Sed tiu tro memfida SAT-ano forgesis, ke Dio estas ĉiopova. Plie, Liaj intencoj estas nediveneblaj. Sekve, ĉiu kristano devas konsenti al tio, ke Dio povas same permesi la ekziston de nur unu sola lingvo, kiel Li malpermesis tion antaŭ multaj jarmiloj. Dio ne malofte faras miraklojn[2] kaj sekve la herezuloj malprave cerbumas por kompreni kiel povos okazi la kunfandiĝo de la lingvoj en unu solan, laŭ la marksista tezo.

Mi ne bezonas insisti pri la gravega signifo de mirakloj; per ili ebeniĝos la vojo, laŭ kiu ni, kristanoj, povos kunlabori amike kun niaj bolŝevistaj K-doj. Tiel praviĝas la interplektiĝo de la kruco, falĉileto kaj martelo. Tia trielementa emblemo, cetere, pensigas pri la Sankta Triunuo: La Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito. Kiam en Moskvo oni estos komprenita, kiel mi mem, la profundajn kaj subtilajn verojn, kiuj sin kaŝas en la Biblio, tiam mi ne dubas, ke ni povos solidare bataladi kun Stalin por ekstermi ĉiajn herezulojn.

Vi, diablaj SAT-anoj, aŭdu kaj komprenu… Sensalute

P.P. Dupont-Durand, "Terre Nouvelle",
12, rue Pasteur, Carcassonne (Aude)
("Sennaciulo", 25. majo 1939)

  1. Komp. la aluditan artikolon kun titolo: El la notlibro de Alfesto en n-o 476 de "S-ulo".
  2. Ekzemple, ĉu la aliĝo de Sovetio al la Ligo de Nacioj ne estas vera miraklo? Ĉiu ja bone scias, ke Lenin konsideris tiun institucion kiel "kavernon de imperiistaj banditoj".