El la notlibro de Alfesto (aŭgusto 1939)

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


EL LA NOTLIBRO DE ALFESTO


Vortoj! vortoj! Kaj kiel efikaj tamen, kiam ili estas aplombe eldiritaj de demagogo kun forta, bela voĉo, kun mieno de profeto!…
Kaj ĉe tia bedaŭrinda konstato mi fariĝas pli ema konsenti, ke inteligenta homo povas sincere kredi je la ekzisto de senlime bona kaj ĉiopova dio, kiu tamen toleras la malbonon en la mondo, kiun li mem kreis.

*

La papo el Romo havas siajn apologiistojn; al tiu el Moskvo – bv. pardoni, mi pensas pri K-do Stalin, la "Patro de l’ popoloj", la "Gvidanto de l’ mondproletaro" – ankaŭ ne mankas sufiĉe bone pagataj "inĝenieroj poranimaj". En Sovetio ja ekzistas specialaj lernejoj, kie oni povas akiri la arton pravigi ion ajn – laŭ la maniero uzita de la Nederlanda SAT-ano en la aprila n-ro de "S.R.".
Mi ne dubas, ke tiu K-do argumentis sincere kaj bonintence, tial mi nomis lian rezonon paralogismo. – Sed plej ofte la rezonado de la "poranimaj inĝenieroj" estas karakterize sofisma.

*
Jen ekzemplo de sofista rezonado per la apliko de la marksa dialektiko. Kio karakterizas nian epokon, tio estas la naciismo (tezo); la naciismo generas sian malon: sennaciismo (antitezo) kaj el tiuj du maloj rezultas la internaciismo (sintezo).
*

Oni ne kredu, ke mi fantazias. Sur mia tablo kuŝas libro, kies titolo, sufiĉe signifa, estas: La Naciismo kontraŭ la Naciojn. La tezo de la aŭtoro (Henriko Lefebr) estas montri, ke la internaciistoj estas la plej bonaj amikoj de l’ nacioj, alivorte la plej bonaj patriotoj.

*

Sed estas rimarkinde, ke tia tezo tre parencas al la Hitlerismo. La plej aŭtoritata teoriulo de tiu ismo estas Alfredo Rosenberg. Lin ankaŭ oni povus nomi "pornanima inĝeniero". Mi posedas la tekston de parolado, kiun li faris en 1934 antaŭ fremdaj studentoj, kiuj vizitis Berlinon. Jen peco el tiu dokumento:
"Kio estas esenca en la naci-socialismo, tio estas, ke ĝi respektas alies naciecon kaj faras nenian prikulturan propagandon por trudi siajn ideojn al fremdaj landoj. Tiu kunlaboro de l’ nacioj, fondita sur la nacia fiero kaj sur la respekto al la aliaj naciaj apartaĵoj, ebligas veran pacon, por kiu ni ĉiuj devas kunlabori."

*

Sennaciisto ne lasas sin trompi per vortoj; li atentas nur faktojn. Kaj la historiaj faktoj instruas, ke la homaj socioj evoluis el klanoj al tribo, el triboj al civito, el civitoj al provinco, el provincoj al nacio. Sekve, oni povas racie antaŭvidi, ke la nacioj ankaŭ malaperos por konsistigi pli grandan unuon.
Ĉio, kio kontraŭas al tiu historia procezo, tio estas esence reakcia. Kaj reakciuloj estas ĉiaj ajn patriotoj. Sed mi volonte konsentas, ke ili havas la rajton oferi sian propran vivon antaŭ la altaro de sia idolo…

*

Eĉ se la modernaj diaĵoj, t.e. la nacioj, devus ĉiam ekzisti, tamen sennaciisto neniam konsentos libere partopreni al la defendo de iu patrio kontraŭ alia.
Se saĝa homo estas perforte tenata en frenezulejo, tio ne signifas, ke li ankaŭ devas konduti kiel frenezulo. Bedaŭrinde, por vivi saĝe inter malsaĝuloj, tio postulas multe da energio kaj pacienco.

*

Mi scias laŭsperte, ke la plej malfacile transireblaj limoj estas la lingvaj. Kaj tamen per esperanto oni povas facile faligi tiujn barojn…
Limoj nepre restu, por ke vivu kaj bonstatu gvidistoj, generaloj, pastroj, interpretistoj, k.s. parazitoj.

*

– Vi fariĝas ŝovinista ano de Esperantio, ŝerce diris al mi iu samideano.
– Nu, eble, sed tia ŝovinismo povus esti danĝera nur por la loĝantoj de Marso…

("Sennaciulo", 25. aŭgusto 1939)