Aforismoj (Lanti, 1946)

El Vikifontaro
Aforismoj ()
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 31-32)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
AFORISMOJ

La Homaro devos unuiĝi, se ĝi ne volas perei.

Por ke la Homaro unuiĝu, estas necese, ke la homoj povu interkompreniĝi.

La SAT-anoj perfekte pruvas, ke esperanto estas taŭga interkomprenilo tutmonda.

La partoprenantoj de l’ SAT-Kongresoj donas ĉiujare novan pruvon pri eblo de unuiĝo super la landlimoj.

SAT devas fariĝi la embrio de mondregno kun esperanto kiel oficiala lingvo.

Pionire la SAT-anoj faras pli pozitivan laboron ol la politikaj agitistoj, kiuj, vole-nevole, estas oportunistoj.

Ni semu, por ke aliaj povu estonte rikolti.

SAT estu konstruata sur rokoj el fido, honesto, lojalo kaj amo.

SAT-ano ne estas esperantano, sed esperantisto.

La nobla celo Zamenhofa ne povas esti atingota per malnoblaj rimedoj.

SAT mem agnoskas neniun dogmon, politikan aŭ religian, sed ne forpuŝas dogmanojn.

Dogmo estas ia mumio spiriteca.

SAT kontraŭbatalas ĉian makiavelismon kaj jezuitismon.

SAT-ano oferas kaj ne atendas rekompencon.

Trankvila konscienco estu SAT-ana virto.

Nur la konscio esti farinta ion bonan kaj celkonforman povas ies konsciencon trankviligi.

Multaj esperantistoj el la terorlandoj estas spirite kaj kore SAT-anoj. Ni pensu pri ili kaj profitu ĉiun oportunon por ilin kuraĝigi.

("Sennaciulo", 25. aŭgusto 1939)

Por meriti la nomon HOMO, necesas havi idealon. Kaj ju pli alta, nobla, estas tiu idealo, des pli ni homiĝos per konstanta volstreĉado al ĝi.

Por antaŭeniri sur la vojo al homeco, esperanto estas bona, eĉ necesa ilo. Tio tamen ne signifas, ke ĉiu ajn esperantisto povas jam nun fariĝi homo. Se por transiri riveron, oni konstruas ponton, tio ja ne garantias, ke ĉiuj transirontoj uzos ĝin por nobla, bona celo.

La egoismo kondiĉas la vivon, kaj ĉiu besto, ĉiu homo estas egoismema. Sed ekzistas stulta egoismo: tiu, kies konsekvencoj malprofitigas la egoistojn mem. Racia egoismo homa povas nur celi al la utiligado de ĉiuj riĉaĵoj ekzistantaj sur nia planedo. Tia celo estas atingebla nur per ĉies interhelpo.

("Sennaciulo", oktobro 1948)

Niĉe, la fama filozofo, uzis la vorton "superhomo" por kvalifi ulon, kiu sin levis super sian homecon. Sed, eble, estus preferinde diri, ke la ordinaraj dupieduloj, kies menson karakterizas absolutismo, naciismo, stulta egoismo, estas nur subhomoj.

Stulte egoistaj estas ĉiuj naciistoj, ĉar ilia konduto havas kiel rezulton, ke ilia lando elĉerpiĝas por celoj detruaj kaj sekve malfprofitdonaj.

La patriotismo de l’ regatoj estas nur rimedo uzata de l’ regantoj, por efektivigi siajn ambiciajn planojn. La regantoj ja ne batalas mem.

("Sennaciulo", junio 1946)