Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?/II

El Vikifontaro
II.
Novaj klasoj: oligarkio, patriciaro…

Iver: Neniu kontraŭdiras, ke en la komenca tempo de l’ revolucio la Sovetia Laboristaro efektive pli malpli regadis pere de sovetoj k sindikatoj. Sed tre baldaŭ la bolŝevika partio artifike sukcesis kapti la tutan estradon super la lando pere de starigo de ĉeloj en ĉiuj organizoj. Jam delonge la sindikatoj, kooperativoj k sovetoj havas fakte — ne formale — nenian influon en la decidoj. Per la ĉela organizado la partio konsistigas la ŝtataparaton, kiun oni nomas «diktaturo de l’ proletaro», sed kiu fakte estas drasta subpremado super la amaso fare de nova kreiĝanta klaso.

Tia regadsistemo estas io tute nova en la Historio. Iuj nomas la novan superan regantan klason: oligarkio, k la suban, ankaŭ regantan: patriciaro, kompare al tio, kio jam ekzistis en la antikva tempo. Sed ni ne disputu pri vortoj. Kio gravas, tio estas la realaĵo mem, kiun ili reprezentas. Necesas esti vivinta en Sovetio, ne kiel burokrato en la kancelarioj de Komintern, sed kiel laborulo en fabrikoj k laborejoj, por kompreni ĝuste, kion signifas tie por simpla laboristo la vorto partiano. Prezentu al vi la rolon de submastroj k spionoj en iu granda kapitalista fabriko k vi iomete komprenos, kiel la sovetia proletaro rilatas al partianoj: ĝi havas senton de timo k de malamo. Ekzistas tamen eta diferenco: en demokratie kapitalista reĝimo, la laboristo sentas sin libera, kiam li transpaŝis la sojlon de l’ fabriko, por reveni hejmen. En Sovetio la spionado de l’ partianoj okazas ĉie: en la fabriko, en la kunvenejo k eĉ en la hejmo.

Se vi scias, ke ekzistas proksimume du milionoj k duono da partianoj, kompare kun cent sep-dek milionoj da loĝantoj, tiam mi lasas al vi la zorgon decidi, ĉu tiu regado de malplimulto super grandega plimulto povas prave esti nomata «Diktaturo de l’ Proletaro».

Ruper: Sed vi forgesas aŭ prisilentas, ke la bolŝevika partio reprezentas la verajn interesojn de l’ proletaro, ke ĝi estas ĝia plej konscia parto k pro tio havas la fidon de la amaso. La Partio, fondita de Lenin, konsistigas la eliton de l’ laboristaro k estas netolereble aŭdi tian kalumniadon pri organizo, kiu sukcese gvidis la Revolucion…

Futer: Neniu neas la grandajn meritojn k kvalitojn de Lenin, de Trocki…

Ruper: Ha! ne parolu pri Trocki, tiu perfidulo…

Futer: … k. a. eminentaj gvidantoj de la Oktobra Revolucio. Sed, de tiam, dek-ok jaroj forpasis, Lenin mortis k fariĝis sanktulo, kies kadavro estas adorata sur la Ruĝa Placo en Moskvo k kies portretoj anstataŭas la carajn ikonojn en la hejmoj de l’ novaj kreduloj; tiu «perfidulo», Trocki, estas en ekzilo k la eks-prezidanto de Komintern, Zinovjev, sidas en malliberejo kun miloj da malnovaj, malpli famaj bolŝevikoj; la demando sekve estas esplori la nunan staton de l’ bolŝevika partio, ĝian nunan agadon k ne la rolon, kiun ĝi ludis en la komenca tempo.

Oni ne devas malatenti la lecionojn de la Historio: tro ofte jam okazis, ke revolucia, liberiga movado fariĝis reakcia k subprema, post kiam ĝiaj gvidantoj konkeris la superregadon. La katakomba kristanismo tute ne similis la mezepokan, inkvizician katolikismon, nek la nuntempan; la franca revolucio el la jaroj 1789-93 baldaŭ aliiĝis en bonapartismon k militismon. Aliajn ekzemplojn oni povus mencii.

El la du milionoj k duono da anoj, kiujn enkalkulas la nuna, sole ekzistorajta partio en Sovetio, la nombro de antaŭrevoluciaj bolŝevikoj estas proporcie tre malgranda. Kaj ĉiuj, kiuj ne konsentis perfidi sian idealon k serveme ne subiĝis al la diktatoreco de Stalin, tiuj sidas nun en malliberejoj…

Ruper: Kio ĉiam karakterizis la bolŝevikan partion, tio estas ĝia fera disciplino. Estas do tute normale, ke malobeantoj estu eksigataj k iel aŭ aliel malhelpataj ĝeni la konstruadon de l’ socialismo. Vi ne diras, ke la regularo de l’ partio malebligas, ke ĝiaj anoj havu privilegian situacion; neniu el ili ja povas enspezi pli ol 300 rublojn monate.

Iver: Ha! K-do, via rimarkigo estas tre tipa, rilate la gradon de viaj iluzioj pri Sovetio: tiu punkto de l’ partia regularo jam delonge kadukiĝis k mi certigas al vi, ke ĝi ne plu estas aplikata. Kvankam 300-rubla salajro estas duoble pli alta ol la meza k sekve konsistigas relative ŝatindan privilegion, tamen estas fakto, ke nuntempe partianoj povas enspezi 1.000, 2.000. 5.000 k pli da rubloj ĉiumonate.

Cetere, kion signifas salajro por sovetia moŝto, se li plie havas en sia dispono komfortan apartamenton, kampar-domon, luksan aŭtomobilon, se li povas vojaĝi senpage en luksaj trajnoj; unuvorte, se ĉio estas aranĝita en la socia vivo por ke li ĝuu la saman komforton, kiel tiun de riĉulo en kapitalistaj landoj? Sed ĉio tio apartenas al la ŝtato, vi eble rimarkigos. Nu, ĉu do pro tio la komfortaĵoj estas malpli oportunaj? En tia aranĝo ekzistas eĉ avantaĝo: kiam okazas difektiĝo aŭ eluziĝo, ties uzanto, male je posedanto, ne bezonas pagi por riparo aŭ por havigo de novaj.

Estas fakto, kontrolebla fakto, ke la altrangaj «respondeculoj», kiel oni nomas ilin, havas por sia ekskluziva servo specialajn magazenojn, specialajn loĝejojn aŭ domojn, eĉ vilaojn sur la kamparo, por pasigi tie la somertempon. Dume la simplaj laboristoj vivas sen ia komforto po tri-kvar personoj en unu sola ĉambro. Kaj kiam la plej malalte salajrataj laboristoj vojaĝas, tiam ili page uzas la trajnojn «Maksim» k sidas en la «tepluŝka»-vagono.

Ruper: Ne rakontu fabelojn!… Neniam mi aŭdis pri tiuj strangnomaj veturiloj…

Futer: Kompreneble, en la ortodoksaj komunistaj gazetoj oni ne parolas pri tiaj faktoj. Nu, jen bona okazo por instruiĝi: la ekzisto de specialaj trajnoj k de apartaj vagonoj estas tre karakteriza pruvo pri tio, ke la klasoj ne malaperis. Mi streĉas la aŭdorganon.

Iver: Ekzistas ja tri diversaj specoj de trajnoj por pasaĝeroj: 1) Luksaj trajnoj, kiuj respondas al la t. n. internaciaj trajnoj en Eŭropo; 2) rapidtrajnoj; 3) Maksim-trajnoj. Kaj en ĉiuj estas klasoj, sed oni ne uzas tiun lastan terminon por diferencigi la vagonojn; oni nomas ilin molaj k malmolaj. La «molaj» vagonoj respondas proksimume al la I-a k II-a klasoj en Eŭropo k la «malmolaj» al la III-a. Sed en la «Maksim-trajnoj», krom la «malmolaj» vagonoj, ekzistas ankaŭ ia plia klaso, kiun oni nomas tepluŝka. Tiaj vagonoj respondas proksimume al tiuj en Francio k. a. eŭropaj landoj por la transportado de bestoj. La sola diferenco estas, ke en ili staras krudaj benkoj k forno en la mezo de l’ vagono.

En la unua kategorio vojaĝas la altrangaj «respondeculoj» k eksterlandaj turistoj; en la dua, mezgravaj «respondeculoj», oficistoj k laboristoj relative bone pagataj; en la tria, ĉefe kamparanoj k la tre malalte salajrataj laboristoj.

Similaj konstatoj estas fareblaj rilate al la ŝipoj: ekzistas en ili ja tri klasoj k eĉ kvar, se oni enkalkulas la ferdekon, kie kaŭras aŭ staras la posedantoj de la plej malmultekosta bileto.

Ruper: Sed tio estas provizora; vi ne devus forgesi, ke nun «konstruiĝas» socialismo k sekve la konstruado ne ankoraŭ finiĝis; ĉe la fino de l’ dua kvinjara plano certe ne plu ekzistos klasoj sur unu sesono de l’ mondo…

Iver: Eble, eble; mi nur povas dume aserti, ke ne estas videblaj iaj ajn signoj pri malaperiĝo de klasoj; tute kontraŭe, estas facile rimarki pliprofundiĝon, plifirmiĝon de la nun formiĝantaj. Oni eĉ povas diri, ke kreiĝas kastoj. La termino «klaso» ja ne taŭgas por kvalifi la fakton pri ekzisto de apartaj provizejoj por specialaj kategorioj da homoj: respondeculoj en la produktado aŭ en la partio, estroj de la ruĝa armeo de la milita maristaro, G. P. U., milico, kvalifitaj teknikistoj kc. En tiuj laŭfakaj provizejoj povas aĉeti nur la koncernaj fakuloj. Al tio aldoniĝas la ekzisto de apartaj loĝdomoj, akuŝejoj, infangardejoj, lernejoj, hospitaloj ktp. En kapitalistaj landoj nur la posedo aŭ manko de mono apartigas laŭklase la homojn; en Sovetio aldoniĝas al tio la socia funkcio. Nuntempe la amaso povas ankoraŭ havi la esperon atingi tiujn privilegiitajn funkciojn, sed jam vidiĝas la tendenco, ke nur la gefiloj, parencoj aŭ amikoj de la «respondeculoj» povas eniri la superajn lernejojn k tiel akiri la eblon pli poste aparteni al unu el la nun formiĝantaj kastoj.

Futer: Oni certigis al mi, ke famaj verkistoj kiel M. Gorki k A. Tolstoj povas enspezi pli ol 20.000 rublojn ĉiumonate. Ĉu ne estas fakto, ke la unua posedas en Moskvo mem propran pavilonon luksan k povas plie pasigi en Italio la plej grandan parton de sia tempo?

Iver: Jes, tio estas vera; mi vidis proprokule tiun belan posedaĵon de Gorki k estas nenies sekreto, ke li vivas ankaŭ tre lukse en Kapri, tiu malgranda insulo en la Napola golfo.

Futer: Tio klarigas al mi, kial pli k pli da ekstersovetiaj verkistoj eldiras sian simpation por la Stalina reĝimo; per tio ili akiras grandan profiton; iliaj verkoj estas tradukitaj rusen k la ŝtataj eldonejoj pagas al ili honorarion pro la aŭtorrajtoj.

Ruper: Mi ne neas la faktojn, sed mi protestas kontraŭ la manieron laŭ kiu vi interpretas ilin. Per avantaĝoj al verkistoj k ankaŭ al scienculoj la proleta ŝtato celas subteni k antaŭenpuŝi la kulturon k la scicncon…

Futer: Se via kompreno pri sovetiaj aferoj estus ĝusta, se temus nur faciligi al fakuloj ilian laboradon, almenaŭ post ilia morto oni ne farus diferencon inter ilia kadavro k tiu de simpla laboristo. Tamen tiel ne estas: lastan jaron mortis Lunaĉarski en Francio, kie li ripozis en aristokrata banurbo; mortis ankaŭ la ambasadoro Dovgalevski en Parizo; nu, ambaŭ kadavroj estis transportataj al Moskvo k tie enterigataj kun granda pompo. Ĉu tio ne estas tipa karakterizo pri klaseco, pri ekzisto de diversaj kategorioj da privilegiitoj? Ĉu oni povas vidi en tio signojn pri malaperiĝo de klasoj! Ne! tute male, tiuj tre signifoplenaj faktoj pruvas la ekziston de nova oligarkio, de nova patriciaro. Kaj tiuj novspecaj oligarkoj k patricioj kondutas kontraŭ la simpla popolo pli krude k cinike ol la malnovaj aristokratoj el la cara tempo. Ateston pri mia aserto mi trovas en letero de sovetia K-do, kiun mi ricevis antaŭ nelonge:

«…K-doj! al ni estas tre honte laŭdi la malbenitan caran tempon kontraŭ kiun ni batalis, verŝante nian sangon. Pro tio niaj koroj krevas de indigno, kiam ni vidas, ke niaj nuntempaj ŝakaloj-registoj celas sufoki, mortigi ĉian vivan penson, ĉian emon dubi pri ilia dieco, dum ili mem faras ĉion eblan por plibonigi sian propran bonstaton per krudega k besteca teroro…»

Ruper: Tiaj diroj estas el letero de blankulo, de kontraŭrevoluciulo!… Ĉu vi konas la fiulon, kiu skribis tiajn monstrajn kalumniojn?…

Futer: Ne, mi ne konas lin… Kaj volonte mi konfesas, ke se ne estus en mia dispono dekoj da aliaj similaj leteroj k se mi ne aŭdus el la buŝo mem de Iver k de aliaj fidindaj personoj, kiuj vivis dum longaj jaroj en Sovetio k revenis tute elreviĝintaj, mi ankaŭ, kiel vi, kredus, ke tiun leteron skribis blankulo. Bedaŭrinde, ĝi diras la veron, k mi petas, ke vi ne tro ekscitiĝu, aŭdante la legadon de alia parto el tiu longa, korŝira letero, kiun mi volus citi entute:

«…En nia lando ĉio baziĝas sur teroro k malica trompo. La vilaĝanoj volis ricevi teron, sed havas kolĥozan servutecon. Oni fanfaronas pri senlaboreco, sed tio signifas, ke milionoj da homoj laboras tute senpage kiel punitoj pro diversaj bagatelaj «kulpoj». Ili fosas Balt-Blankmaran, Volgo-Moskvan, Volgo-Donan kanalojn. Ili konstruas dekon da diversaj fervojoj, segas k hakas arbarojn. Tion ili faras por peceto da pano, kiel «krimuloj», kiuj devos morti pro malsato, se ili ne plenumas la difinitan laborkvanton. Tion oni nomas «socialisma ŝtormeco», «konkuro» ktp. Sed reale, tio estas nur besteca batalo de malsatantoj por peceto da pano, da sukero ktp…»

«En ĉiu fabriko aŭ laborejo estas diversaj klasoj da manĝejoj. En la plej pura, kie estas la plej bongustaj nutraĵoj, manĝas la direktoro, estroj de l’ fakoj, gravaj komunistoj k gravaj inĝenieroj de la entrepreno. En tiu manĝejo la kosto estas proporcie la plej malalta. Alia manĝejo estas por simplaj inĝenieroj, teknikistoj, ĉefaj majstroj, mezgravaj komunistoj: alia estas destinita por obeemuloj k fiservemuloj, alia por «udarnikoj» (ŝtormuloj, laborinstigistoj). Ju pli altklasa estas la manĝejo, des pli bonaj k abundaj estas la nutraĵoj; ju pli malaltklasa ĝi estas, des pli malpura, malbona k proporcie pli kosta ĉio estas: tie tranĉiloj, forketoj, mustardo k. t. p. ne malofte forestas.»

«…Kamaradoj! ni estas tre mirigitaj pro tio, ke la proletoj protestas kontraŭ la faŝismon, sed ne kontraŭ la ŝakalismon. Fakte, la faŝistoj estas nur mallertaj imitantoj de l’ ŝakaloj… Oni devas ektremi per la tuta korpo ĉe la konstato, ke la liberigbatalo de l’ laborista klaso trafis en senelirejon… Ni, revoluciaj esperantistoj, pli bone ol iuj ajn scias k sentas, ke ĉiuj absolutuloj estas nur sklavigcelaj registoj…»

Futer: Ne volante aldoni komentojn al tiu letero de sovetia proleto, mi simple diru, ke ĝi estas pli kredinda ol la grandskala blufo, lerte organizita de l’ Moskvaj oligarkoj k serveme farata de dungitoj en la redaktejoj de ĉiuj ortodoksaj komunistaj ĵurnaloj k ankaŭ de tiuj de la pli malpli subaĉetitaj ŝajnneŭtralaj gazetoj. La Proletaro ne regas en Sovetio, sed estas regata k ekspluatata de oligarkio el teknokratoj k partianoj. Ilia deveno povas esti, en la plej bona okazo, pli malpli proleteca, sed la interesoj de tiu novspeca klaso pli k pli diferenciĝas de tiuj de l’ popolamaso.