Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?/IV
Futer: La sovetia K-do, el kies letero mi jam citis, nomas siajn registojn «ŝakaloj». Per tiu vorto li elkrias sian indignon, kiun mi komprenas, sed tiu kvalifo tamen ne ŝajnas al mi alpreninda. La tre malmultajn altrangajn registojn, el kiuj konsistas la t. n. Politburo (Politika Gvidantaro), oni povas sufiĉe trafe nomi oligarkoj laŭ la etimologia signifo de l’ vorto; por ĉiuj aliaj «respondeculoj» la vorto patricio estas ankaŭ pli malpli taŭga.
Kiel jam plurfoje okazis en la Historio, la regantaj klasoj komence de sia formiĝo ĉiam ludis gravan rolon k havis multajn oferitojn k martirojn dum sia konkera agado. La bolŝevika partio ne estas escepto en tiu regulo. Ĉiu ja scias, ke multaj eminentaj bolŝevikoj vivis plej ofte en ekzilo aŭ en malliberejo pro sia revolucia agado. Dum la civila milito k dum la bataloj kontraŭ la blankajn armeojn, nemalofte ilia kuraĝo k oferemo estis laŭdinda k kelkokaze eĉ admirinda.
Sed tiu heroeca tempo forpasis. Nuntempe la partio nekontraŭdireble superregas absolute la politikan vivon en Sovetio. La situacio por partiano estas do tie tute alia ol ĝi estis de la fondiĝo de l’ partio ĝis la venko. Ĉe la komenco la partianeco donis nur ŝancon elsuferi persekutojn, malliberiĝon k eĉ morton. Hodiaŭ okazas la malo: la sola fakto, ke iu estas partiano, donas al li aŭ al ŝi diversspecajn privilegietojn k la eblon akiri poste respondecan postenon kun ĉio ŝatinda al ĝi ligita.
Se estus la temo de nia diskutado, mi volonte montrus plurajn similaĵojn — mi ne diras samaĵojn — inter la partianeco k la antikva patricieco. Nur unu komparon mi faru: La patrician klason en Romo konsistigis la tieaj primitivaj familioj; ĝi havis specialajn ritojn k juron. En Sovetio la pli malpli sekreta ĉela laboro de la partianoj en ĉiuj entreprenoj k organizoj estas iel komparebla kun la specialaj ritoj de la patricioj; k la sovetiaj partianoj havas ankaŭ specialan juron, ĉar ili estas respondecaj pri siaj agoj precipe antaŭ la partio — sole ekzistorajta en la lando, tion ni ne forgesu.
El la buŝo mem de l’ sovetiaj oligarkoj oni nemalofte aŭdas severajn kritikojn, adresitajn al la Burokrataro. Estas ja fakto, ke ĝi elsuĉas grandan parton de la plusvaloro, forprenata el la produktado. Sed tio ne signifas tamen, ke ĉiuj burokratoj estas mem privilegiitaj k formas apartan klason. Multaj en realo havas tre mizeran vivon k ili ne estas respondecaj pri la sistemo, kiu kreis ilian parazitecon[1]. Pro tio mi opinias, ke la termino patricio estas necesa k alpreninda por kvalifi la novan klason aŭ kaston, kiu portas la respondecon pri la senkompata ekspluatado super la tuta sovetia popolo.
Sed sufiĉe pri tio!… Prefere ni ekzamenu, kiel kondutas la oligarkoj k patricioj kontraŭ la proletan klason. Iver havas la parolon.
Iver: Vi jam scias, en kiaj kondiĉoj mizeraj vivas la plej granda parto de l’ sovetia popolo, rilate nutraĵojn k loĝejojn. Ĉu almenaŭ en la laborejoj la proletoj estas pli bone traktataj ol en kapitalistaj landoj? Ĉu la sovetiaj laboristoj penadas malpli streĉe k en pli favoraj kondiĉoj?
Antaŭ ol respondi al tiuj demandoj per mencio de faktoj, mi unue memorigas vin, ke la laboristaro el preskaŭ ĉiuj landoj nemalofte strikis k batalis por atingi la forigon al la sistemo de salajro laŭ la kvanto de produktitaj objektoj aŭ pecoj. Tiu sistemo ja estas la plej senkompata, rilate al nefortikaj, nejunaj aŭ ne tre lertaj homoj, tial ke la kapitalistoj ĉiam difinas la normojn laŭ la produktokvanto, atingita de junaj k lertaj laboristoj. Nu, en Sovetio estas tute same k tiu energielsuĉa sistemo estas pli k pli aplikata ĉie, eĉ sur la kamparo en la «kolĥozoj»!… En ĉiu fabriko ekzistas speciala estraro, konsistanta el kronometruloj[2] k teknikistoj, kiuj starigas por ĉiu faro normon k por ĉiu objekto aŭ peco prezon. La kronometrulo «fotas» ĉiujn movojn de laboranto, kiujn li klasigas laŭ tio, ĉu ili estas nepre necesaj, utilaj aŭ neutilaj. Per tiu «foto» k per la statistiko pri la mezkvantoj, fakte atingitaj de diversaj laboristoj, la specialisto starigas la normon k post interkonsento kun la submastro aŭ la fakestro, li afiŝigas la normon en la laborejo mem; de tiam ĝi estas aplikata.
La direktoro de l’ fabriko (ni ne forgesu, ke li apartenas al la kategorio de privilegiitoj, povas enspezi 800 rublojn k pli ĉiumonate, havas en sia dispono aŭtomobilon, apartan komfortan apartamenton ktp.) tute nature instigas senĉese por ke oni plialtigu la normojn, tial ke la oligarkoj el Moskvo severe instrukciis, ke la produktokvanto nepre devas plialtiĝi. Se la direktoro malatentus tiujn instrukciojn, li riskus perdi la bonan postenon. Tio klarigas, kial la sovetiaj estroj estas same ekspluatemaj k senkompataj kiel tiuj el la kapitalistaj fabrikoj.
Tamen la laboristoj nature emas pli malpli kaŝe kontraŭstari al tiu senĉesa tendenco plialtigi la normojn. Sed la oligarkoj k patricioj bone konas la Makiavelan devizon: Divide ut imperes; ili eltrovis rimedojn por senefikigi tiun emon per starigo de kategorio da laboristoj, kiujn oni nomas «udarnikoj» (laborinstigistoj, ŝtormuloj, trenistoj, pelistoj). La rolo de tiuj uloj estas liveri bazon por starigo de normoj. Ili ĝenerale estas fortikaj junaj homoj, kiuj produktas po 200 pecoj hore, kiam la normo estas 80. Por esti kvalifita «udarniko», necesas unue preterpasi la normojn k la kutiman rapidon de siaj laborkunuloj; due, esti tute ortodoksa, rilate al la poliko de l’ partio. Kiel rekompencon por tiaj belaj kvalitoj, la «udarniko» ricevos kelkajn avantaĝojn: li, ekzemple, ĝuos ĉe la tagmanĝo deserton (kio estas aĵo tute nekonata de aliaj laboristoj jam de pluraj jaroj); tiu manĝo enhavos pli ofte teleron kun viando; en lian kaĉon oni verŝos kuleron da oleo (kio signifas, ke la aliaj laboristoj havas neniom da graso en sia propra kaĉo); li povos aĉeti pli grandan kvanton da aĵoj en la kooperativoj, ekzemple, unu kilogramon plian da viando monate t. e. du k duono kilogramojn anstataŭ unu k duono, kvin cent aŭ mil gramojn da bombonoj monate plie de l’ kilogramo da sukero, kiun li rajtas ricevi ankaŭ monate (kio estas tre ŝatinda en lando, kie oni trinkas multe da teo). Se lia familio konsistas el tro da anoj por ke li ne povu aĉeti por sia propra konsumado tiujn aĵojn, la «udarniko» tamen aĉetos ilin k revendos 4,5,6-foje pli kare sur la libera bazaro; tiel li faros profitan negocon. Aliajn pli malpli gravajn avantaĝojn li ankaŭ ĝuos, interalie tiun, ke li havos pli da ŝancoj esti akceptata en la partion, kio estas la unua ŝtupo por atingi vere privilegian pozicion.
Sed tiujn rekompencojn k esperojn li devos elaĉeti per senĉesa servemo antaŭ la estroj k per daŭra konkurado en la superpaso de la normoj; li plie devos ĉiel instigadi la maldiligentulojn k spionadi siajn laborkunulojn, neniam forgesante emfazi, ke la partio havas tute ĝustan, seneraran politikon; okaze li ankaŭ iniciatos skribi al «K-do» Stalin, por proponi, ke estu eldonota nova prunto, asertante, ke tiel estas la ĝenerala deziro en la fabriko. Fakte tio estos al li subinspirita pere de l’ partia ĉelo, kiu ricevis sekretajn instrukciojn pri neceso jam prepari grandan agitadon favore al la prunto, projektita de l’ Moskvaj oligarkoj.
Ĉi-okaze mi rimarkigu, kiom demagogie ili agas, aranĝante la tutan aferon, kvazaŭ la instigo venus de la amaso mem, pro entuziasmo k oferemo por la «konstruado de l’ socialismo». Tia artifiko havos kiel rezulton, ke ĉe la pago de l’ salajro aŭtomate estos retenata 10% por la prunto. Neniu ja havus la kuraĝon diri, ke li ne volas partopreni tiun komedion; li estus kvalifota «kontraŭrevoluciulo» k ĉiu komprenas la ĝustan signifon de tiu vorto en U. S. S. R….
Futer: Ni ne forgesu, ke la laboristo estas kvazaŭ katenita al la fabriko per la enlanda pasporto, jam ekzistanta dum la cara tempo k restarigita en 1933. Kiu senpermese forlasas la fabrikon k la urbon, kiujn la pasporto difinas, tiu perdas ĉiun laŭleĝan eblon akiri vivrimedojn. Kiu havas «lupan pasporton», kiel sin esprimas sovetiaj K-doj, (tio signifas: ne esti en laŭleĝa situacio), tiu riskas trafi en malliberejon aŭ en punekzilon. La laboristo estas leĝe ligita al la fabriko; la kampulo, al la «kolĥozo» k tia stato signifas, ke la mezepoka servuto restariĝis sur unu sesono de l’ mondo. Sed ĝi prezentiĝas kun ruĝa masko k ĝiaj restarigintoj aplombe asertas, ke tiel konstruiĝas socialismo! Ili plie elmetas ĉie la emblemojn de l’ kampara k industria laboroj, la falĉileton k la martelon, k per tia k similaj artifikoj ne nur sukcesas ekspluati la sovetiajn proletojn, sed trompi grandan nombron da ekspluatatoj en la tuta mondo.
En neniu kapitalista lando, ne eĉ en Hitlerio k Musolinio, laboristoj estas tiom draste k senkompate traktataj kiel en Stalinio. El la amaso da leteroj, venintaj el Sovetio mem, k kiujn mi kolektis jam de dek jaroj, mi povus citi multajn faktojn, kiuj tute pravigas mian aserton; sed mi preferas mencii faktojn pri kiuj raportis la gazetaro laŭ informoj, senditaj de la oficiala informoficejo «Tas» mem.
Nemalofte okazas tie fervojakcidentoj. En kapitalistaj landoj, plej ofte la lokomotivisto, se li mem ne estas viktimo, estas senkulpigita post enketo. Kaj se tio ne okazas, la tuta laboristaro laŭte protestas k postulas la liberigon de la arestito. Kaj neniam okazis, ke laboristo estis mortkondamnita pro tiaspeca «kulpo». Kion ni vidas tiurilate en Sovetio? Jen mi citu laŭ depeŝoj:
1) «Moskvo, la 20-an de marto 1933. — La kulpuloj en la fervoja katastrofo, kiu okazis la 4-an de marto apud Moskvo, la lokomotivisto Fedjunin k lia helpanto Ĉikov estas mortkondamnitaj. La tri aliaj akuzitoj estas punitaj per enkarceriĝo…»
2) «Moskvo, la 5-an de novembro 1934. — La supera tribunalo de U. S. S. R. verdiktis en la proceso farita sekve de akcidento, kiu okazis en la stacio Osnava. La tri akuzitoj estas rekonitaj kulpaj «pro krima maldiligento dum la deĵoro». La oficestro Linik pro tio, ke li «malobeis la sekurregulojn», estas deklarita kiel «malamiko de l’ popolo k de l’ sovetia ŝtato» k kondamnita je mortpafo. La du aliaj akuzitoj estas kondamnitaj: la signalisto Junoŝev je 5 jaroj da enkarceriĝo k la ĉefrelŝanĝisto Pavlenko je 3 jaroj.»
3) «Moskvo, la 19-an de januaro 1935. — Hieraŭ estis juĝataj la kulpuloj en la fervojakcidento, kiu okazis la 9-an de l’ nuna monato en la regiono de Rostov-ĉe-Don, k kiu okazigis la morton de 6 personoj. La ĉefa akuzito Gusev estas mortkondamnita; la 8 aliaj ricevis kiel punon enkarcerigon por tempo varianta de 2 ĝis 8 jaroj.»
Ĉiu komento pri tiuj faktoj povus nur malfortigi ilian signifon. Mi tamen faru rimarkigon: estas bone konate, ke la materiala stato de l’ sovetiaj fervojoj estas tre malbona; la oftaj katastrofoj verŝajne rezultas de teknikaj mankoj k difektoj. Sed la patricioj ne povas esti kulpaj, ĉu ne? Pro tio necesas trovi aliajn kulpulojn k tial kompatindaj laboristoj fariĝas la pekportuloj, kiujn oni oferas sur la altaro de l’ sangoplena mito, misnomita Diktaturo de l’ Proletaro. Tiuj faktoj iel pravigas la kvalifon de tiu sovetia K-do, kiu nomas la Moskvajn oligarkojn «ŝakaloj».
Ruper: Tia prezentado de la aferoj sovetiaj tamen ne povas forigi la fakton, ke la grandega plimulto de l’ tieaj laboristoj aprobas k okaze aklamas siajn regantojn. Neniu homo en la mondo estas pli populara ol Stalin. Kaj ne forgesu, ke ĉiuj decidoj ĉe la lasta kongreso de l’ partio estis alprenitaj unuanime. Oni devas prijuĝi la revolucion kiel tuton k ne laŭ malgrandaj detaloj…
Futer: Pri tiu ŝajnunuanimeco mi nur rimarkigos, ke Musolini k Hitler ankaŭ tre bone sukcesas en tia speco de artifikaĵoj. Kaj en sia lando ili ne estas malpli popularaj ol Stalin en Sovetio; ili ankaŭ ĝuas la aklamojn de l’ popolo. Ambaŭ lastaj diktatoroj cetere lernis de la bolŝevikoj la manieron laŭ kiu per demagogiaj procedoj k per organizado de partio kun «fera disciplino», oni povas atingi unuanimecon en decidoj.
- ↑ Laŭ raporto prezentita ĉe la XVII-a kongreso (1934) de l’ rusa bolŝevika partio, inter la 21.883 milionoj da salajruloj (ne enkalkulante la kampulojn) tiam ekzistantaj en Sovetio, troviĝas 8 milionoj da funkciuloj k oficistoj, t. e. pli ol unu kontraŭ du laboristoj.
- ↑ Uloj, kiuj helpe de kronometro kalkulas la movojn de laboranto.