Ĉu socialismo konstruiĝas en Sovetio?/VII
Futer: Kio plej bone karakterizas iun ajn religion, tio estas la dogmoj, kiuj fundamentas la kredon de la anoj, tio estas ilia maltoleremo. Ju pli nova estas religio, des pli fanatikaj estas ĝiaj zelotoj. Kio plie karakterizas religian spiritostaton, tio estas kulto al relikvoj, respekto al ikonoj; tio estas blinda fervoro en la plenumo de ritoj, en la obeemo antaŭ eminentuloj; tio estas mistika kredo en estonta paradizo k reziĝnacio ĉe la nuna malbona sorto.
Ĉiuj tiuj karakterizoj estas konstateblaj en la nova religio, naskiĝinta en Sovetio. La oligarkoj el la Kremlo faris el la verkoj de Marks k de Lenin novan dogmaron, kiun neniu rajtas malaprobi publike, antaŭ kiu ĉiu devas klini la kapon, konfesante sian senrezervan aprobon.
Sed la verkaro de l’ fama teoriulo (Marks) k de la ne malpli fama strategiulo, taktikulo k aplikinto de la teorio (Lenin) estas tiom ampleksa, ke necesas kompendioj, parkere lerneblaj de ĉiuj instruatoj; necesas, ke iu decidu definitive pri la «vera» signifo de diskuteblaj punktoj; necesas ekleziestro, papo. Stalin jam de kelkaj jaroj ludas tiun rolon. Herezuloj kiel Trocki, Riazanov, Zinovjev k. a. malpli famaj estas devigataj paroli en ekzilo aŭ silenti en malliberejo.
En Sovetio la dogmoj estas ŝirmataj per tio, ke ĉiuj gazetoj, ĉiuj libroj, ĉiuj filmoj, ĉiuj teatraĵoj ktp. estas submetataj al rigora cenzuro. Aliparte garantias la efikon de la ortodoksaj kompendioj la fakto, ke ili estas devige instruataj en ĉiuj lernejoj, en ĉiuj kluboj, en ĉiaj okazoj. La ĉefa zorgo de ĉiu sovetiano, kiu volas daŭre teni privilegian situacion aŭ akiri tian, estas fervore studi la plej lastan paroladon de Stalin por fariĝi kapabla klarigi ĝin ĝuste.
Ĉiu kristano sopiras viziti la sanktan tombon de Jesuo-Kristo en Jeruzalemo; islamanoj ĉiujare pilgrimas al La Meko por tie kulti antaŭ la tombo de Mahometo. La fondintoj de la nova religio sperte imitis tiujn ekzemplojn, starigante sur la Ruĝa Placo en Moskvo maŭzoleon por la sanktiĝinta kadavro de l’ profeto Lenin. La malnovaj ikonoj estis ja grandparte ĵetitaj en rubujojn, sed baldaŭ anstataŭitaj per la bildoj de Lenin k Stalin, imite al la piaj katolikoj, kiuj havas nepre ĉe muro de sia ĉambro la bildon de la krucumito k tiun de l’ papo. La enbalzamigita kadavro de Lenin estas tage k nokte gardata de du armitaj ruĝarmeanoj. Kaj multaj milionoj da piuloj jam pilgrimis al la sankta tombo. Neniu kuraĝus preterpasi la relikvon, ne demetinte la kapveston. Same neniu kuraĝus sidi, kiam la sanktiĝinta Internacio estas kantata; ĉiu ja devas ekstari k alpreni pian mienon.
La marks-leninisma ortodokso religia k filozofia estas difinita de la plej alta instanco, la «Politburo». Stalin estas ties supera pontifiko k liaj paroloj havas por la novreligianoj la saman aŭtoritaton kiel la papaj enciklikoj por katolikoj. La partia Kontrol-Komisiono similas al la Inkvizicia Kongregacio katolika; ĝia celo estas eltrovi la herezulojn k denunci ilin al la Interna Konsilantaro (eks-G.P.U.), kies rolo similas al tiu de la Inkvizicia Tribunalo ĉe la katolikoj.
La dogmo pri la «historia misio de l’ proletaro» ne havas sciencan bazon. Ĝi estas kredo, ideologio, mito, kiu ludas similan rolon, kiel tiu de la «elektita popolo» ĉe la hebreoj. La kvinjaraj planoj tre bone sukcesas doni al la sovetia popolo esperon pri estonta feliĉa vivo, kvankam ĝis la jaro 1928 t. e. antaŭ la komenciĝo de la unua plano, la vivnivelo estis pli alta ol nun.
Ruper: Vi mensogas!…
Futer: Dankon! Vi parolas tre afable; sed prefere vi memoru pri la nombroj, kiujn menciis Iver en siaj tabeloj. Kredo k deziro nenion valoras kontraŭ faktoj.
Estas ankaŭ fakto, ke la mistiko konsistigas potencan forton, kiun pastroj ĉiuspecaj scipovas lerte malbonuzi. Tiurilate la bolŝevikoj fariĝis majstroj. Farante religion el la instruoj de Marks k Lenin, flegante la mistikemon de l’ popolo, ili sukcesis tre bone firmigi sian regadon.
Kiuj ĉe la komenco de l’ XX-a jarcento opiniis, ke forpasis la tempo por spontana naskiĝo de religioj, tiuj grave eraris. La rasismo de Hitler k Rosenberg, la italianismo de Musolini k la marks-leninismo de Stalin montras okulfrape tiun eraron al tiuj, kiuj ne estas blindaj. Kaj tiuj tri malsamaj religioj havas komunan trajton: la Ŝtato estas diigita k ĉiopova; la ŝtatanoj devas ĉiarilate obei al tiu diaĵo k esti ĉiam pretaj oferi sian vivon por ĝia defendo.
Kredeble Iver ne kontraŭdiros al mia kompreno pri sovetiaj aferoj, sed mi ŝatus, ke li klarigu al ni, iom pli precize ol mi faris, la manieron laŭ kiu la kremlaj oligarkoj ŝtopas per «dialektikaĵoj marksismaj» la kranion de siaj regatoj.
Iver: Kiel Rosenberg liveras al Hitler la filozofian materialon por surbazigi la rasismon, same «kamarado» Stecki, la estro ĉe la propaganda k agita fako en la Centra Komitato de l’ partio, provizas Stalin per argumentoj el la t. n. historia materialismo por iel teorie pravigi liajn ukazojn. Perfekte li ja scipovas ĵongli per ideoj.
Kvankam la popolo ĝenerale akceptas tre obeeme la decidojn de la superaj instancoj, tamen troviĝas homoj, kiuj vidas la kontraŭdirojn de la Stalina regado kun la instruoj de Marks k de Lenin. En «Ŝtato k Revolucio» ĉi tiu lasta, ekzemple, klarigas, ke la subprema aparato de la ŝtato malaperos tuj kiam la kapitalista klaso estos definitive ekstermita, kiam la kolektivigo de la produktado estos efektiviĝinta; kiam, unuvorte, la socialismo estos realigita. Post la «likvido al la kulakoj kiel klaso», post kiam la kampuloj laboras kolektive en kolĥozoj, kiel la laboristoj en fabrikoj, tiam logike la socialismo devus esti venkinta k sekve la ŝtato malaperanta. Sed tiel ne okazas k eĉ neniam antaŭe la subpremo super la tuta popolo estis tiom trude aktiva. Nu, «kamarado» Stecki facile klarigis, ke ju pli proksimiĝas la pereo de la ŝtato, des pli devas fortiĝi ĝia subprema agado (!?).
Futer: Teologoj same ankaŭ tre bone klarigas, kiel senlime bona, senlime potenca k senlime perfekta Dio tamen kreis malperfektan mondon k toleras en ĝi la malbonon…
Iver: Ĉe la lasta kongreso de la Moskvaj ĵurnalistoj Stecki emfazis, ke «la tuta gazetaro, eĉ la murgazetoj en la fabrikoj, devas esti dediĉataj al la propagando pri la decidoj de la XVII-a kongreso de l’ bolŝevika partio» k ke tiu «mobilizado de la amasoj» ĉirkaŭ la kongreso «devas daŭri ĝis ĉiuj ĉefaj tezoj estos penetrintaj la konscion de ĉiu laboristo».
Kaj tiuj rekomendoj estis laŭlitere aplikataj. Por kompletigi la kutimajn propagandrimedojn, oni eĉ elpensis starigi politikajn ekzamenojn pri la parolado de Stalin ĉe la kongreso.
La sekretario de l’ komunista ĉelo en ĉiu laborejo prizorgis la aferon, rilate al la partianoj; pri la aliaj laboristoj, okupiĝis la sindikata komitato k ĉiu instruato devis veni antaŭ komitaton el kvalifitaj ekzamenantoj, kiuj per sagace elektitaj demandoj kontrolis ĉu li legis k komprenis, kiel estas lia devo, unu el la 8 milionoj da ekzempleroj de la broŝuro eldonita por diskonigi la paroladon de Stalin; poste la ekzamenintoj donas al la laboristo poenton. Kiu havas tro malaltan, tiu devas denove esti ekzamenata k en okazo de malsukceso riskas, ke lia nomo kuŝos sur nigra tabulo.
Tial ke tamen multaj laboristoj pli malpli lerte evitas la deĵoron, pretekstante, ke ili estas maljunaj k preskaŭ analfabetaj, la sindikatoj iniciatis rimedon, kiu konsistas en tio, ke aro da spertaj propagandistoj devas viziti vespere laboristojn en ilia hejmo, por klarigi al la tuta familio, kiom saĝaj, prudentaj k obeindaj estas la decidoj de l’ kongreso. Poste ili faras demandojn por certiĝi, ĉu la klarigoj estis aŭ ne komprenataj. Fiere la ĵurnaloj raportas pri la faroj de «udarnikoj», kiuj, sukcesinte en la ekzameno, instruas la «bonan parolon» al siaj edzino k infanoj k petas, ke ekzamenantaro venu iun ripoztagon por ekzameni tiujn gekompatindulojn.
Kie oni ne povas viziti ĉiujn malfruiĝintojn, tie oni starigis specialajn politikajn kursojn ripoztagajn, kiujn ili devis viziti por lerni la kateĥismon k tiele ĝui, kiel diras la sindikata ĵurnalo Laboro (Trud) en la n-ro de la 12-a de majo 1934, «ripozon k samtempe instruon.»
Eĉ 8-10-jaraj infanoj el la unuagradaj lernejoj estis devigataj lerni lecionojn pri la rekomendoj de la XVII-a kongreso. Tia troa fervoro fare de instruistoj altiris la atenton de Bubnov, la popolkomisaro por la publika klerigado, k li instrukciis, ke nur al 12-jaraj lernantoj oni donu tiajn lecionojn.
Almenaŭ tiu fakto tre bone montras ĝis kia grado efikas la ŝtata potenco sur la regatojn. La ĉefa zorgo ĉiutaga de la sovetianoj estas demandi sin: «Ĉu mi komprenis ĝuste la parolojn de Stalin? Ĉu mi kapablas respondi akcepteble al tiurilataj demandoj? Ĉu mi montris sufiĉe da fervoro, sufiĉe da aprobo?…» ktp. Necesas esti mem vivinta en tia atmosfero por povi reale kompreni, ke la Stalina reĝimo estas terure subprema, sklaviga k havas nenion komunan kun la blufe rozkoloraj raportoj, kiujn faras turistoj aŭ subaĉetitaj verkistoj. En Sovetio regas plej granda malŝato por libera penso.
Ruper: Mi opinias, ke tiu farmaniero de la respondecaj gvidantoj sovetiaj estas tre bona, tre ĝusta, tre laŭcela. Kvankam mi tute ne konas tiun K-don Stecki, pri kiu vi ironias, tamen estas sendube, ke li scipovas pli bone ol mi, pli bone ol vi k Futer, klarigi la veran sencon de la instruoj de Marks k Lenin. Vi forgesas, ke la marksismo estas la scienca socialismo, kontraste al la idealistaj k utopiaj sistemoj de Furje (Fourier), Sensimon (Saint-Simon) k. a. pioniroj. Sed por instrui sciencon, necesas funde koni ĝin. Certe K-do Stecki estas fakulo en la scienca socialismo; li studadis la ampleksan verkaron pri historia materialismo k mi do bone komprenas, ke Stalin ŝatas lian helpon. Tute same mi aprobas, ke oni instruu al la popolo nur la veron. Vi parolis pri libera penso; tio estas etburĝa sensencaĵo: mi mem facile rezignas libere pensi pri diversaj sciencoj, kies aksiomojn k principojn mi ne konas. Sovetio estas kvazaŭ grandega laboratorio en kiu oni aplikas la sciencan socialismon. Nun oni ankoraŭ eksperimentas tie; sed mi plene fidas al la eksperimentantoj k kredas je la sukceso de la eksperimento.
Futer: La kredemon k simplanimecon de Ruper mi preskaŭ envias. Posedi firman, neŝanceliĝeblan kredon, tio donas al la animo komforton. Bedaŭrinde mi ne povas ne scii, ke pri reale sciencaj veroj ĉiuj fakuloj interkonsentas. Kiam inter si disputas scienculoj, tio signifas, ke ne temas pri eksperimente demonstritaj veroj, sed pri hipotezoj. Se la marksismo fakte estus scienco, kiel vi asertas, la fakuloj ne disputus inter si. Ne ekzistus diversaj marksistaj skoloj. Tamen tiel estas. Pleĥanov k Martov certe estis fakuloj en marksismo k tamen ili ne ĉiam interkonsentis kun Lenin, Kaŭcki, Trocki, Buĥarin k. a. aŭtoritataj marksistoj ankaŭ ne interkonsentas. El tia konstato oni nepre devas konkludi, ke la historia materialismo estas nur hipotezo, ideologio k fariĝis eĉ religio en la manoj de la kremlaj oligarkoj.
Ŝajnas al mi tute evidente, ke la nuna ekzemplo de U.S.S.R. plej trafe malkonfirmas la historian materialismon. Tiu dogmo povas resumiĝi jene:
La ideologiaj manifestiĝoj en iu ajn Socio estas la reflekto de ĝia socia k politika superstrukturo, kiu mem estas la efiko, la rezulto de ĝia ekonomia substrukturo; sekve, por antaŭdiri la socian, politikan, juran, ideologian evoluon de socio, necesas k sufiĉas povi difini, per la helpo de la Hegela dialektiko, ĝian ekonomian evoluon.
Per la apliko de tiu rezonmetodo al la kapitalismo, Marks antaŭdiris, ke, atinginte la lastan stadion de sia evoluo, ĝi neeviteble naskos socialismon. Se tiu hipotezo estus ĝusta, la socialismo stariĝus unue en Britio, Germanio, k. a. landoj, kie la kapitalismo montras evidentajn signojn pri kadukiĝo. Tamen en la plej alte malvolviĝinta kapitalisma socio, Germanio, ni vidas ne socialismon, sed regsistemon, kies politika, jura k ideologia superstrukturo estas la rasismo, estas la naciisma mistiko, kiuj neniel povas fonti el ekonomia substrukturo.
Kontraste al tio, la unua provo por starigi socialismon estas farata en lando, kie la kapitalismo nur komenciĝis enplantiĝi k malvolviĝi. En la cara imperio tute ne ekzistis la objektivaj kondiĉoj, postulitaj de Marks por la stariĝo de l’ socialismo. En U. S. S. R. ludas la ĉefan rolon ne la ekonomia substrukturo, sed la ideologio kun ekonomia masko. Kiel montris al ni Iver per precizaj ekzemploj, la ideologio de la sovetianoj estas trudata al ili per propagando k agitado favore al iu filozofia sistemo, nome la marks-leninismo.
La ekzemplo de Germanio k tiu de Sovetio pruvas okulfrape al ĉiu, kiu ne estas blinde ligita al iu doktrino, ke la ideoj ludas la plej grandan rolon en la vivo de l’ socioj, ke ili ne estas ia reflekto, sed ke male ili stampas la fizionomion de la Socio mem. Certe Marks ne antaŭvidis tion; li ne supozis, ke lia doktrino fariĝos la bazo por nova religio, devige instruata al 170 milionoj da homoj sur unu sesono de l’ mondo.
«Kio estas la historio», diris foje Renan, «se ne la plej maltaŭga kuniĝo de ideoj.» Ĝi ja malvolviĝas laŭ disaj direktoj, en kiuj psikologiaj k individuaj faktoroj ludas nemalofte la decidan rolon.
Ruper: La agado de individuoj k la forto de ideoj povas malfruigi aŭ akceli la venon de l’ socialismo. Lenin k Stalin, konante la direkton, laŭ kiu pene marŝas la homaro, puŝas ĝin antaŭen.
Futer: Ĉu via rimarko valoras ankaŭ pri Hitler? Certe ne! k nenio pruvas, ke la homaj socioj nepre k daŭre devas evolui el malsupera stato al pli supera. Civilizoj tute disfalis k malaperis. La samo povas okazi pri nia eŭropa civilizo kapitalisma. Ankaŭ la hazardo ludas gravan rolon en iaj cirkonstancoj; tial neniu povas tute certe antaŭvidi la vojon, kiun nepre devus laŭiri la homaro. Sekve estas monstre eksperimenti per la karno k sango de milionoj da homoj, kiel faras Stalin k liaj helpantoj, eĉ se ili ne havas dubon pri la sukceso. Se oni juĝas laŭ tio, kio ĝis nun stariĝis en Sovetio, estas timinde, ke el la monstra retorto Stalina ne eliros socialismo, sed socisistemo iel simila al la faraonismo de la antikva tempo.