Ŝi, la tria/VII

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
VII.


Venas la tago de mia fianĉiĝo.
Mi aĉetis belegan ringon laŭ la stilo Louis XV, kiu ne plaĉis al Suslovski’j, kaj eĉ al Kazja, ĉar en la tuta domo neniu komprenas ion pri vera arto.
Je Kazja mi devas ankoraŭ multe labori, por ekstermi en ŝi la burĝajn inklinojn kaj instrui ŝin senti artiste; sed ĉar ŝi min amas, mi havas bonan esperon.
Al la fianĉiĝo mi invitis neniun, krom Svjatecki. Mi volis, ke li vizitu antaŭe gesinjorojn Suslovski, sed li asertas, ke kvankam li estas fizika kaj morala bankrotulo, tamen li ne malnobliĝis ankoraŭ ĝis tia grado, por fari vizitojn… Nenio helpos!
Mi preparas gesinjorojn Suslovski antaŭe, ke mia amiko estas eksterordinara strangulo, sed cetere genia pentristo kaj la plej honesta homo en la mondo.
Suslovski, sciĝinte, ke mia amiko pentras „kadavrulojn“, „kadavrinojn“ kaj „kadavridojn“, levas la brovojn, deklarante, ke ĝis nun li havis rilatojn kun homoj decaj, ke lia tuta oficista kariero estis senmakula, kaj ke li havas la esperon, ke „sinjoro Svjatecki“ bonvolos respekti la kutimojn, regantajn en honesta kaj modesta domo…
Mi konfesas, ke tiurilate mi ne estas libera de timo, kaj jam de la mateno mi militas kun Svjatecki. Li obstinas, ke li iros, lasante la pantalon-duonojn en la botoj. Mi persvadas, petas, petegas.
Fine li konsentas, sciigante, ke cetere li ne vidas motivon, pro kio li ne devus fariĝi arlekeno. Domaĝe, ke liaj botoj memorigas botojn de esploristoj el meza Afriko, ĉar la ciro ne tuŝis ilin de post la momento, kiam oni ilin alportis kredite de la batisto. Kion fari!
Pli malbone estas, ke la kapo de Svjatecki aspektas kiel monta supro, kovrita de arbaro, kiun trakuris uragano. Koncerne tion mi devas konsentiĝi, ĉar ne ekzistas en la mondo striglilo, kiu estus kapabla trakombi tiun-ĉi hartufon; sed, anstataŭe, mi devigas Svjatecki’n, ke li almenaŭ ne vestiĝu en bluzon, kiun li surhavas ĉiutage, sed surmetu surtuton. Li faras tion, sed ĉe tio li havas la mienon de unu el siaj kadavruloj kaj samtempe lin ekregas tomba humoro.
Sur la stratoj la homoj turnas sin, por rigardi lian tuberplenan bastonegon kaj la grandegan ĉirkaŭŝiritan ĉapelon, sed al tio mi jam kutimiĝis.
Ni sonoretas kaj eniras.
Jam en la antaŭĉambro atingas min la voĉo de la kuzo Jaĉkoviĉ, diskutanta pri troloĝateco. La kuzo Jaĉkoviĉ konstante diskutas pri tropopoliĝo, tio estas lia saĝeco. Kazja aspektas en siaj muslenoj kiel nubeto kaj estas belega… Suslovski en frako, la parencoj en frakoj, la maljunaj onklinoj en silkaj roboj.
La eniro de Svjatecki faras impreson. Oni observas nin iom maltrankvile… Li rigardas malserene ĉirkaŭen kaj deklaras al Suslovski, ke certe li ne altrudus sin, „se ne estus tio, ke Vladek edziĝas, aŭ faras ion similan…“
La „ion similan“ estas akceptita plej fatale. Suslovski rektiĝas digne kaj demandas, kion sinjoro Svjatecki komprenas per „io simila“… Sinjoro Svjatecki respondas, ke tio estas por li tute indiferenta, sed ke „por Vladek“ li povus sin eĉ ŝmiri per lako, precipe se li scius, ke tio ne estas indiferenta por Suslovski… Mia estonta bopatro rigardas la edzinon, min, Kazja’n, per okuloj, en kiuj la mirego vetbatalas kun la skandaliĝo.
Feliĉe mi savas la situacion, kaj, escepte nekonfuzite, mi petas la estontan bopatron, ke li prezentu min al la familianoj, kiujn mi ankoraŭ ne konas…
Komenciĝas la prezentado, poste ni sidiĝas.
Kazja sidiĝas apud mi kaj lasas sian manon en la miaj. Mia Svjatecki rigardas sub la tablon… En la mallaŭto etendiĝas ĉiam pli laŭte la voĉo de Jaĉkoviĉ, kiu, ne havante antaŭan denton, ĉie, kie li devus elparoli „ĉ“ faras longan fajfon…
— Tio povas kaŭzi iam la plej terurajn malfeliĉojn por la tuta Eŭropo — diras Jaĉkoviĉ.
— Elmigrado… — diras iu flanke.
— La statistiko pruvas, ke la elmigrado ne malebligas la tropopoliĝon.
Subite Svjatecki levas la kapon kaj turnas siajn fiŝajn okulojn al la parolanto.
— Do oni devas enkonduki ĉe ni ĥinajn kutimojn — aŭdiĝas lia malserena basvoĉo.
— Permesu… kion, ĥinajn kutimojn?
— Ĉar en Ĥinujo gepatroj havas la rajton sufoki maltaŭgajn infanojn — do infanoj devus havi ĉe ni la rajton sufoki maltaŭgajn gepatrojn.
Fariĝis! La fulmo ekbatis, la kanapo ekĝemis sub la onklinoj, kaj mi pereis. Suslovski fermas la okulojn kaj perdas por kelka tempo la parolkapablon.
Silento.
Poste etendiĝas la tremanta pro teruro voĉo de mia estonta bopatro:
— Mia sinjoro, mi esperas, ke kiel kristano…
— Kial do mi devas esti kristano? — interrompas Svjatecki, balancante malbonaŭgure la kapon.
Dua fulmobato! La kanapo kun la onklinoj komencas skuiĝi kiel en febro, kaj falas en abismon… Mi sentas, ke sub mi ankaŭ la tero malfermiĝas.
Ĉio estas perdita, ĉiu espero vana!
Subite eksplodas, bonsone kiel sonorileto, la rido de Kazja, post ĝi eksplodas per rido, ne sciante kial, Jaĉkoviĉ, post Jaĉkoviĉ eksplodas mi, ankaŭ ne sciante kial…
— Paĉjo! — vokas Kazja. — Vladjo antaŭsciigis vin, ke sinjoro Svjatecki estas tre originala… Sinjoro Svjatecki ŝercas, kaj mi scias, ke sinjoro Svjatecki havas patrinon kaj estas por ŝi plej bona filo!
Jen sagaca knabino estas mia Kazja! Ne nur ŝi elpensas, sed ankaŭ divenas, ĉar Svjatecki efektive havas patrinon kaj estas por ŝi bona filo.
Ŝia rido kaj la diritaj vortoj deturnis iom la atenton. Ankoraŭ pli deturnis la atenton la eniro de servisto kun vino kaj kuketoj. Tio estas la domgardisto, kiu forprenis de mi la lastajn tri rublojn, sed nun oni vestis lin en frakon kaj li prezentiĝas okaze kiel lakeo. La okulojn li estas fiksinta en la pleton; la vitraĵo tintas, kaj li moviĝas antaŭen tiel malrapide, kvazaŭ li portus glason plenan de akvo.
Mi komencas timi, ke li ĉion faligos teren; sed feliĉe mia timo montriĝis vana…
Post momento la kalikoj estas plenigitaj.
Ni alpaŝas al la fianĉiga ceremonio.
Neplenaĝa kuzino tenas porcelanan teleron, sur kiu kuŝas du ringoj. Ŝiaj okutoj eliĝas pro sciemo kaj la tuta ceremonio faras al ŝi tiel evidentan ĝuon, ke ŝi eĉ supren-saltetas kune kun la telero kaj la ringoj. Suslovski leviĝas, ĉiuj stariĝas, kaj oni aŭdas la bruon de forŝovataj seĝoj.
Fariĝas silento. Mi aŭdas, kiel unu el la matronoj faras flustre la rimarkon, ke ŝi esperis, ke mia ringo estos „pli deca…“ Malgraŭ tiu rimarko la agordiĝo estas tre solena.
Suslovski havas la parolon:
— Miaj infanoj, akceptu la benon de gepatroj…
Kazja ekgenuas, genufleksas ankaŭ mi…
Kian mienon havas Svjatecki en tiu-ĉi momento, kian mienon li havas!?
Sed mi ne kuraĝas lin ekrigardi. Mi rigardas la muslinan robon de Kazja, kiu sur la kolorperdinta ruĝa tapiŝo formas tre belan makulon. La manoj de Suslovski kaj de sinjorino Suslovska apogiĝas sur niaj kapoj, poste mia estonta bopatro parolas:
— Mia filino! Vi havis la plej bonan ekzemplon en nia domo, kia devas esti la edzino por la edzo, do mi ne bezonas instrui vin pri la devoj, kiujn cetere la edzo al vi indikos (tion mi esperas!)… Sed mi turnas min al vi, sinjoro Vladislavo…
Tie-ĉi komenciĝas paroladeto, dum kiu mi kalkulas ĝis cent, kaj, kalkulinte ĝis cent, mi rekomencas de unu. Suslovski civitano, Suslovski oficisto, Suslovski patro, Suslovski Romano havas la okazon montri la tutan grandecon de sia animo… Vortoj: infano, gepatroj, devoj, estonteco, beno, dornoj, pura konscienco — zumas ĉirkaŭ miaj oreloj kiel aro da vespoj, ĉirkaŭsidiĝas mian kapon, pikas miajn suprecititajn orelojn, la kolon kaj la frunton…
Mi havas verŝajne la kravaton tro forte kunligitan, ĉar mi preskaŭ sufokiĝas. Mi aŭdas la ploron de sinjorino Suslovska, kiu min kortuŝas, ĉar ŝi estas esence honesta virino; mi aŭdas la tintadon de ringoj, tenataj sur telero per la supren-saltetanta kuzineto. Kristo-Sinjoro! Kian mienon tiu-ĉi Svjatecki nun havas?!…
Fine ni stariĝas. La kuzineto ŝovas la teleron ĝis miaj okuloj. Ni interŝanĝas kun Kazja la ringojn…
Uf! mi estas lacigita! Mi pensis, ke ĉio finiĝis, sed ne, ĉar Suslovski alvokas nin, ke ni iru peti pri beno ĉiujn onklinojn.
Ni iras. Mi kisas ĉirkaŭ kvin manojn, similajn al cikoniaj piedoj… Ĉiuj onklinoj esperas, ke mi ne trompos ilian fidon.
Kian fidon, je diablo, ili povis havi al mi? La kuzo Jaĉkoviĉ ĉirkaŭprenas min. Tute certe mia kravato estas tro forte kunligita.
Sed la plej granda malbono pasis. Malheliĝas… Oni enportas la teon.
Mi sidas apud Kazja kaj mi ĉiam ŝajnigas, ke mi ne vidas Svjatecki’n. Li, simio, maltrankviligas min ankoraŭ unu fojon, kiam, je la demando, ĉu li ne enverŝos en la teon iom da arako, li respondas, ke arakon li trinkas kutime nur pobotele… Cetere la vespero finiĝas feliĉe.
Ni eliras. Mi enspiras per plena brusto la aeron. Efektive mia kravato estis tro forte kuntirita.
Ni iras kun Svjatecki silentante. Tiu-ĉi silentado fariĝas por mi tro peza kaj fine netolerebla. Mi sentas, ke mi devas ekparoli al Svjatecki, diri al li ion pri mia feliĉo, pri tio, kiel belege ĉio okazis kaj kiel mi amas Kazja’n… Mi prepariĝas, sed ne povas tion fari! Fine, jam proksime de la laborejo mi diras:
— Konfesu Svjatecki, ke tamen la vivo estas iafoje bela.
Svjatecki haltas, ekrigardas min malserene kaj diras:
— Pudelo!
Dum tiu-ĉi vespero ni plu ne interparolis.