Ŝi, la tria/XIX

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
XX.


Svjatecki, kiu esence havas molan koron, evidente subjugiĝis.
Tutan semajnon li vizitas ĉiutage gesinjorojn Suslovski, kaj de tri tagoj li rondiras ĉirkaŭ mi, rigardante min malserene el sub la mallevita kapo, tute kiel lupo…
Fine unu tagon, ĉe la teo, li demandas min malafable:
— Aŭskultu, kion vi intencas fari kun tiu knabino?
— Kun kiu knabino?
— Kun tiu Suslovska, aŭ kiel ŝi estas nomata?
— Nenion mi intencas fari kun tiu Suslovska, aŭ kiel ŝi estas nomata…
Sekvas momento da silento, post kiu Svjatecki ree diras:
— Ŝi ploregas tie dum tutaj tagoj, ke mi eĉ ne povas tion rigardi…
Jen, kiel honesta animo!
En tiu-ĉi momento ankaŭ lia voĉo tremas emocie, sed li gruntas kiel rinocero kaj aldonas:
— Honesta homo ne agas tiel.
— Svjatecki, vi komencas rememorigi al mi paĉjon Suslovski!
— Povas esti… mi preferas rememorigi paĉjon Suslovski, ol agi maljuste kontraŭ lia filino.
— Mi petas vin, lasu min trankvile.
— Bone! mi povas eĉ tute vin ne koni.
Tiel finiĝas nia interparolo, kaj de tiu-ĉi momento mi ne parolas kun Svjatecki.
Ni ŝajnigas, ke ni ne konas unu la alian, kio estas des pli amuza, ke ni loĝas ĉiam kune, trinkas matene la teon kune, kaj neniu el ni ambaŭ ekpensas forlasi la laborejon kaj ekloĝi aliloke.
La difinita dato de mia edziĝo kun Eva proksimiĝas…
Per interpero de la „Fluganto“ la tuta Varsovio scias jam pri tio… Ĉiuj rigardas nin, ĉiuj admiras Evon. Kiam ni estis en la ekspozicio oni ĉirkaŭis nin tiel, ke ni ne povis trapuŝi nin tra la amaso.
Mia nekonata amikino sendis al mi refoje anoniman leteron, en kiu ŝi avertas min, ke Eva ne estas ĝusta edzino por tia homo kiel mi…
„Mi ne kredas tion, kion oni rakontas pri la rilatoj inter fraŭlino Adami kaj sinjoro Ostŝinski, (skribas mia amikino) sed vi, majstro, bezonas edzinon, kiu oferus sin tute al via gloro kaj grandeco; kaj fraŭlino Adami estas mem artistino kaj ŝi, zorgante por si, forkondukos la akvon al sia propra muelejo…“
Svjatecki vizitas konstante Suslovski’jn, sed ŝajne jam kiel konsolanto, ĉar ja ankaŭ Suslovski’j devas scii pri miaj intencoj.
Mi ricevis por Eva nelimigitan forpermeson de la teatra direkcio. Eva komencas frizi sin kiel vilaĝa sinjoridino, vestas sin tre modeste kaj surmetas vestojn butonumatajn ĝis la kolo. Tio ornamas ŝin treege.
La sceno, okazinta en la vestejo, ne ripetiĝis eĉ unu fojon. Eveto ne permesas! Maksimume mi havas la rajton kisi ŝiajn manojn. Tio malpanciencigas min senmezure, kaj mi flatas al mi, opiniante, ke ankaŭ ŝin…
Ŝi amas min pasie. Tutajn tagojn ni pasigas kune. Mi komencis doni al ŝi lecionojn de desegnado.
Ŝi treege ŝatas tiujn lecionojn kaj la pentrarton ĝenerale.