Ŝi, la tria/XVII

El Vikifontaro
XVII.

Se ekzistas por mi en la mondo estaĵo pli kara ol Eva, tiam mi estas marinita haringo…

Oni diras, ke ni artistoj faras ĉion sub la unua impreso de l’ momento, sed tio estas malvera! Ĉar montriĝas, ke mi delonge amis Evon, nur mi estis samtempe tia azeno, ke mi pri tio ne sciis.

Dio sola scias, kion mi sentis, kiam mi, post tiu vespero, akompanis ŝin hejmen. Ni iris, brak’-sub-brako, nenion parolante… Mi nur alpremis ĉiam mia flanko la brakon de Eva, kaj ŝi la mian. Mi sentis, ke ŝi amas min per ĉiuj siaj fortoj.

Mi akompanis ŝin ankoraŭ supren, kaj, kiam ni troviĝis en ŝia saloneto, ni estis iel embarasitaj, ke ni ne kuraĝis rigardi unu la alian en la okulojn. Nur kiam Eva kovris sian vizaĝon per la manoj, mi forigis ilin delikate kaj mi diris: „Enjo, ci estas mia? ĉu vere?“ Kaj ŝi alpremiĝis karese al mi, dirante:

— Jes! jes!…

Ŝi estis tiel belega, havis okulojn tiel dormemajn kaj samtempe brilantajn, ian dolĉan pezecon en la tuta staturo, ke mi ne povis forŝirigi de ŝi.

Laŭvere, ankaŭ ŝi ne povis forŝiriĝi de mi, kvazaŭ ŝi volus rekompenci al si la longan silentadon kaj la longe kaŝitan senton.

Mi revenis hejmen malfrue. Svjatecki ankoraŭ ne dormis… Li desegnis ĉe lampo sur ligno por iu ilustraĵo.

— Tie-ĉi estas letero por vi — li diras, ne levante la okulojn de sia laboro.

Mi prenas de l’ tablo la leteron kaj tra la koverto mi sentas ringon. Bone! mi ĝin bezonos morgaŭ. Mi malfermas la leteron kaj legas la jenon:

„Mi scias, ke la redono de la ringo faros al vi plezuron, ĉar evidente vi tion celis. Koncerne min, mi ankaŭ ne intencas rivalizi kun aktorinoj. K.“

Almenaŭ mallonge.

El tiu-ĉi letero vidiĝas nur kolero, nenio pli.

Se ia ombro de ĉarmo ĉirkaŭis ankoraŭ Kazjon en miaj okuloj, tiu ombro malaperas senrevene.

Stranga afero: ĉiuj supozas, ke Eva estis la kaŭzo de mia alivestiĝo kaj de ĉiuj-ĉi okazintaĵoj — kaj efektive la kaŭzo de ĉio, kio sekvos, estos Eva.

Mi ĉifas la leteron, kaŝas ĝin en la poŝon kaj mi enlitiĝas…

Svjatecki levas la okulojn for de sia laboro kaj rigardas min, atendante, ĉu mi ion ne diros, sed mi silentas.

— Estis tie-ĉi vespere post la teatra prezentado tiu malnobla Ostŝinski — diras Svjatecki.