Adamaĵoj/Ĉiu plenumu sian devon

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


ĈIU PLENUMU SIAN DEVON…


(Tiu ĉi artikolo, kiun Lanti subskribis per "E.L. ITANŜA" aperis en "Sennaciulo" de 25. Nov. 1937)

Nenio ŝajnas al mi pli ridinda ol pacistoj, kiuj sin ĝeme turnas al la tuta mondo, dirante: "Ne batalu!… Ne mortigu!… Vivu pace!… Estu fratoj!…" Tiuj pacistoj unue ne havas sufiĉe fortan voĉon por aŭdigi ĝin trans la landlimojn; sed eĉ se ili havus, tio neniel signifus, ke la mondo aŭskultas, atentas, komprenas…
La bombastaj porpacaj alvokoj ja estas ne nur ridindaj kaj senefikaj, sed eĉ maltrafaj. Kial paroli pri frateco al homoj, kiuj fakte ne estas, nek povas esti fratoj? "Esti fratoj", tio signifas aparteni al la sama familio, havi saman patron – almenaŭ spiritan – saman moron, saman lingvon.
Ĉu tiel estas inter la homoj de malsamaj nacioj? Certe ne! Ne nur la nacianoj diversspecaj havas malsamajn morojn kaj kutimojn, sed ankaŭ malsamajn lingvojn; ili do tute ne povas interkompreniĝi kaj sekve estas tre ridinde konsideri tiajn homojn kiel fratojn el sama familio.
Tian bedaŭrindan staton ni nun ne povas aliigi. Malgraŭ tio, ke esperanto ekzistas jam de 50 jaroj, tamen estas plorinda fakto, ke la esperantistoj – mi ne diras la esperantanoj – estas ankoraŭ tre malmultenombraj. Kaj kiom da ili komprenas la profundan signifon de l’ samlingveco, de tiu fakto, ke per uzado, aplikado de esperanto kun homoj el ĉiuj mondpartoj estas eble akiri menson de mondcivitano? Kiom da ili penadis senigi sin je ĉia naciemo kaj tiel fariĝi taŭgaj por interfratiĝo malgraŭ ĉiuj landlimoj? Jes ja, nur samlingvanoj povas eksenti kaj fine kompreni, konscii, ke ili konsistigas la embrion de la "granda rondo familia", pri kiu parolis Zamenhof.
Inter esperantistoj estas logike paroli pri tutmonda interfratiĝo, pri paco kaj amo. Sed maltrafe, ridindege estas prediki fratecon al homoj, kiuj efektive ne povas esti fratoj, ĉar ili devas stari mutaj unuj apud la aliaj, pro neeblo interkompreniĝi.
Konsekvence, al la nacianoj, kiuj povas esti fratoj nur inter difinitaj limoj, pli malpli longaj; al la homoj, kiuj volas konservi, defendi la naciecojn, ni ne rekomendu interfratiĝon, sed simple diru: "Vi plenumu vian devon. La sendependeco de via lando estas minacata kaj vi deziras, ke ĝi restu plene suverena; nu, bone, vi devas ja esti preta por oferi vian vivon tiucele. Vi devas akcepti loĝi en kazerno, vivaĉi en tranĉeoj, obeadi blinde al iaj ajn ordonoj diktatorecaj de l’ milita stabo; vi devas unuvorte rezigni vian homecon por teni kaj konservi vian naciecon."
Verdire, kiam naciistoj diversspecaj, diversnuancaj kaj diverslandaj buĉas unuj la aliajn por la gloro de sia respektiva patrio, tiam nia koro bedaŭras kaj kompatas, sed nia cerbo ne povas ne kompreni, ke tia buĉado estas tute normala… Mi eĉ konfesas, ke iafoje venis al mi la amara penso ke ju pli multe da patriotoj estas elmondigitaj per sia reciproka malsaĝo, des pli bone! Ili plenumis sian devon. Kaj estas konstatebla fakto, ke naciistojn oni ne povas konvinki per raciaj argumentoj. Sekve…
Kio estas vere terura kaj priplorinda, tio estas, ke homoj, kiuj ellernis kaj praktikadis esperanton, kiuj penadis senigi sin je ĉia naciemo, t.e. la sennaciistoj, tiuj riskas esti perforte eldevigataj partopreni patriotan buĉadon. Racipensante, oni nepre alvenas al la konkludo, ke nur tiuj homoj estas kompatindaj, tial ke dum milito ili ne plenumas sian devon, sed male agas kontraŭvole, kaj eĉ riproĉate de sia konscienco. La devo de sennaciisto estas tute mala je tiu de patrioto, de internaciisto, de ĉiu ajn, kiu predikas, ke la nacioj gardu sian sendependecon. Internaciisto devas buĉi aŭ esti buĉata; sed sennaciisto devas nepre per ĉiuj fortoj penadi por eviti partoprenon en bataloj, kiuj por li estas tute sensencaj.
Kiam la Lenina kaj Uilsona (Wilson, prezidinto de Usono) principo pri sendependeco de l’ nacioj estas ie ajn minacata, tiam ĉiu internaciisto devas volontuliĝi por defendi kaj savi la sanktan principon. Kaj male estas la devo de ĉiu homo, kiu akiris la firman konvinkon, ke tia principo estas esence reakcia, resti nepre ekster la internaciaj bataloj. Nur la klasbatalon partoprenu sennaciisto; nur por defendi sian homecon li konsentu morti aŭ mortigi… Kaj tiurilate tre menciinda estas la fakto, ke homoj devis dum jarcentoj elbataladi la rajton ne aparteni al iu ajn eklezio. Similan batalon devos fari la sennaciistoj por akiri la rajton ne esti naciano. Ili devas organiziĝi tiucele kaj nenial imiti la internaciistojn, kies bonintenca agado estas tamen niaopinie esence reakcia…
Ĉiu ja plenumu sian devon kaj tion farante neniu rajtos riproĉi al la alia. Kiu kuraĝe agas laŭ sia konvinko kaj konscienco, tiu indas estimon.
Kaj aliparte SAT havas ankaŭ sian specialan devon: esti same akceptema al la tezo de l’ sennaciistoj, kiel al tiu de la internaciistoj. Nia organizo estas laŭstatute ekstertendenca kaj sekve ne havas, nek povas racie havi partiecan programon. Ni ĉiuj plenumu nian devon…

E.L. ITANŜA