Adamaĵoj/Mi ĝojas esti esperantisto

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


MI ĜOJAS ESTI ESPERANTISTO


Dek-sep jaroj forpasis, de kiam finiĝis la granda hombuĉado. Post tiu krima katastrofo, rezultanta de homa volo, de malvarma decido de tre malmultaj regnestroj kaj diplomatoj – kaj eĉ de krudaj, eksplodemaj fortoj nebrideblaj – oni povis esperi, ke la homaro lernus el tiu terura, sangoplena leciono, profitus la sperton kaj akirus la necesan saĝon por finfine organizi pacan mondon.
Vana la espero!…
Malgraŭ la ekzisto de la Ligo de Nacioj; malgraŭ la okazigo de senarmigaj konferencoj; malgraŭ bombastaj deklaroj porpacaj de ĉiuj diktatoroj kaj ĉefministroj; malgraŭ tio, ke abundas la vivnecesaĵoj kaj la maŝinoj por ilin plimultigi; malgraŭ tio, estas pli kaj pli evidente, ke nova katastrofego milita prepariĝas tute malkaŝe antaŭ niaj okuloj. La tiacelaj signoj, kiujn oni povis rimarki ĝis la monato Julio 1914, estas denove videblaj por ĉiu atenta kaj observokapabla homo. Ĉiuj grandaj regnoj el la mondo, ĉiuj senescepte, pligrandigas siajn armeojn, pliperfektigas armilojn kaj akumulas montojn da municio.
Tre signife: militfakuloj diskutas senĝene kaj cinike en revuoj kaj eĉ en ĉiutagaj, milionekzemplere eldonataj ĵurnaloj, pri tio, ke verŝajne grandaj urboj kiel Berlino, Londono, Parizo estos detruataj la tagon de la militdeklaro, aŭ eĉ eble la antaŭtagon.
En laboratorioj cerbumas scienculoj kaj diligente eksperimentas por trovi la plej mortigajn, detruajn, neniigajn gasojn, venenojn, bacilojn, eksplodilojn. Tio ne estas inkubsonĝo, sed realo perceptebla de niaj sentorganoj. Kaj tion faras homoj, kiujn vi povas renkonti sur la strato, en kafejo, en teatro aŭ alie. Ili ne aspektas monstre, sed ĝentilhome kaj honestule. Helpemaj al vi ili estos okaze kaj en la hejmo ili kondutas bonkore kun la edzino kaj infanoj. Tamen tiuj homoj dediĉas sian tutan energion, sian tutan eltrovkapablon por inventi la plej aĉajn kaj terurajn mortigilojn. Plie, ili estas pretaj uzi mem siajn inventaĵojn, mortigi aŭ morti, kiam ordonos la Patrio…
– "Nur kapitalistoj kaj burĝoj respondecas pri militoj, kiujn ili mem ne partoprenas", flustras en mian orelon iu kredema K-do.
Nemalofte mi aŭdis tion el la buŝo de flamaj oratoroj en agitaj kunvenegoj; nemafofte mi legis pri tio en laboristaj gazetoj. Tamen la vero estas iom alia. En ĉiuj landoj oni ja povas trovi ekzemplojn pri burĝoj kaj aristokratoj, kiuj volontuliĝis en armeon kaj "glore mortis sur batalkampo". Ankaŭ ne estas vere, ke ĉiuj burĝoj kaj altranguloj artifike fortenis siajn filojn aŭ parencojn de la fronto. Tre tipa ekzemplo pri tio estas, ke la kvar filoj de Dumer, unu el la prezidintoj de l’ franca respubliko "falis heroe por la Patrio" dum la lastdata milito.
Eĉ patrinoj konsentis kun fiero pri la morto de siaj idoj. Al unu el ili oni sciigis, ke ŝia kvara kaj lasta filo estis mortigata ĉe Verdun. Kun sekaj okuloj ŝi akceptis la informon kaj diris: "Mia plej granda bedaŭro estas, ke kvinan mi ne havas por oferi al la Patrio". Kaj oni ne kredu, ke tiu patrino estis senkora monstro. Male, ŝi bone prizorgis kaj dorlotis siajn filojn, kiam ili estis hejme. Ŝi dolore funebris pro ilia morto dum longa tempo kaj ankoraŭ nun vizitas kaj florornamas iliajn tombojn. Sed la Patrio postulis…
– Kiu patrio?
– Ha! estas ja multaj, sed ĉiuj estas same sangavidaj kaj ĵaluzas unuj la aliajn. Tiuj idoloj estas satigeblaj nur per homa karno kaj ties adorantoj ne povas rifuzi tian nutraĵon…
Estas tro supraĵa pensmaniero aserti, ke nur la kapitalismo kaŭzas militojn. Homoj buĉis sin reciproke antaŭ ol ekzistis kapitalisma sociordo. Kaj sekve, oni povas sen troa nigrevidemo pensi, ke militoj ankoraŭ povos okazi, post kiam regos alia socisistemo, se malgraŭ tio nacieca ideologio daŭre infektas la menson de l’ homoj. Sendube en la okazigo de militoj ludas grandan rolon la ekonomia faktoro. Tamen, miaopinie, ĝi tute ne sufiĉas por klarigi, kial homoj konsentas kadavriĝi aŭ murdadi en la nomo de nacio. Tiurilate ideologiaj, psikologiaj faktoroj povas en iaj cirkonstancoj ludi tre gravan rolon kaj esti decidigaj. La amo por eterna gloro, la konscio pri socia devo, la timo antaŭ fremda regado kaj altrudo de fremdaj moro kaj lingvo, ia sange mistika sento el pratempa deveno inklinigas la homojn partopreni tiujn sangoplenajn epopeojn, kiujn prikantis ĉiuj popoloj.
La homoj ĝenerale ne estas unue kaj ĉefe homoj, sed anoj de klanoj, de tribo, de nacio. Tion ili pli malpli forte kaj akute sentas. Kaj en tia stato kuŝas la granda, latenta, eksplodema forto, kiun grandkapitalistoj, registoj kaj demagogoj scipovas utiligi por peli la popolojn sur batalkampojn kaj en amasbuĉadojn.
Necesas esti blinda aŭ fermi vole la okulojn, por ne vidi, ke la naciismo estas la plej potenca ideo-forto el nia epoko. Per ĝi povis akiri la regadon Musolini, Mustafa-Kemal, Pilsudski, Hitler kaj aliaj naciaj herooj. En la nomo de l’ rajto por la popoloj disponi pri si mem, mortis kaj mortigis milionoj da soldatoj dum la lastdata mondmilito. Tiu principo estas ja unu el la 14 punktoj de la usona prezidinto Uilson; per ĝi li sukcesis entiri sian popolon en la milito. Laŭ ĝi li revis ordigi kaj pacigi la mondon.
Sed la sperto montras ĉiutage, ke tiu bela principo ne estas praktike aplikebla. Cetere estas granda trompo samigi la interesojn de burĝoj kaj proletoj en iu ajn nacio aŭ ŝtato. Estas plie danĝera iluzio kredi, ke solvoj al la mondkrizo povas esti aplikeblaj en naciaj kadroj, konservante la sendependecon kaj suverenecon de l’ nacioj.
– Sed kion vi do proponas?…
Mi ne havas en la poŝo mirindan recepton, kiu povus tuj kuraci la mondon. Nenian panaceon mi reklamas. Fakulo en ekonomio mi ankaŭ ne estas. Cetere tiu scienco estas ankoraŭ tre nova kaj mankohava, por ke ĝiaj principoj povu esti agnoskataj kiel nepre obeendaj leĝoj. La fincelon de l’ homaro neniu konas; tutsimple mi vidas obstaklojn, kiuj malhelpas ĝian antaŭeniradon. Unu el tiuj malhelpoj, kaj miaopinie ne la malplej grava, kuŝas en la kapo mem de l’ homoj. Ĝi estas la nacieca ideologio, kiu baras al ĉiu racia solvo de sociaj problemoj, konsidere la nunan staton de l’ tekniko en la mondo. La naciismoj estas inter si neakordigeblaj. Tio estas nepre kontraŭ ilia naturo mem. Sekve, kia estas la plej urĝa tasko, se ne penadi por detrui tiun danĝeran ideologion?
Por detrui, ekstermi la naciismon, ne ekzistas pli bona, pli efika rimedo ol faligi unue la lingvajn barojn, kiuj apartigas la popolojn. Ni posedas la necesan ilon por tio. Ĝin donacis al ni Zamenhof. Laŭsperte ni scias, ke Esperanto perfekte taŭgas por nia celo. Ĝia diskonigado, vastigado kaj lernigado estas do nia ĉiutaga tasko. Sed antaŭe, plej necese estas lertiĝi en ĝia uzado. Esperanto ne estu por ni nur helpa lingvo, per kiu oni balbutas ĉe hotelo aŭ en restoracio. Ĝi pli kaj pli fariĝu viva lingvo, per kiu ni pensas, rezonas kaj argumentas. La artefarita, racia, sennacieca lingvo eniĝu nian konscion tiel profunde, ke ĝi fariĝu nia preferata esprimilo, per kiu ni tute faligu la fremdon inter ni kaj niaj samlingvanoj el aliaj mondpartoj.
Unuvorte, ni estu veraj ĝisostaj Esperantistoj. Kiuj traktas la Zamenhofan kreaĵon, kiel nure helpan lingvon, tiuj estas filistraj Esperantanoj, ne Esperantistoj. Ili tute ne komprenis la profundan signifon de tio, kion la elpensinto de nia lingvo nomis la "interna ideo de Esperanto".
Estas ja vere, ke per Esperanto povas esti mensogoj dissemataj kaj malamo kreskigata. Diversspecaj faŝistoj uzas nian lingvon por sia eksterlanda propagando. Sed ili faras tion, tial ke Esperanto ekzistas, estas realaĵo. Kiu kredas, ke faŝisto povus elpensi mondlingvon? Ĉu ĝi estas necesa, por pluigi, eternigi la naciismon? Certe ne! Sed ĉu oni povas prezenti al si mondon pacan, sen landlimoj kaj sen Esperanto? Oni ne povas… Konkludu mem, kara Leganto.
La pesto, la plago de nia epoko estas la naciismo. Por trafe kontraŭbatali ĝin, Esperanto estas nepre necesa, tial mi ĝojas esti Esperantisto. Laborante por nia lingvo, praktikante ĝin kaj penante per ĝi akiri menson de mondcivitano, mi havas la certon, ke miaj tempo kaj energio ne estas maltrafe elspezataj. Mi ĝojas pro mia Eaperantisteco, tial ke ĝi donas al mi la eblon forigi la malagrablan senton, kiun kaŭzas fremdo inter malsamlingvaj homoj. Per Esperanto mi akiris konatojn kaj amikojn en ĉiuj mondpartoj. Estas ja vere, ke per Esperanto mi ankaŭ havigis al mi kontraŭulojn en plej diversaj landoj. Sed prefere senti, sperti kontraŭecon ol fremdon!… Esti insultata en Esperanto, tio estas al mi preskaŭ pli agrabla ol esti laŭdata en franca lingvo…
Eble la nuna civilizo pereos, kiel pereis la egipta, la greka, la roma kaj aliaj; eble neniam stariĝos mondpaco en la mondo; almenaŭ per la imago mi povis, dank’ al nia lingvo, vivi tiun idealan vivon; per mia aliĝo al S.A.T. mi havas la agrablan senton esti konscia ero de tiu embrio de sennacieca socio, kiun konsistigas nia mondorganizo.
Jes, mi ĝojas esti Esperantisto kaj SAT-ano. Se mi ne havas, kiel Zamenhof, la iluzion, ke Esperanto povas pacigi la mondon, almenaŭ forta estas mia konvinko, ke sen ĝi ankaŭ ne povus la homoj interfratiĝi tra la tuta tero. Sekve nia lingvo estas necesa pacigilo, se ne tute sufiĉa. Mi ĝojas esti Esperantisto, tial ke la praktikado de nia lingvo donis al mi la senton, ke nenian respondecon mi havos en la abomenindaj frenezaĵoj, kiujn nun preparas ĉiaspecaj naciistoj.

E. Lanti


La ĉi-supra artikolo aperis en "Sennaciulo" de la 25a de aprilo 1935.