Tri semajnojn en Rusio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


TRI SEMAJNOJN EN RUSIO (1922)


"Tri Semajnojn en Rusio" aperis felietone en "Sennacieca Revuo" de nov., dec. 1922 kaj jan., febr., mart. kaj april-maj. 1923.



"…Jam en 1922, sekve de mia trisemajna restado en Sovetio, mi havis la konvinkon, ke la rusa revolucio alportos al la Laboristaro nur iluziojn kaj poste amarajn elreviĝojn. Sed tiam mi ne kapablus argumenti mian konvinkon. Estis nur forta impreso, ne rezulto de rezonado. Sed la malbona impreso, kiun mi kunportis el Moskvo, igis min esti tre atenta pri faktoj. Mi observis, demandis kaj notis. Kaj jam en 1927-28 mi havis konvinkon, rezultantan de racia argumentaro…"

Lanti, 14.IV.37, en letero al kamaradino el Valence d’Agen (Francio)

Enkondukaj vortoj

Rusio!… La lando kie, la unuan fojon en la historio, la proletaria klaso konkeris kaj konservis la politikan regadon. Nediskuteble tiu evento (okazego) estas la plej grava el la nuna epoko. La falo de l’ putriĝinta cara reĝimo havos certe grandajn sekvojn en estonteco. Tial ĉiuj interesiĝas pri la iome mistera lando, kiun iuj alrigardas kun malamo kaj pereigdezirego; aliuj kun espero kaj amo…
Jam multe da raportoj, eĉ da dikaj libroj estas verkitaj pri la Soveta Respubliko. Kaj mi supozas tamen, ke neniu el la verkintoj estas tiel pretendema, ke li opinias esti pentrinta la vere veran bildon de la postrevolucia Rusio. Restas do multo direnda kaj pentrinda. Cetere la bildo ŝanĝiĝas, – kaj ĉiu vidas per siaj propraj okuloj.
Tial mi konjektas, ke nia legantaro akceptos kun intereso skizan rakonton pri mia vojaĝo.
Ĉu mi estas tiel akrevida, tiel observpova, ke mi sukcesis vidi la ĝustan fizionomion de vastega mondparto, kie ĉio ankoraŭ bolas, kie ĉio estas kvazaŭ en eksperimenta retorto? For de mi tia penso!… Kaj mi estas certa, ke neniu leganto esperas trovi tion en ĉi tiu skizo. Mi promesas nur eldiri sincere miajn impresojn, – kaj impresoj ne estas juĝoj.
Nenia politika motivo povas trudi al mi la devon silenti pri la malbonaj impresoj, kiujn mi kunportis el Rusio. Amicus Plato, sed magis amica veritas. Mi amas kaj estas preta defendi la Rusan Revolucion. Nu, ĉefe pro tio mi volas paroli pri ĝi malkaŝe, ne fipolitikiste. Cetere la Soveta Respubliko estas jam sufiĉe potenca por ke, sen ia skrupulo, oni diru pri ĝi la veron. Oni ankaŭ ne forgesu, ke la Bolŝevikoj mem ofte riproĉas akre al si mem.
Fine de tiu raporto oni legos pri la nuna situacio rusa klarigojn de iu, kiu deziras konservi anonimecon. Tiu kamarado, komunisto, estas tre klera kaj studema homo. Al li oni komisiis tre gravajn diplomatiajn misiojn. Li partoprenis kun Lenin kaj Trocki en gravaj decidoj kaj portas sur siaj ŝultroj parton el respondeco en la okazintaĵoj. La hazardo igis nin interkonatiĝi. Mi povis sperti pri lia spiritobjektiveco kaj plena informiteco pri Rusio (lia lando). Antaŭ ol foriri mi do iris al li prefere ol al iu el la ĉefoj, kies nomoj estas ĉiutage presataj en la gazetoj. Ofte tiuj k-doj estas simple la trumpetistoj, kiuj bruade konigas la decidojn cerbumitajn en kabinetoj. Al tiu eminenta k-do mi diris miajn impresojn, miajn dubojn, mian senreviĝon. Liajn respondojn mi resume kaj kiel eble plej fidele raportos. – Kaj tiel trankvila estos mia konscienco, se ankoraŭ doloras mia koro.

Antaŭ la foriro

– Vi intencas forveturi Rusion!!?… Tion ne faru. Milfoje vi riskas esti mortigata…
– Kial?…
– Nu, regas tie grandega teruro. La komunistoj konstante perfortas. Vi vidos tiom da kruelaĵoj, ke vi ne povos deteni vin protesti, kaj jen, la ruĝarmeanoj pafos al via kapo…
– De kiu vi estas sciigata pri tio?
– Antaŭ du tagoj R. mem diris tion al mi. Konatoj liaj rakontis…
– De kiu, tiuj konatoj eksciis pri teruraĵoj?
– De aliuj, kiuj…
– …verŝajne legis tion en la burĝaj gazetoj… Nu, bone, mi forveturos. Proprokule mi volas vidi Rusion. De tiel longe mi sopiras al la Meko de l’ tutmonda Revolucio. Neniel la danĝero povus min haltigi. Male ĝi havas ian strangan allogon. Mi forveturos…

Tian resumitan interparoladon mi efektive havis kun kelkaj el miaj konatoj. Tipe ĝi montras la ĝeneralan opinion, kiun la plimulto el la Francoj havas pri Rusio. Kaj pro tio mi volis ĝin konigi antaŭ ol komenci mian privojaĝan rakonton.

Survoje al Moskvo

La 1an de aŭgusto mi envagoniĝis; alvenis Berlinon la morgaŭon; restis tie du tagojn por prizorgi la pasportan aferon; poste forveturis al Stettin kaj la 5an enŝipiĝis en Oberbürgermeister Hacken, germana ŝipo veturonta Petrogradon. Tiu ŝipo kunportis agrikulturajn maŝinojn, diversajn aliajn objektojn kaj ankau pasaĝerojn.
Je la 22a horo la ŝipo ekveturis. Mi tre bedaŭris forlasi la Stettinan havenon nokte. Je la luna lumo mi nur povis videti ebenan pejzaĝon kaj ŝipkonstruejojn. Sub tiu pala lumo ĉio vestiĝis per melankolia poezio. Glate iris la ŝipo en la enfluejo de Oder. Pli skua estis la irado en la Baltika maro.
Dimanĉe 6an de aŭgusto. – Ellitiĝinte mi sentas min iom malbonfarta. Kelkaj personoj jam malsanas. Mi penas por kontraŭi la vomemon, kaj sukcesas forigi stomakturniĝon. La maro estas malglata; ondetoj kun blankaj makuloj. Nuboj. La ŝipo antaŭeniras, sed ŝajnas, ke ĝi estas ĉiam centro de granda rondo. La maŝinaro ritme funkcias; surda bruo. Mevoj ĉirkaŭflugas la ŝipon. Tiele estos la vojaĝo ĝis Petrograd.
Inter la pasaĝeroj estas 5 Italoj, junuloj kiuj devis forkuri el Italio post interbatiĝo kun la faŝistoj; 2 Alĝerianoj kiuj veturas por studi marksismon ĉe la Orienta Lernejo en Moskvo – cele al posta propagando de l’komunismo inter la Araboj; Germanoj, Amerikanoj, Rusoj k.a. Mi estas la sola Francdeveninto. Krom kun la Rusoj, kiuj preskaŭ ĉiuj konas tri, kvar aŭ kvin lingvojn, la interkompreniĝo estas malfacila. Plurfoje mi havis okazon paroli pri esperanto. Kaj mi konstatis, ke multiuj ankoraŭ ne scias pri nia afero. Post klarigoj ĉiuj konsentis al nia entrepreno.
Merkrede 9an de aŭgusto. – Jam ni estas en Rusio. Je la 7½ ni enveturas la rodon de Kronŝtad. Aeroplano surflugas. Rusa Komisiono enŝipiĝas por kontroli la pasportojn. Kronŝtad aspektas kvazaŭ mortejo. Oni vidas postsignojn de la marista ribelo. Dekstre fortikajo estas detruita.
Je la 11a ni alvenas en la Petrograda haveno. Pluvegas. Oni disdonas paperfoliojn sur kiuj ni devas skribi la nomon, profesion, deiran lokon, naciecon, celon de la vojaĝo, kiom da tempo ni intencas resti en Rusio. Viro kun pafilo staras ĉe la elŝipejo. Li estas vestita kiel laboristo ne kiel soldato. De sur la ferdeko elmontriĝas du fiakroj, tramveturilo; virinoj marŝas nudpiede; junulo mizeraspekta trairas kun pafilo vojon. Preĝejoj kun kupoloj turbformaj staras tie ĉi kaj tie. La domoj estas ŝmiritaj ĉiu per malsama koloro. Kaj tio aspekttas plaĉe. Estas jam la 13a, kaj ankoraŭ ni ne elŝipiĝis. Senĉesa pluvado. Rusa junulo alvokas por ke ni venu sur la ferdekon kaj kantu la "Internacio"n. Germanoj, Rusoj, Italoj, Alĝerianoj k.a. ekkantas, ĉiu en sia nacia lingvo. Kia malharmonio! Ĉiu ĉesas kanti ĉar li konscias pri ridindeco.
La pakaĵoj estas zorge traserĉataj. Kiam venas mia vico, du el la oficantoj demandas min france kaj, post vido de mia pasporto, lasas min eliri sen traserĉo en miaj pakaĵoj. Fine aŭtomobila ŝarĝveturilo alkondukas nin ĉe la "Internacia Hotelo". Tie ni atendas almenaŭ du horojn por ricevi ĉambron. Virino proksimume 3Ojaraĝa ŝajnas ordoni tie. Ŝi parolas iomete france kaj aspektas kiel prostituciulino; alia samaspekta junulino kun cigareto ĉe la lipoj kondukas la vojagantojn al iliaj ĉambroj.
La "Internacia Hotelo" staras sur granda placo kun arbustoj, verdaĵoj kaj benkoj. Dekstre estas kvadratbaza, kolonhava preĝejo kun ampleksa orumita kupolo. Antaŭ la preĝejo kuŝas amasego da brulŝtipoj, kiujn deĵore gardas soldato. Ricevinte ĉambron mi vidavide iras promeni tra la urbo. Mi iras sencele. Sur la trotuaroj, sur la stratoj troviĝas kotaj kavaĵoj. Plejparto el la butikoj estas fermitaj. Preskaŭ ĉiupaŝe virinoj, geknaboj eĉ viroj, vende proponas plej diversajn aĵojn: pomojn, paprikojn, cigaredojn, kukojn ktp. Estas ankaŭ veturilvendejoj ĉe kruciĝo de stratoj. Ĉie oni renkontas soldatojn. En iu strato mi rimarkas, ke virinoj ire kaj reire paŝas sur la trotuaro. Mi haltas kaj observas: nenia dubo, ili estas prostituciulinoj. Korpremite mi revenas al la hotelo. Temas vespermanĝi. Mi ŝanĝas 3000 mg. kaj ricevas 21 milionojn da rŭbloj! Nu, mi fariĝis milionulo! En la restoracio mi manĝis supon en kiu estis viando, diversaj legomoj kaj mi ne scias kio. Ĉion mi ne povis manĝi. Mi trinkis akvon. Kosto: 2 milionoj da rubloj.
Ĵaŭde la 10an de aŭgusto. – La komunista karavano estas sub la zorgado de "Kuriero", kiu kunvojaĝis ĝis Petrograd kaj akompanos nin ĝis Moskvo. Kiam ni forveturos de ĉi tie? Neniu scias. Nia karavano konsistas el du kategorioj de individuoj: iuj apartenas al la fako "Komintern"[1], la aliaj al la Komisarejo por Eksteraj Aferoj. Iafoje certa rivaleco okazas inter la du fakoj. Kvankam estante samcelaj ili tamen ne havas saman taskon: la unua laboras por forrenversi la kapitalistajn registarojn, dum la dua kontraktas kun ili. La "Eksteraferuloj" plendas pri la maldiligenteco de la kuriero, kiu tute malaperis de kiam ni estas ĉi tie. Ni do decidas iom viziti la urbon atendante ekscii kiam ni forvojagos…
Jen la "Vintra Palaco" sur kiu estas videblaj postsignoj de la Revolucio: kuglotruojn kaj diversajn difektaĵojn. Sur la Palaco flirtas la ruĝa standardo. Oni klarigas, ke ĉirkaŭ tiu ĉi cara restadejo estis orumita krado, kiun vendis la Soveta Registaro. Sur la "Kampo de Marso" tute proksime de la Palaco kreskas legomoj. Tie, inter dikŝtona, kvadratangula fermitaĵo kun aperturo ĉe ĉiu flanko, estas tomboj de revoluciuloj mortigitaj dum la ribelo. Sur la stratego "Perspektiv Nevskij" multaj magazenoj kaj butikoj estas malfermitaj. En la montrejoj vidiĝas luksaĵoj: piedvestoj, kukaĵoj ktp. Sur tiu ĉefa strato ĉie estas gevendistoj de plej diversaj objektoj. Mi aĉetas paron da laĉoj por miaj ŝuoj kaj pagas por ĝi 400 000 rublojn. Oni renkontas virinojn elegante vestitajn; kelkajn eĉ lukse. Policanoj ne estas videblaj. Tie ĉi kaj tie soldato aŭ civilvestita viro kun pafilo ĉe la ŝultro ŝajnas deĵori kiel ordigisto. Mi rimarkas, ke la ordonoj ne devas esti tre severaj: la deĵorantoj fumas, senzorgeme babilas kun la civiluloj kaj aspektas tre ne timindaj.
Vendrede la 11an de aŭgusto. – Hodiaŭ mi tagmanĝis en restoracio mastrumata de komunistoj. Mi ricevis nigran panon, kiun mi ne povis manĝi, porcion da viando kun terpomoj, kompoton kaj teon kun sukero, kosto: 1 100 000 rubloj.
Pluvas. Ĉu ni forveturos hodiaŭ? Neniu scias. Mi koleras pro tiu necerteco, kiu malhelpas profitan uzon de la tempo. Ne estas prudente foriri malproksimen de la hotelo ĉar verŝajne venos la kuriero por sciigi nin pri la forveturo. Kion fari? Mi decidas eniri la preĝejon S-ta Isaako. Okazas diservo. La ĉeestantoj (30 personoj proksimume) preĝas fervore, krucsignas, genufleksas kaj fronte tuŝas la plankon. Diservanto kantas per forta voĉo tre impresiga: ŝajnas, ke ĝi eliras el tombo. Sammomente preteriras la preĝejon kantante aro da soldatoj. Ili marŝas ritme, ordeme, ne portas armilojn. La kanto estas melankolia, unutona, iom mistika. Mi sentas en ĝi kaŝitan forton, grandegan, vastan kiel la stepo kiu verŝajne inspiris tiun kanton…
…Fine ni ekscias, ke ni forveturos hodiaŭ vespere. Je la 21a horo ni envagoniĝas en la diplomata vagono. Ampleksa, komforta ĝi estas. En ĉiu kupeo estas nur kvar personoj. La apogdorsa parto de la benkoj estas movebla. Tiamaniere, ke oni povas ĝin levi horizontpozicie kaj utiligi kiel liton.
Sabate 12an de aŭgusto. – Frumatene mi vekiĝas. Briletas jam la suno. Forkuras sufiĉe rapide la vagonaro, kvankam la lokomotivo estas hejtita per ligno. La pejzaĝo estas ĉie samaspekta: senfina ebenaĵo kovrita ĉi tie kaj tie de arbaroj el abioj kaj betuloj.
Ni alvenas Moskvon je la 13a horo. Longa atendado ĉe la stacio. Fine venas omnibuso kiu kondukas nin al la hotelo "Lux" (Lumo) kie estas kutime gastigataj la eksterlandaj delegitoj. K-ino Leiciague, la reprezentanto de l’Franca Komunista Partio, forestas; ankaŭ Rappoport por kiu mi havas leteron kaj monon. Neniu povas do prizorgi min kaj la du Alĝerianojn, kiuj ankaŭ apartenas al la Franca Partio. Ne estas eble interkompreniĝi kun la hotelmastrumanto, kiu verŝajne parolas nur ruse. Je la 19a ni ankoraŭ atendas; ĉiuj aliaj alvenintoj jam estas instalitaj. Mi tre malpaciencas. Fine, france parolanta reprezentanto de l’Itala Partio kompatas kaj bonvolas klopodi por ni. Post sephora atendado mi povis okupi ĉambron kaj manĝeti.
Mi bezonis 12 tagojn por atingi la Mekon de la Revolucio…
En mia ĉambro estas kvar litoj; du estas okupataj de Amerikanoj kaj la tria de Germano. Tia komuneoo tre malplaĉas al mi, solecŝatanto…

Moskvo

La surstrata movado estas tre vigla en kelkaj lokoj. La tramveturiloj funkcias normale. Ili plenigite trakuras la urbon; knare ili balanciĝas sur eluzitaj, moviĝemaj reloj. Estas mirakle: malgraŭ tia stato mi eĉ ne vidis dum mia ĉi-tiea restado unu solan haltigan akcidenton!… La trotuaroj estas malglate kaviĝintaj. Oni devas tre atenti por ne fali marŝante. Kelkaj aŭtomobiloj rapide forkuras kaj kvazaŭ salte transpasas la kavaĵojn. La fiakretoj – isvolŝiki — iras malrapide. La kondukistoj – nomiĝas ankaŭ isvolŝiki – aspektas al mi tre originale, kun siaj longaj malpuraj surtutoj, ĉe la talio alĝustigitaj kaj siaj legendaj ĉapoj. La maniero laŭ kiu la ĉevalo estas jungita aspektas ankaŭ originale: la flankaj timonoj estas kunligitaj per ligna arkaĵo superstaranta la kolon de la ĉevalo.
Ĉar de unu jaro okazis la "Nep" (Nova Politiko) jam multaj butikoj estas malfermitaj. Ŝajnas ke ili estas bone provizumataj. En aliaj oni prepariĝas por malfermo. Tial mi havas impreson, ke la urbo estis sieĝita dum longa tempo. La malamiko foriris; kaj nune normala vivo rekomenciĝas. Metiistoj laboras dimanĉe, eĉ nokte por instali butikojn kaj magazenojn.
Kio vere karakterizas la fizionomion de la urbo estas la gevendistoj, kiujn oni renkontas ĉe la sojlo de ĉiu domo, ĉe ĉiu stratangulo, preskaŭ ĉiupaŝe. De matene ĝis noktomeze ili stare aŭ kaŭre prezentas al la preterpasantoj plej diversajn objektojn: bulkojn, ovojn, pomojn, haringojn, cigaredojn, kukaĵojn ktp. ktp. Iuj havaa apud si korbon; aliuj portas montran pladon, sin apogantan sur la brusto kaj retenitan per ŝnuro duonĉirkauanta la kolon. En certaj lokoj oni povas kalkuli 20, 25 da tiaj vendistoj, – kiuj iafoje interdisputas por okupi la plej bonan lokon.
Apud mia hotelo, dum tuta aemajno, mi vidis viron sanan, laborkapablan, kiu kun brako horizontale aletendita vende proponas… unu razilon!
Se ĉiu strato estas kvazaŭ bazaro, ekzistas tamen lokoj, placoj destinitaj por vendejoj. Oni povus nomi ilin interpuŝejoj. Tie svarmas densa popolamaso.
Ekzistas famo, ke en tiuj vendejoj cirkulas plej lertaj poŝoŝtelistoj. Fremdulo, kiu sin riskas tien, devas tre atenti pri sia monujo.
Ĉiupaŝe ankaŭ oni trafas almozulojn: invalidojn, militkripligitojn, infanojn, virinojn kaj eĉ maturulojn laborkapablajn. Ili estas nudpiedaj, malpuraj, la korpo apenaŭ kovrita per nepriskribeblaj ĉifonoj. Ĉe la pordo de pan- kaj kukvendejoj ili du, tri au kvarope staras kaj humile almozpetegas. Ili havas mienon de batitaĵ hundoj; kaj certa movo de la ŝultroj indikas, ke ili estas mordataj de pedikoj.
Meze de tia korprema mizero cirkulas personoj sufiĉe komforte vestitaj. La modo tamen ŝajnas esti ĉi tie nekonata. Oni vidas plej diversajn vestaranĝoĵn. Sed tio neniel malhelpas la virinojn koketi. Multaj viroj portas la nacian kostumon: bluzon, ĉirkaŭatan ĉe la talio per ŝnuro, kaj botojn kun altaj tibiingoj. – Virinoj ankaŭ portas tiajn botojn.
En multaj lokoj vidiĝas postsignoj de la prorevoluciaj bataloj: detruitaj, forbrulintaj konstruaĵoj; sed oni ankaŭ renkontas domojn, kiuj simple ruiniĝis pro malzorgo. Estas okulfrapanta fakto: dum pluraj jaroj oni apenaŭ laboris ĉi tie. Ĉio aspektas mizere, malpure, eluzite. Moskvo havas sufiĉe belajn, ronddirektajn promenejojn. Sed la gazonoj ne estis zorgataj; la kradetoj, kiuj ĉirkaŭis ilin, estas rompitaj kaj nun ĉie oni paŝadas.

Tamen kelkloke oni riparas, repavumas per ligno la stratojn. Verŝajne post kelkaj jaroj Moskvo fariĝos pli belaspekta, pli pura kaj ankaŭ espereble malpli malbonodora.

Bildoj

Sur promenejo, superŝutita per varmaj sunradioj, personoj kuŝas sur la gazono; aliaj sidas sur benkoj; aliaj preterpasas. Mizera blindulo kaŭras borde de la promenejo. Seninterrompe li balbutas la saman petegan frazon per voĉtono kortuŝiga. Li levas la vizaĝon al la ĉielo, tiel montrante sian nudan kolon sur kiu promenas pedikoj. Iafoje iuj mordetas. Tiam la blindulo rapidmove pinĉas per la fingroj la besteton kaj ĝin ĵetas antaŭen sur la polvon. Li ne mortigas la pedikon. Li bezonus la du manojn, dum unu almenaŭ devas senĉese almozgesti.

*

Oni diras, ke Moskvo enkalkulas kvardekoble kvardek preĝejojn (1600). Mi ne scias, ĉu estas la ĝusta nombro. Sed kiam ĉiuj sonoriloj komencas bruadi, oni kvazaŭ kredas, ke ĉiu domo fariĝis preĝejo. La sonoj, alvenantaj el ĉiuj flankoj, eniras ĉiun lokon, sin trudas, inside penetras vian senton, batas vian animon, konfuzigas vian cerbon, tiele, ke oni povas nur fali sur la genuojn por preĝi aŭ kolerigite ŝtopi siajn orelojn por ne plu aŭdi tiun premkoran bruon. En la aero traflugas io nedifinebla, mistera, ploriga, mistika – stultiga. Tiam oni komprenas la potencon de la religio, kiu sorĉas la animon de l’popolo kaj igas ĝin forgesi penojn kaj mizeron.
Kelkloke malgranda preĝejo staras borde de la trotuaro, kun pordo malfermita. La preterpasantoj vole nevole devas vidi la diservan spektaklon. Kreduloj ĉeestas ekstere. Vidiĝas plej akra kontrasto. La pastroj estas luksege vestitaj, brilas orumitaĵoj, dum plejparto de la ĉeestantoj aspektas tre mizere.
De antaŭ duonhoro mi rigardas tiun spektaklon:
kreduloj krucsignas plurfoje, balancas la kapon, genufleksas, kisas la teron. Se estus en alia loko mi preskaŭ kredus, ke ili gimnastikas. Preterpasantoj ankaŭ rapide krucsignas. Rimarkinde estas, ke preskaŭ nur virinoj, maljunuloj kaj kripligitoj vidigas tiujn eksterajn signojn de religia kulto. Mi atente observis, kaj ne vidis eĉ unu junulon krucsigni preterpasante. La plejmultnombraj preterpasantoj ŝajnas esti tute indiferentaj pri la ĉi tie ludata religia komedio. Kaj tio nedubeble estas konsekvenco de la Revolucio.

*

La urbon transpasas la rivero Moskova. Ĝia, ne tre hela, iom malbonodora akvo fluas malrapide. Apude, la granda, luksega preĝejo "Jesuo Savanto", kiu estis konstruata por danki al Dio pro la malvenko de Napoleono, prezentas sian altan, orumitan kupolon al la kisoj de la sunradioj. Estas la 16a horo. Tute proksime sin banas viroj. Ili estas absolute nudaj. Post la banado kelkaj lude kuras aŭ luktas; aliaj, surdorse kuŝiĝintaj, liveras al la karesoj de varmeta bloveto la propraĵojn de l’vira sekso. Iom pli malproksime sur la alia bordo, estas virinoj, kiuj ankaŭ tute nude sin banas. Neniu – krom mi – atentas tiun spektaklon.
Ĉu mi ne sonĝas? Ne. Nu, mi prezentas al mi tian bildon en Paris apud la katedralo "Notre Dame". Kia skandalo!…
Ĉu tio ankaŭ estas konsekvenco de la Revolucio?[2]

*

Laŭlonge de la multe trapasata strato Tverskaja, kondukarita al la hotelo "Lux", estas placeto sur kiu kuŝas amase ruboj de ruiniĝintaj domoj. Nu, jen tie sin paŝtas tute kviete du porkoj!…

*

Viro kun pafilo ĉe la ŝultro marŝas meze de la strato; sekvas lin du senarmitaj viroj. Post ĉi-lastaj marŝas du soldatoj. Ĉemane ili tenas revolveron kies tubo alcelas la teron… Kio okazis?…
La kvino iras, kaj neniu atentas pri tiu bildo, kiu verŝaĵne estas kutima…

*

Surstrata bazaro. Plej diversaj objektoj estas tie aĉeteblaj. Sur placeto 17 ŝuriparistoj en ronda enviciĝo staras. Malnovaj pecoj de ledo kaj plej elementaj iloj kuŝas tere. Nudpiedaj, nudkapaj, ĉifonvestitaj buboj stare aŭ sterne rigardas la ŝuriparantojn. La riparata piedvesto sidas ĉe la supro de stango, kiun la staranta ŝuisto preme tenas per la genuoj… Kaj la suno vertikale ĵetas siajn radiojn, kolorigante per kvazaŭa oro la tutan scenon…

*

Moskvo estas plena je tiaj pentrindaj bildoj. La amatoroj de pitoreskaĵoj venu ĉi tien; ili akiros grandan provizon da neforgeseblaj impresoj. En tiu intermiksiĝa punkto de Okcidento kun Oriento oni ege ĝuas kontrastojn ne tiome troveblaj alie. Mizerego okultranĉe najbaras kun luksego. La cara regado kaj la religio amasigis en palacojn kaj preĝejojn nekalkuleblajn riĉaĵojn, dum la popolo restis en stato plej mizera. – Kaj ĝis nun la Revolucio ŝangis nenion tiurilate…
Iafoje miaj impresoj estis tiom fortaj, mi havis tiel egan spiritstreĉitecon, penante, sed vane, kompreni la min ĉirkaŭantan mondon, ke vespere mi sentis kompletan elĉerpitecon kaj fine indiferentecon pri ĉio. Nitĉevo

Ĉe la sidejo de "Komintern"

– Kiom da tempo vi intencas resti ĉi tie? demandis min k-do Doriot, la sekretario de Internacia Junularo Komunista, Franco, kiun mi havis okazon renkonti, ĉe la hotelo "Lux".
– Proksimume tri semajnojn.
– Nu, vi prudente agos ne prokrastante pri viaj klopodoj. Oni ne kutimas rapidi ĉi tie. Plie, neniam oni scias, kiam oni povos forveturi…
Mi do decidis tuj iri al la sidejo de Komintern. Doriot indikis al mi la vojon, faris desegnon sur paperpeco, kaj provizumite de tiu plano, mi iris.
Sen tro granda peno mi trafis la lokon. Sur placo, ne malproksime de l’Kremlo, staras granda konstruaĵo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve la faman frazon: "Ĉiulandaj proletarioj unuiĝu".
Mi aliris ĉe la enirejo. Tie du deĵorantaj soldatoj malpermesis, ke mi eniru. Unu diris kelke da vortoj de mi nekomprenataj kaj gestis al apuda pordo. Mi iris tien, eniris kaj ekvidis sinjorinojn sidantajn antaŭ giĉetoj. Mute mi montris mian legitimaĵon, skribis la nomon de la k-do, kiun mi deziris viziti kaj ricevis paperaĵon kun kiu mi reiris al la soldatoj. Tiam ili permesis, ke mi eniru. En tiu okazo nur gestoj utilis kial interkomprenigilo.
La de mi vizitoto forestis. Dum unu horo mi sidis en antaŭĉambro, kaj fine fraŭlino germanlingve komprenigis min, ke mi revenu je la dua posttagmeze. Mi do foriris. Survoje al la hotelo mi havis ŝancon renkonti Doriot, kiu venis ankaŭ viziti la sidejon. Klariginte pri mia maltrafo li konsentis akompani min kaj prezenti al k-do Rakoŝi, la Sekretario de Ekzekutiva Komitato de Komintern.
Ne tre akceptema estis Rakoŝi. Li alparolis min jene:
– Ha, vi estas k-do Lanty! Vian mandaton mi vidis; ĝi ne valoras por ni. Vian organizaĵon ni ne konas. Ĉu ĝi estas komunista? Ĉu vi konas ĉi tie esp. komunistojn? Cetere ni ne povas okupiĝi pri esp-o. Ni havas tro da aliaj prizorgendaj taskoj, multe pli gravaj kaj urĝaj. Mi ne komprenas, ke vi venis ĉi tien el Paris pro tia motivo. Vi elturniĝu kiel vi povos. Komintern ne povas pagi por turistoj…
Iom bolis mia sango. Kaj sektone mi respondis al Rakoŝi:
– Nu, ĉu do vi supozas, ke mi intencis gastigi min de Komintern? Neniel. Mi kutimas kontraŭe elspezi por la komunismo kaj tute ne vivas per la komunismo. Vi malpravas fari tian supozon koncerne min. Mi pagos el mia propra poŝo por mia ĉi-tiea restado. Sed regulan mandaton mi havas kaj nepre devas plenumi la al mi konfiditan mision.
Se la mondlingva afero estas por vi bagatelaĵo, nu, mi prave malprave, kiel internaciisto, konsideras ĝin gravega. Homo kiel Romain Rolland ankaŭ asertas, ke la internaciistoj estas tute malpravaj malatentante tiun aferon…
– Ho, R.R...., literaturisto, ne komunisto, intermetis Rakoŝi kun malŝatema rideto.
– Se pri tiu temo ankaŭ valoras nur opinio de komunistoj mi do citu al vi la nomon de Henri Barbusse, kiu, kvankam literaturisto, estas komunisto Li ankaŭ opinias, ke internacia lingvo estas nepre necesa por ke vivu vera Internacionalo, ne Internacionalo de poliglotaj ĉefoj.
– Ĉu vere H.B. interesiĝas pri tiu demando? iom mirigite demandis Rakoŝi.
Tiam mi prezentis al li ekzempleron de la lernolibro eldonita de Federacio de revoluciaj esperantistoj franclingvaj por kiu verkis H.B. antaŭparolon. Rakoŝi trarigardis la libron kaj diris:
– Bonvolu sidiĝi.
De tiu momento la tono de nia interparolado iom dolĉiĝis. Mi klarigis pri nia movado, montris la cirkuleron de l’ Franca Ministro ktp. Post dudekminuta interparolado, Rakoŝi konfesis, ke eble nia agado povos utili la komunismon, sed konkludis, ke nun Komintern ne povas okupiĝi pri la demando.
Tiam mi respondis, ke tute ne estas mia intenco tedi la kom. gvidantojn per antaŭtempaj postuloj. Tia ne estas mia misio. Mi nur venis por esplori la laborojn de la Studkomisiono por alpreno de helpa lingvo en la IIIa Internacionalo, kiu estis starigata dum la IIa Kongreso. Mi devas ekscii ĉu la komunistoj povas prave konsideri tiun entreprenon kiel seriozan kaj indan je atento de ĉiuj komunistaj mondlingvanoj. Kaj mi aldonis, ke kvankam mi estas esp-isto mi estas preta propagandi kaj instrui iun ajn lingvon oficiale alprenitan de Komintern.
Aŭdante la vortojn: "laboroj de la studkomisiono" Rakoŝi ridetis kaj tiam diris kion mi jam resume raportis en la oktobra n-ro de S.R. Li aldonis, ke neniu rajtas sin apogi sur la Komintern por propagandi iun ajn internacian lingvon.
Restis al mi nur peti oficialan ateston de tiu deklaro por esti plenuminta mian mision. Senhezite Rakoŝi liveris al mi la dokumenton, kies originalan franclingvan tekston niaj legantoj jam konas.

Mi plue devas noti, ke, pro neekzisto de esp. komunista organizaĵo en Rusio, mia pozicio antaŭ Rakoŝi ne estis favora. Li eĉ min avertis, ke mi ne devas fidi al iu ajn esp-isto. "Multaj estas kontraŭrevoluciuloj", li aldonis, "Estu singardema, prudenta en viaj rilatoj kun esp-istoj…"

En Esperantio

Dank’ al Sankta Cirilo kaj lia frato Metodo, la slavoj havas specialan alfabeton. – Kaj tio ankoraŭ iom pli apartigas ilin de la aliaj popoloj. Okcidentano, kiu ne lernis la rusan alfabeton, ne kapablas eĉ legi iun vorton. Sur la ŝipo, rusa K-do iomete instruis al mi la rusajn literojn. Mi do sukcesis legi la nomon de la strato, kie staras la hotelo "Lux". Tverskaja. Ĝuste sur tiu strato ankaŭ troviĝas la redaktejo de "La Nova Epoko", kiun mi intencis viziti. Mi do povis sen plano trovi la lokon. Tie mi trafis plej afablan kaj bonkamaradecan akcepton. Sonis esp-o bele kaj flue en la buŝoj de la rusaj samideanoj. Mi ne plu sentis min en fremda lando.
Ĉeestis K-do Nekrasov, redakcia sekretario de la revuo, K-do Polakov, prezidanto de, l’rusa sekcio de E.L.A., K-do Demidjuk, kiu okupas altan postenon en la ruĝarmeo, kaj K-do Futerfas, kiu kritikeme kaj bildriĉe parolas en vera oratoro, kia li estas.
Neniu el ili apartenas al la Komunista Partio. Ili nur simpatias la komunismon kaj lojale kunlaboras kun la Soveta Reĝimo. K-do Futerfas estas anarkisto. Iam li estis arestita pro falsa denunco. Amuza fakto: Ĉar oni trovis ĉe li multajn dokumentojn esperantlingvajn, estis la idisto Milter ("Ĉekisto") kiu esploris la esp-ajn tekstojn. Tial ke oni trovis nenion suspektindan, Futerfas estis liberigata.
Dirinte mian deziron ekinterrilatiĝi kun esp. komunistoj, tuj estis proponate al mi viziti K-don E. Drezen, kiu oficas en la Kremlo.
La morgaŭan tagon antaŭtagmeze, akompanate de Nekrasov, mi iris al Drezen.
Apud unu el la enirejoj de, l’ Kremlo, humile sin apogas al la fortika muro ligna budo, kie oni devas peti enirpermeson. Enviciĝe ni staris proksimume duonhoron kaj fine ricevis la bezonatan enirpermesilon. Provizumite de tiu paperaĵo ni aliris grandan portalon, kie vico da deĵorantaj soldatoj stare gardis la enirejon. Montrinte la enirpermesilon ni trapasis sub alta arkaĵo kaj trafis duan vicon da soldatoj, al kiuj denove ni devis prezenti nian rajtigilon. Poste ni transpasis grandan korton kaj alvenis ĉe impona konstruaĵo, kie deĵoranta soldato ankoraŭ unu fojon esploris nian paperaĵon. Trapaŝinte longajn, duonhelajn koridorojn ni fine venis al la ĉambro, kie oficas nia samideano.
Kvankam juna, Drezen okupas tamen tre altan postenon en la administra fako de l’ Soveta Respubliko. Li estas vic-direktoro de Tutrusia Centra Ekzekutiva Komitato de Sovetoj. Tiun fakon oni kutimas nomi mallongige V.C.I.K. Kalinin estas la Prezidanto de tiu Centra Komitato, kiu estas (principe) la plej alta Instanco de l’ Rusa Respubliko.
Tre afable kaj helpeme akceptis min Drezen. Li sin metis je mia dispono por faciligi kaj agrabligi mian restadon en Moskvo. Mi klarigis al li en kia situacio iom duba mi troviĝas en la hotelo "Lux", pro foresto de la reprezentanto de l’ Franca Kom.Partio. Mi diris, ke mi trafas malfacilaĵojn por esti konsiderata kiel rajtigita delegito ktp.
Drezen telefonis ien, skribis letereton, kiun li donis al mi por ke denove mi vizitu la sidejon de l’ Komintern; unuvorte klopodis tiele, ke de tiu momento ĉio glatiĝis antaŭ mi.
Ĉar en tiu momento nia samideano ne disponis sufiĉan tempon por longe priparoli diversajn aferojn, li petis, ke mi revenu posttagmeze je la 5a. Tiel estis interkonsentite.
Je la difinita horo mi revenis sola al la Kremlo. Post la kutimaj formalaĵoj prieniraj mi denove troviĝis en la sekretariejo de l’ Vic-direktoro de V.C.I.K.
Ĉar nia Samideano plenumas oficon en la administracia fako mi ne povis trafi pli bonan okazon por ekscii pri la strukturo kaj funkciado de l’ Soveta Reĝimo. Mi do petis al Drezen, ke li bonvolu sin lasi intervjui. Tre afable li konsentis, kaj liveris al mi klarigojn, kiujn resume mi konigos en alia parto de mia raporto.
Allo!… – Drezen telefonas, kaj, post minuto: – Hodiaŭ vi estas mia gasto. Tuj venos aŭtomobilo, kiu kunportos nin hejmen. Vi vespermanĝos kaj konatiĝos kun mia edzino.
Ĉu oni povas rifuzi tian afablan proponon? Kvankam iom ĝenate, mi povis nur danke akcepti…
Post kelkaj minutoj ni veturas tra la kortego de l’ Kremlo, kaj rapide alvenas al la Spasskije voròta (Sav-pordego). Drezen klarigas pri la sankteco de l’ loko. Eĉ la caro demetis la ĉapon, kiam li trapasis ĉi-tien. – Dum ni malpiege malatentas tiun antaŭrevolucian kutimon kaj trapasas kiel en tute ordinara loko.
Sur la turo de tiu pordego estas granda horloĝo, kiu, je la 9a matene kaj je la 9a vespere, ludas per sonoriloj ĉu Internacion, ĉu Funebran Marŝon. Antaŭ la Revolucio ĝi ludis la caran himnon: "Dio la caron gardu" kaj iun preĝon. Apenaŭ emociata mi estas. Strange. Kial entuziasmo ne flamigas mian koron? Jes, kial? Mi ne povus nun respondi.
Post kvaronhora veturado ni alvenis ĉe mia gastiganto. Lia ĉarma edzino ne parolas esperante, sed malgraŭ tio ne estas malpli afabla. Cetere ĉu estas necese paroli kiam oni sidas antaŭ tablo abunde provizumita per bongustaj manĝaĵoj? Simpla rideto sufiĉas por montri kontentecon. Certe mi ne bedaŭras mian neĉeeston ĉe la vespermanĝo en la hotelo "Lux"!…
Drezen prave fieras pro sia esp. biblioteko. Kun granda intereso mi povis foliumi kolekton da libroj raraj, kies ekzisto rakontas la historion de la mondlingva movado. Nia samideano nedubeble havas fortan ŝaton al esp-o. Mi konstatis kiom ame li parolas pri nia afero. Sed la vivo estas trudema. Lia ofico forprenas lian tempon kaj li malmulte povas okupiĝi pri nia afero.[3]
Kompreneble ni interparolis pri nia S.A.T.-movado. Ŝajnas, ke ni ne interkonsentis. Drezen riproĉas, ke SAT ne estas pure komunista. Li ne volas kunlabori kun anarkistoj kaj socialdemokratoj. Sed, strange, li estas prezidanto de Sovetlanda Esperanta Unuiĝo, en kiu estas ne nur anarkistoj sed burĝoj el plej certa speco. Tiun kontraŭdiron ĝis nun mi ne sukcesis klarigi.

*       *
*

Mi revidis Drezen kelkfoje ĉe la Moskva Klubo Esp-ista, kiu estas malfermita ĉiutage de la 7a vespere ĝis la 9a. La kunvenejo de niaj Moskvaj samideanoj troviĝas en la strato Bolŝaja-Dmitrova, 12. Preterpasantoj povas vidi surgluitan ĉe la vitraĵo de butiko, ne revolucian esp. gazeton, sed Esperanto-n Triumfonta-n!… Se oni alproksimiĝas kaj premas sian nazon kontraŭ la malpuran vitraĵon, oni ekvidas ĉe muro grandan portreton de Zamenhof kaj malgrandajn portretojn de Karl Marx kaj de H. Barbusse. La Klubo enkalkulas 80 membrojn proksimume, estas al mi dirite. Sed ŝajnas, ke la propagando ne estas vigla kaj trafe farata. Mia impreso estas, ke ne tie estas la kerno, al kiu povos alcentriĝi la fortoj kapablaj antaŭenpuŝi nian aferon en la revolucia Rusio. Eble ĝi estas ĉe "La Nova Epoko".

*       *
*

Riĉa je poetoj estas la nuna esp. movado. Nekrasov kaj Polakov kutimas rajdi Pegason.
Iun tagon ruĝarmeano, akompanate de Polakov, venis al mi. Ili alportis kolekton de poeziaĵoj por ke mi elektu la presindajn en S.R.
La morgaŭon, Nekrasov ridetis aŭdante min rakonti pri la vizito de "soldato", K-do Rozenblat. Demandite de mi pri la kaŭzo de lia mokemo, Nekrasov respondis, ke tiu "soldato" estas simple… generalo! Rozenblat estas juna, eble 26-jara. Nu, ĉiam mi prezentis al mi generalon grizhara. Mi tute forgesis, ke ankaŭ Napoleono estis generalo je sia 25-jaraĝo. Verdire grado de generalo, laŭ la kutima senco, ne ekzistas en la ruĝarmeo. Tamen la komandrajteco de nia samideano rilatas al tiu de brigadgeneralo en la franca armeo. Ĉar nia generalo ŝatas poezion, estas komunisto, verŝajne li neniam fariĝos ia Napoleono. Esperinde!…
Kial do je la eksteraĵo mi ne rekonis la gradon de tiu ruĝarmeano? Tute simple, ĉar li aspektis eĉ malpli komforte ol la plej simplaj germanaj aŭ francaj soldatoj. Li ne estis ornamaĉita per galonoj, kaj mi ne atentis pri la lanaj steloj, kiujn li portis ĉe la maldekstra brako.
Mi rakontas tion, ĉar tiu simpla fakto elokvente montras kiom diferencas la venkinta ruĝarmeo de la kapitalistaj armeoj.

*       *
*

Dum debata kunveno, kiun okazigis Moskva Klubo Esp-ista, mi havis okazon konatiĝi kun aliaj esp-istoj. Mi ankaŭ eksciis, ke Kotzin fariĝis komunisto – kaj ne plu okupiĝas pri esp-o. Devjatnin estas nun en Kiev – kaj silentas.
Mi havis impreson, ke la esp. komunistoj preskaŭ hontas pri sia esperantisteco. Ĉar la gvidantoj de Komintern ne interesiĝas pri la afero, ŝajnas, ke niaj samideanoj timas sin kompromiti, farante propagandon en komunistaj rondoj. La severa disciplino komunista sufokis ĉe multaj la entuziasmon kaj la fervoron por esp-o.
Plie, la bedaŭrinda fiasko de E.S.K.I. – Esp. kom. organizaĵo pri kiu estis kelkfoje raportite en S.R. – kaŭzita pro maltrafaj klopodoj de senprudentuloj, ankaŭ kaŭzis disreviĝon kaj malkuraĝiĝon. Kompreneble la ekonomia situacio ankaŭ malfaciligas la propagandon.
Ekzistas en Rusio multe da lertaj esperantistoj. La grundo ankaŭ estas plej bona por prisemado de la ideo pri lingva internaciigilo. Sed niaj rusaj samideanoj, se ili volas sukcese agi en komunistaj rondoj, devas nepre forlasi la malnovan, neŭtralisman propagandsistemon.
Espereble ili ekkonscios pri la grava rolo, kiun ili povas ludi en nia movado. Ili fine trovos la ĝustan vojon. Jam S.A.T. enradikiĝetis en kelkaj rusaj centroj. Mi plene interkonsentis kun la K-doj, grupiĝintaj ĉirkaŭ "La Nova Epoko". Kaj nedubeble niaj aranĝoj plej bone efikos por la sukceso de la mondlingva afero.

La Kremlo

Ĉu mi provos detale priskribi tiun mirindaĵon, starantan meze de la urbo, apud la rivero Moskova? Certe ne. Tio superas mian kapablon. Plie mi bezonus multajn paĝojn de la gazeto, por konigi tiun mondfaman citadelon, kiu per siaj monumentoj rakontas la historion de pluraj jarcentoj de la cara regado.
Prezentu al vi, karaj legantoj, ĉirkaŭremparon, havantan periferion preskaŭ trikilometran, en kiu troviĝas plej mirinda amasiĝo de palacoj, preĝejoj, turoj, plej diversformaj konstruaĵoj. Imagu belan antaŭvesperon, kiam la sunradioj ardas; al la orumitaj kupoloj, sur kiuj sidas plej delikataj ornamaĵoj: krucoj, emblemoj de la carismo, kiujn la bolŝevikoj prave konservis, ĉar ili estetike harmonias kun la tuto. La vidaĵo estas senkompara, vere belega.
Kiam mi vizitis Drezen, mi trapromenis sur la placoj interne de l’ Kremlo. Mi vidis la dikegan sonorilon nomatan: Caro-Kolokol. Ĝi pezas 165 000 kilogramojn. Kiam oni provis loki ĝin en turon, la levaparatoj rompiĝis. La sonorilo falis teren, ankaŭ rompiĝis kaj de tiu tempo kuŝas surloke kiel atestanto pri malhumila intenco.
La Kremlo entenas ne nur la plej grandan sonorilon el la mondo sed ankaŭ la plej dikan kanonon. Ĝi estas nomata: Caro-Puŝa, pezas 49 000 kilogramojn kaj estas tre respektinda, tial ke neniam ĝi pafis – samkiel la Caro-Kolokol neniam sonoris.
Iun dimanĉon mi revenis en la Kremlon. K-do V. Polakov estis klopodinta por ke mi povu partopreni en vizito al la Granda Palaco, organizita por la studentoj de l’ Orienta Lernejo.
Ni trapaŝis luksegajn salonojn, kie ĉie estas el oro, marmoro, multkostaj ŝtonoj kaj lignoj. En la Andrea Salonego, unu el la plej luksaj, okazas la kongresoj de Komintern. Sur la muro, vid-al-vide al la podio, kie sidas la prezidantaro, pendas malgranda portreto de Karl Marks. Malharmonie ĝi aspektas tie. Sed kiom elokvente parolas tiu simpla fakto!
En apudaj salonoj troviĝas longaj tabloj el abia ligno sur kiuj dum la kongresoj manĝas la delegitoj. Tio ankaŭ aspektas strange en tia loko.
La gardisto, maljunulo, kiu akompanas nin, tre pie rilatas al la ĉi-tieaj lokoj. Kiam li eniras iujn ĉambrojn li krucsignas. Jen kapeleto kie la caroj kutimis preĝi; jen la lito, kie kuŝis Napoleono; jen… sed tutan libron oni bezonus verki por priskribi tiujn silentajn atestantojn de mortinta pasinto…
Fluo da pensoj premas mian cerbon: La Rusa Laboristaro posedas tiujn riĉaĵojn. Formalaperis por ĉiam la despotismo kiu ŝtele amasigis ilin. Ĉu la komunistoj sukcesos starigi sociordon, kiu ankaŭ malaperigos mizeron kaj perforton? Jen la problemo, kiu senĉese stariĝas antaŭ min. Politike la Proletario venkis; sed ekonomie la venko ŝajnas ankoraŭ malproksima.

Ĉe "Narkompros"
(Popola Komisarejo de Klerigado)

Mi precipe volis profiti mian ĉeeston en Moskvo por enketi pri la stato de l’ popolklerigado. Bedaŭrinde dum aŭgusto libertempas la lernejoj. Mi do ne povis viziti funkciantan lernejon, kaj devis kontentiĝi per la informoj, kiujn liveris gvidantoj de la kleriga fako.
Iun tagon, akompanate de K-do Nekrasov, mi iris ĉe Narkompros. Tie ni eksciis, ke Lunaĉarski estas nun en Kaŭkazo, kie li ĝuas iom da ripozo. Forestas ankaŭ K-ino Uljanova Krupskaja, prezidantino de la Ĉefa Politik-Kleriga Komitato de la Respubliko. La anstataŭanto, K-do Maksimovski, akceptas nin. Li ne parolas france kaj la tuta intervjuo okazos per esp-o. Jen resumo.
"La edukado. Principe la edukado komenca, meza kaj supera estas deviga kaj senpaga. Sed pro materiaj kondiĉoj estas eble nur la komencan instruon aranĝi senpaga, dum la meza estas nun parte pagata. Tamen laŭ lasta decido de Narkompros en tiu ĉi lernojaro ankaŭ la meza lernejo estos senpaga. Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj Narkompros intencas tion efektivigi nepre.
La supera klerigo estas donata laŭ 3 grupoj. 1) Ĉe l’ universitatoj ekzistas t.n. laborista fakultato, kiu preparas por fundamenta universitata kurso laboristojn, delegatajn de specialaj komisionoj el sindikatoj. 2) Sukcesinte en la laborista fakultato oni jam povas partopreni en la fundamenta ĝenerala kurso laŭ fakoj. 3) Al la universitato estas krome delegataj por studado ankaŭ aliaj elementoj (ne laboristoj) el diversaj respublikinstitucioj, partiaj, profesiaj ktp. Ĉi tiuj tri kategorioj ricevas tute senpage loĝejon, nutradon, kaj studrimedojn.
En tiu ĉi jaro estas provata 4a kategorio, kiu ne devas superi 10-15% de studentaro kaj kiu konsideras la burĝaron: Oni povas tute libere studentiĝi al la Universitato, sed pagante sufiĉe altan sumon.
Universitatoj. Antaŭ la revolucio ekzistis 9 universitatoj en la tuta lando. Dum la revolucio estis kreitaj pluraj. La plimulto kreiĝis pro lokaj bezonoj kaj deziroj kaj multaj suferis grandan mankon de instruiloj kaj instruantoj. Atentante tutlandan planon, Narkompros malmultigis la universitatojn, pligrandigante la restigatajn. Nun oni kalkulas 15 universitatojn, kiuj pli-malplibone funkcias. En tiu ĉi nombro ne estas kalkulataj la t.n. popolaj universitatoj, komunistaj universitatoj kaj multaj aliaj specialaj kaj ĝeneralaj superaj lernejoj."
Adiaŭonte K-don M. mi prezentis al li unu ekzempleron de S.R. dirante, ke en tiu gazeto aperos la intervjuaĵo. Aŭdante[4], ke nia organo estas redaktata en esp-o mi ekvidis en la okuloj de K-do M. skeptikan rideton. Eble eĉ li pensis, ke li estas perdinta tempon akceptante nin. Tamen oni ankaŭ rajtas supozi, ke la lerta tradukado de K-do N. postlasis bonan impreson pri tiu peresperanta intervjuo.

*       *
*

La "Proletkult"

En la granda kleriga entrepreno de Narkompros, kio plej interesis min estis la t.n. Proletkult (Proletaria Kulturo). Ĉar Lunaĉarski forestis, oni konsilis, ke mi turnu min al Valerian Polanski, eminenta verkisto, kiu ludis unu el la plej gravaj roloj en tiu artrenoviga iniciato. Komence de l’ entrepreno, li estis sekretario de l’ Ekzekutiva Komitato Internacia de l’ Proletkult, en kiu ni trovas la nomojn de Lunaĉarski (prezidanto), W. Herzog kaj M. Barthel (Germanio), N. Bombacci (Italio), Tom Quelch kaj W. Mac Laine (Britio), War Van Verstreiten (Belgio), R. Lefèvre (Francio), K. Tomann (Aŭstrio), Jon Read (Ameriko), J. Humbert-Droz kaj N. Brindkolf (Svisio).
Nun Polanski estas cenzurestro. La eldonantoj de "La Nova Epoko" kutimas viziti la cenzuroficejon por ricevi permeson pri finfina presado de sia revuo. Iun tagon mi do akompanis Nekrasov al tiu ejo, kaj tie trafis Polanski. Tro okupita li estis por konsenti tiumomente intervjuon. Li petis, ke mi vizitu lin hejme, vespere je la 9a.
Je la difinita horo, Nekrasov kaj mi estis akceptataj en la skriboĉambro de l’ verkisto, kiu afable nin regalis per teo.
Polanski komprenas sed ne parolas france. La tuta intervjuo, kiu daŭris de la 9a ĝis la 11½ okazis per esperanta tradukado. Tutan notlibreton mi plenigis. La intervjuato parolis kun entuziasmo. Estis videble, ke li ŝatas tiun temon. Mi provu resumi liajn dirojn.

*       *
*

"La laborista mondo sekvas diversajn vojojn por venki la burĝan movadon kaj atingi sian celon – la universalan komunismon. Naskiĝante kiel profesia kaj kooperativa movado, ĝi malvolviĝas en larĝan politikan movadon.
Sed la malnova mondo subpremas la proletariaron, ne nur sur la politika kaj ekonomia kampoj, sed ankaŭ ĝi tenas la laboristajn amasojn en morala servuteco, per la influo de sia kulturo, bazita sur la principo de l’ "sankta" propraĵo kaj de l’ ekspluatado. Pro tia motivo stariĝos antaŭ la tutmonda proletariaro la problemo ne nur konkeri la politikan povon, ne nur rekonstrui sur komunismaj principoj la ekonomian vivon anarki-individualistan de la burĝaro, sed ankaŭ venki la spiritan servutecon, la burĝan kulturon, kies influo tiom sentiĝis dum la imperialisma milito kaj ankoraŭ sentiĝas, malgraŭ la sociala revolucio, ĝis la proletariaro, precipe dum la nunaj tempoj, estos devigata utiligi la burĝdemokratian inteligentularon.
La revoluciaj marksistoj ĉiam komprenis, ke la marksismo ne sin limigas je la politika aŭ ekonomia batalo; ĝi estas potenca revolucia movado intelekta, kiu ampleksas la politik- kaj ekonomisciencon kiel siajn konsistigajn partojn. Malgraŭ tio, la politikaj partioj ne sufiĉe atentis la intelektan laboron meze de l’ proletariaro. Ili serioze ne starigis la demandon, ĝin analizis, nek rilate al la teorio, nek rilate al la organizado.
La instrulaboro, farita de la politikaj partioj, de profesiaj unuiĝoj kaj klerigaj organizaĵoj ne konsistis en kolektado kaj sistemigo de la elementoj de l’ proletaria kulturo; ĝi estis nur ordinara ĝenerala kulturo. Oni agis sen kritiko, sen konformiĝo al la proletariaj celoj, la vivo de la laboristaro plifirmiĝis en la malnovaj formoj; ĝi spegulis la burĝan medion kun ties pensmanieroj, sentimentagordoj kaj sociaj rilatoj.
La malnova burĝa mondo ĉirkaŭligis en ĝia tuta vivo la proletarion, per retaro el metodoj, principoj, antaŭjuĝoj. Ĝis nun la proletariaro ne sin liberigis en siaj sentoj kaj rezonoj el la influo de la burĝa psikologio; ĝis nun la vivo de l’ laboristaro tenas per siaj radikoj al la burĝa vivmaniero, kaj tiu morala premado malhelpas la pionirojn de la nova vivo, ke ili libere kaj plene direktu sian revolucian ardon en kreadon de la estonta vivo.
La proletariaro devas krei sian propran kulturon, kiu fariĝos dum la marŝado de l’ tempo, kiam la komunisma socio estos organizita kaj estos malaperintaj la klasoj, tuthomara ĝenerala kulturo.
Nia entrepreno difinas al si kiel celon organizi, t.e. ordigi, sistemigi la proletarian kulturon, kies disaj elementoj estiĝas ĉie, kie la pensoj kaj la sentoj malvolviĝis sur la kampo de opa laborado. La Proletkult konstruas tutan sian programon tiamaniere, ke la proletariaro povu sin armi per la nova scio, kulturi sian sentilaron per la nova arto kaj rekonstrui siajn sociajn rilatojn laŭ la nova spirito – reale proletaria, t.e. en opa laborista komuneco.
La tasko de l’ revoluciintelekta movado estas duparta: En la unua parto ĝi konsistas en liverado al la proletariaro de la rimedo por rikolti la intelektan heredaĵon, ricevitan de la malnova mondo. Ĝis nun la proletariaro, kaŭze de politikaj kaj ekonomiaj kondiĉoj, ne havis aliron al tiuj valoraĵoj, kaj tamen estas valoraĵoj kiuj povas esti utiligataj en la rekonstruado de la nova vivo. Sed la proletariaro devas kolekti la akiraĵojn de la antaŭaj generacioj ne kiel obeema lernanto, sed kritikante ilin post ilia purigo en la hardilo de l’ proletaria konscienco.
En sia dua parto la tasko konsistas en intelekta-krea laboro, t.e. en la reorganizado de la sciencoj kaj artoj (poezio, pentro, skulpto, muziko, teatro ktp.) laŭ novaj principoj proletari-kolektivistaj. Nun sur ĉiuj kampoj, super la proletaria eksperimento neeviteble regas la burĝaj pensmanieroj; tion ni devas ŝanĝi.
K. Marks komencis tiun laboron; la proletariaro devas ĝin daŭrigi kaj disetendi sur ĉiujn kampojn de la scio, de l’ arto kaj sen helpo de la aliaj sociaj elementoj.
Por ke tiu laboro estu produktiva, estas necese krei taŭgajn kondiĉojn por malaperigi meze de l’ proletariaro mem la burĝajn antaŭjuĝojn, por ke ĝia verko ne estu ĝenata de la influo de la aliaj popolaj grupoj kaj enhavu en sia malvolviĝo karakteron esence proletarian.
Rilate al tiuj ĝeneralaj celoj, la Proletkult starigas al si specialajn problemojn sur la kampo de la scienco kaj arto aparte. La scienco estas rimedo por la organizado de l’ socia laboro. En la manoj de la privilegiaj klasoj ĝi estas super-regad- kaj ekspluatrimedo; en la manoj de la proletariaro ĝi devas fariĝi potenca ilo por ĝia lukto kontraŭ la naturo, venkorimedo kaj rekonstruilo de ĝia vivo. La tuta scienca materialo devas esti reesplorata, ne nur vidpunkte de ĝia valoro kaj ekzakteco, sed ĉefe ĝi devas esti ligata per unu sola esplormetodo, por ke la homo povu ricevi ĝustan kaj harmonian koncepton pri la universo. La scienca eksperimentado devas esti ekzamenata je la vidpunkto opa-laborista, sisteme eldirata kaj klarigata konforme al la kondiĉoj kaj postuloj de la proletaria verkado. Tiuj konoj ricevos larĝan disvastiĝon en la popolamasoj, helpe de la proletariaj Universitatoj, sciencaj Laborejoj kaj de la laborista Enciklopedio, en kiu la metodoj, la akiraĵoj de la scienco reorganizota laŭ la proletaria vidpunkto devas esti eldirataj kun pleja harmonio, amplekso kaj simplo…
Unuvorte la Proletkult devas formi klerulojn, poetojn, kritikistojn, publicistojn, pentristojn, artistojn esence proletariaj; ĝi devas trovi novajn formojn de sociaj rilatoj kaj ellabori proletarian moralon, naskotan en la opa lukto kaj laborado.
La Proletkult estas la intelekta organizaĵo de l’ proletariaro, kiel la komunista Partio estas ĝia politika organizaĵo kaj la profesiaj unuiĝoj ĝia ekonomia organizaĵo. La Proletkult sin bazas sur la industria proletariaro, kaj ĝia unua ĉelo estas la proletkult de l’ fabriko, de iu ajn laborejo. Poste sekvas la korporacioj de la urboj, de la provincoj kaj fine la centra proletkult.
Kompreneble tia intelekta kaj artrenoviga movado devas nepre esti internacia. Ni devas krei la internacian Proletkult por atingi la diktatorecon de la proletariaro ne nur sur la politika kaj ekonomia kampoj sed ankaŭ sur la kampo de la intelekta kulturo."

*       *
*

Tiuj deklaroj montras klare la celon kaj planon de la iniciatintoj de l’ Proletkult. Aŭdante Polanski mi spertis, ke li estas plene konvinkita; li ne dubas pri la praveco de l’ entrepreno. Senhezite, kvazaŭ profete li parolis. Kaj oni ne povas ne admiri la spiritkuraĝecon de tiu pioniro.
Ĉar la proletkultmovado ekzistas jam de kelkaj jaroj mi demandis pri la rezultaĵoj atingitaj. Pri tiu temo P. ne parolis kun tiom da certemeco. Li klarigis, ke nun li ne plu okupas oficon en la Proletkult kaj pro tio ne povas citi tute precizajn faktojn.
Komence la Proletkult estis tute aparta, sendependa organizaĵo. Ĝi enkalkulis pli ol 500 000 lernantojn. Nun ĝi funkcias en la kadro de Narkompros, kaj tio estas bedaŭrinda, diris P. La Ŝtato postulas praktikan laboron : teatraĵojn, plakatojn[5] ktp. Eniris la organizaĵon burĝaj elementoj, kiuj fuŝas la aferon. De post la Nep malgrandiĝis la nombro de studentoj. Oni devis fari severan elekton. La profesiaj unuiĝoj elektas mem en sia medio la laboristojn kapablajn studentiĝi. Tiuj povas dediĉi sian tutan tempon al lernado, sed restas sub la kontrolo de la profesiaj unuiĝoj kun kiuj ili restas en senĉesa kontakto por ne perdi la proletarian influon.
Ŝajnis al mi, ke P. ne estas kontentigita de la rezultaĵoj. Li akcentis plue, ke Rusio ne estas sufiĉe industria lando por ebligi ekfloradon de vere proletaria artsento. La kamparano estas influata de la naturo, la metiisto de la tekniko. Necesas, ke la proletkult-movado enradikiĝu en landoj industriaĵ. Ĝis nun la movado kresketis en Germanio, Italio, Svedio, Ĉeĥoslovakio kaj Anglio. Notinde estas, ke en ĉi tiu lasta lando la Registaro malpermesas la eniron de artaj produktaĵoj el Rusio. Kaj tio pruvas, ke la Angloj komprenas la revoluciigan povon de l’ arto. En Francio la movado estas apenaŭ konata, ĉar la tragedie mortinta R. Lefèvre ne povis dissemi la ideon. Pri Ameriko la samo okazis pro la morto de John Read.
Antaŭ ol adiaŭi mian gastiganton, mi demandis lian opinion pri esp-o. Li respondis, ke antaŭ multaj jaroj li lernetis la lingvon, sed ĉesis opiniante ke artefarita lingvo ne estas vivpova ktp. Ĉar ĝuste R. Rolland pritraktas tiun punkton en sia artikolo mi profitis la okazon por konigi al P. lian opinion. Nekrasov kaj mi kompreneble varme subtenis nian vidpunkton, kaj fine P. konfesis, ke eble li eraris. Mi aldiris, ke nia esp.-movado povas ludi gravan rolon en Proletkult. La uzado de logika, sennacieca lingvo nedubeble influas sur la sent- kaj penskapablon. Kaj en tiu simpla fakto kuŝas ebleco de renovigo de l’ artoj.
? (N.d.l.kompilinto)Niavice ni parolis pri esp-o same entuziasme kiel P. pri Proletkult. Estis malfrue, ni forlasis la kvietan hejmon de la ĉefcenzuristo, trairante en mallumo grandan ĝardenon. Bojis hundo. Kaj la skeptika diableto, kiun ame mi nutras, flustris al mia orelo: Ĉu proletkultentuziasmulo estas pli aŭ malpli ridinda ol esperantoentuziasmulo?…

Ĉe la sidejo de l’ "Proletkult".

Nedubeble la klarigoj de V. Polanski estas treege interesaj, sed ili estas nur teoriaj klarigoj; – kaj ĉefe mi deziris vidi proprokule la rezultaĵojn atingitajn de la Proletkulta Institucio.
Tiucele mi iris kun K-do Nekrasov, mia helpema kaj lerta interpretisto, ĉe la sidejon de l’ Centra Komitato de l’ Proletkult, kiu staras Vozdviĵenka, 16.
Tie oni eniras sen iu ajn formalaĵo. Forestas deĵorantaj soldatoj. Junulinoj kun cigaredoj ĉe la lipoj petole saltadas en la koridoroj. Senceremonie ni eniras la skriboĉambron de la vic-prezidanto de l’ C.K., K-do Tajdiŝ. Afable li akceptas nin, kaj aŭdinte, ke mi deziras vidi funkciantajn kursojn, li klarigas, ke bedaŭrinde tio estas neebla. Estas nun la lerneja libertempo. Plie oni ne povas viziti la laborejojn, tial ke oni tie faras diversajn riparojn kaj ŝanĝojn.
Neniu tempo estis do pli maloportuna por viziti. Mi devis rezigne kontentiĝi per la klarigoj, kiujn bonvolis liveri K-do Tajdiŝ. Mi ne raportos ilin, ĉar pliparte tio estus simpla ripetaĵo.
Estas tamen notinde, ke la vic-prez. de l’ Proletkult estas laboristo, kiu antaŭ nelonge laboris en fabriko. La prezidantoj K-do V. Pletnev, ankaŭ estis laboristo, lignaĵisto. Tamen, ĉi-lasta verkis la dramon "Lena", kiu trafis sufiĉe atentindan sukceson en la 1a Laborista Teatro de l’ Proletkult (Moskvo).
K-do Tajdiŝ klarigis, ke "Lena" estas la nomo de rivero en Siberio, apud kiu troviĝas multaj orminejoj. Tie okazis en 1912 ribelo dum kiu multege da laboristoj estis mortpafataj de soldatoj. K-do Pletnev prenis tiun okazintaĵon kiel temon por sia verko.
Tiu teatraĵo estas verkita, enscenigita kaj ludita nur de proletkultanoj. La ĉi-apudaj bildoj[6] montras kiom originalaj estas la scenaj dekoraĵoj. Oni tamen rimarku, ke la aktoroj ne aspektas "kubisme" kiel la dekoraĵoj, kaj tia okulfrapa kontrasto kaŭzas malharmonion. Sed ne estas mia intenco kritiki la "kubismon". Mi simple konfesu, ke mi ne komprenas ĝin.
Nia interparolanto klarigis, ke la celo dum la prezentado estas igi la rigardantaron iel partopreni la ludon. Iafoje la aktoroj trapasas la parteron aŭ la galeriojn. Ili alparolas la publikon, improvizas pri iu aktuala temo kaj ĉiel penas streĉi la atenton. La ludado estas tiel vigla, rapida kaj senhalta, ke kvar scenoj ne daŭras pli ol 1½ horojn.
Kiom mi dezirus ĉeesti tian prezentadon! Sed bedaŭrinde la teatroj somere estas fermitaj. Nur image mi povas prezenti al mi la spektaklon.
Ŝajnas ke ĉio konkuras por ke mi povu nur supraĵe vidi la rusan vivon. Mi foriros kun ŝanĝiĝemaj impresoj, kun neniu firma juĝo.
Tamen dankata estu K-do Tajdiŝ, kiu bonvolis liveri por nia revuo diversajn gravuraĵojn kaj fotojn. Ti-kiujn mi jam presigis nedubeble montras laŭdindan deziron forlasi la trapaŝitajn vojojn. Oni ne povas ne admiri la spiritmaltimon de la proletkultanoj. Vigleco, vivanteco, ioma manko de teknikeco karakterizas iliajn verkojn. Tiuj ecoj verŝajne plej taŭgas por krei la antaŭviditajn ĉefverkojn de l’ pioniroj de tiu artrenoviga movado. Regas kompreneble certa kaoso. Oni ankoraŭ ne ekvidas precizan direktivon, sed nur fortegan deziron forĵeti la pezan tradicion kaj krei ion novan. Ne dum detrua, liberiga periodo povas kreiĝi ĉefverkoj. – La penado liberiĝi de la malnovo estas eble la plej laŭdinda ĉefverko…
Antaŭ ol foriri el la proletkulta sidejo, ni ankaŭ intervjuis la direktoron de l’ Scienca Sekcio, K-don Zander, profesoron de naturaj sciencoj. Tiu eminentulo estas proksimume kvindekjara, aspektas modeste kaj akcepteme. Lia sekretario, altkreska junulo kun duoncinika rigardo ŝajnas esti poligloto:
– "En kiu lingvo mi devas paroli?" li demandis. K-do Nekrasov sciigis, ke mi estas "Franco".
– "Nu, bone, mi parolos france", respondis la interpretanto en franca lingvo kun preskaŭ perfekta akcento.
Ni sidiĝis en komfortan brakseĝegon antaŭ la skribotablo de la Direktoro, kaj jen nia juna "scienculo" komencis veran paroladon pri la grandaj projektoj de l’ Scienca Sekcio de l’ Proletkult. Ĉiuj fakoj estis esplorataj. Senfine la parolanto klarigis pri ekonomiscienco, pri rilatoj inter la arto kaj la scienco, pri la historia materialismo, pri tutkompreno de l’ universo, pri metodologio, tektologio kaj aliaj… logioj. Li detale klarigis pri la densaj programoj, pri… – estis videble, ke la parolanto volis mirigi nin.
Kelkfoje prof. Zander, kiu verŝajne iomete komprenas france, haltigis la parolanton por reĝustigi kelkajn punktojn. Post mallonga paŭzo la interpretanto rekomencis siajn klarigojn, provante tamen pravigi la negravecon de siaj eraroj.
Kiam la parola torento kvietiĝis, ni demandis la nomojn de la profesoroj de la diversaj fakoj. Tiam ni eksciis, ke la mirinda plano estas nur… plano.
Per pli mallaŭta tono la juna "scienculo" konfesis, ke la Scienca Sekcio ekzistas nur de post kvar monatoj, ke ĝis nun neniu kurso okazis, ke oni nur demandetis al kelkaj profesoroj, ĉu ili konsentus instrui en ia aŭ alia fako, ke la ideoj de l’ Scienca Sekcio ne estas akceptitaj de ĉiuj, sed nur de kelkaj organizaĵoj, inter kiuj la Sindikata Konsilantaro Moskva; ni unue devas propagandi niajn ideojn, akcentis nia interparolanto.

Propagando, propagando!

Skizo pri la rega strukturo

Ampleksan studon oni devus fari por montri la funkciadon da l’ nuna regado rusa. Tia ne estas mia intenco. Mi nur desegnu siluetan bildon per la elementoj, kiujn bonvolis liveri S-ano E. Drezen, kiu oficas en la administra fako.
Estas fakto, ke malgraŭ multaj jam publikigitaj studoj pri Rusio oni estas ĝenerale tre nescianta pri la soveta regado. Tial mi opinias, ke tia skizo interesos nian legantaron.
Aliparte estas neforgesinde, ke senĉese la situacio modifiĝas. Novaj dekretoj estas ofte eldonataj. Multaj projektoj pro diversaj malhelpaĵoj restas nur projektoj. Estas nur certe, ke ĉiuj estas konceptitaj por la profito de l’ proletariaro, kiu, bedaŭrinde, tro ofte ne kapablas forskui la burĝan, malnovan vivkomprenon kaj tiele malebligas ilian realiĝon. Tial la rusaj gvidantoj eksperimente konstruas laŭeble novan socian ekvilibron, adaptigeblan al la nunaj cirkonstancoj.
La regorganismoj: La leĝfara povo, kiel ĝi funkcias en la demokratiaj landoj, ne ekzistas. Anstataŭas ĝin la Tutrusia Kongreso de l’ Sovetoj, kiu okazas ĉiujare. Tiu Kongreso elektas konstantan komisionon el tri cent membroj, kiun oni nomas Tutrusia Centra Ekzekutiva Komitato de l’ Sovetoj, kies prezidanto estas Kalinin. Tiu organismo estas ruse, mallongigite nomata Vcik. Siavice Vcik elektas Praesidium’on (Prezidantaro). Dekretoj anstataŭas leĝojn.
La Sovnarkom (Soveto de popolaj komisaroj) aplikas la ekzekutivan povon. Lenin estas la prezidanto de tiu Soveto. Alia organismo estas la Sovnarĥoz (Soveto de popola mastrumado). La juĝojn aplikas tribunaloj, konsistantaj el popola juĝisto kun du helpantoj. Ĉi-lastaj devas esti laboristoj, kiujn proponas profesiaj sindikatoj. La kasacian povon posedas la popola komisaro por juĝaj aferoj.
Kiel oni vidas, la far- kaj leĝaplika aparato estas sufiĉe simpla. Malpli simpla estas la ekonomia strukturo.
Antaŭ la N.E.P. (Nova Ekonomia Politiko): Dum la jaroj 1918-20 la tuta industrio estis socialigata. Same ĉiuj bienoj. La fabrikoj estis transdonataj al Popolaj Mastrumkomitatoj. 80-90% el la bienoj ekposedis la kamparanaro; 10-20% konserviĝis kiel sovetbienoj, administrataj de ŝtataj terkulturaj oficejoj.
Dum la N.E.P.: La tero restas posedaĵo de l’ Regno. Ĉiu povas uzi la teron, sed neniu rajtas ĝin vendi. Ŝtataj terkulturaj oficejoj distribuas la teron. Luo de tero povas okazi en certaj kondiĉoj. Ekzemple, edzino povas ludoni la teron de sia mortinta edzo por nutri la infanojn.
Ekzistas ŝtataj sovetbienoj[7], kiuj servas kiel modelaj stacioj. Lastatempe oni ekstreme zorgis pri altigo de ilia nivelo de mastrumado.
La granda, "peza" industrio restas je la dispono kaj posedo de l’ Ŝtato, kiu starigis la specialajn trustojn por ĝia administrado. Malgrandaj fabrikoj povas esti fondataj kaj gvidataj de privataj personoj aŭ kompanioj. La malnovaj, antaŭe socialigitaj entreprenoj, povas esti je certaj (plej diversaj) kondiĉoj ludonataj de la ŝtato al privatuloj.
La Komerco: Ĝi estas preskaŭ absolute libera, ekskluzive oraĵoj, kiuj povas esti vendataj nur al la Ŝtato.
La Ŝtato, trustoj, sindikatoj kaj apartaj regnaj institucioj starigas siajn magazenojn por konkuri[8] kun la privataj entreprenoj. La celo estas starigi potencan ŝtatan komercaparaton, kiu estru la borson kaj obeigu al si la tendencojn de la malpli potenca komercistaro.
Valuto-financoj: La kurza falo iom post iom haltiĝas. La kaŭzoj estas: l) firma budĝeto; 2) pligrandigo de la enspezoj; 3) malpligrandigo de la elspezoj, kaŭzata de la malpligrandigo (trifoja) de la armeo, de la ŝtata oficistaro, likvido de malprofitaj entreprenoj kaj ilia transdono al privatuloj.
Interesa, notinda iniciato estas la grenobligacioj, kiuj estas eldonitaj je 10 milionoj da ekzempleroj kaj venditaj ĉiu po unu pudo (16-17 kg) da greno. Ĉar la rikolto estis sufiĉe bona tiu spekulacio bone prosperis.
La ruĝa armeo. Pri la strukturo de la soveta regorganaro ne decus forgesi noti la ruĝarmeon. Ĝi estas klasa armeo: 52% da oficiroj estas ĉu laboristoj ĉu kamparanoj; 48% estas antaŭaj oficiroj de la carismo. Multaj iamaj generaloj, sub certa kontrolo, laboras en teknikaj fakoj. Ekzemple, Brussiloff, kies filo estas mortigita de Denikin’anoj.
Regas disciplino, ordo. La ruĝarmeanoj konscias pri la bezono kaj celo de tiu defenda organo. – Organo, kiu ne nur defendas la sendependecon de Rusio, sed plie estas iel je la servo de la mondrevolucio en oportunaj cirkonstancoj.
Kvankam regas dum la deĵorado severa disciplino, ekster tiu tempo la ruĝarmeanoj estas civitanoj samrajtaj kiel la civiluloj. La soldatoj, promenante en la urbo ne salutas renkontatajn ĉefojn, kiel okazas en la aliaj landoj.
Parolante pri K-do Rozenblat, mi jam notis, ke oficiroj kaj soldatoj estas vestitaj per samaspekta uniformo. Precipe la ĉapo aspektas strange. Ĝi havas formon de kasko sur kiu kuŝas malalta, ronda kamentubeto. Tiu formo memorigas pri la mezepokaj kaskoj.
La militserva tempo daŭras 1½ da jaroj. Ĉiu 16-18-jaraj junuloj devige antaŭpreparas sin por la militservo.

La salajro en Moskvo[9]

Tarifa sistemo enhavas 17 kategoriojn rilate diversan kvalifikon de laboristoj. Salajro de 1a kategorio rilatas tiun de 17a kategorio, kiel 1:7. La registaro dekretas ĉiumonate tarifon, kiu estas minimumo, sekve neniu rajtas pagi malpli, ol la dekretitan sumon. Tiu minimuma tarifo estas publikigata por 3 grupoj. La 1an grupon eniras laboristoj de metalindustrio, minejoj, elektroteknika industrio, transporto, poŝto, telegrafo; la 2an grupon eniras laboristoj de kemia kaj konstrua industrioj; fine la 3an grupon eniras laboristoj de ceteraj industrioj kaj de komisarejoj[10].
Bazante sin sur minimuma tarifo, profesiaj unuiĝoj (sindikatoj) ellaboras ĉiu por laboristoj de sia faka industrio tarifojn por apartaj laborejoj, plialtigante la tarifon depende de ekonomia stato de tiuj lastaj; ju pli firma estas la ekonomia situacio, des pli proksimiĝas la tarifo al plena kontentigo de vivbezonoj de laboristo.
De privataj entreprenoj la profesiaj unuiĝoj postulas por laboristoj salajron, plene kontentigantan iliajn vivbezonojn. La tarifo estas fiksata per speciala "kolektiva kontrakto" inter laboristoj kaj administracio de laborejo, kion peras la sindikatoj kaj al kiuj apartenas la rajto leĝe firmigi tiujn kontraktojn.
La ĉi-suba tabelo montras diversan grandecon de salajro dum septembro 1922.

kategorio koeficiento Monata salajro
1a grupo 2a grupo 3a grupo Salajro en iu
entrepreno de
kemia industr.
fiksita per
kolektiva kon.
1 1 11550000 9900000 8500000 38800000
6 2 23100000 19800000 17000000 76800000
9 4 46200000 39600000 34000000 153600000
15 6,1 70455000 61391000 51850000 188160000
17 7 81620000 69300000 60200000 268800000
Por ilustri tiujn ciferojn, ni citu kelkajn prezojn, kontrolitajn por 1a de Septembro.
1 kg. da tritikpano 
 150000
1 kg. da sekalpano 
 375000
1 kg. da viando 
 2500000
1 kg. da sukero 
 4000000
1 kg. da butero 
 6500000
1 kg. da terpomoj 
 175000
1 paro da virŝuoj simplaj 
 18000000

Al tiu salajro estas aldonenda la "paiok", t.e. naturaĵoj, konsistantaj el faruno, viando k.a. manĝaĵoj.

La loĝejoj

Ne temas esplori ĉu ili estas komfortaj kaj puraj, sed nur ekkompreni kiel funkcias la uzado kaj konservado de ili.
Ekzistas sovetdomoj kaj sovethoteloj, mastrumataj de la Ŝtato; aliaj estas sub kontrolo de mastrumoficejoj, kiuj luas la loĝejojn.
La amplekso de loĝejo por ĉiu persono estas limigata.
La loĝantoj de ĉiu domo luprenita de mastrumoficejo formas inter si loĝejan kooperativon, kiu prizorgas kaj riparas la domon. 15-20% da spaco loĝeja restas je la dispono de la komunumo, kiu uzas ĝin por laborantoj, bezonantaj loĝejon.
Malgrandaj dometoj povas esti luataj al privatuloj.

La Muzeoj

Ĉiuj, eĉ la egaj kontraŭuloj de l’ bolŝevikoj, konfesas, ke Lunaĉarski ĉiel penis por konservi la artajn riĉaĵojn kaj sukcesis plene. La kolektaĵoj ĉu de granddukoj ĉu de riĉuloj apartenas nun al la regno kaj estas zorge aranĝitaj kaj konservataj. Tiuj kolektaĵoj estas nun je la vida dispono de ĉiuj havantaj cent mil rublojn.
Efektive, oni devas pagi por viziti la muzeojn. Sed la prezo estas tre malalta, se oni konsideras, ke fundo da piroj kostas unu milionon. Estas do pli malkare regali siajn okulojn per vido de artaĵoj ol sian palaton per fruktoj.
Nur du muzeojn mi vizitis: la Tretiakofgalerion kaj la antaŭnelonge starigitan Tolstojmuzeon.
La Tretiakofgalerio enhavas mirindaĵojn. Multaj ĉi-tieaj pentraĵoj estas mondfamaj, kiel ekzemple tiu, prezentanta la caron Ivan la Terura post kiam li estas mortiginta sian filon. La tuta historio de Rusio estas tie rakontata de pentristoj.
Mi rimarkis ankaŭ kelkajn pentraĵojn de Francoj, inter kiuj mi notu la nomon de Carrière kaj Monet.
Kompreneble mi ne priskribos la tieajn artajn riĉaĵojn. Cetere mi devas konfesi, ke la vizitantoj pli interesis min ol la vizitaĵoj. Estis dimanĉe. Videble la plimulto da ĉeestantoj estis laboristoj. Emociite mi admiris kiel serioze, studeme kvazaŭ religisente ili rigardadis kaj sintenis en tiu sanktejo de l’ arto.
La rusa popolo tiel longe tenata en malklereco per la carismo havas nun egan deziron kleriĝi, akiri la tutan sciencon, kiu faros el ĝi la indan gvidanton de ĉiuj aliaj popoloj. Mi konfuze sentis tion kaj dolĉiĝis miaj aliaj akraj, malbonaj impresoj.

*       *
*

Alian dimanĉon mi vizitis kun K-do Polakov la Tolstojmuzeon. Ĝi konsistas plejparte el fotoj, montrantaj la mortinton sub diversaj aspektoj. Ĉiam severa, malkvietaspekta, neridema vidiĝas la apostolo de Jasnaja Polanja. El la kelkcentoj da fotoj, kiujn mi rigardis, nur du montras rideton sur la vizaĝo de Tolstoj. Kaj en ĉi tiuj du okazoj li estas kun infanoj.
En angulo, granda statuo el griza ŝtono montras la famulon en lia kutima sinteno: Li staras, estas vestita per bluzo ĉirkaŭligita per ŝnura zono; liaj manplatoj sin apogas kontraŭ la korpo kaj la dikfingroj rajdas sur la zono; la brovoj elstaras kaj kaŝas tute la okulojn. Tiu viro aspektas kvazaŭ forto el la naturo ĵetita sur la teron por doni iun orientadon al la ordinaraj homoj…
Pendas ĉe la muroj portretoj, prezentantaj Tolstoj’on dum diversaj periodoj kaj scenoj de lia vivo. Pentraĵo montras lian bienon en Jasnaja Polanja.
En iu ĉambreto troviĝas diversaj specimenoj de lia postmorta masko. Vidante tiun ĉi objekton oni povas supozi, ke la morto alportis pacon al la nobla, ĉiama spiritmalkvietulo: La trajtoj ne plu estas malglataj, hirtaj, sed dolĉigitaj, pacigitaj…
En montroŝrankoj troviĝas diversaj eldonoj de lia verkaro. Mi rimarkis unu libron en esp-o.
Oni finas la viziton en ĉambro, samforme, samaspekte aranĝita kiel tiu, kie mortis Tolstoj. Jen la lito, jen lia valizo; lia peza mantelo pendas alkroĉita ĉe la muro. Eniras dolĉa lumo. Impresiga, sugesta estas la kadro. Oni kvazaŭ sentas, ke la animo de l’ nobla mortinto enfiksiĝis en la ĉi-tieaj objektoj. Iu desegnis sur la muro la linion de la omibro, kiun faris la korpo kuŝanta en la lito.
Skribinte en la vizitlibro kelke da dankaj vortoj al la Soveta Registaro, kiu ebligis la starigon de tiu pia memorilejo, mi foriris kun emocio preskaŭ religia… Tolstoj. Lenin. Du gvidantoj de la homaro. Kaj tiel malsimilaj! Unu senĉese estis okupata pri la moralaj enmemaj problemoj; la alia juĝas ĉion laŭ la marksisma vidpunkto, kiu instruas, ke la ekonomia medio kreas nian moralecon. La unua atentas ĉefe pri la individuo; la dua pri la socio.
Kiu pravas?

Skismanoj

Elirinte el la Tolstoja Muzeo, K-do Polakov kondukis min en la preĝejon "Jesuo Savanto". Ĝia tuta internaĵo estas el marmoro diverskolora. Alta kupolo, ekstere orumita, kovras ampleksan spacon, kie povas kolektiĝi miloj da personoj.
Okazis diservo. Mia gvidanto klarigis, ke tie la diservantaj pastroj estas skismanoj el la t.n., antaŭ nelonge fondita, "Viva Eklezio". Nune okazas en Moskvo konferenco de tiaj ekleziuloj, kiuj reprezentas proksimume la trionon de la tutruslanda Ekleziularo. Tiu sciigo vekis ĉe mi intereson kaj mi demandis K-don P. pri la kialoj de la skismo.
La reakciema pastraro kaŝe ĉiam kontraŭstaris la sovetan regadon. Okazis dekreto pri rekvizicio de ĉiuj nebezonataj por diservo objektoj, por ke ili estu vendataj je profito de la malsatuloj.
La eklezia estro, patriarko Tiĥon, kontraŭstaris tiun dekreton kaj provis instigi ĝeneralan ribelon kontraŭ la Registaro. En kelkaj lokoj okazis imponaj demonstradoj de kreduloj, instigataj de la pastroj. La Tiĥonanoj eble estus sukcesintaj en sia entrepreno, se multaj pastroj ne estus malobeintaj la ordonojn de la patriarko. Tiuj pastroj subtenis la dekreton kaj helpis al la rekvizicio. Tiel skismo estiĝis. Kompreneble la Registaro ne malfavoris tiun movadon kaj Tiĥon estis devigata transdoni la estradon de la Eklezio al Supera Estraro, konsistanta el pastroj akceptantaj la sovetan reĝimon. La ĉefo de tiu estraro estis la episkopo Antonin. Granda nombro da reformemaj pastroj grupiĝis ĉirkaŭ Antonin, kaj tiel estas fondita la "Viva Eklezio". Tiuj "viveklezianoj" deklaris, ke ili intencas forigi el la Eklezio la reakciemajn elementojn kaj plie simpligi la diservojn, tiel farante ilin pli kompreneblaj (?!) al la malkleruloj.
Dum la en Moskvo okazinta konferenco ili faris la jenan deklaron:
"La malamikoj de l’ laborist-vilaĝana registaro estas ankaŭ malamikoj de l’ novigata Eklezio. "Viva Eklezio" kontraŭstaras la kapitalismon kaj ekspluatadon de l’ laboro."
"En sia agado "Viva Eklezio" sin apogas sur vilaĝanan pastraron, kiu estis ĉiam premegata de episkopoj, monakoj kaj vilaĝaj burĝoj."
"Fakto reala, nekontestebla kaj neŝanĝebla estas la disigo inter la Eklezio kaj la Ŝtato. Inter ili ekzistas neniu ponto. Ĉiu iras sian propran vojon."
Sed malgraŭ ŝajna unuanimeco la skismanoj ne interkonsentis pri ĉiuj demandoj. En la skisma "Viva Eklezio" naskiĝis dum la konferenco mem alia skismo. La episkopo Antonin iniciatis pli progreseman grupon, kiu titoliĝas "Eklezia Renesanco". Tiam la "Viva Eklezio" decidis la eksigon de Antonin.
Sed ŝajnas, ke tiu episkopo estas elturniĝema kaj maltimema viro. La anatemojn de la "Viva Eklezio" li rebatos per tiuj de la "Eklezia Renesanco". Kiu kredulo povas nun scii kie estas la vera Eklezio?…
La religia potenco malnova ŝanceliĝas. Ĉu ĝi falos kiel falis la carismo? La grandaj skuoj de la Revolucio ne ankoraŭ senmoviĝis. Falas kadukaĵoj. Nova mondo naskiĝas en ruboj kaj detruaĵoj. Kiel fartos la naskiĝinto?
Atentu! gigantaj vartistoj: Lenin, Trocki, k.a.…

*       *
*

Ĉe Vegetaranoj

Unuhora veturado per vagonaro, poste duonhora piedirado tra kampoj kaj jen, K-doj Nekrasov, Demidjuk kaj mi alvenas ĉe la vilaĝo Tajninskoe apud Moskvo. Tie troviĝas vegetarana laborkolonio. Ĝi konsistas el 37 personoj, el kiuj 20 infanoj ambaŭseksaj. La kolonianoj okupas sin per diversaj laboroj, ĉefe per terkulturado. Tie estas presata "La Nova Epoko". La infanoj estas instruataj ĉe la kolonio.
Nin akceptis S-ano Szabuniewicz, animo de la kolonio kaj eldonanto de "Teristo". Altkreska, nudpieda, nudkapa, san- kaj energiaspekta estas nia gastiganto. Flue kaj bele li parolas en esperanto. Sed esp-istoj estas en la kolonio. Nia lingvo ne estas lernigata al la infanoj. Mirigite pro tio mi demandis amindan junulinon, la instruistinon, se mi ne eraras, kaj ŝi respondis: "Esp-o ne povas nun utili al ili; tia instruado estus do sencela…"
Stranga vidpunkto! Mi opinias male ke esp-o devas esti la bazo mem de vere humana, sennacieca edukado. Doni al infanoj ilon, ebligantan interkonatiĝon kun individuoj el la tutmondo ŝajnas al mi la gravaĵo en nia esp-a movado kaj nepra necesaĵo en vere humaneca instruado. Nur tiel oni povos sennaciigi la menson de la venontaj generacioj.
Kaj mi demandas min: Ĉu tiuj kolonianoj ne tro atentas pri la oportunaĵoj de la kolonio? Ĉu ili ne emas malampleksigi sian mondkomprenon proporcie al la rondeto en kiu ili vivas? Ĉu tiu pacaspekta oazo estas kvazaŭ nacieto fermata al eksteraj fluoj? Mi tre deziras ekscii pri tio.
Tiujn enmemajn demandojn mi ne komunikis al mia interparolantino. Mi silentis, aŭskultante ŝian muzikan voĉon. Estis belvetero. Forte ĝuante la pacigan kadron, la kvietigan atmosferon de tiu kampa loko, mi lasis min konduki al ia reva regiono. Kial diskuti? Estas multe pli agrable revi…
Ŝajnas, ke la spirito de Tolstoj vivas en la kolonio. Volonte mi restadus ĉi tie. Sed ĉu la bildo, kiun image mi prezentas al mi respondas al la realeco?
Mi demandis S-anon Szabuniewicz, ĉu li estas kontenta pri la funkciado de la kolonio.
– Ne tute, respondis li. Por ke ĉio bone prosperu estus necesa nur unu sola estro al kiu ĉiuj obeus. La ideala regado de la kolonio estus ia monarkio. Pro nia demokratia, liberecana mastrumado, okazas kelkfoje, ke rikoltado ekzemple malprosperas, tial ke, je la taŭga momento, ne konsentis ĉiuj kolonianoj partopreni urĝan laboron. Iuj, ne pro malbonintenco, sed verŝajne pro nekompreno, ne konscias pri urĝeco de iuj taskoj. Sed, aldonis S-ano S., ni tamen ĉiuj vivas pace kaj en sufiĉa bonstato – konsidere la nuntempon…
La eldonanto de "Teristo" estas entuziasma partiano de la socialista sistemo de Henry George. Ĉiuj socialistoj pli malpli scias, ke tiu sistemo forigas ĉian rajton je mastreco de l’ tero. Kiel la akvo kaj la aero, la tero apartenu al ĉiuj. La amerikana socialisto konsentas nur pri rajto je transportebla propraĵo kaj rezultaĵoj de l’ laboro. Por reĝustigi ĉion en la socio sufiĉus anstataŭigi ĉiujn impostojn per rento, difinota laŭ la valoro de la okupata tero kaj pagota de la okupanto.
En okpaĝa broŝureto Szabuniewicz koncize klarigas sian komprenon pri la efektivigebleco de la doktrino de Henry George. Ĉio okazus pace, senperturbe kaj venos "la regno de Dio" sur la teron.
Mi ne longe cerbumis por kompreni la "terismon". Pro tio mi ne intencas kritike rilati al ĝi. Tamen ĉe mi tuj estiĝas jena penso: kie troviĝas la instigilo, kiu movos la popolamasojn por apliki tiun sistemon? Ĝi povas allogi nur religiemajn idealistojn, ne la tutan proletaron. En la Marksana doktrino oni trovas solidan bazon: la klasbatalon. Ĝi estas fakto, ne teorio. Sekve la taktiko konsistas simple en utiligado de tiu klasbatala fakto por igi la kapitalismon "akuŝi" socialismon.
Sed niaj pacemaj Tolstojanoj ne konsentas pri klasbatalo. Ili ne volas rezisti perforte la perforton.
En tiu mia konstato ili vidu nenian riproĉintencon. Mi ne dubas pri ilia sincereco – kaj sinceruloj ne meritas riproĉon. Tre atentemaj pri la morala vidpunkto ili, miaopinie, ne sufice taksas la ekonomian faktoron. Sed, bedaŭrinde, estas vero, ke kompense la marksanoj malprave atentas ne sufiĉe pri la moralaj fortoj…

*       *
*

Ligna domo. Apuda teraseto kun tegmento kaj ĉirkaŭbarilo. Ombroriĉaj arboj. Sesope ni sidas ĉirkaŭ tablo provizumita per bongustaj vegetaĵnutraĵoj.
Miaj gastigantoj tre deziras ekscii pri miaj impresoj. Kvankam ili ne estas tre bonaj, ŝajnas, ke, laŭdire de miaj kunmanĝantoj, mi ne vidis la bildon sufiĉe nigra. Oni ne ŝatas la bolŝevikan reĝimon ĉi tie…
– Vi devus demandadi kamparanojn, proponis S-ano Szabuniewicz.
– Volonte.
Nu, manĝinte, ni vizitos iun "muĵikon", loĝantan proksime de ĉi tie.

Ĉe kamparanoj

Alvenante ĉe la kamparano ni renkontis lin en lia korto. S-ano S. klarigis, ke mi estas "Franco", alveninta Moskvon antaŭ du semajnoj kaj deziranta interparoli kun iu "muĵiko".
Tiu ĉi estas altkreska, fortika viro kun longa nigra barbo, longaj haroj kaj malgrandaj okuloj. Parolante li faras gestojn kaj en lia sendenta buŝo vidiĝas salivŝaŭmo. S. resume tradukas liajn dirojn. Unue la kamparano volas scii, ĉu mi apartenas al iu politika partio. Aŭdinte, ke mi estas komunisto, li fariĝas sindetenema kaj tuj diras, ke ĉiuj partioj estas malbonaj. Nur afero estas necesa: labori. La partioj disigas la homojn.
Mi rimarkigis, ke ankaŭ la religioj disigas la homojn kaj okazigas iafoje furiozajn batalojn. Nu, tiaokaze la religio ankaŭ estas malbona, iom embarasigite respondis la kamparano…
– La Registaro forprenas ĉion, dum ni malsatas. Ĉiu devas labori kaj ĝui sian laborprodukton, li ripete akcentis.
Mi diris, ke tia estas ĝuste la devizo de l’ komunismo. Li konsentis kun la devizo, sed aldonis, ke la komunistoj, kiujn li vidis, ne laboras, estas nur "sinjoretoj" bone vestitaj…
Ĉar mia interparolanto ne povis ne scii, ke ĉe la najbara kolonio oni eldonas gazeton kaj instruas infanojn, mi demandis ĉu li konsideras tion kiel laboron. Li konsentetis, sed, miaopinie, tute ne estis konvinkita pri tio. Kredeble estas ĉe nia "muĵiko" iom da suspekto pri tia laboro. Kvazaŭ rekantaĵe li ripetis:
– Ĉiu devas labori… Venu iu, kiu diros tion, kaj al kiu ĉiuj obeos.
– Venu iu Mesio, mi konklude respondis, konstatante ĉe tiu kamparano mesianisman menson…

*       *
*

Mi vizitis alian kamparanon, junan viron, kiu dum kelka tempo laboris en fabriko kaj revenis ĉe la kamparo pro manko de laboro. Lia domo el ligno, kiel ĉiuj ĉi-tieaj domoj, estas sufiĉe agrabla kaj pli loĝinda ol kelkaj kamparanaj domoj, kiujn mi vidis en Normandio kaj Bretonio. Sed oni rimarkigis al mi, ke ĉi tiu vilaĝo, proksima de Moskvo, tre malsimilas la aliajn, troviĝantajn malproksime de urboj. En tiuj vilaĝoj la "isbas" (dometaĉoj) estas malgrandaj kaj staras proksime unuj de aliaj. Kiam okazas incendio (proksimume ĉiudekjare), ĉiuj domoj en la vilaĝo forbrulas. Se kleruloj atentigas la kamparanojn pri la danĝero de tiu proksimeco, ĉi-lastaj respondas: "Mia patro konstruis tiel, nia prapatro ankaŭ konstruis tiel, ni devas fari same." Kaj ili rekonstruas domojn ĉe la sama loko.
Demandite pri kio li plendas, la juna kamparano respondis, ke li deziras pruntepreni monon por aĉeti bovinon, kiel estis fareble sub la cara reĝimo ĉe kreditbankoj…
Mi plene konsciis, ke ĉiuj miaj demandoj neniel povos konigi al mi la veran situacion de la rusaj "muĵikoj". Estus necese vivi longatempe inter ili. Mi plue memoris, ke en Francio la kamparanoj kutimas ĉiam plendi interparolante kun urbanoj. En Rusio mi supozas, ke okazas same…

La hotelo "Lux"

Ĉi tie estas gastigataj oficistoj de Komintern kaj delegitoj. Iuj havas apartan ĉambron, aliuj loĝas kelkope en la sama. En mia ĉambro ni estas kvar personoj. Sed en realeco estas multe pli da loĝantoj. Tiu ĉambro estas vera cimejo. Estis al mi neeble dormi en la lito kaj pasigis la noktojn sur kanapo, kie estis malpli da sangavidaj bestetoj. Komforto mankas: nur unu lavmeblo, kompense estas telefonaparato. La hotela materialo estas ne bone zorgata. Ekzemple, la seruro de nia ĉambro tute fuŝfunkciis. Okazis, ke oni devis stari antaŭ la pordo tri-kvar minutojn, ĉiel provpenante ĝin malfermi per la ŝlosilo. La pordoj de la necesejoj estas difektitaj kaj ne povas esti fermataj. Rompitaj estas la levseĝoj. Ĉio estas malpura…
Ekzistas ĉi tie stranga kutimo: oni prefere laboras aŭ promenas nokte; tage oni dormas. Miaj kunloĝantoj enlitiĝas ĉirkaŭ la dua postnoktmeze kaj ronkas ĝis la 10a matene. Ili legas aŭ skribas je la elektra lumo kaj dormas dum alloge ridetas la suno. Estas la Moskva kutimo!…
Ĉe la unua etaĝo troviĝas legejo, kie ĉiulingvaj gazetoj (komunistaj aŭ burĝaj) estas je la dispono de la gastoj. Tiu loko estis salono, kiu vidigas postsignojn de antaŭa brilego. Blankhara virino mastrumas la legejon kaj havas fieran sintenon de mondumulino. Tre interesus min koni ŝian historion. Mil supozojn mi faras. La Revolucio faris tiom da ŝanĝoj!…
Ĉe la teretaĝo troviĝas restoracio. Ĝi estas malfermita de la 16a ĝis la 18a, kaj de la 21a ĝis la 23a. Oni alvenas, sidas ie ajn. El kajereta manĝrajtigilo oni detranĉas folion, liveras ĝin al kelnero kiu poste alportas nutraĵojn. Ne estas menuo, ĉiu ricevas samspecan manĝaĵon. Nigra pano laŭvole prenebla kuŝas sur la tablo. Oni ankaŭ povas mendi laŭvole malfortan teon. Nek bongustaj, nek abundaj estas aliaj nutraĵoj. Ĉe la dua manĝo oni ricevas plian porcion por la morgaŭa matena manĝo, kiu okazas en la ĉambro. Por tiu manĝo, teo kaj sukero estas liverataj por dek kvin tagoj. Ĉio okazas kiel en kazerno. Malfacile mi povus alkutimiĝi al tia reĝimo. Ofte mi koleris pro tedaj klopodoj. Por ricevi la bezonan manĝrajtigilon plurfoje mi devis iri ĉe la kontoro[11] – kie cetere estis neeble min komprenigi. Dum kelkaj tagoj oni liveris al mi nur provizoran rajtigfolieton. Plurfoje venis K-do Nekrasov interprete klarigi mian specialan situacion. Pasis unu semajno antaŭ ol ĉio estu en ordo: Ĉu burokratio, neebla interkompreniĝo, indiferenteco de la oficistaro, "nitĉeveco"?…
Fulmotondro ! ofte bolis mia sango…
Ĉe la restoracio min tre interesis observadi la gastojn: ĉiujn tipojn, ĉiujn kostumojn, ĉiujn lingvojn. Kelkfoje mi manĝis sidante apud la japana delegito, K-do Katajama. Mi tre deziris demandi lin pri la situacio en lia lando. Neeble. Interkomprenigilo mankis. Per gestoj mi rilatis al la kelneroj. Mi povas diri nur: "ĉaj" (teo) kaj ne riskus voki per la tiel ofte uzata vorto: "Tovariŝĉ" (Kamarado), kiu estas treege malfacile prononcebla per buŝo kutimanta paroli france.
Preskaŭ ĉiuj fumas ĉi tie, kaj virinoj konkuras kun viroj. Kelkaj virinoj por montri kiom ili emancipiĝis, havas virseksan, senzorgan, sendecan teniĝon. Kaj tio estas simple groteska.
Jen antaŭ mi sidas junulino. Ŝi apogas la kubutojn sur la tablo. Ŝi maĉas pecon da nutraĵo kaj inter du maĉoj ekblovigas fumon el sia cigaredo; poste metas ĝin sur la tablon, denove maĉas kaj ree ekfumigas sian cigaredon. Kaj tio daŭros ĝis la fino de l’ manĝo. Neniu koketgesto vidiĝas ĉe tiu viriĝinta fraŭlino. Kiaj pensoj loĝas en tiu virina kapo? kiaj sentoj en ŝia koro? Eble tiun teniĝon instigas nur la deziro plaĉi per tia afekto, kiu vidigas, ke ŝi plene liberiĝis el la tiom riproĉitaj burĝaj antaŭjuĝoj.
Alpreninte la malvirtojn kaj la mankojn de viroj, iuj virinoj sendube opinias, ke ili liberiĝis. Kompatindulinoj!…
Ĉe alia tablo estas gejunuloj. En ilia sidmaniero estas malfacile distingi ilian sekson, ĉar la viroj havas longajn harojn kaj la virinoj mallongajn. La vestaranĝo estas preskaŭ sama. Kaj ĉiuj konkure fumadas.
Sed kelkloke estas pensemaj vizaĝoj; brilas inteligentaj okuloj; trairas, malatentante ĉion, decidemaj individuoj. Ili sendube portas gravajn respondecojn. Estas apostoloj de l’ komunismo…

*       *
*

Iun tagon venis por min intervjui redaktoro de "Rosta" (Zentral Information) K-do Abraham Katz. Li parolas ruse, germane kaj hispane sed ne komprenas france. Tiakondiĉe intervjuo estis neebla. Per gestoj kaj kelke da internaciaj vortoj, mi komprenigis, ke ne malproksime loĝas esperantisto, K-do Nekrasov, kiu povos interpreti. Ni decidis ekiri al li. Survoje, post kelkminuta marŝado, ni bonŝance renkontis K-don Futerfas. Mi klarigis al li la okazaĵon, kaj triope ni revenis ĉe la hotelo. Futerfas majstre tradukis rusen ĉiujn demandojn kaj respondojn.
La intervjuanto demandis pri mia misio en Rusio, pri miaj impresoj, pri S.A.T., pri la Frankfurta Kongreso, kies telegramo estis antaŭ nelonge ricevita ĉe Komintern.
Nia esp-a movado tre interesis K-don Katz. Aŭdante la fluan tradukadon de Futerfas, li ne povis dubi pri la facilparolebleco kaj belsoneco de nia lingvo. Sed eksciante, ke S.A.T. enhavas nur 2000 membrojn lia intereso malvarmiĝis. Ni penis klarigi, ke ĝis nun esp-o precipe disvastiĝis en religiemaj kaj pacifistaj rondoj, ke S.A.T. ekzistas nur de unu jaro. Malgraŭ tiaj klarigoj estis videble ĉe la mieno de la aŭskultanto, ke ili ne forigis la fakton, ke nia revolucia esp-o-movado estas ankoraŭ malforta.
Pri tio la kamaradaro bonvolu pripensadi; mi ne dubas, ke ili alvenos al tiu mia konkludo: La gvidantoj de la revoluciaj organizaĵoj atentos nian movadon, nur kiam ĝi estos… atentinda – pro sia bona organizo kaj multmembreco. Al tio ni celadu. Ni ne esperu pri iuj ajn decidoj de komisionoj pli malpli kompetentaj, aŭ rezultantaj el intrigado kaj hazardo.

*       *
*

Ĉar estis malagrable al mi kunloĝadi kvarope en ĉambro, kie ripozon kaj solecon ĝui mi ne povis, K-do Demidjuk proponis, ke mi venu en lian hejmon. Mi akceptis, kaj tie trovis plej afablan kaj bonkamaradecan gastigadon. Jam forpasis sep monatoj. Hodiaŭ estas agrable al mi denove danki al mia gastiginto kaj al lia edzino. Esp-o estas nedubeble forta ligilo kaj interamikiĝilo.
Se mi ne kunportis el Rusio kuraĝigajn impresojn pri la efektivigebleco de l’ komunismo, kiel teorie oni ĝin prezentas al si, mi almenaŭ revenis pli konvinkita ol iam ajn pri la granda signifo de mondlingva movado. Por pripensema spirito ne povas esti ia dubo pri tio.

*       *
*

Ĉe kamarado "?"

Telefonsciigite pri mia vizito, K-do "?", je la difinita horo, akceptis min en sia loĝejo. Interpretiston ni ne bezonis: mia gastiginto parolas france, germane, angle, svede, arabe, kaj mi ne scias kiom da aliaj lingvoj. Kun perfekta akcento li parolas la francan lingvon; malofte mi rimarkis ian fremdecon en lia franclingva parolmaniero. Mi eĉ demandis min, ĉu mi rimarkus tiun fremdecon, se mi ne scius, ke mia interparolanto estas Ruso, ne Franco? La Slavoj ja havas specialan kapablon por lerni lingvojn. Mi do gratulis K-don "?" pri lia perfekta scipoveco de l’ franca lingvo:
– Nu, respondis li, tio klarigas al vi, kiel "bolŝevikoj" povas restadi en Francio, malgraŭ la severaj ordonoj de Poincaré, neniel altirante atenton pro la fremdeco de sia parolmaniero.
Cetere, estas fakto, ke malgraŭ ĉiaj baroj kaj malfacilaĵoj ni povas iri kaj restadi en ĉiuj landoj. Jam sur la ŝipo vi eksciis, ke mi revenas el Hindio. Tie, kompreneble, mi ne estis kiel Ruso, sed kiel "honesta" franca burĝo…
Ni ridis, – kaj la edzino ekpreparis samovaron.
– Kiajn impresojn vi ricevis dum via restado en Moskvo, kun demandema rideto demandis min la ruza trompisto de l’ burĝaj policoj? Mi supozas, ke vi malfacile klarigas al vi la ĉi-tiean situacion, ĉu ne vere?
Senhezite kaj malkaŝe mi konfesis, ke mia senreviĝo estas granda, konstatante, ke lando estrata de komunistoj vidigas, je plej alta grado, ĉiujn karakterojn de l’ kapitalista regado. Kial surstrate estas tiom da almozpetantoj – dum en la butikmontrejoj logas kukoj, fruktoj kaj ĉiuspecaj manĝaĵoj? Kial do ĉiupaŝe oni renkontas podetalajn vendistojn kaj kolportistojn? En butiko mi eĉ vidis luksajn ĉerkojn, kio montras, ke ĉe morto ankaŭ ne regas egaleco. Mi rimarkis vetkurĵumalojn. Virinoj sin prostituas… Rusio ja travivis teruraĵojn kaj estis alkondukita al ega ruiniĝo. Sed kial do kontrastas la vido de bonstataj personoj kun korŝiraj mizeroj?…
– Mi komprenas vian miron kaj disreviĝon, respondis K-do "?". Sed ne forgesu, ke nun regas la N.E.P., t.e. restariĝo de l’ kapitalisma sistemo. Ĉiuj de vi faritaj konstatoj estas ties konsekvenco. Ni, komunistoj, kun ega malĝojo kaj kolerego konstatas la efikojn de tiu renaskiĝanta kapitalismo. Sed la neceseco trudis ĝin al ni.
Antaŭ la N.E.P. ne estis videblaj tiuj karakterizaĵoj de l’ kapitalisma reĝimo. Ĉiuj butikoj estis fermitaj, ĉiuj surstrataj bazaroj malpermesitaj. Ni provis severan aplikadon de l’ socialisma sistemo. Principe ĉiuj civitanoj devis labori por la Ŝtato, kaj ricevi de ĝi la vivnecesaĵojn. La kamparanoj devis liveri senpage la nutroproduktaĵojn, kiujn la Provizum-komisarejo devis distribui senpage al ĉiuj laborantoj, je simpla prezento de ilia laboratestilo.
Bedaŭrinde la distribuorganoj ne bone funkciis; en kelkaj lokoj ili eĉ tute mankis. Kaj kie tiuj organoj ekzistis, okazis ofte, ke ili ne havis ion distribuendan. En fabrikoj laboristoj ne ricevis vivrimedojn. Tiam ili nature celis nur prilabori ion ajn por ĝin vendi kaŝe. Malgraŭ plej severaj ordonoj, malgraŭ ke la "Ĉeka" ofte mortpafis "spekulantojn", fakte ĉiam okazis kaŝa negocado. Oni fine eĉ devis toleri publikan bazaron ĉe la Suĥarevska. La Polico "fermis la okulojn". Ĉiu pli malpli estis devigata kaŝe komercadi por konservi la vivon. Eĉ "Ĉekanoj" faris same. Alvenis momento, kiam la klarvidantoj el la komunistaro konvinkiĝis, ke la provo pri starigo de socialisma mastrumado fiaskis. Oni ne povas socialigi senhavecon. Socialisma stato postulas abundecon. Nur blindaj, fanatikaj komunistoj volis daŭrigi la provon. Lenin, la unua, komprenis la nepran necesecon malantaŭeniri sur la ekonomia fronto. Pro lia granda spirita kaj morala aŭtoritato fine preskaŭ ĉiuj komunistoj konsentis kun li, kaj la starigo de la N.E.P. okazis marton 1921.
Supraĵe rigardante oni efektive ĉe ni vidas ĉiujn karakterizaĵojn de kapitalisma mastrumregado. Tamen, fakte nia ekonomio ege diferencas je tiu de la aliaj landoj. Vi ja scias, ke la ŝtato posedas la ĉefajn industriojn kaj pro tio povas ĉiam trudi sian influon, – dum en landoj regataj de kapitalanoj la potenco, kvankam principe en la manoj de la registaro, fakte estas en tiuj de financistoj, kiuj trudas sian volon profite al siaj apartaj interesoj. Ĉi tie la ŝtato, estante la ĉefa kapitalposedanto, povas trudi sian influon anstataŭ ricevi ĝin de financistoj. En tiu fakto kuŝas la gravaĵo, kiu esperigas nin pri estonteco.
Kiam ni konstatis nian senpovecon funkciigi socialisman mastrumadon, la problemo staris jene antaŭ la Komunista Partio: ĉu la proletoj, kiuj firme tenas en manoj la politikan potencon devas ĝin forlasi al kapitalanoj aŭ konservi ĝin kaj meti je la servo de la ekspluatata klaso?
Ni decidis alpreni la lastan solvon.
Plorinda estas la jena konstato: neniu eŭropa lando entenas pli malbonajn kondiĉojn por la starigo de socialismo ol Rusio, kaj nenie ekzistas pli forta kaj sincera deziro starigi ĝin. Karl Marks ja diris, ke socialismo povas naskiĝi nur el kapitalisma sistemo elkreskinta ĝis plena matureco. Ne tia estas la ekonomia stato ĉi tie, kie apenaŭ malvolviĝas la industrio. Prikonsideru, ke nur 6% el la tuta rusa popolo konsistigas la proletaron.
Se ne estus historia fakto, ke neniam kaj nenie la kamparano sukcesis altrudi sian regadon, la tuta potenco en Rusio devus esti en la manoj de la terlaboristoj. Sed la ekonomiaj kondiĉoj malhelpas, ke ili unuiĝu kaj grupiĝu. Estas fatalaĵo: povas ekzisti nur aŭ kapitalistara regado aŭ proletara. La revolucio, okazigita de la proleta klaso tamen liberigis la kamparanojn el subpremo de la grandbienuloj. Okazis rangegaliĝo. Malgrandiĝis la proporcio inter bienposedantoj kaj senterhavuloj, pligrandiĝis tiu de la mezbienuloj. Nia kamparanaro fariĝis burĝeta. Ĝi fariĝis sendependa klaso, kiu post ekstermo de la grandbienuloj kaj kapitalistoj restas la sola klaso, kapabla kontraŭstari la proletaron. Sed tamen ĝi neniam povos akiri la politikan potencon pro la specialaj kondiĉoj, pri kiuj mi ĵus parolis…
K-do "?" parolis longe pri tiu temo; li kvazaŭ faris antaŭ mi lecionon pri marksismo, kaj estis konstateble, ke li posedas fundan konon de la verko de Karl Marks.
– Mi ja komprenas viajn klarigojn, diris mi, sed ili estigas ĉe mia spirito jenajn demandojn:
1) Kial do la Komunista Partio provis starigi socialisman mastrumadon en kondiĉoj konfesataj de la marksisma doktrino mem, kiel tute malfavoraj?
2) Mi aŭdis, ke la privataj entreprenoj pli bone prosperas ol la ŝtataj. Ĉu en tiu fakto, se ĝi estas vera, ne kuŝas granda danĝero por la ŝtata potenco?
3) Ĉu l’ aplikado de l’ politika potenco ne riskas enkonduki korupton en la Komunistan Partion, aŭ almenaŭ moligi la klaskonscion de ĝiaj membroj?
K-do "?" enpensiĝis, ekbruligis cigaredon, dum la edzino prezentis la ĵus preparitan teon. Dum ni kirlis per kulereto la teon por kunmiksi lakton kaj sukeron, regis inter ni silento. Post momento, englutinte iom da teo, mia gastiganto ekparolis:
– Per viaj demandoj vi tuŝas gravajn taktik-, moral- kaj psikologiproblemojn. Por respondi ilin, kiel taŭgus, longa kaj metoda studado estus necesa. Cetere, se vi legas atente la komunistajn verkojn, vi certe jam rimarkis, ke tiuj demandoj estas amplekse pritraktataj.
Ĉu jam ni trovis la ĝustan solvon de ĉiuj problemoj, kiuj stariĝas antaŭ la komunista regado? Mi ne scias. Plurfoje Lenin mem konfesis, ke ni faris multe da eraroj kaj maltrafoj. La pli grava estas, ke ni kalkulis je proksime okazonta revolucio tutmonda. Ni eraris pri la dato. Revolucio fiaskis en Hungario, Germanio kaj Italio. Sed, ĉar la rusa proletaro jam estis konkerinta la politikan potencon, pro taktika motivo estis necese dekreti kaj provi la starigon de ekonomia mastrumado socialisma.
Ni volis, ke oni ne povu riproĉi al komunistoj, ke ilia regado similas tiun de la social-demokratoj. En la tempo kiam ni espere antaŭvidis tuteŭropan revolucion, nia provo pri starigo de pure socialisma sociaranĝo havis ĉefe propagandan valoron kaj celon, rilate al la aliaj landoj.
Ni ĉiam opiniis, ke la socialismo povas ekzisti nur laŭ internacia skalo. De tiu vidpunkto devas ĉiam esti rigardataj niaj agoj kaj klopodoj, se oni volas objektive prijuĝi ilin.
En 1920 Lenin diris: "Se oni ne starigas en Rusio pli perfektigitan teknikon ol antaŭe, ne povas temi pri restarigo de la ekonomia vivo, nek pri komunismo. La komunismo, ĝi estas la soveta regado plus la elektrifikado[12] de la tuta lando, ĉar sen elektrifikado estas neebla la perfektigado de l’ industrio. Tio estas longdaŭra tasko, kiu postulas almenaŭ 10 jarojn, kaj kondiĉe, ke oni igu aron da teknikistoj partopreni en ĝi. Estas klare, ke sen l’ altiĝo de nia industrio ĝis la nuntempa granda mekanika produktado, la socialisma reĝimo restos nur aro da dekretoj, ligo de l’ laboristaro kun la kamparanaro por la batalo kontraŭ Kolĉak kaj Denikin, ekzemplo por ĉiuj nacioj de l’ mondo, sed ne havos solidan bazon."
Kiel vi vidas, neniam ni havis la kredon, ke en la nunaj kondiĉoj pure socialisma reĝimo povas funkcii en Rusio.
Sed la historio ankaŭ instruas, ke ju pli malproksimen de sia deira punkto iras iu revolucia ondo, des malpli granda estas ĝia malantaŭeniro, kiam refluo okazos. Por detrui ĝisradike la feŭdan reĝimon, kiu ekzistis ankoraŭ en Rusio, kaj ŝanceli la kapitalistan sistemon; por forneniigi la hontaĵon, la barbarecon, la malhelpon al ĉia kulturo kaj progreso, la bolŝevika revolucio estis nepra necesaĵo. En Rusio, la proletara revolucio daŭrigis la burĝe demokratian revolucion, jam antaŭlonge okazintan en la aliaj okcidentaj landoj, kaj akcesore solvis ties problemojn. Nur la lukto decidos ĝiskiagrade la proletara revolucio sukcesos preteriri la burĝan.
La N.E.P. markas punkton en la refluo de l’ revolucia ondo. Ĉu ĝi devas reflui pluen? Mi ne scias. Tio dependas grandparte de la sintenado de l’ alilandaj proletaroj. Pro taktika motivo ni okupis pozicion neelteneblan; pro la sama motivo ni malantaŭeniris ĝis la ŝtata kapitalismo.
Ĉu en Germanio, Francio kaj Anglio la kapitalistaro sukcesos redoni firman ekvilibron al sia potenco? La estonteco respondos al tiu demando. Almenaŭ tiu ekvilibro povos esti nur provizora: Ĝi daŭros ĝis venonta, neevitebla mondmilito, kiun okazigos, kiel kutime, la diversaj ekonomiaj imperialismoj. Koncerne nin, la problemo nune konsistas en konservado de l’ politika potenco por ĝin meti je la servo de l’ mondrevoluoio. Por konservi tiun potencon ni estis devigataj retiriĝi sur la ekonomia fronto, sed tiu retiriĝo estas nur taktika necesaĵo tempa. La celo nia restas la starigo de l’ komunismo kaj forigo de la sociaj klasoj. Ĉar ni konsideras, kiel Karl Marks, ke estas la historia misio de l’ proletaro forigi la klasojn, ĉiuj niaj penadoj celas la profiton de l’ proletaro tutmonda. Ni esperas, ke, pli malpli frue, en ĉiuj landoj la laboristoj komprenos tion. Ni restos en atenda situacio ĝis la proletara revolucio venkos en la landoj, kie la industrio grandamplekse jam malvolviĝis.
Kompreneble, se tiu venko malfruiĝas tro longatempe, oni pravas timi, ke la NEP-reĝimo infektos la organaron de l’ proletara diktatoreco. Nun la danĝero ne estas granda. Mi eĉ opinias, ke tiel longe ĝis la malnovaj komunistoj havos en manoj la direktilaron, la kapitalisma veneno ne grave endanĝerigos la vivon de nia regado. Sed ja, ni konscias pri la danĝero. Ni venkis la eksteran malamikaron. Nun la batalo okazas inter la Ŝtato kaj la intema malamikaro: la naskiĝanta burĝaro. Tia batalo estas plena je embuskoj. Ni devas esti tre atentemaj por malhelpi la kaŝan, subfosan rodadon kontraŭ nia politika potenco.
Estas ja vere, ke fuŝfunkcias iuj ŝtataj entreprenoj, dum pli bone funkcias la privataj. Okazas malzorgaĵoj kaj ŝteltrompaĵoj ĉiuspecaj. Jen la bedaŭrindaĵo: la plimulto el la komunistoj estas honestaj kaj sindonaj, sed mankas al ili teknika kompetenteco. Ili devas iom post iom akiri kapablecon kaj spertecon en ĉiuj fakoj de la ŝtata mastrumado, dum la kontraŭuloj posedas tiujn ecojn jam de longe. Estas ankoraŭ vere, ke komunistoj, ĉefe la nove varbitaj, celas iafoje nur profite adaptiĝi al la nuna situacio.
Kion fari? Mi ripetas, la klarvidantoj konscias pri la danĝero, pri la grandega tasko plenumenda. Sed, ĉar la alilandaj laboristoj ankoraŭ ne konkeris la potencon, ni do estas devigataj kontrakti kun la burĝaj registaroj por krei en Rusio la ekonomian kondiĉaron, kiu ebligos, en pli malpli proksima tempo, la malstarigon de la N.E.P. Sed estas neforgesende, ke tia plano povos fine efektiviĝi nur per la helpo de la tutmonda laboristaro kaj ĝia venko kontraŭ sia propra burĝaro. Se tiu venko ne okazos sufiĉe frue ni ne povos elteni la pozicion: la kapitalistaro tiam venkos ĉe ni kaj nia Revolucio restos en la Historio kiel la unua sensukcesa provo pri starigo de socialisma reĝimo.
La bolŝevika revolucio almenaŭ montris kiamaniere la proletara klaso povas konkeri kaj konservi la politikan potencon. Sur tiu kampo nia venko estas nekontestebla. La Pariza Komunumo fiaskis en tiu provo. Sed ni profitege lernis el tiu fiasko. La proletaro de la aliaj landoj ankaŭ profitos je nia sperto.
Hodiaŭ, kiel antaŭ kelkaj jaroj, ni ne dubas pri la neevitebleco de venonta tutmonda Revolucio. Temas nur pri kiamo. La marksismo, kiel klarigo de la historiaj faktoj, estas vera ĝeneraltrajte. En tiu doktrino ni ĉerpas la plej certan direktivon…
K-do "?" parolis kun forta konvinko, kiel homo cerbuminta la demandon, kiun li pritraktas. Kun streĉita atento mi aŭskultis. En la buŝo de mia interparolanto mi retrovis kion jam kelkfoje mi legis en komunistaj revuoj. Dialektike tiaj klarigoj ja estas akceptindaj. Tion mi konfesis kaj aldonis: Estante mem komunisto, mi nature akceptas la marksanan teorion. Tamen mi sincere konfesu, ke iafoje duboj eniras mian cerbon. La klarigo de la historiaj faktoj per la marksismo igas min memori pri la "Diskurso pri la Universala Historio" de l’ fama franca episkopo Bossuet. Li majstre klarigis ĉion per la Evangelio: li per trafaj argumentoj pruvis, ke eĉ la malamikoj de l’ Katolikismo laboras por la triumfo de l’ Sankta Eklezio. Tamen tiuj argumentoj, kiuj tiutempe ŝajnis valoraj, vekas rideton eĉ ĉe la nuntempaj apologiistoj.
– Kompreneble, oni ne devas konsideri la verkon de Marks kiel biblion, intermetis K-do "?".
– Nu, permesu, ke mi ankoraŭ starigu antaŭ vin unu demandon. Ni interkonsentis, ke abundeca stato estas necesa por la funkciado de socialisma reĝimo. Sed por krei tiun abundecon, intensa produktado estas necesa. Ĉu oni povas atingi tiun intensecon, kiam ne plu ekzistas la salajrinstigilo ĉe laboristoj kaj la persona gajnemo ĉe direktantoj? Rilate tiun punkton la eksperimento de via Revolucio povus esti, se ne absolute decidiga, almenaŭ tre instrua. Kion oni jam spertis pri tio?
K-do "?" direktis al mi esploreman rigardon, ekbruligis alian cigaredon, enpensiĝis momenton kaj ekparolis:
– Nu, vi ja scias, ke mi restis for de Rusio dum sufiĉe longa tempo. Nun apenaŭ de tri semajnoj mi revenis ĉi tien; sekve mi devas konfesi, ke via demando trovas min iom nepreparita, por ĝin respondi kiel decus. Cetere mi opinias, ke la ĝisnuna sperto farita tute ne sufiĉas por akiri certecon pri la plej trafaj rimedoj uzendaj por veki kaj instigi laboremon. Estas ja certe, ke ni devis starigi en fabrikoj monpremiojn por diligenteco kaj konstanteco, ankaŭ laŭtaskan laborpagon, tajlorsistemon kaj aliajn rimedojn, uzatajn en kapitalistaj entreprenoj.
La popolamaso en sia granda plejmulto bedaŭrinde havas nenian komprenon pri funkciado de komunisma mastrumado. Ĝia spiritstato estas tute formita de kapitalanaj influoj. Longdaŭra edukado estos necesa por aliigi tiun spiritstaton. Eble kelke da generacioj pasos antaŭ ol oni ne plu bezonos salajran instigilon por igi la laborantojn produkti samintense kiel sub la skurĝo de l’ kapitalismo. La laboro devos esti glorata, kvazaŭ sanktigata kaj la nenionfaruloj konsiderataj kiel plej egaj krimuloj…
Interŝanĝinte kun K-do "?" plej diversajn konsiderojn pri tiu morala flanko de la Revolucio, ni revenis al pli praktikaj demandoj. Adiaŭonte mian gastiganton mi konklude demandis lin: Nu, post du tagoj mi forveturos. Estas antaŭvideble, ke mi estos superŝutata per demandoj kiam mi renkontos k-dojn. Kion mi respondu? Sincere dirite mi preskaŭ nenion komprenas pri la ĉi-tiea situacio. Mi observas, petas klarigojn kaj ĉiam trafas nur dubeŝancajn respondojn. Mi ne komprenas… Verŝajne mi estas pli malinteligenta ol iuj vizitintoj de Rusio, kiuj jam raportis firmtone, ĉu laŭdante kun entuziasmo, ĉu akre kritikante?…
– Se vi volas juĝi ĉion per via propra saĝo, respondis K-do "?", vi ja certe ne povas akiri firman konvinkon dum trisemajna restado ĉi tie. Kion mi diras!… Estas eĉ multaj Rusoj, kiuj komprenas nenion pri la okazintaĵoj de ili travivitaj. Pripensadu, observadu, kaj neniam forgesu, ke la vivo ne adaptiĝas al la teorio, sed ke la teorio devas adaptiĝi al la vivo. La praktiko montras tion, kio estas vera en la teorio. Kunportu nepre la firman konvinkon, ke la komunistaj gvidantoj celas nur la verajn interesojn de l’ tutmonda proletaro. Kiam la alilandaj proletoj estos ankaŭ prenintaj en siajn manojn la regadon de l’ socio, tiam eble, sed nur tiam, ni povos kun sukceso starigi komunismon…
Adiaŭinte K-don "?", mi revenis laŭlonge de la rivero Moskova, kies akvaro malrapide fluas. La Kremlo radiis per ĉiuj oraĵoj de siaj kupoloj. Estis varme, kviete. Moskvo, la Meko de l’ Mondrevolucio, aspektis tre paceme. Nur la ruĝa standardo, flirtanta super iu turo de l’ Kremlo, simbole rememorigis pri la okazintaĵoj…

*       *
*

Foriro

Ĵaŭde, 31an de aŭgusto. (El mia notlibro).
Klopodoj pri forveturo. Mi pagis por la bileto kaj pasportvizoj (Letonia kaj Latvia) 81 600 000 rublojn. La oficistoj de Komintern zorgis pri tiuj aferoj. Je la 17a horo venos K-do kun la necesaj legitimaĵoj. Mi atendas. K-doj Polakov, Futerfas kaj Demidjuk ĉeestas en la hotelo "Lux". Ili afable akompanos min al la stacio. Estas jam la 17a kaj duono. Neniu venas. Mi malpacienciĝas…
– Nu, ĉu vere vi opinias foriri hodiaŭ, alparolas min franca K-do, kiu oficas ĉe Komintern?
– Certe!… Ĉi-matene mem oni sciigis min, ke ĉio estas preta por mia foriro. Jen, vidu, mia dorsosako estas jam bukfermita… La K-do mokeme ridetis kaj aldonis:
– Estu pacienca… Mi tre dubas ĉu vi foriros hodiaŭ. Mi ofte vidis ĉi tie personojn pli gravajn ol vi, kiuj atendis tutan semajnon antaŭ ol ili povis efektive forveturi…
Jam estas la 18a horo. Ni atendas…
– Allo!… ĉu estas K-do Lanty?
– Jes…
– Nu, vi ne povos forveturi hodiaŭ…
– Kial do?…
– Vi ne povos… Morgaŭ…
....................
Vendrede, 1an de septembro. – Ĉu mi foriros? Jam denove mi bukis la sakon kaj atendas. Estas la 17a horo. La K-doj de "La Nova Epoko" ankoraŭ ĉeestas; ili nepre volas adiaŭi min ĉe la stacidomo. Ĉu do tutan semajnon ili devos veni al mi ĉiutage por ekscii ĉu mi foriros aŭ ne?…
Jen haltas aŭtomobilo antaŭ la pordo de la hotelo. Oficisto el Komintern elsaltas sur la trotuaron, venas al mi kaj sciigas, ke tuj li kondukos min aŭtomobile al la stacidomo. Mi ekĝojas, ĉar tre malatendema mi estas kaj doloras min ĉia prokrasto. Oni eble volas, ke mi kunportu je la lasta horo bonan impreson el Moskvo. Mi estas do veturigata kvazaŭ eminenta gasto. Ĉio estas bone prizorgata kaj unu horon antaŭ la ekiro de l’ vagonaro mi jam ĉeestas en la stacidomo. Tie mi ekscias, ke mi veturos en unuaklasa vagono. Nu, bone, estis necese, ke mi venu Rusion por vojaĝi tiel komforte. Mi do profitu la okazon kaj ne faru malicajn rimarkojn…
Post kelka atendado, mia akompananto konatigas min al iu el la vagonaro, donas al mi ĉiujn necesajn legitimaĵojn kaj foriras…
K-doj Demidjuk, Futerfas kaj Polakov ne povis kiel mi uzi aŭtomobilon. Ili veturis per tramo kaj duonhoron poste alvenis ĉe la stacidomo, kie ili adiaŭis min plej ĝentile kaj bonkamarade…
Je la 19½ horo ekmoviĝas la vagonaro. En la kupeo estas kun mi du personoj, viro kaj virino. Ili parolas ruse. Mi aŭdas nur sonojn, kies signifon mi ne komprenas. Pri tio mi ĝojas. Tiel, sola mi restas kun miaj pensoj. Enpensiĝinte mi rigardas tra la fenestron – kaj ne vidas kion mi rigardas, kio estas okulvidebla. Mi vidas kion mi ne rigardas: Ekaperas antaŭ min, kvazaŭ kinematografe, bildoj, kiujn jam plurfoje mi interesege rigardadis en Moskvo. Prezentiĝas obsede la ĉifonvestitaj almozpetantoj, kolportistoj, la ruinaĵoj, la oraĵoj de l’ preĝejoj, la mirinda Kremlo, la ruĝa placo, t.n.. ne ĉar tie okazis revoluciaj scenoj, sed tial ke en la pasinta tempo ĝi estis la ekzekutejo. Sur tiu fama placo staras la plej strangega konstruaĵo, kiun iam mi vidis: la preĝejo "Sankta Bazilo". Neforgesebla bildo,montranta plej mirigan arkitekturstilon. Dekdu malsamaj turoj kun kupoloj diversformaj, diverskoloraj. Mi memoras pri Ivan la Terura, kiu en la dekkvara jarcento konstruigis tiun preĝejon; pri la malfeliĉa sorto de l’ arkitekto, kiu, laŭordone de la imperiestro, estis senkapigata post la finkonstruo de la preĝejo; pri la legendo kiu diras, ke la tirano ordonis tiun senkapigon, tial ke la arkitekto, demandite ĉu li povus konstrui duan similan preĝejon, respondis jese. Ivan la Terura tiom fieris pri tiu konstruaĵo, ke li volis forigi ĉian eblecon pri konstruo de alia simila.
Ankaŭ ekaperas densa popolamaso, kiu sur la rondaj promenejoj, noktomeze, promenas kaj aspektas sufiĉe bonstate, kontente, memfide. Mi memoras pri aŭditaj paroloj, pri la tono per kiu ili estis eldirataj, pri sinteno de personoj, pri io sentebla, neklarigebla. Granda konfuzo regas en miaj pensoj. Kun bedaŭro mi konstatas, ke mi kunportas nur bildojn, nur impresojn, sed nenian firman definitivan juĝon pri la Rusia situacio.
Rapidas la vagonaro. Adiaŭ Moskvo!…

*       *
*

Riga

Dimanĉe, 3an de sept. – Glate, senmalhelpe iris la vojaĝo. Mi alvenis ĉi tie je la 9a. Fiakristo kondukis min al esp-isto, kies adreson oni donis al mi en Moskvo: S-ano G. Lampert, juna studento, kiu plej afable sin metis je mia dispono por agrabligi mian restadon tie ĉi. Eksciinte ĉe la stacidomo, ke la vagonaro ĝis Berlin foriros nur je la 23a, S-ano Lampert proponis al mi veturi al Edinburg, kie ni pasigu la tagon ĉe la marbordo. Tiu banloko troviĝas je proksimume 20 km. de Riga, li diris. Kun plezuro mi konsentis iri tien kaj plej agrablan tempon mi pasigis kun mia akompananto. La unuan fojon li havis okazon uzi esp-on kun fremdulo. Tial kun kontento li povis sperti kiel bone oni interkompreniĝas. S-ano Lampert diris, ke nur de ses monatoj li lernis la lingvon. Estas notinde, ke li parolis flue kaj korekte.
Vespere ni revenis al Riga, kaj je la difinita horo mi ekveturis Germanion. Marde, 5an de sept. mi elvagoniĝis en Berlin. Mi finu ĉi tie la rakonton, ne ĉar mi diris, ĉion dirindan, sed tial ke malnoviĝis la okazintaĵoj kaj forpasis la intereso pri ili.

Postvojaĝaj pripensoj

Mia rakontado jam alvenigis al mi multe da leteroj. Pluraj varme laŭdas, kelkaj (nur tri) akre riproĉas. La riproĉintoj estas komunistoj, almenaŭ ili sin nomas tiaj, kiuj diras, ke mi raportis pri Rusio kvazaŭ farus kontraŭulo de l’ komunismo.
Ĉu vere? Fininte mian rakonton, mi rememorigu kion mi diris komence: "Ĉu mi estas tiel akrevida, tiel observpova, ke mi sukcesis vidi la ĝustan fizionomion de vastega mondparto, kie ĉio ankoraŭ bolas, kie ĉio estas kvazaŭ en eksperimenta retorto? For de mi tia penso!… Mi promesas nur eldiri miajn impresojn, – kaj impresoj ne estas juĝoj."
Certe mi ne estas tiel memfida, ke mi povu havi definitivan juĝon pri la Rusa Revolucio. Mi avertis la legantojn, kaj promesis diri kion mi vidis, kion mi sentis. Nur sincereco gvidis mian skribilon. Kaj se mia parolo iafoje koritraŭdiras iun kredon, des malpli bone! Sed mi povas diri nur mian penson. Mi avertis, ke mi ne juĝas, sed nur raportas. Ĉu do komunisto devas fermi la okulojn, kiam li vidas ion malbonan, malbelan? Ĉu komunismo estas nova religio, havanta dogmojn, kiujn neniu povas diskuti, neriskante esti konsiderata kiel herezulo?
Mi havas alian komprenon pri komunismo. Mi eĉ opinias, ke ili ne estas sagacaj komunistoj, ti-kiuj rilatas al la marksa verkaro kiel kredulo al sankta Biblio.
Mi ja spertis kelkfoje, ke ekzistas en niaj rondoj tiaj kreduloj. Por ili la vivo devas adaptiĝi al la teorio; dum mi konsideras la marksismon nur kiel esplormetodon, kiu faciligas komprenon pri la malsimplaj, interplektiĝantaj historiaj faktoj. Vera komunisto estas, laŭ mia kompreno, ti-kiu aplikas la metodon kaj ne religie kredas je la doktrino. La doktrino povas en kelkaj punktoj esti erara, tiam la esplormetodo mem ebligas reĝustigon.
Tiel ĉiam faris Lenin. Nuntempe oni parolas pri leninismo, kaj mi antaŭvidas, ke tiu nova ismo simple estas revizado de l’ marksismo. Tiel iom post iom oni aliigas la kredon de la komunista amaso, kiu nekonsciante pri tio sekvas novan direktivon. Kaj aliel bedaŭrinde ne povas esti.
La unuan fojon en la historio, la proletara klaso de vastega mondparto batalakiris kaj konservis la regan potencon. Ĝi provis apliki novan socimastrumadon. Sed la sperto montris, ke en la nunaj kondiĉoj estas neeble funkciigi socialisman ekonomion. Lenin ekvidis la nepran necesecon malantaŭeniri. La N.E.P. okazis. Post tiu duonrestarigo de l’ kapitala sistemo oni konstatas revigliĝon de la tuta ekonomia vivo.
Kion tio signifas? Kiu ne estas blindigita per teoria kredo, tiu devas, vole nevole, konfesi, ke la apliko de socialismaj priricipoj ne donas la rezultojn, kiujn ni antaŭvidis. Oni kompreneble povas longe diskutaĉi pri la kialoj de tiu fiasko, sed la faktoj parolas pli elokvente ol plej subtilaj rezonoj.

*       *
*
Longe cerbuminte tiujn problemojn, okazis kelkfoje, ke

mi demandis min: "Ĉu ci estas ankoraŭ komunisto?" Eble kelkiuj opinias, ke tia demando estas tre malinda. Des malpli bone! Tamen, ili ne koleru antaŭtempe. Ili aŭskultu.
Mi ne estas el tiu kategorio de homoj, kiuj fidele kaj dumvive restas alligitaj al iu religio, partio aŭ sekto en kiu la hazardo aŭ iafoje la profitemo metis ilin. Senĉese mi penadas orienti min en la labirinto de la diversaj teorioj kaj doktrinoj.
Antaŭmilite, dum pli ol 10 jaroj, mi partoprenis en la anarkia movado. Min entuziasmigis la idealo predikita de homoj kiel Reclus, Kropotkin, Nieuwenhuis kaj aliaj. Sed, en 1914, konstatinte, ke multaj anarkistoj agas tute same kiel socialistoj kaj aliaj patriotoj, dubo eniris mian spiriton. Tiam mi komencis alispirite prijuĝi la homojn, la teorion, kaj observi per tute aliaj okuloj. Ŝajnis, ke kolorigitaj okulvitroj defalis. Mi ĉesis kredi, mi diras kredi, je la anarkismo. Faktoj de mi antaŭe observitaj, kaj kiujn mi konsideris negravaj, ŝajnis al mi tiam treege atentindaj: Mi alvenis al la konkludo, ke la bela anarkia idealo, kapabla esti direktivo bona por kelkaj superaj kaj noblaj spiritoj, kaŭzas treege detruajn efikojn ĉe individuoj, kiuj ŝirmas siajn malvirtojn per la mantelo de libereco kaj memregrajteco. Plie, analizante miajn ĉiutagajn agojn, mi demandis min, ĉu mi ĉiakaze plenumus mian devon, se iu socia forto ne ĝin trudus al mi. Kaj por esti sincera mi devis agnoski necesecon de reguloj, de disciplino, de submetiĝo de persona profitemo sub la ĝeneralan.
La anarkia teorio instruas, ke ĉio malbona en la mondo devenas de la Leĝo, de la regpovo, kiun individuoj aljuĝis al si, ĉu perforte, ĉu ruze, ĉu per iu ajn alia rimedo. Se tio estas vera, sufiĉus do forrenversi ĉiun ajn regpovon kaj starigi plenan liberecon por ke feliĉo kaj bonfarto regu en la socio.
Tio simple estas hipotezo, bezonanta eksperimenton por trafi ĉu pravigon ĉu malpravigon. Ĝis nun neniu tia grandskala eksperimento estis farita. Dialektikistoj povas do, kun ŝajna logiko, subteni tiun hipotezon. Plie, la ĉiutagaj malbonoj, okazigataj de la regpovo, povas esti utiligataj kiel pravigaj argumentoj.
Sed oni ankaŭ povas kolekti multe da faktoj, kiuj montras, ke kie ne ekzistas leĝoj okazas ega malordo, rabado kaj malebleco pri ĉia ajn kulturo.
Mi tamen ne intencas hodiaŭ ataki la pozicion de miaj antaŭaj "samkredanoj". Mi ne povas riproĉi al ili pro "kredo", kiun mi havis dum pli ol dek jaroj. Tiam, sincera mi estis, kaj nun volas nur same sincere konfesi, ke foriĝis tiu antaŭa kredo mia.
Por klarigi al si la evoluon de la homaro oni povas nur starigi hipotezojn, kiuj estas pli malpli facile pravigeblaj. La hipotezo sur kiu kuŝas la anarkia teorio ŝajnas al mi erara, tial mi aliĝas al alia, pli akordiĝanta kun la faktoj.
Mi ne neas, ke la regpovo plenigis la tutan historion je krimoj kaj perfortoj. Mi ne dubas, ke estonte ankaŭ la regpovo krimos kaj perfortos. Sed la demando staras nun antaŭ mi jene: ĉu la homaro estus atinginta ian gradon de kulturo, se regemuloj ne estus trudintaj sian volon al la senvola amaso? Ne, kordolore mi devas respondi, se mi parolas sincere. Tial hodiaŭ mi hipotezas, ke, en la pratempo, ti-kiu trudis sian regadon, ĉu perforte, ĉu alirimede, al siaj kunuloj ebligis tiel ian progreson, ian gradon de kulturo. Oni rimarku, ke mi ne diras, ke la regado kreas kulturon, sed "ebligas". Estas necese substreki tiun vorton. Kompreneble estus pli bone se ĉiuj interkonsente direktus siajn fortojn al iu difinita celo; sed estas konstatebla fakto, ke ne povas okazi ĉies interkonsento, almenaŭ pri la rimedoj uzendaj por atingi la celon. Sekve, anstataŭ opinii, laŭ la anarkia hipotezo, ke ĉio malbona en la homaj socioj devenas de perforto, leĝo aŭ regpovo, mi alvenis al tiu alia opinio, nome, ke perforto, eĉ tiraneco utilis en la pasinta tempo por progresigi la homaron. Se neniam estus ekzistinta en la senforma, senkaraktera homamaso iu perforto inteligenta neniu progreso estus okazinta.
Senleĝa socio estas ja alcelinda. – Povas esti, ke post jarcentoj ĝi estos ebla. Sed estas necese por tio, ke la homoj, ĉiuj homoj, estu atingintaj altan gradon de moraleco kaj perfekteco, kiu tute mankas al ni nuntempe.
Kompreneble oni povas rebati, ke la kulturo jam atingita de kelkaj civilizacioj ne valoras; ke pli enviinda, pli vivinda estus la situacio de afrikanoj, kiuj konas nek leĝojn, nek ĝendarmojn. Tio estas dialektike pravigebla. Sed estas tamen notinde, ke neniu el ti-kiuj tiele argumentas, iras vivi ĉe la afrikanaj senleĝuloj…

*       *
*

Samkiel antaŭ 6-7 jaroj mi ekdubis pri efektivigebleco de la bela idealo predikita de preskaŭ sanktuloj kiel Reclus aŭ Kropotkin, same nun mi ekdubas ĉu socio povas funkcii, kiam forestas kapitalo, kiam ĉiu gajnemo kaj ŝparemo estas malebligata. Nur eta malplimulto da idealistoj povas labori, instigate de idealaj motivoj. En Rusio, ekzemple, la "komunistaj sabatoj" apenaŭ influis sur la amason. La ekzemplo de Trocki, portanta ferajn trabojn, lasis indiferenta la grandan plimulton.
Ĉu neniam socio ignoranta kapitalon povos funkcii? Tion mi ne scias. La estonto nur povas respondi tian demandon. Sed la sperto akirita dum la rusa Revolucio montras, ke nuntempe nur sociaranĝo bazita sur kapitala ekonomio povas vigligi la industrion kaj forigi malsaton. Tio estas ja bedaŭrinda konstato; sed utilas neniel fermi la okulojn, kiam oni sincere serĉas solvon de problemo.

*       *
*

Falinte de la alta idealeca turo, kie mi kutimis karesi kaj luli mian revon, mi sentas min hodiaŭ treege kontuzita. Dolora estas mia spiritstato.
Tamen sur la ruinaĵo de miaj kredoj staras sendifekta iu ideo: la internaciismo. La ĉiutaga vivo montras la pravecon de tiu ideo. Estas okulfrape, ke malgraŭ ĉiuj baroj la homaro iras, en sango kaj perforto, al pli kaj pli intima unueco. Ĉiuj problemoj solvendaj, ĉu politikaj, ĉu ekonomiaj, stariĝas sur internacia skalo kaj trafas ĝustan solvon proporcie al ĝia internacieco. Ju pli da internaciemo regas en la mondo, des pli bonfartas la homaro; ju pli da naciemo, des pli da malamo, da malbono.
Neniam mi dubis pri tiu fakto. Tial hodiaŭ, kiam mi konsideras la diversajn, inter si batalantajn sociajn fortojn mi ne ŝanceliĝas por decidi al kiu mi devas aliĝi. El la diversaj organizaĵoj, kiuj alcelas la emancipon kaj altigon de la proletara klaso, la IIIa Internacionalo enhavas pli da internaciemo ol ĉiuj aliaj. Konsiderante, ke tiu organizaĵo konsistas el malsamlingvanoj oni povas diri, ke ĝi entenas la maksimumon da internacieco eblan nuntempe. Kaj pro tio mi restas al ĝi fidele aliĝanta. Tial ke mi agnoskas la aŭtoritaton kaj akceptas la disciplinon de la IIIa Internacionalo mi do restas komunisto.
Kiu ne estas ege egoista; kiu havas iom da sentebleco ne povas konsenti kun la nuna sociaranĝo. Estas kondiĉo pri ebleco de progresado senĉese kontraŭbatali kion oni juĝas malbona. Cetere mi apartenas al la proletara klaso kaj ne povus perfidi ĝiajn interesojn.
Nu, la Soveta Rusio kaj la IIIa Internacionalo batalas profite al la Proletaro. Cetere, kiam oni vidas, ke la sovaĝa faŝismo malvolviĝas en preskaŭ ĉiuj landoj; kiam oni prezentas al si tion, kio okazos, se ne plu regus oriente la ruĝa sovetreĝimo, tiam oni ne povas ne subteni kaj defendi la Rusan Revolucion.
Ĝiaj gvidantoj estas grandparte sinceraj viroj, energiaj, harditaj kaj celkonsciaj. Malgraŭ multe da eraroj, cetere de ili mem konfesitaj, mi opinias, ke ili estas la pli kapablaj por gvidi la laboristaron en ĝia malfacila batalo kontraŭ la ekspluatistaron.
Mi restas konvinkita, ke la rusaj revoluciuloj faris ĉion eblan por starigi en Rusio socialisman sociaranĝon. Ili ne sukcesis. Sed notinde estas, ke mi ne aŭdis iun dirantan: "Se mia partio havus la potencon, la provo pri starigo de socialismo ne fiaskus."
Ĉiuj do ni, samcelanoj, ĉu komunistoj, socialistoj, sindikatistoj aŭ anarkistoj, staras antaŭ malfacile solvebla problemo: la forigo de la nuna kapitalsistemo, la forigo de ĉia ekspluatado di la homo de la homo.[13]
Hodiaŭ mi opinias, ke la kapitalo estos ankoraŭ longe bezonata por funkciigi la socion. Se mi eraras, des pli bone. Sed se oni opinias necesa la kapitalon, oni almenaŭ celu starigi unuecan monon tutmondan.
Mia hodiaŭa opinio pri solvo de la socia problemo povus resume esti eldirata per du imperativaj propozicioj:
Estu unu sola mono.
Estu unu sola lingvo.

*       *
*

Mi nur priparoletis la ĉi-suprajn demandojn. Por studi ilin kiel decus multaj paĝoj estus necesaj. Tute mi ne intencis prezenti al la legantaro kompletan tezon, sed nur montri mian nunan spiritstaton. Mi celis altiri la atenton de la pripensemuloj al problemoj, kiujn ĉiu revoluciano devas zorge prikonsideri. Ni ne estu kreduloj, sed nur sinceruloj senĉese kontrolantaj la pravecon de siaj opinioj.

E. Lanty.



Noto de la kompilinto:
Escepte de pluraj "absolutaj participoj", la evidentajn gramatikajn erarojn (tre malmultajn) mi korektis. Kelkajn kompreneblajn arkaismojn mi lasis, ekz.; proletario, internacionalo. Anstataŭ: Trockij, fasĉistoj, Kaŭkaso, rezumi, konkiri – mi tajpis: Trocki, faŝistoj, Kaŭkazo, resumi, konkeri. La ĉi-paĝan uzadon de la neologismo "di" mi respektis.

Piednotoj[redakti]

  1. Komunista internacionalo.
  2. Mi eksciis pli poste, ke dum la cara regado okazis same.
  3. Li tamen antaŭnelonge verkis ruslingve pri la problemo de lingvo internacia broŝuron en kiu li provas pravigi la vidpunkton de la mondlingvanoj laŭ la Marksana Doktrino.
  4. atentu! absoluta participo (N.d.l.komp.)
  5. ? (N.d.l.kompilinto)
  6. Tiuj bildoj, nerepresigeblaj, aperis en S.R. de feb. 1923. (N.d.l.komp.)
  7. Pri tiuj bienoj oni rakontis al mi, ke ili tute fuŝfunkcias, ke la kamparanoj primokas ilin ktp. Sed tio estas por mi nur onidiro. Mi ne vizitis tiujn bienojn kaj sekve ne povas havi juĝon pri ili.
  8. Pri tiu konkurado oni ankaŭ rakontas, ke la privataj entreprenoj tre pli bone prosperas ol la ŝtataj. Eĉ komunistoj konfesis tion al mi.
  9. Ĉi tiujn notojn mi danke ŝuldas al K-do Demidjuk.
  10. La ĉiutaga labordaŭro por maturaj manlaboristoj estas okhora, por kancelarioficistoj seshora. La labordaŭro estas seshora por ĉiuj 16-18-jaruloj. La infanoj malpli aĝaj ol 16 jaroj ne povas esti dungataj. En la fabrikoj regas la Tajlorsistemo. Ĉiu laboristo devas plenumi minimume difinitan taskon. Aliel ĝia salajro estas malpligrandigata. En certaj okazoj la sindikatoj permesas plilongigon de la labordaŭro. La invalideco estas prizorgata per procentaj sumoj devige pagataj de ĉiuj laboristoj.
  11. Eble interesos la legantojn ekscii kioma estis la gastoprezo: Mi pagis 3½ milionojn potage. Malalta estis tiu prezo. Notinde estas, ke antaŭ la NEP ĉiuj ajn delegitoj estis senpage gastigataj. Nun la delegantaj organizaĵoj pagas mem por siaj delegitoj. Ĉar S.A.T. ne estas sufiĉe monhava, mi kompreneble pagis propramone.
  12. Elektrifikado = anstataŭo de l’ vaporforto per elektroforto.
  13. = ekspluatado al la homo fare de la homo (N.d.l.komp.)