Saltu al enhavo

Adamaĵoj/K-do Lanti ĉe la Neŭtraluloj

El Vikifontaro
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 136-144)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
K-do LANTI
ĈE LA NEŬTRALULOJ!…

El la enkonduko far la Plenum-Komitato de SAT
("Sennaciulo", 25. marto 1939):

"Okazis antaŭnelonge en Uelingtono la Naŭa Kongreso de Nov-Zelanda Esperanta Asocio. K-do Lanti estis invitita ĝin partopreni kaj tie eĉ paroladi. Kredeble niaj legantoj legos kun granda intereso la tekston de lia parolado el la antipodo. Kaj ili certe rimarkos, ke nia K-do ne ŝanĝis sian vidpunkton rilate al la neŭtralismo. Ni substreku la fakton, ke Lanti facile povis pravigi sian ĉeeston inter neŭtraluloj, kiuj permesis al li tute libere paroladi, kaj ĉiokaze montri, ke neniam li celis malutili al la neŭtrala movado…”

Estimindaj Gesamideanoj!

Se ni ne estus la samtempuloj de Ajnŝtajn (Einstein); se ni ne vivus en la epoko de l’ relativismo, mi estus iom embarasata por pravigi mian ĉeeston inter vi. Sed se fakte ĉio estas relativa, estas facile klarigi, ke antaŭ 18 jaroj mi kriis en Parizo: "For la Neŭtralismon!" kaj nun en Uelingtono, por la unua fojo en mia vivo, mi partoprenas neŭtralan kongreson. Situacio kaj cirkonstancoj ja ne tute similas ĉe ambaŭ lokoj, kiuj situas antipode unu de la alia.

En Nov-Zelando – ial mi ne volas diri: "via lando"! – la klasdiferenco estas apenaŭ perceptebla kaj sekve esperanto povas esti pli malpli sukcese propagandata laŭ neŭtralisma maniero. Sed en Eŭropo ĝenerale tia propagando estas tute senefika en laboristaj rondoj. Tial mi iniciatis la neneŭtralan propagandmanieron kaj poste la starigon de Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.). Kaj la sperto montris, ke tiu organizo estas utila kaj vivkapabla, ĉar en aŭgusto de l’ lasta jaro ĝi havis sian dek-okan kongreson kun partopreno de pli ol 600 personoj…

Por la bono de l’ tuta esperanta movado necesas, ke nia lingvo disvastiĝu kaj enplantiĝu en ĉiuj medioj. Kaj la sperto montris al mi, ke ne eblas efike varbi al esperanto klaskonsciajn laboristojn per propagandiloj, uzindaj, ekzemple, ĉe la Sav-Armeo…

Pri tio mi ne volas insisti. Sed por ke vi povu okaze tute konvinkiĝi, ke neniam mi deziris la malprosperon de l’ neŭtrala movado, mi mencios kontroleblan fakton: En la broŝuro "For la Neŭtralismon!", kiun mi verkis en 1921, vi povos legi sur la 16-a paĝo de la 3-a eldono jenan frazon: "Kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj, tiam mi kompreneble ĝojas…" Kaj sur la 17-a paĝo: "La komercistoj propagandu en komercistaj rondoj, la katolikoj en katolikaj rondoj, ktp – kaj la revoluciuloj en revoluciemaj rondoj! Tiel nia varba agado plej rapide sukcesigos esperanton…"

Ĉar la sorto faris, ke hodiaŭ mi troviĝas en Nov-Zelando, kie la objektivaj kondiĉoj, rilate al la propagando por nia afero, ne tute similas al tiuj ekzistantaj en Eŭropo, ne estas do vera kontraŭdiro en mia antaŭa sinteno kaj la nuna. Kaj se iu el vi dubas pri la sincero de miaj diroj, rilate al tio, ke mi deziras la prosperon de l’ neŭtrala movado, sufiĉu al mi mencii, ke S.A.T. eldonis neŭtralan vortaron, verkon, kiu povas esti uzata de esperantistoj el la plej diversaj medioj kaj kiun fakte uzas homoj, apartenantaj al tute malsamaj partioj.

Ĉar vi ne timis inviti al via kongreso iun diablan SAT-anon, supozeble vi ankaŭ ne timos aŭdi pri la kialo de lia esperantisteco. Mi rakontos al vi pri tio, ne kun la intenco pravigi mian vidpunkton, sed faros kvazaŭ konfeson. Kaj se mi sukcesos sufiĉe klare eldiri mian penson, tiam vi certe ne dubos pri mia sincera deziro, ke nia lingvo disvastiĝu senescepte en ĉiuj medioj.

Homoj varbiĝas al esperanto pro diversaj motivoj. Iujn ĉefe interesas la lingva flanko de la afero. Tiuj estas relative multaj en nia movado kaj sendube pro tio senĉese okazas viglaj diskutoj, eĉ disputoj pri lingvaj demandoj. Komercistoj povas varbiĝi, se ili kredas, ke nia lingvo helpos ilian negocon. Poŝtmarko-kolektantoj ankaŭ facile konvinkiĝos, ke nia lingvo utilos en ilia distra okupo.

Pro aliaj motivoj, same bagatelaj, homoj fariĝis esperantistoj kaj partoprenis nian movadon dum pli malpli longa tempo. Sed ĝenerale tiaj varbitoj ne restas ligitaj al nia afero dum tre longa periodo. Rilate al mi, la varbmotivo estis la logika konsekvenco de mia tiama konvinko politika. Antaŭ la milito mi estis internaciisto kaj eksciinte pri la ekzisto de internacia lingvo, tiam mi decidis, ke mi ĝin ellernos, tuj kiam mi havos tempon. Sed, verdire, mi konsideris la aferon akcesora kaj ne tre urĝa. Nur pli poste, kiam mi estis praktikinta esperanton dum kelka tempo, mi konvinkiĝis, ke fakte la lernado de internacia lingvo devus esti la unua faro de ĉiu konsekvenca internaciisto. Tian konvinkon mi sukcesis komuniki al Henriko Barbus, sufiĉe fama aŭtoro franca, kiu eldiris en artikolo, publikigita en kelkaj multe legataj ĵurnaloj, ke "esperanto estas la Aboco de la internaciismo".

Bedaŭrinde la plej elokventaj diroj ne estas konvinkaj, se ties eldirinto mem ne agas konsekvence. Vortoj nur emocias, necesas agoj por efektive altiri, varbi. Se Barbus mem ellernus esperanton kaj poste parolus kaj verkus en nia lingvo, la varba efiko estus miloble pli granda. Tion saman oni povas diri pri aliaj famuloj, kiuj laŭde parolis pri esperanto kaj tamen neniam lernis ĝin.

Se fakte la scio de esperanto estas la Aboco de la internaciismo, tio signifas, ke la plej aŭtoritataj kaj famaj internaciistoj estas analfabetaj, ĉar ili ne lernis nian lingvon kaj ĝenerale ignoras nian movadon. Aliparte, ĉiu scias, ke unu sekcio de la Tria Internacio regas jam de 20 jaroj super 170 milionoj da homoj. Nu, se ties regantoj ne estus internaciiste analfabetaj, ili jam delonge enkondukus la devigan instruadon de esperanto en ĉiuj lernejoj de Sovetio.

Tiaj konstatoj igis min forte dubi pri la valoro de la internaciismo, kiel doktrino por starigi pacon kaj juston en la mondo, aŭ se vi preferas, por "konstrui socialismon".

Atakite de duboj, tiam mi estis instigata cerbumi pri la "interna ideo de esperanto". En la unuaj jaroj de mia esperantisteco mi emis moki kaj fakte kelkfoje mokis tiun nebulan ideologion de Zamenhof. Tamen unu frazo en lia parolado ĉe la Unua Universala Kongreso ĉiam forte impresis min. La aŭtoro de nia lingvo diris:

"Ni konsciu bone la tutan gravon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed Homoj kun Homoj."

Karaj Gesamideanoj! Tiu frazo estas pensoriĉa; eble pli riĉa ol opiniis Zamenhof mem. Ĝi ja entenas la esencon de l’ sennaciismo; ĝi signifas, ke la homeco devas venki la naciecon en la koro kaj cerbo de ĉiu homo. Kaj tiucele ili devas lerni ĉefe praktikadi esperanton, lingvon sennaciecan.

Ĉu eblas, ke la homeco venku kaj detruu la naciecon? Mi estas konvinkita, ke jes. Plurfoje mi havis la okazon konstati dum la kongresoj de S.A.T., ke ĝenerale la malnovaj, spertaj esperantistoj kondutas kvazaŭ ili apartenus al unu sama popolo. Ne eblis diveni ilian civitanecon. Kaj tiam mi pensis: "Se homoj povas dum kelkaj tagoj konduti kiel anoj de unu sola popolo; se ili povas forgesi sian naciecon, ekzistas do la eblo atingi per laŭcela edukado, ke post kelkaj generacioj la homeco tute venku la naciecon…"

Aliflanke, mi rimarkis nemalofte, ke la internaciismo estas nur la bremse haltigita naciismo, kiu tuj refunkcias, kiam diplomatoj ne sukcesas akordigi la interesojn de siaj respektivaj landoj. Tial mi forlasis la internaciismon kaj fariĝis sennaciisto; tial esperanto akiris grandan signifon antaŭ miaj okuloj, kaj tial mi provis sistemigi la penson, kiun eldiris Zamenhof en Bulonjo-ĉe-Maro. La "interna ideo de esperanto" ja entenis ĝerme la sennaciismon, kiun mi provis pli malpli sukcese formuli en miaj verkaĵoj.

Mi diris sufiĉe por ke vi komprenu, ke por mi la sennacieca lingvo Zamenhofa ne estas io akcesora. Male, ĝi estas io tre grava, kvazaŭ la unua ŝtupo, kiun devas suriri ĉiuj sinceraj homoj, kiuj celkonforme volas labori al la konstruado de mondo, kie regus justo, paco kaj frateco.

Mi faris al vi konfeson, sed tuj aldonas, ke mi ne emus fari ĝin nacilingve antaŭ neesperantistoj. Estas ĝuste kaj trafe diri al la ĝenerala publiko, ke esperanto estas nur interkomprenilo kiel ĉiu ajn alia lingvo. Ilo ne povas havi celon. La unua lokomotivo, la unua aŭtomobilo ne "celis" anstataŭi la ĉevalojn por la transportado. Kaj certe tio neniam okazus, se tiuj iloj ne taŭgus. Esperanto ne "celas" anstataŭi la naciajn lingvojn. Sed ne necesas longe cerbumadi por kompreni, ke se iam nia revo efektiviĝus, t.e. se nia lingvo estus devige instruata en ĉiuj lernejoj, tiam la naciaj lingvoj havus certe similan sorton al tiu de la ĉevaloj, rilate al la transportado.

Por ke vi pli facile komprenu mian penson, mi mencios konkretan ekzemplon. Vi sendube scias, ke la irlandaj naciistoj konsekvence penadas por revivigi la gaelikon kaj tiel havi nacian lingvon. Ili verŝajne sukcesos. Sed ni supozu, ke jam ili sukcesis, ĉu vi kredas, ke la irlanda verkisto Bernar Ŝo (Shaw) forlasus la anglan lingvon por gaelike verki? Al tia demando oni povas senhezite fari nean respondon. Verkisto ĉiam sin turnos al kiel eble plej granda publiko – kaj sekve, se nia lingvo fariĝus la plej multe sciata, estas evidente, ke aŭtoroj preferus verki en esperanto ol nacilingve. Tiel la naciaj idiomoj iom post iom perdus sian kulturan rolon, falus al la rango de nuraj dialektoj kaj eĉ finfine mortus.

Tio estas la logika konsekvenco de la esperanta movado, kiam ĝi estos atinginta sian celon. Kaj en tio kuŝas la profunda signifo de la "interna ideo de esperanto". Almenaŭ, se mi mem fariĝis ne nur ĝisosta, sed ĝismedola esperantisto, estas pro tio ke, prave aŭ malprave, mi opinias, ke esperanto devas fariĝi la kultura lingvo de sennacieca mondo. Se mi sentas min tiel forte ligita al la esperanto-movado estas ĉefe pro tio, ke mi pensas sekvi la direkton de la historia procezo, kiu el klanoj faris tribojn; el triboj, civitojn; el civitoj, provincojn; el provincoj, naciojn. Mi ne kredas, ke la nacioj konsistigas la lastan stadion de la evoluo. Ni ja vivas en la epoko de l’ radio kaj aviado. Por la tekniko landlimoj jam ne ekzistas. Sed la menso de l’ homoj tre malfruas, rilate al la scienca progreso. En tio kuŝas la ĉefa kaŭzo de l’ krizoj, kiuj minacas la tutan mondon, sed precipe Eŭropon. La nura solvo al tiu problemo estas atingi, ke sur la tuta tero ne plu estu angloj, ĉinoj, francoj, germanoj, japanoj, rusoj ktp., sed nur Homoj. Kaj tio estos la konkreta realiĝo de la "interna ideo de esperanto"; tio estos la efektiviĝo de l’sennaciismo.

Kompreneble tia idealismo vekas ĉe krudaj realistoj nur mokan rideton. Sed nun ni ne intencas argumenti pri tiu temo. Mi celas nur altiri vian atenton al tiu konstatebla fakto, nome, ke ĝenerale restas fidelaj al nia movado nur homoj, kiujn instigas idealismo, kiujn entuziasmigas la pli malpli nebula "interna ideo de esperanto". Kaj oni povas pruveble aserti, ke la idista movado fiaskis, precipe pro tio, ke ĝiaj anoj estis interesataj nur pri la lingva flanko de la afero kaj mokis la Zamenhofan idealismon. Sed mi ne bezonas insisti pri tio, ĉar evidente vi ĉiuj estas intern-ideanoj; tion almenaŭ sugestas la titolo de via gazeto.

Kiel mi jam diris, esperanto per si mem ne havas celon; sed tio ne signifas, ke la esperantistoj povas agi sencele. Kaj ju pli alta kaj malproksima estos tiu celo, des pli ili streĉos la fortojn por antaŭeniri al ties direkto. Kaj tio neeviteble okazigos miskomprenojn kaj eĉ persekutojn. Esperanto havas signifon, nur se ĝi estas utiligata por interrilati kun homoj el trans la naciaj limoj. Tiu simpla fakto sufiĉas por klarigi, kial nia afero aspektas suspektinda en la okuloj de ĉiuj diktatoroj.

Feliĉe la historio instruas, ke neniam la persekutoj sukcesis malebligi la finan venkon de bona, racia, utila entrepreno. Malgraŭ la teruraj persekutoj de l’ katolika inkvizicio dum la mezepoko, tamen la movado por religia libero venkis. Hodiaŭ tra la tuta mondo preĝejoj el diversaj konfesioj staras en la samaj urboj; plie, liberpensuloj kaj ateistoj povas libere eldiri siajn pensojn. Kaj se ni tempe reiras plimalproksimen, ĝis la frua epoko de l’ kristanismo, ni vidas, ke dum tri jarcentoj la kristanoj estis persekutataj kaj povis kulti al sia dio nur kaŝe en la katakomboj…

Nun en Eŭropo kaj Japanio milionoj da internaciistoj devas silenti aŭ sidi en malliberejo. Nu, ni supozu, ke la menso de tiuj homoj estas saturita per la "interna ideo de esperanto"; ni supozu, ke ili konscie celas al sennacieca mondo. Se tiel estus, neniu forto povus malebligi ke ili ellernu nian lingvon kaj per tio kaŝe, senbrue subfosu la bazon de l’ naciismo, sur kiu sin apogas la diktatoraj reĝimoj. Se la diktatoroj malpermesus la eldonon de esperantaj libroj, tiam la subfosantoj povus ilin mane kopiadi; la unuaj kristanoj tion faris rilate al la "sanktaj skriboj".

Sed tiuj internaciistoj ne imitas la kristanojn, tial ke neniam ili fakte celis al sennacieca mondo; tial ke ĉiam ili ignoris nian movadon. Kaj ne peninte elradikigi la naciismon, ili finfine per ĝi estis venkitaj. Nur esperantistoj, mondlingvanoj, povas ignori la limojn kaj prezenti al si mondon, kie vivus nur homoj, ne diversaj nacianoj. Necesas ja ne samigi internaciismon kun sennaciismo!…

Estimindaj Gesamideanoj! ĉar vi havas la bonŝancon vivi en lando, kiu situas ekster la detruaj uraganoj de l’ naciismo; ĉar vi povas libere propagandi kaj agi, necesas, ke vi ekkonsciu pri la respondeco, kiun trudas al vi tia stato antaŭ la tuta homaro. Eble la civilizo milite disrompiĝos en Eŭropo, kaŭze de l’ freneza naciismo; tial vi devas iel prepariĝi por kolekti okaze ties fragmentojn. Vi devas almenaŭ profunde konvinkiĝi, ke esperanto ne estas bagatela afero, ke nia movado estas unu el la plej gravaj faktoroj en la evoluado de l’ homa socio.

Kompreneble estus malsaĝe pretendi, ke vi devas fariĝi ĝismedolaj esperantistoj, kiel mi, kiu sentis sin fremda en sia naskiĝlando kaj pro tio fariĝis sencela vagulo tra la mondo. Almenaŭ vi povas mediti pri tiu fakto, ke antaŭ vi ĉeestas homo, ĉe kiu la ĉiutaga praktikado de esperanto kaŭzis ke li sentas sin kore kaj spirite ligita al Esperantio. Kaj ne kredu, ke tiu regno estas tute fikcia, kiel oni povas unuapense opinii. Jam de tri jaroj mi spertis multfoje tra la mondo, ke ĉie, kie mi troviĝas inter esperantistoj, tie mi sentas min hejme. Ĉie en Esperantio mi trovis helpon kaj fratecon.

Esperanto fariĝis al mi tiel kara, ke se hazarde esperantisto parolas al mi franclingve, tiam mi sentas min preskaŭ ofendita. Kaj eble tio klarigas, kial mi ne kapablas ellerni la anglan lingvon. Tiu lernado ĉiam donis al mi la senton, ke mi pekas, ke mian tempon mi fuŝuzas. Tiun konfeson mi faras, ne kun la intenco konsili, ke vi penadu por akiri mian sentmanieron kaj iel imiti min, sed nur por ke vi komprenu kiel forte la esperanta afero povas influi la menson de homo, kiun tamen ĝis nun oni ne bezonis loki en frenezulejon.

Esperanto ja ne estas por mi bagatela afero. La fakto, ke ĝi estis artefarita lingvo, kaj sekve sennacieca, kaŭzas, ke mi ŝatas ĝin treege; mi eĉ povus diri, ke mi kvazaŭ amas ĝin. Kaj mia granda ĉagreno estas, ke mi ne povas gravedigi tian lingvon per ĉefverko. Mi malŝatas ĉian naciaĵon kaj ĵaluzas al la naciaj lingvoj, kiuj trovas pii talentajn amantojn ol nia juna, kara lingvo sennacieca. Sed mi forte esperas, ke iam en Esperantio troviĝos geniulo, kiu donacos al la tuta homaro ĉefverkon.

Hieraŭ vespere ni aplaŭdis al teatraĵoj, al spritaj komikaĵoj, al lertaj magiaĵoj ktp. Mi tamen devas diri, ke plej forte impresis min la fakto, ke sep-jara knabo bele deklamis kaj kantis en nia lingvo. Mi fidas al la generacio de homoj, kies lulila lingvo estos esperanto. Inter ili devas logike troviĝi la dezirata kaj bezonata geniulo. Dume ni ĉiuj plenumu modeste, sincere kaj persisteme nian esperantan taskon. Ni lertiĝu en la praktikado de nia lingvo kaj tiucele ni forte konvinkiĝu, ke por funde scipovi esperanton, por esti kapabla elfosi ĝiajn kaŝitajn trezorojn, necesas unue atingi staton en kiu ni estus tute liberigitaj el ĉia influo de naciaj lingvoj…

Se malfacile estas konvinki homojn pri la pravo de l’ sennaciismo rilate al la soci-politiko, mi kredas, ke esperantistoj povas almenaŭ konsenti, ke sur la lingva kampo tiu ismo estas tute prava.

Estimindaj Gesamideanoj! mi dankas al vi pro via pacienca toleremo. Mi konscias, ke plurrilate mi herezas incite. Miaj diroj povis iafoje sulkigi la brovojn, eĉ hirtigi la harojn de kelkaj aŭskultantoj. Sed vi ĉiuj estas sufiĉe larĝmensaj, por ne deziri persekuton al herezuloj, kiel tio okazas ankoraŭ nun en kelkaj partoj de l’ mondo.

Pro tia toleremo vi estu kore gratulataj – kaj samtempe mi gratulas al mi mem pro tio, ke mi troviĝas en la suda hemisfero de nia terglobo kaj ne en la norda… Tia memgratulo estas la plej bona komplimento, kiun mi povas direkti al vi… Dankon!

E. Lanti.