Adamaĵoj/Raciigado

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


RACIIGADO
(Tiu ĉi lekcio farita ĉe laborista e-grupo, aperis en "Sennacieca Revuo", 10.Januaro 1937)


Vi certe konsentos kun mi pri la neceso unue difini la vorton raciigado. Ĝi estas ofte komprenata malsame de diversaĵ personoj. Multaj ja uzas ĝin kun la senco de normigado. Estas vere, ke por normigi la fabrikadon de objektoj, oni devas apliki raciecajn principojn, sed tio tamen povas havi nenion komunan kun la raciigado, kiel mi ĝin komprenas.
Klarigcele mi donu konkretan ekzemplon. En Usono, sekve de instigoj de la prezidanto Huver (Hoover), stariĝis antaŭ kelkaj jaroj komitato el teknikistoj, kiuj konsilis redukti la nombron da tipoj de diversaj objektoj. Ekzemple, konstatinte la ekziston de 210 tipoj de boteloj, ili konsilis redukti ilin ĝis 20; konstatinte la ekziston de 175 specoj de aŭtomobilradoj, ili konsilis redukti ilin ĝis 4; same pri la 66 dimensioj de brikoj, kiujn ili konsilis redukti ĝis 7. Praktike, la usona ministro por komerco konstatis, ke de la jaro 1921 ĝis 1928 okazis meza reduktado de 73%, koncerne 50 diversajn objektojn.
Evidente tia normigado estas racieca en si mem, ĉar ĝi ebligas grandan ŝparon de homa energio kaj eĉ de materialo. Produktado de malsamaj objektoj ja necesigas la ekziston de malsamaj iloj kaj instaloj, kio postulas apartan laboron kaj sekve nenecesan elspezon de energio. Laŭ iu statistiko la normigado pligrandigis en Germanio la produktokapablon je 30, 45% en pluraj industrioj.
Sed ĉu tio signifas, ke ĉiu ajn normigita produktado estas racia? Certe ne. Oni ankaŭ povas normigi la produktadon de kanonoj, militŝipoj aŭ maŭzoleoj, kaj tio havas nenion komunan kun la racio.
Studante la historion pri la homaj socioj, oni povas konstati, ke la homoj plibonigis sian sorton, proporcie kiel kreskis la racio en ilia cerbo. Kiam regis male la mistiko, ili suferis mizeron kaj turmentojn. Kiam homoj adoras diojn, konstruas por ili templojn, buĉas por ili bestojn kaj eĉ homojn, unuvorte faras plej egajn sensencaĵojn, tiam ne regas la racio, sed absurda mistiko. Kaj tamen, por konstrui plej senutilan kaj sensencan objekton, oni devas, konscie aŭ ne, apliki, obei raciecajn leĝojn. En la homa cerbo sekve ĉiam estis pli malpli granda kvanto da racieco; sed la proporcio da mistiko estis, kaj ĉe multaj homoj ankoraŭ estas, pli granda ol la proporcio da racieco. La mistiko eĉ plej ofte tute servutigis al si la racion.
Sed mi rimarkas, ke mi ne ankoraŭ difinis la vorton raciigado, kiu estas la temo de mia traktaĵo. Laŭ mia kompreno la raciigado estas la ago fari, ke io estu racia; ĝi estas apliki la principojn, kiujn eltrovas la racio. Nu, bone, sed necesas ankaŭ difini ĉi tiun lastan terminon. La racio estas la kapablo koncepti, abstrakti, starigi aksiomojn, regulojn, leĝojn, metodojn kaj ankaŭ hipotezi, anticipi. La racio estas la plej alta funkcio de la intelekto.
Ekzistas alia vorto iel parenca kun la racio, ĝi estas la saĝo. La Plena Vortaro difinas tiun terminon jene: "kapablo ĝuste juĝi pri ĉiaj aferoj". Por ke vi pli bone komprenu la parencecon kaj la diferencon inter ambaŭ vortoj, jen estas konkreta uzo de ili: La saĝo instigis Zamenhof elpensi esperanton. Li konstatis, ke la neeblo ĉe homoj interkompreniĝi pro manko de komuna lingvo estas malbona afero kaj nepre forigenda stato. Lia racio helpis lin eltrovi ĝeneralajn prilingvajn principojn, kiuj kondukis lin al normigo de la lingvoj ĝis unu sola tipo: esperanto. Zamenhof, instigite de sia saĝo, celis do raciigi la rilatojn inter la homoj sur la tuta tero per lingva normigo. Iarilate Zamenhof estis do raciulo; sed kiam en sia "Preĝo sub la verda standardo" li deklamas:
'"Al, Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego la mondon reganta,"
estas tute evidente, ke tiam en la menso de la aŭtoro de esperanto superregas la mistiko. Tian dualismon ni povas konstati ĉe preskaŭ ĉiuj homoj. Ili estas treege majmultaj tiuj, kiuj tute liberiĝis je la mistiko.
Se oni normigus la fabrikadon de la krucoj, kiuj estas ordinare metataj sur tombojn ĝis unu sola tipo; aŭ se oni decidus, ke estonte ĉiu mortinto estas konservata en maŭzoleo kiel estas la kadavro de Lenin, mi ne opinius, ke tia normigado estas racia.
Kiam mi do parolas pri raciigado, temas pri dezirindo, ke la homoj agadu, kondutu racie kaj ne mistike; oni pensas pri la neceso starigi socisistemon, laŭ kiu homoj ne malsatus pro normigado de la produktado.
Vi ja scias, ke la terura senlaboreco nuna estas grandparte kaŭzata de la normigado. Kaj tamen, se oni ĉesus konstrui militŝipojn, kanonojn k.a. malutilajn objektojn kaj ankaŭ la neutilajn, kiel estas funebraj monumentoj en tombejoj, la nombro da senlaboruloj povus eĉ pligrandiĝi, se nenio alia estua ŝanĝita en la socio.
Kio instigas la kapitalistojn normigadi la produktadon, tio ne estas la racia deziro plibonigi la vivkondiĉojn de la produktistoj, sed nur la freneza avido al ĉiam pli granda monprofito.
Okazas tamen, malgraŭ la indiferento de la kapitalistoj pri tio, ke normigado en la produktado profitdonas ankaŭ al la laborista klaso. Per la aplikado de raciecaj principoj en la konstruado de maŝinoj kaj en organizado de la laboro, oni ja povas atingi grandkvantan kaj sekve malmultekostan produktadon, kio ebligas al pli granda nombro da personoj aĉeti la tiele produktitajn objektojn. Nuntempe ĉiu daŭrigita laboristo povas, ekzemple, posedi poŝhorloĝon, bicikleton, pli malpli komfortajn vestojn kaj meblojn; li povas legi ĉiutage gazetojn kaj eĉ aĉeti librojn. Antaŭ 100 jaroj nur malmultaj burĝoj povis havi similan bonstaton.
Sed tia stato ne estas atingita per la nura normigo en la produktado. Necesis por tio, ke la laboristoj klasbatalu por povi iom profiti de la industriaj perfektiĝoj. Kie la laboristoj ne estis postulemaj, tie ta burĝa klaso simple plibonigis siajn proprajn vivkondiĉojn, lasante la laboristojn vivadi en mizero kaj laŭ la plej primitiva maniero. Bonan ekzemplon liveras al ni la stato de la kulioj en ĉinio. Prezentu al vi, ke en Ŝanĥajo ne ekzistas sur la kajoj de tiu granda haveno arganoj por ŝarĝi kaj malŝarĝi la ŝipojn. Tiun tre penigan laboron faras 20–30.000 kulioj, kiuj laboras tage 12, 13 horojn por ridinde malalta salajro. Ili nutras sin nur per rizo kaj loĝas en kabanoj sen ia ajn komforto. La tieaj kapitalistoj – la ĉinaj kiel la aliaj – diras, ke la "rizmotoro" kostas malpli kare ol la petrolmotoro. Tial ili ne instalas arganojn en la haveno.
En tiu granda moderna urbo, ja pro la sama motivo, oni ankaŭ vidas homojn, kiuj faras ĉevallaboron; ili kure trenadas veturilojn, en kiuj sidas sinjoroj aŭ sinjorinoj. Kiu ŝoforo en Eŭropo konsentus fari tian humiligan, sklavecan laboron?
Kredeble vi jam pli malpli klare komprenas, kia estas mia vidpunkto, koncerne tiun tiom ofte debatitan demandon pri raciigado. Ĝenerale en tiuj debatoj oni ne interkonsentas, tial ke la debatantoj uzas vortojn, pri kiuj ili ne havas saman komprenon. Mi do aprobas la normigadon en la produktado, kiam ĝi estas racia t.e. kiam ĝi malpligrandigas la penon de la laboristoj kaj plibonigas iliajn vivkondiĉojn. En mala okazo, ne povas temi pri raciigado, sed nur pri sklavigado.
En kapitalisma mastrumado vera raciigado estas tute neebla, ĉar ĉe kapitalistoj la instigo al la produktado ne estas krei bonstaton por ĉiuj homoj, sed nur la deziro akiri personajn profitojn.
Malgraŭ tio la laboristoj ĝenerale ne agas saĝe, kiam ili kontraŭstaras al la instalo de maŝinoj. Ili prefere batalu organizite, por ke la maŝinoj okazigu plimallongigon de ilia labortempo. Cetere en la pasinta tempo neniam la maŝindetruantoj povis atingi sian celon. Kontraŭstari al la maŝinismo estas kvazaŭ naĝi kontraŭflue. Kiam la pratempa homo utiligis ŝtonon aŭ bastonon, tio jam estis la unua paŝo sur la vojo, kiu kondukis la homaron al la nuntempa maŝinisma epoko. Ne estas eble iri malantaŭen, nek halti.
Kaj jen ni trafas nun la kernon, la esencon de l’ problemo. Kial la homo scipovis unue fabriki tre simplajn ilojn kaj poste plej komplikajn kaj delikatajn maŝinojn? Ekzistas bestoj, precipe insektoj, kiuj posedas naturajn ilojn tre perfektajn kaj delikatajn. Ekzemple, termitoj posedas borilojn, segilojn kaj tondilojn. Sed tiuj iloj ne troviĝas ekster la korpo de la termito. Tute aliel statas la afero ĉe la homo. Li inventas kaj fabrikas mem siajn ilojn kaj maŝinojn, kiuj staras ekster lia korpo. La homo scipovis fabriki ilojn, ne nur pro tio, ke lia dikfingro kontraŭas al la aliaj fingroj, kio sendube estas grandega avantaĝo, sed ĉefe pro tio, ke en lia cerbo naŝkiĝis la kapablo abstrakti, koncepti kaj poste rezoni, alivorte kiam naskiĝis la racio.
Kiel kaj kial naskiĝis tiu kapablo en la homa cerbo? Neniu povas doni tute kontentigan respondon al tiuj demandoj. Sed la fakto, ke mi parolis pri naskiĝo de la racio, tio montras, ke miaopinie la homoj ne ĉiam posedis tiun kapablon. Kaj nuntempe ne ĉiuj samgrade posedas ĝin. En la antaŭparolo al Naciismo mi parolis pri du tendencoj, kiuj kunekzistas en la menso de l’ homoj: la mistikeca kaj la teknikeca. La teknikeca tendenco havas kiel bazon la racion. Kaj mia espero estas, ke la racio okupos pli kaj pli grandan lokon en la homa cerbo, ĝis finfine la tuta mistikeco estos elpelata, sufokata. Sendube pasos kelkaj jarcentoj, ĝis tiu rezulto estos atingita. Sed oni povas tamen racie havi tiun esperon. Levi-Brül (profesoro ĉe la Pariza Universitato) en siaj verkoj pri la menso de la primitivuloj tre klare montris, ke ĉe ili mankas la kapablo abstrakti; racio sekve tute ne ekzistas en ilia cerbo; ili estas sub kompleta influo de la mistiko. Ili eĉ ne konscias pri sia individueco. La totema klano konsistigas por ili unu tuton, kiun nur la anoj de alia totemo povas diferencigi. Primitivuloj scipovas kalkuli ĝis dek aŭ dudek laŭ tio, ĉu ili konas siajn man- aŭ piedfingrojn. Sed la abstrakto unudek restas por ili nepensebla. Nu, se oni komparas la menson de tia primitivulo kun tiu de iu Ajnŝtajn, kiu konceptas kvaran dimension, en kiu enestas la ideo pri tempo, oni tuj vidas, kiom granda estas la aliiĝo, kiu okazis en homaj cerboj.
Pro tio, ke mi konsentas prj la ekzisto de tiu dualismo – mistiko-racio – en la homa menso, okazis, kiel eble vi scias, ke ortodoksaj marksistoj riproĉe emfazis ke mi estas idealisto aŭ pli ĝuste ideisto, kaj tio por la anoj de la nova materialisma religio estas plej abomena kaj kondamninda. Tiuj ortodoksuloj estas ĉu tre nesciaj aŭ pli verŝajne tre malsinceraj. Konstati la ekziston de ideoj ĉe la homo kaj la grandan rolon, kiun ludas tiuj ideoj, tio neniel signifas, ke mi kredas je ilia memstara ekzisto. Kaj jen vidu, kiom stranga ŝajnas ĉi tio: mi faris la apologion de la racio kaj tamen mi ne estas raciisto en la senco, kiun havas tiu termino ĉe filozofoj. En filozofio oni ja komprenas sub la nomo raciismo la sistemon, kontraŭdiran al la empiriismo, laŭ kiu la racio estus originala kapablo, kiu donas al ni unuajn ideojn, unuajn principojn, malsamajn je tiuj akiritaj per la sperto. Se tiel estus, ĉiuj homoj havus tiun originaian kapablon, kaj ĵus mi diris, ke la primitivuloj estas senigitaj je racio, ke ilia menso estas tute sub la regado de la mistiko. Ĉe la origino ne ekzistas do ia ajn dualismo. Sed kiam la racio, sekve de la sperto, naskiĝis kaj kreskis en la homa cerbo, tio estis nova kaj grandega faktoro en la evoluado de la homaro. Mia vidpunkto estas do pure monisma – ne dualisma, kiel ortodoksuloj volas kredigi tion al simplanimaj K-doj.
Sed kiam oni scias, ke la homo aliiĝis kaj daŭre aliigas la mondon ĝuste pro tio, ke la racio naskiĝis kaj kreskis en lia cerbo, estus malsaĝe forgesi tion, kiam oni volas akiri mondpercepton. Kiel diris la filozofo Alen (Alain): "… Kiam vi priskribos la homan animalon, ne forgesu la Ideon. Ĝi estas la ungego de l’ homo kaj lia bleko."
Eble vi atendis tute alian pritraktadon super la temo; eble vi deziris ekscii, ĉu mi aprobas aŭ ne la labororganizon kun ruliĝantaj stabloj. Mi devas konfesi, ke mi ne havas personan opinion pri tio. En sia verko "Mia vivo kaj mia Laboro" Ford asertas, ke la granda plimulto de la laboristoj ŝatas fari laboron, kiu postulas de ili nenian iniciativon. Ĉu tio estas vera aŭ ne, mi ne scias. Kiam mi laboris en la industrio, mi ĉiam preferis la malfacilajn taskojn, kaj fariĝinte sperta en iu fako, mi baldaŭ forlasis ĝin por iri en alian, kie mi devis denove lerni. Mi kredas sekve, ke mi povus malfacile adaptiĝi en monotona, teda labormaniero. Tamen se tia laboro ebligus, ke mi laboru 5 horojn anstataŭ 8, kredeble oni penus adaptiĝi. Sed tio estas nur spekulativa rezonado, ĉar mi ne spertis la aferon.
Konklude mi diru, ke se la laboro ĉe ruliĝanta stablo estas tiom teda, ke ĝi riskas stultigi la laboristojn, tia labormaniero ne estas racia; la instalon de ruliĝantaj stabloj mi do ne nomus raciigado. La racio ne povas disiĝi de la saĝo. Se oni malsaĝe aplikas raciecajn principojn kaj metodojn, tio havas nenion komunan kun mia kompreno pri raciigado. La racio naskiĝis en la homa cerbo kaj ĝi devas utili al la tuta homaro kaj ne nur al unu klaso da ekspluatistoj. Mia raciismo estas ilo, kiun mi deziras meti en la manojn de ĉiuj laboristoj, por ke ili uzu ĝin en sia batalo kontraŭ la burĝa klaso; mia raciismo kondukas al la socialismo, t.e. al la starigo de socio sen ekspluatado de homoj al homoj. La ĝenerala alpreno de esperanto estus plej efika kaj laŭcela raciigado kaj la laboristaj gvidantoj, kiuj ignoras ĝin, kondutas tute malracie, kio pruvas, ke en ilia cerbo, la proporcio da mistiko superas la proporcion da racio.

E. Lanti.