Adamaĵoj/Sennaciismo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


SENNACIISMO


(Tiun ĉi artikolon verkis k-do Lanti en 1941 por la E-gazeto "Renovigo", Meksikio. Represis ĝin "Sennaciulo", dec. 1948 kaj jan. 1949)

La termino per si mem estas tute klara: ismo laŭ kiu ne ekzistus nacioj kaj sekve ĉiuj homoj sur la tero estus samregnanoj, mondcivitanoj.
Sed tia ismo estas sensencaĵo, kredeble pensos legantoj, ĉar nacioj ekzistas kaj ilin ignori ne eblas. La nacioj estas ja realaĵo. Bedaŭrinde! Malsanoj ankaŭ ekzistas kaj tamen neniu – krom eble kuracistoj – deziras, ke oni ĝoju pro tio kaj penadu por ilin eternigi.
Nacioj ekzistas kaj ĝuste pro tio la homaro malsanas, elspezante nekalkuleblan kvanton da energio kaj materialo por detruaj, mortigaj celoj. Sed regnestroj, ambasadoroj, generaloj kaj similaj parazitoj profitas ilian ekziston – simile al la kuracistoj, kiuj havas komfortan vivon dank’ al la ekzisto de malsanuloj.
Kompreneble neniu kuracisto volus eldiri publike sian deziron, ke estu sufiĉe da monhavaj malsanuloj, por ke ili povu enspezi grandan honorarion. Ĉiuj ja volonte asertus, ke ili deziras la kiel eble plej rapidan resaniĝon de siaj pacientoj.
Same ĉiaj registoj kaj regaspirantoj asertas, ke ili klopodas por starigo de surtera paco kaj tiucele penadas por ekvilibrigi la fortojn de la nacioj per armado kaj aliancoj. Diplomatoj trovas en tio agrablan okupon kaj ĝuas plezuron, sciante, ke en la ĵurnaloj el la tuta mondo oni raportos pri la intertraktadoj, kiujn ili faras kun siaj kolegoj alinaciaj.
Kaj tial ke tiaj intertraktoj neniam sukcesis eviti militojn, ĉiam troviĝas ruzaj registoj, kiuj, de tempo al tempo, faras proponojn por aliigi la ludon, kun la celo malebligi, ke la popoloj ekkomprenu, ke ili mem estas nur la peonoj de tiu fia ŝakludilo internacia. La lasta tia trompo estis la starigo de Ligo de Nacioj, kio havis nur kiel rezulton doni oficojn al miloj da parazitoj kaj kaŭzis la elspezon de miliardoj da ormoneroj.
La Ligo de Nacioj estis subtenata de ĉiaj internaciistoj. Ili kritike rekomendis nur kelkajn modifojn en la strukturo de tiu institucio. Etimologie kaj historie la internaciismo ja estas nur iu politika sistemo, celanta trovi juran kompromison inter la naciismo kaj la postuloj de la ekonomio, kiun senhalte evoluigas la progresoj de l’ tekniko (rezulto de la homa elpenskapablo kiu mem devenas de l’ homa volo). La sennaciistoj sekve opinias, ke la internaciismo estas nur paliativo, kiu tute ne garantias daŭran pacon.
Sed kio povas esperigi, ke la sennaciismo iam efektiviĝos?, sendube pensos legantoj. Esperigaj konsideroj estas jenaj: la nacioj signas nur stadion en la historia procezo; ili eĉ jam nun konsistigas ian anakronismon, rilate al la malvolviĝo de l’ tekniko, kiu tendencas pli kaj pli tempe malgrandigi la distancojn. Kaj tiu procezo ne haltas. Fakulo eldiris antaŭnelonge, ke post 20–30 jaroj la aeroplanoj rakete funkcios, flugos tra la stratosfero kaj rapidos po 1.500 km. hore kaj eĉ pli. La aŭtoj veturos sur apartaj vojoj kaj ilia rapido hora estos almenaŭ 150-kma. Fervojoj estos utiligataj nur por transporti materialojn kaj la pasaĝertrafiko longdistanca okazos aviadile. La tutmonda trafiko pli kaj pli intensiĝos kaj tia stato grade sentigos la bezonon de komuna lingvo. Tiam esperanto havos pli kaj pli favoran grundon por sia enplantiĝo. Laŭgrade kiel la artefarita lingvo disvastiĝos, samgrade la propagando por sennaciismo fariĝos facila kaj efika…
Nuntempe la sennaciismo, kiel historia faktoro, ekzistas nur embrie. Ĝi trovis antaŭmilite, favoran grundon en la esperanta organizo Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu asocio, same kiel Universala Esperanto-Asocio, estas sennacieca laŭ sia strukturo, tamen ne sennaciista. Ambaŭ organizoj ignoras la naciojn, sed ne havas kiel taskon propagandi sennaciismon.
Tial ke la sennaciisma movado nunepoke neniel povas praktike influi sur la eventojn, ties anoj devas havi nur unu celon: ĉiel provi ne viktimiĝi per naciecaj frenezaĵoj. La sennaciistoj opinias, ke estas tute normale, ke patriotoj diverslandaj buĉu unu la aliajn, kaj ili sekve neniel celas malebligi tion. La nacioj ekzistas por la registoj kaj regaspirantoj kaj per la amaso da naivaj patriotoj. Se la sennaciistoj atentus nur sian racion, ili dirus: ju pli da naciistoj buĉas sin reciproke, des pli bone. Sed ilia koro kompatas al la trompitoj, kiuj mortas por la gloro de malmultaj naciprofitantoj.
La ekzisto de nacioj estas la plej terura plago de la homaro. La tekniko tendencas unuigi la mondon, sed la homa menso ĝenerale ne evoluas laŭ sama rapido. La sennaciisma propagando celas restarigi la ekvilibron en la historia procezo.
Ĉe prezento de tezo pri sennaciismo oni ĝenerale renkontas nur indiferenton, miron aŭ pasian nekomprenon. Kaj se iu naciisto tamen kapablas bridi sian indignon kaj konsentas diskuti, li proteste emfazos, ke la amo al la patrio estas tiel natura sento, ke tute ne eblas ĝin ignori kaj sekve, ke la sennaciismo estas kontraŭnatura, estas monstraĵo neniel konsiderinda…
En la okazo, ke nia patrioto estas klera homo, li tiam citos la aŭtoritatan opinion de multaj famuloj, kiuj donis belformajn difinojn pri patriotismo. Da tiaj mi kolektis almenaŭ kvindek el diversaj lingvoj.
Se temas pri internaciisto, tiu certe ne preterlasos la okazon citi almenaŭ la opinion de la fama oratoro franca Ĵores (Jaurès) kaj tiun de Lenin. En sia verko La Nova Armeo, parafrazante diron de la angla filozofo Bekn (Bacon): "iom da scienco malfortigas la kredon je Dio; multe da scienco ĝin fortigas", Ĵores diris: "iom da internaciismo malfortigas la patriotismon, multe da internaciismo fortigas ĝin".
Kaj en la Kompleta Verkaro de Lenin, volumo 13-a, paĝo 342 de la franclingva eldono, oni povas legi jenon: "En milito reale nacia la vortoj ’defendo al la Patrio’ ne estas trompo kaj ni tute ne kontraŭas ilin".
Ĉe la konstato, ke naciistoj kaj internaciistoj interkonsentas pri la esenco de la demando kaj nur disputas pri nuancoj kaj aplikado, oni tuj emas pensi, ke la naciismo estas fantazia teorio, kiu malatentas objektivaĵojn. Kaj tamen mi ne timas aserti, ke fakte nur ni, sennaciistoj, prikonsideras la problemon pri mondpaco laŭ ĝia reala aspekto. Ni krome asertas kaj povas pruvi, ke la nacieca sento estas artefarita, rezultas de edukado: el ĉiu ajn infano oni povas fari ĉu meksikan patrioton aŭ usonan, nikaragvan, ĉilan, anglan, japanan ktp; same kiel el la sama infano oni povas fari ĉu kristanon aŭ islamanon, budaanon ktp.
La "natura" amo al la loko, kie oni naskiĝis, kie estas entombigitaj la prauloj estas limigita al tre malvasta regiono el tuta lando…
Ĉar mi estas ankoraŭ en Meksikio, apoge al mia aserto, mi mencios faktojn, kiuj rilatas al tiu lando. Antaŭ kelkaj monatoj aperis en la grava ĵurnalo "El Universal" serio da artikoloj de profesoro Angel M. Korzo kun jena titolo: "La Problemo Indiĝena kaj la Nacieco". En tiu longa studo mencie svarmas faktoj, kiuj senintence apogas mian tezon. Mi limigos min substreki du tre signifajn asertojn de la menciita profesoro: 1) La meksika nacieco ne ankoraŭ ekzistas en la menso de milionoj da indiĝenoj analfabetaj; 2) en Meksikio oni povas kalkuli 80 naciecojn.
Solve al tiu problemo la internaciistoj de la Moskva konfesio proponas la starigon de Unuiĝo de Respublikoj Indiĝenaj de Meksikio kun konsekvenco, ke la dialektoj (60) estu konservataj, ke la moroj estu respektataj; unuvorte, ke la 80 naciecoj estu eternigotaj…
Profesoro A.M.K. prave ridindigas tiun Lenin-Stalinan vidpunkton. Li argumentas, ke ne eblas klerigi la indiĝenojn per ilia respektiva dialekto, ke, ekz-e, estas tute neeble traduki klasikajn verkojn en "otomi".
Estas interese rimarki, ke tiurilate la sennaciistoj konsentas kun la meksike naciista profesoro. Lia vidpunkto fakte estas imperialista, sed ĝi pli kongruas kun la historia evoluo ol tiu de l’ bolŝevista internaciismo, kiu fakte estas konservativa, por ne diri reakcia.
Same la sennaciistoj opinias, ke mondregno ne povus ekzisti, glate funkcii, sen mondlingvo. Antaŭ 13 jaroj, en la kvina ĉapitro de "La Laborista Esperantismo", mi ja skribis jenon: "… propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe, kiel instrui beletristikon al analfabetoj".
Tamen, estas fakto, ke kelkajn jarojn poste, nia propaganda broŝuro "Manifesto de la Sennaciistoj", estis tradukita kaj eldonita en franca lingvo, poste en angla, kaj nunjare argentinaj samideanoj aperigis ĝin hispanlingve. Tion mi mem ne konsilis, sed la tradukintoj sinpravige klarigis, ke per tiuj nacilingvaj eldonoj ili celas varbi al esperanto personojn, kiuj revas pri mondpaco kaj tamen ignoras la lingvan demandon.
Esperanto ja ekzistas, vivas. Per tiu artefarita, do sennacieca lingvo mi mem povis interrilatiĝi kuri homoj el ĉiuj mondpartoj; kaj jam de preskaŭ ses jaroj migras mi ĉirkaŭ nia relative malgranda planedo, rilatante nur kun esperantistoj. Laŭsperte mi do scias, ke oni povas interfratiĝi kun homoj el ĉiuj rasoj. Eĉ en Ĉinio kaj Japanio mi sentis min hejme, kiam mi estis inter samideanoj. El tio mi rajtas konkludi, ke la sennaciismo ne estas tiel fantazia teorio, kiel asertas filistroj aŭ individuoj, kiuj havas personan intereson en la eterniĝo de nacioj. Mi aludas al regnestroj, ambasadoroj, konsuloj, generaloj, regaspirantoj kaj similuloj. Tiuj parazitoj ordinare ne viktimiĝas dum milito kaj ĉiam sekurigas al si agrablan, komfortan vivon per la mizero kaj morto de malaltranguloj.
Kiuj celas starigi pacon surtere kaj tamen volas konservi la nacian suverenecon, tiuj similas al kuracisto, kiu provus resanigi pacienton kaj ne atentus pri la kaŭzo de lia malsano. Militoj certe okazos, tiom longe, kiom ekzistos suverenaj nacioj; tiom longe, kiom la riĉaĵoj de nia planedo ne estos dispone "al ĉiuj popoloj".
Kiam oni konsideras la nunan malvolviĝon de la tekniko, tiam ne necesas esti fakulo, por tuj kompreni, ke ĉiuj homoj povus ĝui bonstaton, komforton, se la produktofortoj ne estus utiligataj por detruaj celoj.
Lastatempe ĵurnaloj raportis, ke Britio elspezas ĉiutage 11 milionojn da sterlingoj por militaj celoj. Kiom da markoj elspezas Germanio? Kiom da dolaroj Usono? Kiom da jenoj, Japanio?… Kiom da energio kaj materialoj estas tiel misuzataj sur la tuta tero? Mi ne povas respondi tiujn demandojn. Sed ĉiu penskapabla homo tamen tuj klare ekvidas, ke se la homaro ne estus naciece malsana, ĝi povus vivi bonstate kaj pace.
La naciismo aŭ patriotismo (mi ĉiam uzas tiujn du terminojn kun la sama senco) estas la plej potenca kaj efika "ideoforto" de nia epoko. Ĝi ne ekzistis en tia grado antaŭ unu jarcento kaj rezultas de edukado – la vorto "dresado" estus eĉ pli ĝusta. La patriotoj estas iaj fanatikuloj, kiuj similas al la mezepokaj religiuloj el Eŭropo. Same kiel religia kredulo ĉiam estis preta mortigi anojn de alia religio, tiel same la patriotoj volonte mortigas patriotojn de aliaj patrioj, kvankam tiuj povas esti iliaj samreligianoj.
La naciismo estas tiom efika ideologio, ke per ĝi la malmultaj naciprofituloj en ĉiu nacio facile atingas, ke la popoloj faru la plej grandajn oferojn, kiam la nacia suvereneco estas minacata. En tempo kiam regas senlaboreco kaj mizero en iu lando, tiam la koncerna registaro kutime diras, ke la nacia buĝeto absolute ne povas solvi tiun problemon, ke la nacioj bankrotus ktp. Sed se la interesoj de la reganta klaso estas minacataj, tiam la buĝeto ŝveliĝas ĝis atingo de astronomiaj nombroj. La prezidanto de la plej sensignifa respubliko volas ja daŭre prezidi; la suvereno de la plej eta reĝlando volas ja daŭre reĝi; kaj la ambasadoroj de la plej mizera lando volas reprezenti ĝin en aliaj landoj kaj tie vivi kiel princoj…
Feliĉe la naciismo portas en si mem sindetruan ĝermon, nome la imperialismon. Kiam nacio akiras la senton, ke ĝi superas la najbarajn naciojn, tiam ĝi emas aneksi parton de ili aŭ eĉ entute. Tial, ĉiam estis "subpremataj" nacioj. Kaj la malgrandaj povas ekzisti, nur tial, ke ili kvazaŭ ludas la rolon de bufro inter la grandaj. Tia estis, ekzemple, la kazo de Belgio, Luksemburgo kaj Holando rilate al Britio, Francio kaj Germanio.
Ĉiu regnestro estas potencavida kaj sekve ĉiam deziras pligrandigi sian regnon. Ĉia prezidanto avidas prezidi super kiel eble plej granda nombro da regatoj aŭ da partianoj. Inter patrio kaj partio ekzistas multaj similaĵoj; esence ili estas samaj aparatoj, tial ne malofte okazas, ke en la sama lando malsampartianoj buĉas sin reciproke, kiel faras malsamnaciaj patriotoj.
Ni tre klare konscias pri tio. Tial en nia organo "Herezulo", inter ĝiaj gvidpunktoj la sesa diras, ke la sennaciistoj "luktas kontraŭ ĉian gvidistecon – kio ne signifas malakcepton al ĉia gvidado".
La homaro ne ĝuos pacon, tiom longe, kiom la regavido ne estos bridata ĉe la homoj. En sennacieca mondregno la organizproblemo ne plu estus politika sed "teknika". La teknikuloj estus elektataj per konkuro, kontrolataj de samfakuloj. Kaj la problemo tiam solvenda estus kiel eble racie utiligi la riĉaĵojn de nia planedo, profite al ĉiuj homoj senescepte…
Se mi emus sofiste argumenti, kiel ordinare faras politikuloj, kies ĉefa celo estas akiri la regadon en sia propra nacio, mi dirus, ke la sennaciismo estas la plej bona speco de patriotismo, tial ke la bonstato de l’ grandega plimulto da patriotoj el la tuta mondo povas ekzisti nur se malaperis la nacia suvereneco.
Dume la sennaciistoj havas la senton vivi en granda frenezulejo; sed de tio ne sekvas, ke ili ankaŭ devas bleki patriote kiel la naciecaj frenezuloj…
Meksiko, 5-10-41.E. Lanti.