Adamaĵoj/El la Notlibreto de Alfesto

El Vikifontaro
El verkoj de E. LantiSennacieca Asocio Tutmonda (p. 159-161)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
El la "NOTLIBRETO DE ALFESTO"
("Sennaciulo", 25.junio 1939 – 25.aŭgusto 1939)

Mi ne scias, ĉu estas pli konvene rideti aŭ ploremi, kiam mi aŭdas aŭ legas jenan frazon aŭ similan:

"Esperanto havas kiel celon okazigi amikecon inter la nacioj…"

La modernaj nacioj estas sangavidaj diaĵoj. Ĉiu naciano devas riverenci antaŭ sia aparta idolo, kaj plie, ĉiam esti preta oferi sian vivon por pluigi sian ekziston. Ĉu tiaj blindaj, surdaj kaj senkoraj kreaĵoj de l’ homa superstiĉo kapablas interamikiĝi? Mi asertas, ke ne. Ni do simple laboru por amikiĝo inter la homoj de l’ tuta tero. Tiucele necesas detrui la naciojn kaj starigi mondregnon kun esperanto kiel oficiala lingvo.

*

Antaŭ multaj jaroj Karlo Marks elkriis: "La proletoj ne havas patrion." Kia sensencaĵo! Ili ja havas patrion kaj por ĝi eĉ konsentas morti kaj mortigi. La ĝusta devizo estas:

Proletoj el ĉiuj mondpartoj ne havu plu patrion kaj sennaciece unuiĝu.

*

Kiu ne pensas esperantigi sian propran nomon aŭ ne kuraĝas tion fari, tiu ne estas vera esperantisto.

*

Sed kiam esperantano naciece elparolas la nomon de esperantisto, tiam ĉi tiu lasta sentas sin preskaŭ ofendita. Mi parolas laŭsperte…

*

La respekto al la nacia ortografio de nomo fontas el la prapatra epoko, kiam en kelkaj triboj la nomo de estro estis tabuo.

*

Ĝismedola sennaciulo vivas en la lando, kies civitano li estas, kvazaŭ enmigrinto.

*

Kiam mi aŭdas el la buŝo de esp-istoj: "Vi estu bonvena en nia lando", tiam mi emas proteste eldiri: "Mi ne konsentas, ke ĉi tiu bela terparto estu via; ĝi devas esti nur ia provinco de Esperantio, kies samrajtaj civitanoj ni ĉiuj estu…"

*

Faŭsto ne pravis, hezitante por decidi, ĉu la Parolo aŭ la Ago estis ĉe la komenco de ĉio. Tiam la voĉo kaj la nanoj konsistigis iun tutaĵon. Almenaŭ tion mi kredas, kiam mi observas "hispanojn", kiuj interparolas. Kaj ne nur per la manoj kaj la buŝo ili sin esprimas, sed ankaŭ per la okuloj, per la brovoj, per la ŝultroj – per la tuta korpo, mi kredas.

Mi ne diris: la "hispanoj", tial ke ne ĉiuj estas tiel… elokventaj. Havante la okazon observi iun esp-iston kaj rimarkinte, ke li estas flegma, kiel "anglo", foje mi demandis lin:
– Vi ne estas "hispano", ĉu?
– Jes, mi estas kaj eĉ tute "purrasa", li aldonis ridetante. Sed vi ne estas la unua, kiu faris pri mi tian rimarkon. Kiam mi estis en Hispanio, tie oni eĉ nomis min la "marmora homo".

La leganto bv. rimarki, ke mi signis la vortojn hispano kaj anglo per krampetoj: ne ĉiuj "angloj" ja estas tute flegmaj kaj ne nur "hispanoj" bezonas la manojn por esprimi sin, sed ankaŭ "italoj" kaj "francoj", ĉefe tiuj el la suda parto de tiu landeto.

Oni devas nepre prijuĝi homojn kiel individuojn kaj ne laŭ ilia naskiĝloko.

Estas eraro prijuĝi homojn laŭ ilia religio: ne ĉiu katoliko estas jezuito; ne ĉiu protestanto estas bigoto, ne ĉiu bigoto estas hipokritulo – kaj ne ĉiu ateisto estas tolerema kaj memstare pensanta homo.
– Mi estis ateisto dum longaj jaroj, sed nun ne plu…
– Do vi lasis vin forlogi de teologoj…
– Ne!…
– Nu?
– Vane mi ja serĉis en la deismaj tezoj argumentojn, kiuj povus konvinki min pri la ekzisto de ĉiopova Estulo, de pura Spirito, senlima bona kaj perfekta, kiu estus kreinta nian fuŝan mondon. Sed mi scias, ke deistoj ankaŭ ne trovas akceptinda la ateisman tezon. Kaj inter ili troviĝas homoj pli kleraj, kredeble eĉ pli inteligentaj ol mi. Sekve…

Mi ne kredas je la ekzisto de Dio, sed mi ne volas aserti, ke, fakte Ĝi ne ekzistas. Mi ne scias… Tial mi ne estas ateisto.

Ne okazu miskompreno: se mi ne plu emas perdi tempon, por argumente pravigi mian nekredon je la ekzisto de Dio, tio neniel signifas, ke mi ne plu emas kontraŭbatali la dogmojn, kiuj fundamentas la religian kredon. Dogmaj religioj, eklezioj, sektoj estas faktoj. Kaj la Historio instruas, ke tiaj institucioj fariĝas maltoleremaj kaj persekutemaj tuj, kiam ili sentas sin sufiĉe fortaj, por tion fari senriske.

Sed soci-politikaj doktrinoj, elpensitaj de ateistoj, povas ankaŭ fariĝi dogmoj en la manoj de kredemuloj aŭ profitemuloj, kiuj siavice persekutas, malliberigas, ekzekutas laŭ maniero, kiu memorigas pri la mezepokaj inkvizitoroj.

Sufiĉas observi faktojn el nia epoko por konvinkiĝi pri tio. Ho ve!…

*       *
*

Sennaciisto ne lasas sin trompi per vortoj; li atentas nur faktojn. Kaj la historiaj faktoj instruas, ke la homaj socioj evoluis el klanoj al tribo, el triboj al civito, el civitoj al provinco, el provincoj al nacio. Sekve, oni povas racie antaŭvidi, ke la nacioj ankaŭ malaperos por konsistigi pli grandan unuon.

Ĉio, kio kontraŭas al tiu historia procezo, tio estas esence reakcia. Kaj reakciuloj estas ĉiaj ajn patriotoj. Sed mi volonte konsentas, ke ili havas la rajton oferi sian propran vivon antaŭ la altaro de sia idolo…

*

– Vi fariĝas ŝovinista ano de Esperantio, ŝerce diris al mi iu samideano.
– Nu, eble, sed tia ŝovinismo povus esti danĝera nur por la loĝantoj de Marso…

* * *