Adamaĵoj/Ni preparu nin al neeviteblo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Humuro estas speco de ŝerco, precipe ĉe anglaj aŭtoroj, laŭ kiu verkisto elmetas kun seriozo kaj scienca ŝajno satirajn burleskaĵojn.P.V.


NI PREPARU NIN AL NEEVITEBLO


Ĉiuj klarvidaj homoj jam delonge konvinkiĝis, ke milito estas neevitebla. Ĝi ja povas nur prokrastiĝi. Ĉiuj nacioj diligente preparas sin por tiu okazontaĵo. Se prokrastiĝo okazas, estas ĉefe pro tio, ke neniu aro da interligitaj potencoj kredas havi nuntempe grandan ŝancon venki. Nur kelkaj revuloj, utopiuloj, ĝeme kaj bombaste parolas pri eterna paco.
Kiam oni konvinkiĝis pri la neeviteblo de milito, ĉu konvenus kontraŭstari al la homoj, kiuj preparas ĝin, al la generaloj, kiuj gvidos ties partoprenontojn? Ĉu ne estas iel kruele diri al ĉi tiuj lastaj, ke la milito estas barbaraĵo, krimo ks? Ŝajnas al mi preferinde kaj pli humane konvinki la estontajn viktimojn, ke ilia morto estos utila, glora, heroeca ktp. Tio efikos sur ilin kvazaŭ dormigilo sur operacioton. Tiam mi plene aprobas la novan sintenon de l’ bolŝevistaj gvidistoj kaj la kuraĝon de l’ junkomunistoj, kiuj laŭte kaj entuziasme deklaras, ke ili fieras esti soldatoj. Estas tute laŭdinde, ke ili ne plu kantas la strofon de la Internacio, kie estas rekomendita pafi al siaj propraj generaloj.
Kiuj argumentas, ke la milito estas stultaĵo, tial ke ĝi pereigas ĉefe la junajn kaj fortikajn virojn kaj tiel kontraŭas al la Darŭina leĝo pri natura selektado inter la individuoj, al tiuj oni rebatu, ke ili estas papagoj, kiuj ne kapablas memstare pensi. Iam tiu riproĉo al la milito estis ĝusta, sed en la nuna stato de la primilita tekniko ĝi estas maltrafa. En la nun prepariĝanta milito ĉefe pereos la maljunuloj, la virinoj kaj infanoj. La viglaj kaj sanaj mobilizotoj apartenas al kategorio de homoj, kiuj estos la plej bone ŝirmataj. Tial la Darŭina leĝo plene efikos, kaj sekve ne plu ekzistas motivo por kontraŭi la militon.
Kaj rilate al la gvidistoj, al la generaloj k.s. eminentuloj, ni ne bezonas timi. Nedubeble ili estos bone tute speciale ŝirmataj. Cetere, dum la lastdata Granda Milito estis bone spertita fakto, ke aviadistoj ne faligis bombojn al la lokoj, kie troviĝis la reciprokaj staboj de ambaŭ malamikaj armeoj. Kaj nuntempe, nek Franko, en Hispanio, nek Ĉang-kaj-Ŝek, en Ĉinio, ricevis ĝis nun la plej etan vundon. Ni estu do tute trankvilaj pri la sorto de l’ registoj dum la venonta milito.
Rilate al la demagogaj diroj, ke oni devus pafi al Musolini, al Stalin, al Hitler k.a. regnestroj, ili ne estas pli atentindaj ol la paroloj de Loid Ĝorĝ kaj Klemenso, kiuj dum la lastdata Granda Milito deklaris, ke post la venko de la demokrataj landoj la germana imperiestro estos juĝata kaj mortkondamnata. Ĉiu ja bone scias, ke li nun tre komforte vivas en Holando kaj kredeble fariĝos centjarulo.
Tial ke ekzistas nacioj, kies sendependeco devas nepre esti defendata, milito estas neevitebla. Sekve estas la devo de ĉiuj bonkoraj kaj grandanimaj homoj fari ĉion eblan, por ke ties estontaj viktimoj havu la firman kredon, ke ilia morto estos utila, ke ilia heroeco estas sankta kaj ke ili estos honorataj per belaj monumentoj sur publikaj placoj.
Kiuj kontraŭas al tiu saĝa kaj tute ortodoksa vidpunkto, ekzemple, la sennaciistoj, tiuj meritas esti mortigotaj per malhonoriga kuglo, pafota en malhela kelo.
Almenaŭ tia estas la ŝtale firma kaj tre sincera opinio de

A. Tirlarigo.


Ie, la 15.7.1938.

(El "Sennaciulo", 25.oktobro 1938)