Adjuvilo/Ĉapitro II

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adjuvilo ()
Tradukita de Roy McCoy
(p. 11-19)

Paĝo:Colas - Adjuvilo, 1910, McCoy.pdf/19 tamen super la pluralo de Ido primitiva tre grandan avantaĝon: Ĝi estas pli simpla, kaj aldoniĝas sen iu ajn malfacilo al finaĵo de substantivoj, adjektivoj, kaj pronomoj relativaj, ĉiam respektante same la normalan akcentadon kiel la karakterizan finaĵon. Tiuj du punktoj estas aparte gravaj.

Necesos tial reveni al la antaŭa formo de la pluralo, aŭ adopti alian kiu estu simile aŭ eĉ pli bona.

La finaĵo s, kiu estas uzata kiel indikilo de la pluralo fare de pli ol 350 milionoj da personoj, aperas tuj kiel la solvo ĉiel la plej kontentiga. Ĉi aldoniĝas kun ekstrema facileco al ĉiuj vortoj kapablaj preni la indikilon de la pluralo. Per ĝi la lingvo gajnos forton, harmonion kaj sonorecon: ĝi surmetos tiun elegantecon de natura novlatineco postulata de sia vortaro, novlatineco de kiu la kastilia lingvo ŝajnas al ni kiel la reenkarniĝo plej pura.

Tiu eleganteco mankas al Ido primitiva; ĝi donas al tiuj kiuj volus ĝin paroli la impreson de lingvo nefinita.

La sonoreco gajnota de la lingvo Ido per tiu nova formo de la pluralo pliigos ĝian kompreneblon. Kun malpli da peno la oratoro ĉe la estontaj internaciaj kongresoj igos sin kompreenata de ĉiuj; kun pli da dolĉeco kaj samtempe da forto la internacia lingvo esprimos en la literaturo kaj en la poezio [1] niajn sentojn kaj niajn impresojn.

3. — Evidente ni devos doni al la konjugacio novan finaĵon. Sed ni havos nenion por perdi pro la ŝanĝo: La finaĵo s estas arbitra. La finaĵo n ne estas tia, kaj, je rimarkinda koincido, troviĝas en la konjugacioj de multaj lingvoj apartenantaj al familioj plej diversaj. Ni alprenos ĝin, kaj ni havos nenion por bedaŭri dirante: las avios kantan sur las arboros de nosa jardeno [2], anstataŭ: la uceli kantas sur la arbori di nia gardeno.

4. — Kompreneble por nenio en la mondo ni konservos la aĉan ez, por indiki la subjunktivon-imperativon; la finaĵo en ŝajnas tro trafa, kaj ankaŭ tie, dirante «Propagen vos Adjuvilo» ni estos tuj komprenata de la germanoj, kiuj diros: «Verbreiten Sie Adjuvilo!», kaj de la hispanoj, kiuj diras: «Propagen Vds Adjuvilo!»

5. — La infinitivo en i, komuna krome al ses aü sep lingvoj, havas nenombreblajn avantaĝojn: ĝi lasas al la radiko ties normalan akcenton, ĝi asignas al la verbo simplan karakterizilon, senpere korespondan al la finaĵoj o, a, e de la substantivo, de la adjektivo kaj de la adverbo.

Ĝi povas krome esti aldonata sen misformi la latinajn radikojn kiu ajn estu la konjugacion (dormi, veni) same kiel la ĝermanajn radikojn, kiuj ĝemus vidi sin vestaĉitaj de Ido per malartisma ar (ekzemple lernar, drinkar, same ofendaj kiel dormar kaj venar).

6. — Koncerne la akuzativon, estas bedaŭrinde ke Ido primitiva faras nenion ol kompliki ties uzadon, kiam estus sufiĉe facile radikale forigi ĝin.

Estas unu kazo, li diras, kie la akuzativo estas utila, kaj unu kazo kie ĝi estas necesa. Ĝi estas utila en la inversioj. — Sed la hispana kaj la itala ne posedas ĝin kaj tamen havas inversiojn! Oni simple evitos la inversiojn kiuj estus dubsencaj; oni povos traduki: Mi aĉetis librojn, per: Libros me komprin; sed oni ne faros inversion en frazoj de tiu ĉi speco: Petro batis s-ron X… ĉar estus dubsence. Estus nur unu kazo en kiu la akuzativo estu necesa, tio estas en la uzado de la relativa komplemento. Laŭ la ekzemplo de la angla, la hispana kaj ĉiuj lingvoj novlatinaj, ni havos pronomon komplementan kun nevariebla formo. Apud qua (kiu) kaj quo (kio) ni havos que (kiun, kion), kiu prezentas sin al ni kiel la plej internacia.

Le monsieur que vous avez vu ici possède ces champs que nous avons admirés pendant notre voyage: La siro que vu vidin bike, posedan las agros, que nos admirin dum nosa voyajo.

Same oni povos diri en la demanda formo: Que vu vidin? por traduki: Kiun aŭ kion vi vidis? Se oni volas nete fari la distingon personoafero, singulare aŭ plurale, nenio pli simpla ol uzi la formojn qua-que vu vidin? quo-que vu vidin? quas-que vu vidin? — formoj absolute ekvivalentaj al la francaj formoj qui-est-ce que?qu’est-ce que? Ĉu multaj francoj ne ofte diras pli simple, malgraŭ malĝuste, quoique vous désirez, Monsieur? qui que vous voulez voir? En Adjuvilo ni uzos tiun simplan formon; quoque vu komprin? ekvivalente al quoi estas tio que vu komprin? [3]

7. — Ni estas vidintaj ke por personigi adjektivon, Ido donas al ĝi jen la finaĵon o (bono, richo), jen simple la finaĵon a (mea, ta, ca, qua), kaj jen la finaĵon u (ulu, nulu, irgu), sen ke io povu pravigi tiun oblecon de formoj. Atenta studo estas konvinkinta nin ne nur ke speciala finaĵo por la persono ne estas necesa, sed ankaŭ ke tio kondukos al neeviteblaj komplikaĵoj.

En preskaŭ ĉiu lingvo, krome kaj inkluzive de Esperanto, la formo adjektiva sufiĉas por la personoj kaj estas uzata en multaj kazoj. Oni diras en la franca: Nul ne sait: same bone kiel Personne ne sait; en Esperanto: Neniu scias. Kial oni ne diru en Ido: Nula savan?

Des pli se ni adoptus la formojn nulu, omnu, altru, kelku, ni devus en la pluralo aŭ sekvi la ĝeneralan regulon, kaj ni havus nulus, omnus, altrus ktp, kio estas ŝoka, aŭ enkonduki escepton, kio estas kontraŭ la netuŝebla principo de la plej granda facileco. — Oni diros tial, simple gardante la finaĵon a:

Algunas asertan, algunas negan, las unas diran blanke, las altras diran nigre, omnas pensan diversmaniere. (Kelkaj asertas, aliaj neas, ĉiuj pensas diversmaniere.)

Tiu sistemo valoros ne nur por la adjektivoj-pronomoj relativaj, demonstrajnedifinitaj, sed ankaŭ por la adjektivoj kvalifikaj. Sen rekuri ĉiufoje al la sufikso ulo kiel faras Esperanto, oni diros tre bone: un richa anstataŭ un richulo; richas kaj malrichas anstataŭ richulos kaj malrichulos, ktp. (La adjektivoj tiel izolitaj aplikiĝos nature al la personoj kaj ne indikos la aferojn krom se la kunteksto indikas. Konfuzo do ne estas ebla.)

8. — En la vortprovizo ni revizios kun zorgo ĉiujn radikojn: plurajn tro arbitrajn kaj nesufiĉe internaciajn ni anstataŭigos per pli bonaj: ucelo pure itala anstataŭiĝos per avio; hano, hanino fariĝos galo kaj galino; dio perdos sian sencon de tago kaj refariĝos dio kiel en Esperanto; kelka pure franca anstataŭiĝos per alguna, komuna al tri grandaj lingvoj; cen refariĝos scen: kam, kin kaj kande refariĝos: quam, quin kaj quande. — La sanskrita (?) kad anstataŭiĝos per la latina num; la itala di anstataŭiĝos per la internacia de; la arbitra ol anstataŭiĝos per it. Damzelo signifos ne junulino sed junulo, kaj junulino diratos per damzelino. Se tranchi signifas «tranĉi» ĝenerale, razi «tranĉi per razilo», tondi «tranĉi per tondilo», kial kuti ne signifu «tranĉi per tranĉilo»? Ni havus por «tranĉilo» kutilo kiel ni havas por «razi» razilo kaj por «tondi» tondilo.

Jen kiel ni revizios la vortprovizon de Ido.

Ni pliigos la internaciecon de iuj vortoj per la adopto de radikoj hibridaj: Ekzemple: sulo (soleil), kiun oni trovas en multaj dialektoj latinaj aŭ germanaj, unuigos la fontojn de sol al tiuj de sun; dago (tago) reprezentas samtempe tag germanan kaj day anglan, ktp.

Fine, ne malaperigos la hororajn [4] finaĵojn en yo, kiuj igis la internacian lingvon simili al iu kruda vilaĝa dialekto, kaj ni skribos — kiel la tuta mondo — familio, filio, kaj simile.

9. — Restas al ni revizii la afiksojn.

Ĉu oni povas diri ke malglui estas la kontraŭo de glui ĝuste same kiel malbona estas la kontraŭo de bona? Simile, ĉu malfadi estas al faldi, aŭ malkovri al kovri, same kiel malsaĝa estas rilate al saĝa? Ĉu estas logike uzi la prefikson mal en unu kaj la alia kazoj? Evidente ne!

Ni devas tial enkonduki la internacian sufikson des antaŭ la radikoj esprimantaj agon (verbaj radikoj). Mal estos uzata antaŭ la radikoj esprimantaj iun kvaliton (adjektivaj radikoj). Ekzemple: La malfeliĉa viro malfaldis sina mantelon. La malfelicha viro desfaldis sua mantelo.

Apud sufikso al kun signifo «kio rilatas al», oni enkondukos ankaŭ fakultative la sufikson ik kun la senco de «kio devenas de», «kio rezultas de», «kio estas sekvaĵo de». Ekzemple: Tio estas nur infanaĵo. Tio estan nur infantikajo. Cetere tiuj du sufiksoj ne estos uzataj krom en la kazoj de vera utileco, kiam la simpla finaĵo a (malpli preciza) ne sufiĉas.

La prefikso ek indikos, kiel en Esperanto, komencon: ekklami ekkrii, ekdormi ekdormi ktop, dum esk havos la precizan sencon de iĝi tia. Ekzemple: malyuneski, maljuniĝi; nokteski, noktiĝi.

isk, kiu egalas al at- aŭ it-eski (de kiuj oni povas konsideri ĝin mallongigo) ne estos uzata krom kun la verbaj radikoj, kaj tradukos tion kion s-ro de Beaufront nomas «la falsaj refleksivaj verboj». Ekzemple: troviski, troviĝi (= trovateski — aŭ troviteski).

if havos sian veran internacian sencon de igi tia: belifi, igi bela; bofini, igi bona; simplifi, igi simpla, ktp.

ig ne estos uzata krom kun verboj: amigi, igi ami; kantigi, igi kanti; lernigi, igi lerni, ktp.

ac (nove sufikso) signifos «produkti nature, estigi, sekrecii»: floraci, igi flori; fruktaci, igi frukti; sangaci, igi sangi, ktp. Sed oni ne diros sigaraciarmaci, kio estus absurda.

er signifos kio portas (same signifo kiel yer en Ido primitiva). Kandelero, kandelingo; pomero, pomarbo; figero, figarbo; sigarero, cigaringo ktp.

on havas la sencon de unueco, kaj uziĝas por determinita afero de kiu la kolekto formas tuton: sablo, sablo, sablono, grajno de sablo; grelo, hajlo, grelono hajlero; kateno, kateno, katenono, katenero; cent, cent, centono, centono; dek, dek, dekono, dekono ktp. Estas interese rimarki, ke tiu sufikso estas la rekta kontraŭo de aro, kaj ne povas aldoniĝi krom al vortoj kiuj havas kolektivan sencon. Sablo = sabl-on-aro; kateno = katen-on-aro, same kiel cento = cent-on-aro.

el (nova sufikso) indikas fragmentecon, ne de unueco: sablono, grajno de sablo, sablonelo, fragmento de grajno de sablo; polvelo signifas peceto de polvo; fayrelo, sparko; vitrelo, fragmento de vitro ktp.

or, kiu ne uzata krom kun verbaj radikoj, signifos agento [5], kaj pli larĝe amatoro. Instrukti, instuktoro; inspekti, inspektoro. Kombine kun ad (sufikso de daŭro) ĝi gvidos nin al la hispana formo ador: kantadoro, paroladoro, pensadoro, korektadoro, ludadoro.

Resume:

Ido simpligita konservas kun la senco primitiva la prefikson bo, ge, mal, mi, mis, ne, pre, re, retro, kaj la sufiksojn ach, ad, aj, al, an, ar, atr, ebl, eg, em, end, es, estr, et, ey, id, il, in, ind, ism, ist, iv, iz, oz, ul, um, ur, uy.

Sep afiksoj havas malsaman sencon ol en Ido primitiva. Tiuj estas:
la prefiksoj: ek kaj mal.
la sufiksoj: er, if, ig, on, esk.

Ido simpligita akceptas ses novajn afiksojn: des, ik, or, ac, el, isk, kaj forigas ij kaj yun.

  1. Al tiuj kiuj timus, de la vidpunkto de eŭfonio, la oftecon de la litero s, ni rememorigos ke la hispana, unu el plej harmoniaj lingvoj se ne la plej harmonia el ĉiuj, enhavas 12% pli da ĝi ol Adjuvilo. Ĉu iu iam riproĉis la hispanan pro tio?
    Krome, oni povus eviti sen iu ajn malkonveno la uzon de la pluralo en la artikolo kaj la participoj, kie ne ekzistas la sama neceso kiel en la aliaj kazoj. Ekzemple: Nos estin rigardanta la kampos anstataŭ: Nos estin rigardantas las kampos.
  2. En la hispana: los pájaros cantan sobre los árboles de nuestro jardín.
  3. Se oni timas ke tiu formo — kiu estos cetere malofte uzata, — estas tro peza, oni povos multe pli simple distingi la objekton de la subjekto per la loko kiun ili okupas en la propozicio. Qua vu vidin = Kiun vi vidis? Qua vidin vu = Kiu vidis vin?
  4. Tiu epiteto [fr. horribles] estas pruntita de Ido-partiano mem.
  5. ist pluekzistos kun sia senco de profesio.