Adjuvilo/Enkonduko

El Vikifontaro
Adjuvilo ()
Tradukita de Roy McCoy
(p. i-vi)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ENKONDUKO

La problemo de lingvo internacia estas unu el tiuj kies definitiva solvo pli kaj pli trudas sin ĉiutage.

La ĉiutaga sperto de pluraj miloj da esperantistoj el ĉiuj landoj de la mondo dum la lastaj dudek jaroj [1] estas montrinta la senfinan variecon de la servoj kiujn povus doni al la homaro iu helplingvo lernita de ĉiuj apud la denaska lingvo.

Sed kiel definitive solvi tiun gravan demandon?

Se oni konsideras nur la rezultojn, kaj se oni cedas ke sufiĉas havi iun BONAN lingvon, Esperanto solvas ĝin, kaj la obstino de la disĉiploj de d-ro Zamenhof, kiuj ne volas enlasi en sian lingvon nek ŝanĵojn nek reformojn, estas pravigita. Sed ĉu tio sufiĉos por la homaro? Ĉu ĝi kontentiĝos per bona lingvo internacia, aŭ ĉu ĝi ne volos alpreni la plej bonan?

Iuj opinias tiel; de tie la pluraj skismoj, kiuj produktiĝis ĉe la partianoj de lingvo internacia.

Unuflanke la amaso da Fundamentistoj, kiuj konsideras la demandon solvita, gardas kaj propagandas kun entuziasmo kvazaŭ religia la lingvon de Zamenhof, redaktas verkojn, eldonas revuojn, organizas kongresojn; aliflanke la perfektistoj, kiuj celas doni al la mondo «la plej bonan» internacian lingvon.

Tiuj malsamaj sistemoj konsentas pri la principo de internacieco metita en la praktikon por la unua fojo de d-ro Zamenhof [2]. Ankaŭ ilia vortaro (aŭ prefere Radikaro) estas, kun malmultaj diferencoj, la sama por ĉiuj, kaj oni povas aktuale konsideri ĉiujn tiujn lingvojn kiel diversajn dialektojn de iu sama lingvo internacia.

Ilia malsameco troviĝas esence en la formoj gramatikaj.

Tre atenta kaj tre senpartia studo de la diversaj sistemoj perfektismaj estas nin konvinkinta de Ido estas aktuale tiu kies ensemblo plej alproksimiĝas al la plej bona internacia lingvo.

Ido havas kiel aŭtorojn s-rojn de Beaufront kaj Couturat. Ĝi prezentiĝas kiel reformo kaj simpligo de Esperanto.

Ĝi havas super tiu lasta superecojn partajn nediskuteblajn.

Sed apud tiuj superecoj ĝi enhavas, rimarkinde en la gramatiko, tre gravajn difektojn kaj komplikaĵojn kiuj estas forigintaj de ĝi multajn reformistojn kaj malhelpinta ĝian disvastigon ekster malgranda rondo de 300 aŭ 400 adeptoj.

Kvankam tiuj difektoj estas ja realaj kaj gravaj, ili tamen estas korekteblaj. Pluraj homoj estas provintaj ĝustigi ilin kaj pluraj proponoj estas jam aperintaj, ĉu kiel kompletaj projektoj ĉu kiel proponaroj, aperigataj ĉiumonate en Progreso, organo oficialaj de la lingvo.

Estas multe por preni en tiuj sennombraj proponoj. Sed neniu de la «kompletaj projektoj» povas komplete kontentigi: iliaj aŭtoroj ŝajnas multe malpli okupataj pri forigo de la difektoj de Ido, ol pri arbitra prezento de kelkaj personaj ideoj, inĝeniaj sendube [3], sed neniel konformaj kun la principoj kiuj devus esti iliaj solaj gvidiloj.

Nia maniero agi estis tute alia. Prenante por kriterion de la plej bona lingvo internacia la principon esprimitan de la dana lingvisto Jespersen kaj popularigitan de Couturat, ni estas, gvidate per la sola zorgo doni al la mondo la lingvon la «plej simplan» kaj la «plej facilan por ĉiuj», ellaborintaj Adjuvilon.

Adjuvilo ne estas nova lingvo. Ĝi ne estas io alia ol Ido perfektigita, simpligita, senigita je ties difektoj, je ties malregulaĵoj, je ties komplikaĵoj, kaj revestita per nova formo samtempe multe pli simpla kaj pli harmonia. Krom tio ni estas nur aplikintaj konsekvence, anstataŭ halti mezvoje, la principojn deklaritajn de la aŭtoroj de Ido primitiva. Ni gardis de tiu lasta ĉion kio estis bona, kaj malakceptis nur la formojn difektojn, kiujn ni anstataŭigis per pli bonaj formoj.

Persvadite ke la estonteco rezervita por la lingvo internacia estas vastega, kaj ke ĝi devas ne nur esti utila al tiuj kiuj volas esprimi materiajn bezonojn aŭ servi komercajn interesojn, sed krome doni novan animon al tiuj kiuj pensas, al tiuj kiuj amas, al tiuj kiuj kantas, kaj kiuj volas ke iliaj pensoj, iliaj amoj aŭ iliaj kantoj estu konataj ekster la limoj de iliaj landoj, ni estas strebintaj doni al Adjuvilo ĉiom de la beleco, dolĉeco kaj sonoreco kio konvenas al la plej homa el lingvoj.

Laŭ la profunda rimarko de la karmemora d-ro Javaj, por solvi la helplingvan demandon necesis kunigi la karakterizajn ecojn de la du eŭropaj lingvoj plej disvastiĝintaj en la mondo: la hispana kaj la angla; preni de la unua la nekompareblan belsonecon, la majestan harmonion, kaj al ĝi apliki la gramatikan simplecon de la dua. Ni kredas ke Adjuvilo plene respondas al tiu programo.

Ne volante prezenti la kompletan teorion de Ido simpligita en tiu ĉi volumo, ni faros tion en estontaj verkoj; unue necesis ke ni pravigu la oportunecon kaj bonegecon de nia reformo, kaj por tion fari montri ke la aktuala formo de Ido primitiva tia kia propagandata de la Uniono di la Amiki, ne akcepteblas. Ĉiuj sinceraj partianoj de la lingvo «plej bona kaj plej facila pour ĉiuj» komparu do senantaŭjuĝe la du lingvojn, kaj se, kiel ŝajnas al ni nedubeble, la teoria kaj praktika supereco de Adjuvilo konvinkos ilin, ili ne hezitu ĝin akcepti. Estus samtempe nepardonebla blindeco, grava eraro kaj peko kontraŭ iliaj principoj mem, konservi obstine formojn kiujn ili scias esti difektaj; kaj ili meritus la riprochon «fetiŝistoj» kiun la ĉefaj idistoj estas multfoje farintaj al la «fideluloj» de Esperanto.

Pli aŭ malpli frue, la formo de Adjuvilo trudos sin al Ido, tio estas certa.

Ĉu ne estus pli bone dum la disvolvo de Ido estas apenaŭ komencita, adopti ĝin tuj, kaj eviti tiel poste disiĝojn kiuj estus ĝia ruinigo?

Eblej iuj idistoj riproĉos ke ni turnis nin rekte al la publiko, kaj ne uzis por prezenti nian projekton kelkajn paĝojn larĝe apertajn de Progreso, organo dediĉita al la «libera diskuto» kaj tiu «konstanta perfektigo de la lingvo internacia».

Estas ke ni scias tro bone kion signifas tiu «libera diskuto» kaj tiu «konstanta perfektigo». Ni konscias pri la sorto rezervata por sennombraj proponoj de plibonigoj kaj de reformoj prezentitaj de la idistoj kaj metitaj en la paĝojn «liberaj» de Progreso.

Tiu ŝajna libereco estas nenio alia ol tromp-logilo: senescepte, kiom ajn bone bazitaj estu tiuj diversaj proponoj, mallonga «respondo» traktas ilin kiel neniaĵojn kaj decide asertas ke ne ekzistas, post ĉio, io pli bona ol la aktuala formo de Ido, — formo sanktega kaj netuŝebla malgraŭ principoj kaj deklaroj. Ĉu la ĵuro je fideleco trudata de la Uniono di la Amiki al ĝiaj membroj ne estas, pri tio ĉi, sufiĉe edifa?

Ni ankaŭ preferis turni nin rekte al la idistoj mem; ni ankoraŭ petas ilin kontroli en tuta sincereco Adjuvilon, kaj kompari senpartie ties gramatikon al tiu de Ido primitiva.

Ni ne povas pli bone fini tiun ĉi Enkondukon ol per reprodukto de tiuj samaj vortoj kiujn de Beaufront, sub la pseŭdonimo de Ido, skribis ĉe la fino de sia broŝuro nomita: La veraj principoj de la lingvo internacia.

«Kaj ke oni ne esperu ke la homaro kontentiĝu per la malpli bona, de la malpli simpla, de la malpli kompleta. Tio estus forgesi ke ĝi estas kaj estos pli kaj pli klera pri la demando… La homaro grimacetas pli aŭ malpli longe antaŭ la pli bona, sed ĝi venas al ĝi ĉiam.»

V. Esperema

Parizo, 1 aŭgusto 1910.

  1. La originala franca eldono aperis en 1910. — Trad.
  2. Tamen la partianoj de la sistemoj homogenaj (kaj inter ili troviĝas tre eminentaj lingvistoj kiel s-roj Peano, Rosenberger, Meysman, Monseur, Pagliero, Malenaar k.a.) limigas tiun internaciecon nur al radikoj de origino latina.
  3. Inter la reformoj ni citos: Ile, de s-ro Seidel, vic-prezidanto de la grupo idista de Berlino; Dutalingue, de s-ro Duthil; la Reformon de s-ro Brandt, ktp… Kun escepto de kelkaj originalaj ideoj, ni ne taktas tiujn projektojn sufiĉe seriozaj.
    Estas klare, ekzemple, ke en la vorto Dutalingue' (dua lingvo), s-ro Duthil estas malpli okupata pri enkonduko de sufikso internacia, ol pri dono al la lingvo de nomo kiu rememorigos tiun de la aŭtoro. Jen la priokupiĝoj personaj kiuj havas nenion komunan kun la principoj de la vera lingvo internacia.