Al memoro de J. Wasniewski
Vi venis fremdulo el land’ malproksima,
— Ĉar larĝa la mar’ min disigis de vi —
Sed am’ esperanta, senfunda, sentima
Vin faris konatan kaj karan al mi.
Vi lingvon parolis al mi nekonatan,
Ne estis konata la sveda al Vi —
Sed havis ni ambaŭ la lingvon amatan;
La esperantistoj koniĝas per ĝi.
Neniam ekvidis Vin mia okulo,
Kaj voĉon la Vian ne aŭdis orel’;
Vi tamen por koro ne estis fremdulo
Sed frato per alta fratec’ de ĉiel’.
Ho, ofte ekfrapis per ĝojo la koro,
Veninte de Vi ia kara leter’;
Sed nun — ho! el ĝojo fariĝis doloro,
la prunton al Vi jam reprenis la ter’.
“Tro frue!“ sopiris la koro malĝoje,
— Ĉar multon kun Vi ja ekperdis la kor’ —
Ni havus laborojn por Vi multefoje,
Sed — Dio bonega ekvokis Vin for.
Benite Vi dormu do, pola amiko,
Post tago labora ripozas Vi nun.
Falĉata ja estas matura tritiko,
Sed super la kampo radias la sun’.