Al troaj idealistoj

El Vikifontaro
Al troaj idealistoj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Al troaj idealistoj
E. MIĤALSKI
Al K.do V. P.

Ne flugu tro en altajn, altajn sferojn,
ĉar des pli akra tiam estas fal’ al ter’,
ĉar troviĝante tiel longe en aer’,
vi profundiĝas en ĥimerojn.

Ne flugu for de l’ viv’, de la postuloj
de l’ kor’, anim’, moderigitaj de la mens’;
ne cedu tro al fantazia logu pens’,
ĉar ĝi eraras en nebuloj.

Ne flugu vante for de fundamento,
de la firmec’, solid’, bazitaj sur faktar’,
ĉar ne satigos vin transnuba di-nektar’,
dum en stomak’ orgenos vento.

Ne pensu vi, ke mi malŝatas flugon;
al flugo alten sufiĉas nur arog’
kaj se precize vi ne scias pri l’ apog’ —
vi riskas trafi en la jugon.

Jes, en la jugon, jes! Vi perdos sperton,
vi perdos scion pri la vojoj de la viv’,
vi, blindigite, nur parolos kun naiv’,
neniam scios vi ja certon.

En monda viv’ fariĝos vi solulo,
malvarmon sentos vi, trenante vivon nur,
kaj inter ni kaj vi stariĝos bara mur’;
vi estos homo de formulo.

Kaj ni varios, bolos en kaldrono
de vera viv’ de ĝoj’, turmento kaj pasi’,
partumos ni etapojn ĉiujn de soci’
kaj venos per vivad’ al kono.

Kaj vi flugpendu tie, en malpleno,
for de la tera viv’, ĉasante al vizi’,
ĝis lasos forto vin kaj serĉa energi’,
ĝis venos kruda viv-kompreno.

Aŭgusto 1918.