Atta Troll/V
Ĉe la siaj, en kaverno
Kuŝas en melankolio
Atta Troll, — kaj suĉetante
La piedojn, li murmuras:
„Mumma, Mumma, nigra perlo,
Kiun en la mar’ de l’ vivo
Mi ekkaptis, — en la maro
De la vivo mi vin perdis!
Ĉu mi iam vin revidos,
Aŭ nur trans la nigra tombo,
Kie, terliberigite,
Via korp’ idealiĝos?
Ho, antaŭe mi dezirus
Leki foje vian buŝon,
Tiel belan, tiel dolĉan,
Kvazaŭ per miel’ ŝmiritan.
Ankaŭ mi dezirus flari
Ree la odoron propran
Al la kara Nigra Mumma,
Ĉarman kiel rozaromo.
Sed ho ve! sopiras Mumma
En katenoj de la bando,
Kies nomo estas: homo,
Pretendanta mondestrecon.
Mil diabloj! Tiuj homoj,
Tiuj ĉefaristokratoj,
Malestimas la bestaron
Arogante kaj fiere,
Rabas niajn inojn, idojn,
Katenumas, eĉ mortigas
Nin, por fimarĉandi
Nian felon, nian korpon.
Kaj laŭdire ili rajtas
Fari tiajn malbonagojn, —
Kaj precipe kontraŭ ursoj, —
„Homaj rajtoj“ ili diras.
Homaj rajtoj! Homaj rajtoj!
Kiu ilin al vi donis?
Certe la natur’ neniam, —
Ĝi ne estas malnatura!
Homaj rajtoj! Homaj rajtoj!
Kiu ilin al vi donis?
Certe la prudent’ neniam, —
Ĝi ne estas malprudenta!
Homoj, ĉu pli bonaj estas
Vi ol ni, ĉar la manĝaĵojn
Vi kuiras aŭ grasfritas? —
Ni formanĝas ilin krudaj, —
Sed la fina rezultato
Estas sama — la manĝaĵoj
Ne nobligas; nobla estas,
Kiu sentas, agas noble.
Homoj, ĉu pli bonaj estas
Vi ol ni, ĉar la sciencon
Kaj la arton vi posedas? —
Ni ne estas malsaĝuloj.
Ĉu ne estas saĝaj hundoj,
Eĉ ĉevaloj, kalkulantaj
Tre ekzakte? Ĉu leporoj
Ne tamburas kontentige?
Ĉu kastoroj ne eltrovis
Specon de hidrostatiko?
Ĉu ne al la cikonioj
Oni dankas la klisteron?
Ĉu azenoj ne kritikas?
Ĉu simioj ne aktoras?
Ĉu pli bona mimikisto
Estas ol la mara kato?
Ĉu ne kantas najtingaloj?
Ne poetas Freiligrath?
Kiu la leonon glorus
Pli fidele ol kamel’?
En dancart’ mi mem sukcesis
Same kiel sinjor’ Raumer[1]
En verkarto; ĉu pli bone
Verkas li ol dancas mi?
Homoj, ĉu pli bonaj estas
Vi ol ni, ĉar vian kapon
Vi altigis? Sed enkape
Malaltiĝas viaj pensoj!
Homoj, ĉu pli bonaj estas
Vi ol ni, ĉar via haŭto
Estas glata? Tiun econ
Havas ankaŭ la serpentoj.
Ho, dukruraj vi serpentoj,
Mi komprenas, kial vi
Portas vestojn! Fremdalane
Kaŝas vi serpent-nudecon!
Idoj! Gardu vin de tiuj
Miskreitaj senharuloj!
Idinetoj! Ho ne fidu
Al homaĉ’ kun pantalonoj!“ —
Plu ne volas mi raporti
Pri la egalec’-manio
De la urso, — kalumnioj
Kontraŭ nia homa gento;
Ĉar finfine mem mi estas
Ankaŭ homo, — ne ripeti
Volas mi la sensencaĵojn
Ofendantajn la honoron.
Jes, mi estas hom’, — pli bona
Estas mi ol best’ alia;
Denaskiĝajn interesojn
Mi neniam malkonfesos.
En batal’ kun best’ alia
Mi fidele batalados
Por la homo, por la sanktaj
Denaskiĝaj homorajtoj!
- ↑ Germana historiisto. La trad.